Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Esperantistoj entuziasme forpelas famulojn

Esperantistoj entuziasme forpelas famulojn

de Redakcio Laste modifita: 2006-07-03 00:06
Kiam la mondfama itala verkisto Umberto Eco lernis Esperanton, la esperantistoj sukcesis post du jaroj da entuziasma ĝenado konvinki lin, ke li faris eraron. Simila sorto ofte trafas famulojn, kiuj kuraĝas esprimi eĉ modere favoran opinion pri Esperanto. La plej lasta ekzemplo estas François Grin, verkinto de scienca raporto kiu favore mencias Esperanton. Lin esperantistoj jam instigis subteni esperantistan prezident-kandidaton en Francio, kvankam li estas civitano de Svisio. Aliflanke neniu petis lian permeson antaŭ ol publikigi esperantan tradukon de lia raporto en la reto. Kiam esperantistoj siatempe eksciis, ke la tiama ĝenerala direktoro de Unesko iom favoras Esperanton, ili tuj petis de li ne nur subtenon al siaj projektoj, sed ankaŭ financan helpon por prizorgado de malsanaj proksimuloj por mem povi veturi al kongreso.

Responde al demandoj de Libera Folio, François Grin atentigis, ke li ja komprenas Esperanton, sed ke li ne estas esperantisto.

- Ekde kiam mia raporto estis publikigita de la francaj oficialaj instancoj pasintaŭtune, ĝi kaptis la atenton de la esperant-lingva(j) komunumo(j), kaj tio kredeble kondukis al multaj miskomprenoj. Devus esti klare, ke mi ne estas esperantisto. Mi povas legi la lingvon, sed ne skribi aŭ paroli. Eĉ pli gravas rimarki, ke mia raporto al la francaj oficialaj instancoj ne estas (kaj ne devus esti komprenita kiel) rekomendo ekuzi Esperanton.

Samtempe François Grin diris, ke li ja evidente neniel kontraŭas Esperanton, male ol multaj aliaj analizantoj de lingva politiko, kaj ke li en sia raporto ja mencias Esperanton kiel unu eblan solvon, aŭ parton de solvo, de la lingva problemo. Pro tio li jam kaptis la atenton de multaj esperantistoj, kiuj komencis invitadi lin al diversaj kunsidoj de Esperanto-organizaĵoj kiuj tute ne interesas lin.

Estas rimarkinde, ke esperantistoj aliflanke tute ne kontaktis s-ron Grin antaŭ ol fari kaj publikigi esperantlingvan tradukon de lia raporto. Pri la jama ekzisto de tia traduko François Grin eksciis nur poste, kiam li jam faris interkonsenton kun ERA ("Esperanto Radikala Asocio"), ke ERA havu la rajtojn je tia traduko.

grin.jpg- Ne ĝenas min, ke oni faris tian tradukon, kvankam mi ja ne estis informita, des malpli petita pri permeso. Mi certe ne volas fari aferon el tio, kaj mi fakte ĝojas, ke kelkaj homoj trovas mian laboron utila, eĉ se ne precize en la perspektivo intencita de mi. Tamen, kiu ajn entreprenis tiun tradukon de mia raporto certe prenis riskon.

Michele Gazzola estas asistanto de profesoro François Grin ĉe esplorinstanco de la Ĝeneva Universitato kaj mem parolas Esperanton. Li opiias, ke esperantistoj ofte pro manko de kompetento kaj kunordigo senintence kontraŭlaboras siajn proprajn celojn.

- Fakte, en Bruselo dum scienca aranĝo pri multlingveco mi iomete diskutis kun István Ertl kaj Seán Ó Riain pri la problemo de "talpismo" en Esperantio, alivorte pri talpoj kiuj blinde laboras subtere sen kompreni ke iom post iom ili kavigas la fundamentojn kaj la tuto finfine falas. Ekzemploj domaĝe estas multaj (kiel mi povis konstati ankaŭ en Bruselo, sed ne nur tie): pensiuloj kiuj improvize rolas kiel fakuloj pri lingvopolitiko, aktivuloj kiuj tedas senĉese ĵurnalistojn kaj intelektulojn, varbadistoj kiuj fanatike uzas argumentojn kaj informilojn kiuj estis (eble) bonaj antaŭ 50-60 jaroj...

michele.jpgLaŭ Michele Gazzola la Esperanto-movado ĝenerale estas tro anarkia kaj amatoreca rilate informadon, kaj tial la agado de esperantistoj povas havi tute malan rezulton ol celite.

