Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La angla konkeras Eŭropan Union

La angla konkeras Eŭropan Union

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-13 12:11
La angla estas la plej populara kaj plej parolata lingvo de EU. Unuafoje pli ol duono el la loĝantoj de EU asertas, ke ili scias la anglan. Tion montras freŝa esploro farita de la Eŭropa Komisiono. En suda Eŭropo malmultaj lernas du fremdajn lingvojn, sed multaj subtenas la ideon ke oni ja lernu du lingvojn. En norda Eŭropo oni male ofte opinias, ke unu fremda lingvo ja sufiĉu, sed tamen lernas du. EU oficiale rekomendas, ke ĉiuj lernu du lingvojn, sed ne diras kiujn. Tamen 77 procentoj el la loĝantoj de EU opinias, ke unuavice oni lernu la anglan. El la restantaj 23 procentoj pli ol la duono estas anglalingvanoj, kiuj ne bezonas studi la anglan kiel fremdan lingvon.
La angla konkeras Eŭropan Union

Klaku la mapon por grandigi.

Okaze de la tago de la gepatra lingvo en februaro la Eŭropa Komisiono prezentis freŝan enket-esploron pri la sinteno de eŭropanoj al lingvolernado. Krom la loĝantaro de la 25 EU-landoj, la samaj demandoj estis faritaj ankaŭ al loĝantoj de Bulgario, Rumanio, Kroatio kaj Turkio. Entute estis pridemanditaj preskaŭ 29.000 loĝantoj de la 29 landoj.

La esploro celis interalie montri, kiel loĝantoj de Eŭropa Unio sintenas al la oficiale deklarita celo de EU, laŭ kiu ĉiuj civitanoj de la Unio krom sia propra lingvo sciu minimume du aliajn lingvojn. Pri tiu celo laŭ la esploro konsentas 50 procentoj el la pridemanditoj, dum 44 procentoj malkonsentas.

Kvankam duono el la pridemanditoj principe konsentas, ke oni sciu du lingvojn krom la propra, efektive nur 28 procentoj el la pridemanditoj diras ke ili mem kapablas konversacii en du fremdaj lingvoj. Krome estas kredeble, ke la vera lingvoscio de la pridemanditoj estas malpli bona ol ili mem kredas aŭ volas kredigi.

Plej fortan subtenon la ideo ke ĉiuj lernu du fremdajn lingvojn ricevas en Pollando (75%) kaj en Grekio (74%), kaj ĝenerale en la landoj de suda kaj orienta Eŭropo. Iom rimarkinde estas tial, ke ĝuste en suda Eŭropo tre malmultaj homoj laŭ la sama esploro efektive kapablas paroli du fremdajn lingvojn. Ekzemple en Italio 66 procentoj el la pridemanditoj opinias ke ĉiuj en EU sciu du fremdajn lingvojn, sed nur 16 procentoj asertas ke ili mem kapablas paroli du lingvojn.

La plej granda proporcio de homoj kiuj kapablas paroli du fremdajn lingvojn troviĝas en tute aliaj landoj, ĉefe en norda Eŭropo. En tiuj landoj la loĝantaro plej skeptike sintenas al la oficiala lingvolerna celo de EU. Ekzemple en Svedio 48 procentoj el la loĝantoj asertas ke ili scias konversacii en du fremdaj lingvoj, sed nur 27 procentoj el la pridemanditoj opinias, ke ĉiuj en EU devus kapabli tion.

Estas interese kompari la rezultojn kun enketoj faritaj inter esperantistoj. Laŭ esploro de Nikola Rašić, farita en la 1990-aj jaroj, la esperantistoj kiujn li enketis averaĝe scias 3,3 fremdajn lingvojn, unuavice la anglan, francan, germanan kaj la hispanan. 

La oficiala lingvolerna celo de EU estis akceptita en Barcelono en marto 2002, kiam ŝtatestroj de la EU-landoj rezoluciis, ke du fremdaj lingvoj estu instruataj al infanoj ekde tre frua aĝo. EU neniam akceptis oficialan rezolucion pri tio, kiujn du lingvojn oni instruu, sed en la praktiko la celo ŝajnas esti, ke oni instruu la anglan kaj la lingvon de iu proksima lando.

La civitanoj de EU tre klare esprimas sian preferon al la angla. En 26 el la 29 landoj de la esploro, majoritato de la pridemanditoj opinias, ke oni unuavice instruu al infanoj la anglan lingvon. Alian opinion havas nur la loĝantoj de Britio kaj  Irlando, kie la infanoj jam scias la anglan, kaj la loĝantoj de Luksemburgio, kie la infanoj devas unuavice lerni la francan kaj germanan por funkcii en la socio.

