La 14-an de aprilo 1917 mortis Ludoviko Zamenhof
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-04-14 14:00
Ludoviko Zamenhof mortis dum la unua mondmilito en Varsovio okupita de germanaj trupoj, revante pri la fino de la milito, post kiu li volis kunvoki kongreson por neŭtrale-homa religio. Sed la mondmilito ne volis finiĝi. Sur la manuskripto kiun L.L.Zamenhof preparis por alvoki la kongreson, li skribis unue, ke la kongreso okazu "en la lastaj tagoj de decembro 1916" en Svisio. Poste li ŝanĝis tion al "en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917", kaj finfine li per tremanta mano skribis "post la fino de la milito".
En printempo 1917 la granda milito daŭris. En la lasta tempo de sia vivo
L.L.Zamenhof pro siaj korproblemoj devis ne kuŝiĝi, nur sidi aŭ stari. En
sia verko Vivo de Zamenhof Edmond Privat priskribas la lastajn momentojn de
Zamenhof jene:
Ripozi, dormi eĉ kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendiĝis sur kanapo. Al la pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! ... Sed jam li eksufokiĝis. Li volis voki. La voĉo haltis en lia gorĝo. Jen alkuris la edzino. Ŝi helpis lin residi. Ve! Jam ĉesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la ripozo liberiga.
La lastaj vortoj kiujn skribis Zamenhof estis laŭ la verko de Privat jenaj: "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero ... ; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo ...; ke io min gardas al alta celo..."
En sia mortotago li estis nur 57-jara. Pro la milito la landlimoj estis fermitaj kaj krom la familio nur varsoviaj esperantistoj povis ĉeesti la enterigon de Zamenhof. Nur iom post iom la informo pri lia morto atingis la esperantistojn dise en la mondo. La verkisto Julio Baghy troviĝis en militkaptiteco en Siberio, kiam li eksciis pri la morto de la iniciatinto de Esperanto kaj verkis sian faman poemon "La majstro mortis". Zamenhof mem neniam ŝatis esti nomata "majstro".
Pli pri la temo: Du klasikaj biografioj de L.L.Zamenhof, kun malsamaj ideologiaj elirpunktoj, troveblas en E-librejo:
Edmond Privat: Vivo de Zamenhof (12,8 Mb)
Ernst Drezen: Zamenhof (415 kb)