- Ekzemple, estas esperantistoj kiuj uzas la raporton Grin kvazaŭ ĝi estus la Biblio, homoj kiuj petas al li kandidatiĝi por prezident-balotoj, homoj kiuj neoportune kontaktas lin rilate al disputoj internaj al la movado, aktivuloj kiuj finvenkisme uzas la konceptojn de la raporto sen havi iun ajn teorian preparadon pro tio, kaj tiel plu. Bonŝance, ne estas ĉiam tiel. Tamen, ofte mi rimarkas ke kelkaj neesperantistoj principe neŭtralaj al Esperanto iĝas malamikoj de Esperanto ankaŭ kaŭze de la "kontribuo" de esperantistoj mem.

Tiel okazas laŭ Michele Gazzola interalie ĉe EU-funkciuloj, kiuj ofte ricevadas retmesaĝojn pri supozataj "komplotoj" kontraŭ Esperanto en EU. La fina rezulto laŭ li ofte estas, ke oni estigas novajn, malfacile venkeblajn antaŭjuĝojn pri Esperanto.

Similajn spertojn havas dum multaj jaroj Renato Corsetti, la prezidanto de UEA.

Renato Corsetti- Temas pri stranga kaj verŝajne neforigebla problemo. Kiam Mahtar Amadou M'bow estis ĝenerala direktoro de Unesko kaj disvastiĝis inter esperantistoj la scio, ke li favoras Esperanton, Unesko ricevis multajn leterojn de esperantistoj. Interalie iam pola esperantisto skribis, ke li deziras partopreni la Universalan Kongreson, sed li ne povas, ĉar lia edzino estas malsana kaj bezonas prizorganton, do certe la Ĝenerala Direktoro, kiu subtenas Esperanton, bonvolos sendigi al li tra la pola Unesko-komisiono la monon necesan por pagi la prizorganton dum li iras al la Universala Kongreso. Mi ĵuras, ke mi ne inventis la aferon kaj ke mi vidis la paperon per miaj propraj okuloj.

Laŭ Renato Corsetti, simile okazas pri ajna iom fama homo, kiu iĝas konata kiel subtenanto de Esperanto.

- Ofte temas pri ĝenoj simplaj, sed kvante neelteneblaj. Kiam Umberto Eco lernis Esperanton kaj poste verkis favore al ĝi en la konata libro La serĉado de la perfekta lingvo, li estis favora al Esperanto kaj tiu favoro konserviĝis dum proksimume du jaroj. En tiu periodo, mi mem ricevis sennombrajn bonintencajn petojn pri tio ke li ĉeestu ĉion de la inaŭguro de la Esperanto-kurso ĝis la itala nacia kongreso de Esperanto. Mi povas nur imagi kiom da petoj li ricevis rekte. Li neniam respondis malĝentile al petoj, simple ne plu respondis. Jen potenciala aliancano detruita pro tro da petoj, en ĉi tiu kazo ĉefe de italaj esperantistoj bonintencaj, kiuj tamen kapablas esti tre insistaj.

Michele Gazzola ne opinias, ke ordinaraj esperantistoj simple silentu, sed li volus, ke la informado estu pli kunordigita kaj pli profesia. Kaj tute ne necesas propagandi iujn grandajn teoriojn, li atentigas:

- En mia kutima sperto mi vidas ke la plej granda parto de homoj pensas ke Esperanto estas morta. Kelkaj pensas ke ĝi eĉ neniam estis parolata kaj ke ĝi estas ankoraŭ simpla surpapera projekto. Laŭ mi estus jam grandega paŝo por Esperanto, se homoj simple akceptus la fakton, ke Esperanto estas vivanta kaj moderna lingvo, kaj ke oni efektive uzas ĝin. Ne necesas postuli, ke ili subtenu Esperanton kiel "la solvon" de la lingva problemo en la mondo. Estas mia opinio, ke tiel esperantistoj povus esti pli proksimaj al ĉiuj, kiuj - samkiel mi - kredas, ke lingva diverseco havas valoron.

