Simpatianto de Esperanto iĝis ministro
Ĝis sia elektiĝo kiel ministro Emma Bonino lastatempe aktivis kiel parlamentano kaj samtempe intense okupiĝis pri studoj de la arabaj lingvo kaj kulturo en Kairo. Ŝi estis unuafoje elektita al la itala parlamento en 1976 kaj al la Eŭropa parlamento en 1979. De 1994 ĝis 1999 ŝi estis Eŭropa komisionano kun respondeco pri konsumant-politiko kaj fiŝkaptado.
Komence de la 1990-aj jaroj ŝi estis unue prezidanto kaj poste sekretario de la Transnacia Radikala Partio. Kune kun sia parti-kamarado Marco Pannella ŝi multe laboris por civitanaj rajtoj ĉefe lige al la reguligo de divorco, abortigo, la permesigo de drogoj kaj por seksaj kaj religiaj rajtoj. Ŝi ankaŭ multe laboris kontraŭ mortpuno kaj por la forigo de malsato en la mondo.
En intervjuo donita al la revuo Esperanto antaŭ dek jaroj ŝi donis klaran subtenon al Esperanto:
"…internacia uzo de etna lingvo implicas signifajn problemojn de lernado kaj, precipe, de kultura koloniado kaj politika malegaleco. /.../ Proponi Esperanton kiel lingvon internacian – aŭ prefere transnacian – estas malpli facila entrepreno ol oni povus imagi, sed la Radikala Partio – kies sekretario mi estis – kaj 'Esperanto' Radikala Asocio (ERA) agadas sur ĉi tiu kampo. Ni provas tion kio eblas, kontraŭ tio kio probablas. /.../ Mi konsideras min amiko de Esperanto ĉar mi estas – ne nur pro miaj ideoj – mondcivitano, kaj mi kredas ke mia tuta vivo pruvas tion."
En la fino de la intervjuo ŝi pli-malpli riproĉis al UEA ke ĝi ne sufiĉe kunlaboris kun la Radikala Partio:
"Kun kelkaj aliaj mi kundecidis ke ni invitu kaj gastigu praktike la tutan tiaman estraron de UEA, kiel referantojn al la kongreso de la Radikala Partio en 1992. /.../ Tiu estintus brila okazo por konstrui ponton inter esperantistoj kaj parlamentanoj /…/ UEA tamen ne decidis daŭrigi sur tiu vojo."
Grava malhelpo en la kunlaboro de UEA kun la partio de Bonino estis la neserioza agado de la "Esperanto Radikala Asocio" (ERA), gvidata de Giorgio Pagano.
- Mi kredas ke ERA ne estas taŭga partnero por io serioza. Bonino kaj Pannella jes, komentis Renato Corsetti en la retejo de la Nitobe-centro.
La lokon de de Emma Bonino en la EU-parlamento ricevis alia subtenanto de Esperanto, Marco Cappato.
Li anis en la EU-parlamento dum la antaŭa mandat-periodo, kaj en februaro 2004 li faris interpelacion interalie por demandi, "Ĉu Eu-komisiono intencas instigi la Membro-ŝtatojn - aŭ agi mem - por plenumi la alvokon de Ĝenerala Konferenco de Unesko '.. enkonduki studprogramon pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siajn lernejojn kaj altlernejajn instituciojn'?
Ankaŭ pli frue li plurfoje klare esprimis sian subtenon al Esperanto.
La New York Time raportis pri tiu.
http://mesg2012.blogspot.co[…]ould-use-esperanto-but.html