La angla estas ne nur preferata unua fremda lingvo por infanoj, sed ankaŭ la klare plej vaste parolata lingvo de EU. 51 procentoj el la pridemanditaj loĝantoj de EU diras, ke ili parolas la anglan aŭ kiel gepatran lingvon (13%) aŭ kiel fremdan lingvon (38%). Sur la dua loko estas la germana, kiun parolas 32 procentoj el la loĝantoj de EU (gepatra 18%, fremda 14%) kaj sur la tria la franca, kiun parolas 26 procentoj (gepatra 12%, fremda 14%).

La populareco de la angla kiel fremda lingvo kreskis dum la lastaj jaroj: en simila esploro farita en la jaro 2001 32 procentoj el la pridemanditoj sciis la anglan kiel fremdan lingvon, nun la procentaĵo atingis 38. Aliflanke 44 procentoj el la respondintoj konfesas, ke ili scias nur la propran gepatran lingvon. La plej alta procentaĵo de unulingvuloj troviĝas en la anglalingvaj landoj: Irlando (66%) kaj Britio (62%). Ankaŭ en Italio, Hungario, Portugalio kaj Hispanio pli ol duono el la pridemanditoj scias nur la propran lingvon.

El la loĝantoj de Svedio 89 procentoj anoncas, ke ili scias la anglan. En Malto la anglan laŭ sia propra opinio parolas 88 procentoj el la loĝantoj, kaj en Nederlando 87 procentoj. Plej malaltan procentaĵon en EU la angla ricevas en Hungario, kie 23 procentoj el la loĝantaro indikas, ke ili scias la anglan. En Hungario la angla estas sur la dua loko post la germana, en Estonio, Latvio kaj Litovio ĝi estas sur la dua loko post la rusa, kaj en Luksemburgio sur la tria loko post la franca kaj germana.

Pintajn rezulltojn pri lingvoscio atingis krom Luksemburgio ankaŭ Slovenio, ke multaj scias la kroatan, kaj en Slovakio, kie multaj scias la ĉeĥan. Precipe en Slovakio la gazetaro iom amuziĝis pri la statistiko, ĉar la ĉeĥa kaj la slovaka estas tre proksimaj kaj interkompreneblaj lingvoj.

Pri la dua fremda lingvo la preferoj diversas, sed en la plej multaj landoj oni opinias la francan, germanan aŭ hispanan la plej utila dua lingvo post la angla. Tamen en Estonio, Latvio kaj Litovio la rusa estas klare la plej populara fremda lingvo post la angla. En Malto oni preferas la italan kaj en Finnlando la svedan.

Kurioza detalo estas, ke neniu informo pri la nova lingvo-enketo aperas en la prilingva retejo de EU. Tie la plej freŝa novaĵo daŭre restas la Komuniko pri multlingveco, publikigita la 22-an de novembro pasintjare, kaj ĝenerale ŝajnas ke neniuj ŝanĝoj okazis post novembro, krom ke post protestoj de esperantistoj estis forviŝitaj kelkaj frazoj pri la senkultureco kaj ĝenerala netaŭgeco de artefaritaj lingvoj.

Aŭ la prizorgado de 20-lingva retejo montriĝas senespera tasko, aŭ la retestro ne volas publikigi ion, kio ne ekzistas en ĉiuj bezonataj lingvoj. La 176-paĝa prilingva enketo daŭre ekzistas nur en la angla. Tamen, 12-paĝa resumo estas havebla en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU krom la estona.

Lingva enketo de EU

arkivita en:
pep
pep diras:
2006-03-12 09:49

La mapo aperis en la hispania gazetaro, sed ĝi sxajnas tre dubinda ĝuste pri Hispanio. Ĉ. 25% de la hispanianoj kapablas bone paroli en du hispaniaj lingvoj (kastilia, kataluna, eŭska k.a.), kaj estas ĉ. 5% de eksterlandaj civitanoj nehispan-lingvaj, kiuj kutime kapablas kontentige la hispanan kaj foje aliajn hispaniajn lingvojn (krome, ekvadoranoj kaj marokanoj, same kiel multaj afrikanoj kaj pakistatanoj, la ĉefaj eksterlandaj komunumoj en la lando, estas tre ofte plurlingvaj en sia origina lando). Se al tio oni aldonas normalajn alilandajn lingvosciojn, des pli en lando kun fortega turisma sektoro, la datumo por Hispanio ŝajnas al mi tro malalta. Mi forte suspektas, ke la enketo celis nur EU-civitanojn kaj nur ŝtatajn EU-lingvojn, kaj sekve diskriminacias kontraŭ malpli uzataj lingvoj, kvazaŭ ilia scio estus neglektinda.