[Foto: germondano]

Noto de la redakcio: Unu repliko en la artikolo enhavas aserton, ke esperantistoj instigis s-ron Grin kandidati en la francaj prezident-elektoj. Post rea kontrolo de la informo montriĝis, ke efektive temis pri peto subteni alian, esperantistan kandidaton por la franca prezidenteco.
arkivita en:
aleks
aleks diras:
2006-06-26 23:53

Kvankam mi esense samopinias kun via tezo, ke "talpismo" kaj amatora kaj tro-entuziasma (ofte mis-)uzado de diroj kaj verkoj de famaj apogantoj de Esperanto riskas ilin forpeli ilin, mi sentas fortan bezonon korekti malverajxon en la artikolo, kiu iomete malfortigas la tezon. Temas pri la aserto: Lin esperantistoj jam instigis iĝi la prezidento de Francio, kvankam li estas civitano de Svisio. Laux mia scio - korektu min, se vi havas pli certan, montreblan pruvon pri la malo - neniam ajn iu proponis al Grin igxi kandidato al franca prezidanteco! Ni ja sciis, ke li estas sviso. Temis simple pri peto al Grin, ke li estu subtenanto de esperantista kandidatigxo. Jen la koncerna eltiro el la responda letero de François Grin (legebla entute cxe: http://fr.groups.yahoo.com/group/eo-lib/message/350) :

François Grin a écrit :

Cher Monsieur,

Je tiens d'abord à vous dire que j'apprécie vivement l'honneur que vous me faites en me demandant de soutenir votre candidature à la présidentielle de 2007, et en m'invitant à rejoindre des personnalités de l'envergure d'Albert Jacquard et d'Edgar Morin pour exprimer un soutien
à un texte, aux termes de la déclaration du premier, ou à une action, aux termes de la déclaration du second.
Suzanna
Suzanna diras:
2006-06-27 01:10

Mi apogas la tezon de "talpismo". Laux mi ne multe shanghighas chu vi demandis al li nur subtenon aux kantidatighon. La fatko estas, ke li ne estas franca civitano, do kio okazas en Francio ne estas lia problemo.

Kaj fakte (mi legas vian ligon), li respondis: "je ne suis pas citoyen français, et je ne compte pas prendre position à l'égard d'un processus politique institutionnel interne à la France (en l'occurrence, votre candidature à la présidentielle)"

Tio simple signifas: mi ne volas/povas eniri en aferojn kiuj rilatas al fremda stato... Do la tezo, laux mi, ne estas malfortigita.

redakcio
redakcio diras:
2006-06-27 08:10
Ke Aleks Kadar skribis al s-ro Grin kaj petis lin subteni esperantistan kandidatiĝon ne malpruvas, ke iu alia povis skribi al li kaj peti lin mem kandidati. Ke efektive temis pri peto kandidatiĝi asertis du fontoj, sed mi nun rekontaktis ilin por certiĝi, ĉu ne povis temi pri miskompreno.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
aleks
aleks diras:
2006-06-27 11:28

Kara Kalle, Mi senpacience atendas respondon de viaj 2 sennomaj fontoj - ili rajtas tio (r)esti - sed samtempe bedauxras diri jenajn kritikajn vortojn: pli kaj pli senesperigas min via maljxurnalismeco. Mi klarigu: laux mi, jxurnalisto certigxu pri siaj fontoj. Via supra aserto sxajnas montri, ke vi ne penis legi la mesagxon, kiun mi citis :( Mi neniam ajn kontaktis s-ron Grin, petante subtenon aux ion alian!!! Jxurnalistoj, ecx se esperantistaj, devus esti iomete pli profesiecaj. Bv. ne senesperigi min pli pri Libera Folio. Ne ekzistas multaj sendependaj Eo-gazetoj. Sed tiu malmulteco ne malhelpu profesiecon. Se vi strebas esti fusxa skandal-gazetisto, vi tute rajtas. Sed tiam, diru tion.
Aleks Kadar
leganto de (ia) Libera Folio

redakcio
redakcio diras:
2006-06-27 12:25
Tre povas esti, ke efektive temas pri miskompreno.

Unu el la fontoj vi vidas en la teksto mem: estas Michele Gazzola, helpanto de s-ro Grin. Lin mi ĝenerale konsideris fidinda fonto. Legu atente kion li diras. Tamen nun montriĝis, ke lia informo rilate ĝuste ĉi tiun detalon venis de Renato Corsetti, kiu estis mia alia fonto. Lin min konsideris fidinda, ĉar li havas oftan kontakton kun s-ro Grin. Do, mi nun atendas konfirmon aŭ malkonfirmon de Renato Corsetti mem. Plej bona fonto evidente estus s-ro Grin mem, sed mi ne tre emas denove ĝeni lin.

