EU-retestro: Lingvo sen teritorio ne taŭgas por EU
En pli fruaj respondoj la anonima retestro de la nova EU-retejo pri lingvoj argumentis, ke Esperanto ne taŭgas por juraj tekstoj, ĉar la signifoj de esperantaj vortoj neniam antaŭe estis provitaj en kortumo aŭ leĝofarado.
Esperanto laŭ la retestro ial ankaŭ ne povas helpi la reciprokan interkompreniĝon de ordinaraj homoj, eĉ se ĉiuj EU-civitanoj lernus ĝin. Anstataŭe laŭ la retestro necesas ke ĉiu lernu plurajn lingvojn, kaj tiel lernu kompreni la kulturon, kiun ĉiu lingvo esprimas. Laŭ la retejo, artefaritaj lingvoj "laŭdifine" ne havas denaskajn parolantojn.
Libera Folio daŭrigis la korespondadon por ekscii, ĉu vere la teksto en la retejo celas Esperanton, ĉar Esperanto ja havas denaskajn parolantojn. Nun la ekzisto de denaskaj parolantoj subite ne plu ŝajnas gravi al la retestro - sed ĝi ja restas kiel argumento kontraŭ Esperanto en la retejo.
Kalle Kniivilä: Dankon pro viaj interesaj kaj parte ankaŭ surprizaj respondoj. Se eble, mi volus krome scii, ĉu vi konsideras Esperanton tia "artefarita lingvo" kiun celas la ero 7 en la sekcio oftaj demandoj?
Retestro: Jes, ni celas interalie Esperanton kiam temas pri artefaritaj lingvoj en la tekstero menciita de vi.
Tiukaze min interesus scii, de kie aperis la aserto, ke Esperanto estas nenies gepatra lingvo. Esperanto havas milon da denaskaj parolantoj. Ankaŭ en la centraj organoj de EU laboras pluraj denaskaj esperantlingvanoj.
etestro: Eĉ se iu persono lernis Esperanton kiel sian gepatran lingvon kaj daŭre uzas ĝin en sia familia cirklo, ĝi tamen estas parolata nur en la komunumo de la esperantlingvanoj, kaj ĝi ne estas ligita al iu geografia tutaĵo, kiel lingvo (aŭ dialekto) ofte estas.
Tiun respondon Zlatko Tišljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, opinias ne nur senrilata, sed krome klare diskriminacia.
- Lingvo estas ligita nek al teritorio nek al genetiko (kio estas respegulo de malnova kompreno de nacio ligita al "Blut und Boden" = sango kaj lando). Ekzistas multege da lingvoj kiuj same kiel Esperanto estas aŭ estis dum multaj jarcentoj uzataj dise tra la mondo kiel ekzemple la judaj lingvoj, la romaa lingvo kaj tiel plu. Jure ligi la lingvajn rajtojn nur al tiuj kiuj havas kompaktan teritorion estas klara formo de senrajtigo je sia lingva identeco por multaj homgrupoj vivantaj ankaŭ en EU.
La anonima retestro komplete ignoras la atentigon pri la erareco de la aserto, ke Esperanton neniu parolas denaske. Anstataŭe li/ŝi ekrespondas al demando, kiun neniu faris:
Retestro: Esperanto sendube estas lingvo kiu taŭgas por multspeca komunikado, sed la ekuzo de Esperanto kiel la sola oficiala lingvo de EU estas malhelpata de du baroj. Unue, EU dekomence decidis uzi en sia agado la oficialan lingvon aŭ lingvojn de ĉiuj ŝtatoj-membroj. Ĉi tiu decido ne estis nuligita lige kun iu ajn el la ĝisnunaj plivastiĝoj. Krome, lingvo iĝas oficiala lingvo de EU en la maniero klarigita ĉe demando 3 en la Oftaj Demandoj de la prilingva retejo. Ŝtato kiu petas membrecon anoncas antaŭ sia aliĝo, kiun lingvon ĝi volas uzi kiel oficialan lingvon en siaj ligoj kun EU. Iu nuna aŭ estonta ŝtato-membro devus do proponi al la Konsilio, ke ĝi volas uzi Esperanton kiel sian oficialan lingvon en EU. Kiel trian kialon oni povas krome mencii la novan komunikan strategion de la Komisiono, kiu celas diskuti kun la civitanoj kaj proksimigi EU-n al ili. Mi mem kiel civitano ne sentus EU-n aparte proksima al mi, se mi por komuniki pri EU-aferoj devus lerni iun por mi komplete fremdan lingvon. Laŭ ni ĉi tiuj argumentoj montras, kial EU ne planas uzi Esperanton kiel sian solan lingvon.
Zlatko Tišljar ne opinias la argumentojn de la anonima retestro konvinkaj.
- Neniu postulas, ke oni uzu Esperanton kiel la solan oficialan lingvon de EU. Ĉu la anglan la sinjoro retestro ne devis komence lerni kiel "unu el komplete fremdaj lingvoj"? Ĉu li konis denaske la anglan? Kaj eĉ nun, kiam li konas bone la anglan, ĉu li sentus EU-on aparte proksima al li, se li kantus la eŭropan himnon en la angla?
Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, opinias ke la retestro intence evitas diri la verajn kialojn de la sinteno de EU al Esperanto.
- Mi pensas, ke la respondinto, kiel aliaj EU-funkciuloj lastatempe, ne povas trovi bonajn kialojn por respondi al la demando ''Kial ne Esperanto?''. Ili ankaŭ ne povas diri, ke la komisiono esence laboras por la angla (kun la franca kaj la germana kiel nur kamuflaj aldonaĵoj) kiel ĝenerala interlingvo de EU, kaj pro tio ili provas eltrovi ĉiuj ŝajnajn kialojn, pri kiuj ili aŭdis.
- Ĉi tiu pri la manko de kulturo, kiun la Raporto Figeľ prezentas en piednoto, estas nur reuzo de io jam plurfoje uzita de francaj politikistoj. Kaj se oni pruvas ke tio ne estas vera, tiam venas la malvolo de la civitanoj lerni fremdan lingvon, kvazaŭ la angla estus malpli fremda por italoj, portugaloj aŭ slovenoj. Simple ili ne scias plu kion inventi por nei sian pozicion kontraŭan al ĉiuj interkonsentoj. Ni devas daŭrigi insisti.
ne plu tiom ridinde, kiom naŭze estas spekti tiujn ĉi ŝajnigojn far la EU-estroj kvazaŭ estus kontraŭdiro inter Esperanto kaj multlingveco; tial ili daŭre ŝajnigas, ke la E-movado celas ke Esperanto estu la nura oficiala lingvo de EU;
la vero estas mala, kaj tiel simpla: la lingvoj naciaj kaj internacia okupas simple diversajn niĉojn; mi daŭre miras kaj scivolas, ĉu ili vere tion ne komprenas, aŭ ĉu temas pri malica misinformado
Esperanto estas ŝlosilo al multlingveco; kiel tion pli efike marteli en iliajn kapojn?