La deficito de UEA ŝrumpas
La Estraro de UEA havis tre intensan laborkunsidon en Roterdamo en la semajnfino de la 31-a de marto ĝis la 2-a de aprilo. Ĉiuj sep estraranoj kaj la observantoj de TEJO kaj ILEI partoprenis en la kunsido, kiu diference de la antaŭaj Roterdamaj kunsidoj de la pasintaj 20 jaroj ne okazis en ĉambro Zamenhof sed en ĉambro Kanado, kie nun ankoraŭ troviĝas Biblioteko Hector Hodler.
La ĝisnuna konferenceja ĉambro Zamenhof estas intertempe rekonstruita kaj post la baldaŭa instalo de ŝrankoj la biblioteko translokiĝos tien. Ĉambro Kanado estos kunigita kun la apuda Aŭstralio por formi novan, divideblan konferencejon, kiu krom kunsidoj donos lokon ankaŭ por diversaj klerigaj aranĝoj. Ke post longa planado la rekonstruado en la oficeja domo komencis realiĝi, la estraranoj konstatis kun evidenta ĝojo.
Kialoj por kontento ne mankis ankaŭ en la kunsido mem. Precipe ĝojiga estas la evoluo de la membraro, kiu pasintajre kreskis por la tria sinsekva jaro. UEA havis 6.107 individuajn membrojn, kio superis per 251 la nombron en 2004. La aligitaj membroj nombris 12.253, kun kresko de 105. Apartan laŭdon ricevis TEJO pro la rimarkinda plimultiĝo de junaj membroj.
Parte pro la kreskintaj kotiz-enspezoj sed ankaŭ pro aliaj faktoroj lige kun celkonscia mastrumado, la resanigo de la Asocia ekonomio donis pli bonajn fruktojn ol oni antaŭvidis ĉe buĝetado.
La spezokonto de 2005 ne jam definitiviĝis, sed certas, ke pasintjare la negativa saldo restis sub 15.000 eŭroj. La buĝeto atendis, ke la elspezoj superus la enspezojn per 37.000 eŭroj. Por la nuna jaro la buĝeto, aprobita en Vilno, antaŭvidas minuson de 8.750 eŭroj, dum por 2007 la Estraro proponas al la Komitato buĝeton kun negativa saldo de 5.000 eŭroj. En buĝeto kun sumaj elspezoj de 453.000 eŭroj tio praktike jam signifas ekvilibron.
Ni petis la prezidanton de UEA, Renato Corsetti, komenti la ekonomian evoluon de la asocio. Li respondis jene:
- Pri la ekonomia evoluo mi ne havas problemojn diri, ke ĝi estas tute en la bona direkto. Laŭ mi elspezoj kaj enspezoj devas esti samaj. En kelkaj naciaj leĝaroj oni malpermesas buĝeti deficiton, kaj mi ne vere povas kompreni, kiel la komitato de UEA aprobas deficitajn buĝetojn, kaj en momentoj de granda entuziasmo eĉ pretas uzi la kapitalon por financi aferojn, kiuj ŝajne portos la finan venkon morgaŭ. En la pasintaj jaroj daŭre estis debatoj pri tio kaj mi daŭre defendis la pli konserveman aliron. La fina venko ne venos morgaŭ. Ni devas lasi heredaĵon al niaj nepoj por ke ili povu daŭrigi la batalon kontraŭ la potenca lingvo de iliaj tempoj.
Kvankam Renato Corsetti ne komprenas, kial la komitato de UEA dum pasintaj jaroj akceptis deficitajn buĝetojn, li ja mem prezidis kaj prezidas la estraron, kiu preparis tiajn buĝetojn.
Libera Folio: Ĉu vi ne mem en momento de entuziasmo aprobis kaj eĉ subtenis ekzemple la elspezojn por la Brusela Komunikad-Centro, kiu parte kontribuis al la deficito en la buĝeto de UEA?
Renato Corsetti: -Tute ne. Mi jes aprobis la agadon, kiun oni faris per la Brusela Komunikado-Centro, kaj jes opinias, ke Eŭropa Esperanto-Unio devus daŭre fari ion similan, sed mi en tiu tuta batalo estis firme kontraŭ tiuj, kiuj volis utiligi la kapitalon por financi ion tian, kaj poste por financi la dungon de oficisto por io tia, kaj poste por financi la dungon de alia oficisto por TEJO, por subvencioj, kaj tiel plu. La kapitalo de UEA estis savita en Gotenburgo, kiel skribis Heroldo Komunikas.
Renato Corsetti estis elektita prezidanto de UEA en 2001. Tuj poste okazis la demisia krizo. En la sekva jaro UEA havis la rekordan deficiton de pli ol 57.000 eŭroj.
Estas vere ke en Gotenburgo la komitato de UEA decidis ne plu subvencii la Bruselan Komunikad-Centron en la jaro 2004. Tamen en la jaroj 2002 kaj 2003 UEA subvenciis la Bruselan centron per almenaŭ 20.000 eŭroj jare. Kiom da mono efektive estis uzita dum tiuj kaj postaj jaroj restas bone gardata sekreto.
- Kvankam ne estis buĝetite subvencii, oni labororde eksterbuĝete subvenciis, kiam "okazis neantaŭplanita bezono". La mono estis prenata proksime al la fino de la buĝeta jaro el tiuj buĝetaj artikoloj, kiuj havis rezervojn. La decidojn pri tio labororde akceptis Renato, Ans kaj la direktoro [Trevor Steele], rakontis siatempe al Libera Folio Andrej Grirgojevskij, la antaŭa estrarano de UEA pri informado.