Vi skribis: "Ni ja sciis, ke li estas sviso. Temis simple pri peto al Grin..." El tio mi konkludis, ke vi kontribuis al peto sendita al s-ro Grin. Kiu finfine sendis la peton malmulte gravas, kaj pri tio nenio estas dirita en la teksto de la artikolo.

Vi plene rajtas opinii min fuŝa skandal-gazetisto, se vi tion deziras. Per ĉi tiu mesaĝo mi finas la diskuton miaflanke. Se montriĝos, ke iu informo en la artikolo estis nevera, mi ĝin korektos, laŭ la ĉiama kutimo de Libera Folio.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
redakcio
redakcio diras:
2006-06-27 16:34
Nun mi ricevis klarigon de Renato Corsetti kaj aldonis noton fine de la artikolo.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
javergara
javergara diras:
2006-06-27 18:48

Kelkfoje shajnas kvazau ni, bedaurindaj esperantofonoj, chiam havus kialojn por neuroze suferi (se entute Claude Piron permesus tiel diri). Jen temas pri la kerna, tragedia, harstariga chiamajho (ja plu realas la lingvaj baro, imperiismo, maljusteco, neefikeco, malaperiga atako kontrau la indighenaj, ktp, kaj ni scias ke nia eta, kara E-o, nu, funkcias sufiche bone kaj iel pretetus utili solve), jen pri la neimageblaj frenezajhoj okazantaj foje tra nia mikra mondo ("kiu faris kion kiam kie?"), jen pri la historiaj au novaj, neatenditaj kvereloj en/ekster/inter la instancoj de la E-komunumo, jen pri la gramatikaj eraroj de chiuj krom oni mem, jen pri la imagita minaco flanke de konkurencaj planlingvoj ("Ido postkuras nin en Vikipedio", "Interlingua pli normale aspektas sen pluralo per -j"), ktp. La fantomo de Kabe songhopremas iujn el ni.

Kaj nun (denove) la vangofrapa evidento de kontrauefika "talpismo". Almenau jam ekde Frostavallen (1956) oni ofte diskutas la bezonon esti ekstreme prudentaj, kunordigitaj, realismaj kaj seriozaj rilate aleksteran informadon. Detlev Blanke modele heredis tiun tradicion, kaj Marcus Sikosek tiom insistis pri tio, ke en sia senmitiga furoro li tranchis preskau chiujn kapojn, nunajn kaj estintajn, kaj alproksimighis al la starpunkto lasi la tutan aferon kiel priridinda au kompatinda !

Jes ja, naive gheni famulojn ne estas bona ideo, sed tio simple estas la natura sekvo de la chiamaj desuprismaj iluzioj ke iu Mesio savos nin. Sed mi chiam suspektas kiam oni volas lasi chion nur je la spertaj, senmakulaj manoj de la (prefere junaj) profesiuloj. Mi male fieras pri niaj pensiuloj kiuj restas fidelaj al la ideo. Nia afero estas civitana, bazdemokrata, kaj ni chiuj agu. Ni kompreneble studu taugajn argumentojn kaj strategiojn, kaj helpu aliiujn pliefikigi la proprajn iniciatojn. Mi proponas ke en chiuj E-organoj, inklude LF mem, ni starigu konstantan rubrikon pri simplaj konsiloj kion fari, kion eviti, kio cetere preskau chiam ekzistis. Ech se pri tio oni milfoje jam skribis. Ne gravas. Kio gravas, estas pluvivigi tiun chi heredajhon, kiun ni ricevis el homo kiu vere amis siajn samspecianojn. Ghi valoras la penon.

