Neekzistantaj hoteloj reklamas esperante
La retadresoj kun la finaĵo .eu estas tute novaj. Nun ilin rajtas havigi al si ĉiuj homoj kaj instancoj kiuj aktivas en la Eŭropa Unio, sed por protekti la rajtojn de posedantoj de varmarkoj, komence oni akceptis petojn nur de tiuj. Eŭropa Esperanto-Unio jam somere de la jaro 2005 planis aĉeti la adreson www.esperanto.eu, sed ial tiuj planoj ne estis realigitaj. Anstataŭe EEU havigis al si la iom malpli taŭgan retadreson www.europo.eu.
La unua oficiala peto pri la retadreso www.esperanto.eu estis farita en la unua tago de la unua rezervo-periodo, la 7-an de decembro 2005. Ĝin tamen faris ne EEU, nek alia Esperanto-organizaĵo, sed la nederlanda traduk-firmao "Esperanto", kiu posedas ankaŭ la retadreson www.esperanto.nl.
Tiu unua peto tamen ne estis akceptita, ŝajne ĉar la traduk-firmao ne sukcesis pruvi, ke ĝi havas la ekskluzivan rajton je la varmarko Esperanto en Eŭropa Unio. La 7-an de februaro la kriterioj por akcepto estis malstriktigitaj, ĉar ĉiuj posedantoj de varmarkoj jam havis abundan tempon por registri siajn adresojn. Tiam la nederlanda traduk-firmao kun la nomo Esperanto sendis novan peton, kaj tiam aperis ankaŭ la peto de s-ro Krzysztof Kwiecien el Pollando. Li indikis, ke li reprezentas la pli frue nekonatan organizaĵon "Esperanto".
Fine, la 7-an de aprilo, oni komplete liberigis la novajn retadresojn kun la finaĵo .eu, tiel ke posedantoj de varmarkoj jam povas kulpigi nur sin mem, se ili ne ĝustatempe rezervis sian adreson. Iom poste estis formale akceptita la peto de s-ro Krzysztof Kwiecien, kaj la 28-an de aprilo, ĝuste en la naskiĝtago de UEA, li ricevis la rajton je la adreso www.esperanto.eu.
Tamen neniu sciis, kion la nova posedanto intencas fari per la adreso, ĝis aŭgusto, kiam aperis en la retejo la informo, ke Esperanto.eu estas ĉeno de "Eŭropaj regionaj hoteloj". Kiel sian simbolon tiuj "regionaj hoteloj" elektis la jubilean simbolon de Esperanto, tamen oranĝkoloran kaj ne verdan. Pri efektiva ekzisto de tiaj hoteloj troveblas neniu indiko en la reto.
En diskutejo de UEA Pedro Hernández Úbeda demandis, ĉu UEA ne devus plendi almenaŭ pri la akaparo de la jubilea simbolo.
- Mi supozas ke UEA havas la registritajn rajtojn pri ĉi tiu simbolo. Se ne, tiu firmao povus registri ĝin kaj malpermesi al ni ĝian uzadon, li skribis.
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, rakontas al Libera Folio ke la jubilea simbolo neniam estis registrita de UEA.
- Eventuale oni povus jure argumenti, ke temas pri simbolo elektita de UEA per internacia konkurso kaj uzata jam ekde 1983. Estus alia afero, se temus pri tute nova simbolo, sed longtempa uzado donas moralajn rajtojn, kiuj certe pezas en jura disputo. Maplifortigus nian "defendon" tamen la fakto, ke esperantistoj mem faris el la jubilea simbolo diversajn variantojn kaj UEA silente aprobis tion. Ankau la nun "misuzata" simbolo ne estas identa kun tiu, kiun la Estraro de UEA siatempe aprobis. La originala simbolo havas nur la konturojn de la melono kaj en ĝi la pintoj de la "brakoj" ne estas akraj.
Pri la vorto "Esperanto" mem la situacio estas eĉ pli komplika, Osmo Buller atentigas.
- La vorto "Esperanto" ne estas registrebla, ĉar nomojn de lingvoj oni ne povas registri. Tra la tuta historio de la lingvo ĝia nomo estis uzata kiel var-nomo, pri kio esperantistoj ĝojis, ĉar ili trovis ĝin bona propagando por la lingvo. Ke la pola sinjoro kaptis la nomon por TTT-adreso, estas bedaŭrinda sed ne nova fenomeno, ĉar en iuj landoj jam okazis io simila. Almenau Esperanto Nederland havas la adreson www.esperanto-nederland.nl, ĉar www.esperanto.nl estis jam uzata de tradukfirmao. En tiu kazo ne temis pri ia ajn misuzo, ĉar la firmao nomiĝas Esperanto.
Libera Folio provis kontakti la registrinton de la adreso www.esperanto.eu por ekscii, kiajn planojn li havas por la retejo kaj ĉu ili iel rilatas al la lingvo Esperanto, sed ĝis nun ne ricevis respondon.
Tiu cxi okazo elmontras denove la amatorecon de la "profesia" espo-movado. (Aux cxu monmankon?) Nia Pola amiko bone komprenis ke domajnonomojn oni devas cxiam registri anticipe, ecx se oni havas nenian nunan planon pri hejmpagxado. Ankoraux restas multaj liberaj "teritorioj" por la vorto
esperanto
. Ekzemple insularo Alando jxus ekhavis sian propran finajxon .ax. Mi instigas al UEA-laboristoj kaj aliaj tuj foracxeti la restantajn esperanto.-adresojn! (Plena domajnaro je http://eo.wikipedia.org/wiki/Nacia_domajno_de_la_alta_nivelo .) Ecx neuzota pagxo povas utili kiel redirektilo al esperanto.net, ekzemple.