José Antonio Vergara

mg
mg diras:
2006-06-27 21:59
  1. Pri talpismo Mi badauxras pro la miskompreno, sed la principo, laux mi, ne multe shanghighas. Kiel diris Suzanna, demandi al civitano de la lando X subteni kandidaton en la lando Y, ne estas tre utila, chefe kiam la lando X estas ege pli mangranda ol Y...
  2. Pri la mesagho de J.A. Vergara. Mi ne certas ke kontakti famulojn estas "desuprisma" agado. Oni simple kontaktas homojn kiuj estas en nia sama medio por libere diskuti kun ili pri niaj ideoj (rilate al lingvo aux al aliaj aferoj). La problemo estas kiam homoj kredas, ke ili povas efike kaj konvinke komuniki en chiuj medioj sendistinge. Laux mia modesta opinio, la fakto ke esperantistoj ofte propagandas e-on "talpeme" ne estas pruvo ke eo-movado havas demokratan bazon, sed pli simple ke malbonshance ghi ne havas sufiche fortan organizad-strukturon. Mi ne kredas ke agado estas bona simple ghi estas spontanea (ankaux la unua krucmilito estis spontanea, kaj fakte ghi finighis en masakro), mi kredas ke agado estas bona kiam ghi akiras pozitivajn kaj longdauxrajn rezultojn.
redakcio
redakcio diras:
2006-06-27 21:57
Unu el la kaŭzoj de la multaj unuopaj leteroj al famuloj estas eble la kelkfojaj alvokoj en niaj retlistoj kaj gazetoj, ke oni aktivu por Esperanto. Mi ne estas tre entuziasma pri tiuj alvokoj, ĉar per tio oni instigas ankaŭ homojn fari ion por Esperanto, kiuj ne havas la necesan edukon. Kaj, kiel montras la artikolo, en kelkaj kazoj homoj faras tion, kion pli malpli ĉiu scias - ili verkas leteron. Bedaŭrinde verki leteron al famulo bezonas iom da kapablo kaj antaŭa pripenso. Jen unu problemo de la ĝeneralaj alvokoj al la Esperanto-parolantoj, "fari ion" por Esperanto.

La problemo eble estus malpli granda, se la Esperanto-organizoj aplikus la metodon de multaj asocioj, kiuj postulas ion de la registaro kaj de similaj instancoj: Ili verkas tekston centre kaj dissendas al la membroj, nun ofte en la interreto, por unuopa sendado al la koncerna instanco aŭ persono. Partopreno en tia agado donas al la membroj kontentiĝon de la deziro "fari ion". Mi supozas, ke la probablo de pliaj unuopaj leteroj malkreskas.

Eble krome kelkaj, se ne multaj Esperanto-parolantoj havas la impreson, ke la tradiciaj Esperanto-asocioj ne faras sufiĉe por la ĝenerala informado de la publiko. Mi konas grandan Esperanto-asocion, kiu de multaj jaroj ne havas respondeculon pri gazetara laboro. Laŭ mia impreso ankaŭ UEA transdonas komunikojn al la nacilingva gazetaro pli malpli nur okaze de la UKoj. Ŝajne preskaŭ nenie estas homo profesie kaj profesinivele okupiĝanta pri gazetara laboro - la grandaj sumoj de la jaraj buĝetoj iras prioritate al aliaj projektoj.

Ĉar la Esperanto-asocioj malmulte informas la publikon, tiu scias malmulton pri Esperanto. Multaj Esperanto-parolantoj sentas tiun vakuon kaj kelkaj agas. Kaj ĉar la asocioj kutime ankaŭ ne ofertas kurson kiel saĝe agi, tiu agado ne ĉiam atingas altan nivelon.

Lu Wunsch-Rolshoven
aleks
aleks diras:
2006-06-28 13:12

Kalle, dankon, ke vi korektis forigante la faktan malverajxon.

Michele, Mi parte konsentas, ke peti subtenon de sviso por kandidato al franca baloto ne tiom 100%-e logikas. Tamen, mi sxatus atentigi pri kelkaj punktoj: - Svisio estas najbara lando de Francio - François Grin estas francparolanta sviso - multaj francparolantaj alilandanoj venis al Francio, por tie famigxi, labori, vivi, tio ne estas tiom malofta - sviso aux ajnlandano, Grin estas sciencisto, same kiel Jacquard, kies subteno tamen valorus. - Kaj cxefe mi volas substreki, ke kandidatigxo al la franca prezidanta baloto ne estas bagatelajxo! Gxi estas unu el plej ambiciaj projektoj en Esperantio, gxi estas tute en la logika sekvo de EDE (Euxropo Demokratio Esperanto), ecx se estas 2 apartaj organizajxoj.

La grava konsciindajxo estas, ke nur por ni Esperantistoj, la lingva problemo estas esenca, cxefa, kaj indas aktivi pri gxi. Cxiuj aliaj partioj bagateligas gxin kaj prifajfas pri gxi. Tiom longe, kiom politikistoj prifajfos, ni devas mem agadi, ecx se fusxe. Politiko ne estas nia profesio.

Samstile al tiu artikolo, delonge multaj avertas pri dangxero skribi misajn, acxajn, ecx insultajn ks leterojn al gazetoj. Laux mi, pli bone io ol nenio. La famo kaj stato de Eo estas tiom malaltaj, ke estas vere malmulte da riskoj pli malbonigi ilin!!

Krome, mi konsentas kun kion diris Jose Vergara, ke "ni cxiuj agu" ktp, kaj cxefe kun Lu. Pli simple ol talpismo, vi/oni rajtas diri, ke nian informad-stilon karakterizas amatoreco. Tio ne tiom strangas. La tuta problemo rilatas denove al la finvenkismo / vivtenismo (por ne plu diri rauxmismo)debato. Estas demando de prioritatoj.

La cxefa Eo-asocio pretendas esti finvenkisma - kaj fakte oficiale ambicias esti tia, sed gxia strategio estas cxionismo: agadi kaj desupre, kaj desube, kaj deflanke, ktp. Ne eblas cxion samtempe fari, kun malgrandaj amatoraj fortoj! Sed reale gxi estas tute vivtenista, aux celas poiometan kresketon de la esperantistaro. La cxefa agado de UEA estas liveri servojn al siaj membroj: Jarlibro, libroservo, revuo, Universala Kongreso. Tiun tro prudentan senambician celon pruvas la strukturo de la spezkontoj de UEA. Preskaux 2/3 el la kostoj estas dedicxitaj al funkciado de la Centra Oficejo. Kiom restas por projektoj? Neniu inter la oficistoj havas finvenkistan (ekz. informadan) taskon.

Pro tiu manko de finvenkismo de la cxefa asocio, pro manko de emo gxiaflanke informadi, komuniki alekstere, la individuoj devas mem aktivi, sen suficxa helpo.

Kelkfoje ili sukcesas altigi sian kvalitan nivelon, ekz. per la listo Reago.

Pli bone ol kritiki, mi tute subtenas la ideon, ke ni donu konsilojn al la aktivuloj. Fakte tio jam ekzistas: vidu la novan Retan Informado Centron (RIC) kaj la Nitobe Centro por Lingva Demokratio

Demando: cxu indus re-aktivigi ian Komunikad-Centron, kiel la intan BKC ?

mg
mg diras:
2006-06-28 20:29

Kara Aleks, vi jam scias ke mi ne kredas ke la tuta esperantista informado estas fusha. Ekzemple informado de EDE shajnas profesie farita (almenaux laux la flugfolioj kiujn mi legis). Talpismo estas ghenerala problemo kies fonto estas simple ke "fari ion estas pli bone ol nenio" estas malbona strategio en si mem. Oni chiam povas malplibonigi la reputacion de esperanto: "kiam vi akiras la fundon, ne estas vere ke oni ne povas iri pli suben... char eblas... fosi". Mi ne diras, ke homoj nenion faru, simple faru kion vi kapablas en la medio kiun vi konas kaj ne zorgu pri medioj kiujn vi NE konas...

laszlo
laszlo diras:
2006-06-28 21:37

Mi tute konsentas pri la kerno de la mesagxo. Domagxe, la modernaj lernolibroj ne enhavas ankau parton pri la konsilinda sinteno de Esperantistoj. Membroj de nia komunumo ofte ne havas de kie klerigxi pri la plej efika konduto rilate al eksterkomunumuloj. Tiun rolon povus havi diversaj instruprogramoj kaj lernolibroj. Sed momente ne nur mankas konvena fonto por forgxi ilian sintenon, sed ofte okazas, ke gxuste kelkaj "veteranoj" misgvidas la novulojn rilate al la gxusta proksimumo al la afero de disvastigo.

Grava perdo en fidindeco okazas ekzemple tiukaze, kiam eksterkomunumuloj konstatas, ke la plej fervoraj defendantoj de Esperanto ecx paroli la lingvon ne kapablas, au nur tre komencantece, kiam iuj pledas favore al iu lingvo kiun ecx ili mem ne regas kontentige.

La modera sinteno de Grin fontas gxuste el tiu vivsagxeco, kiu mankas cxe entuziasmaj Esperantistoj.

Mi cxiam pli kaj pli konvinkigxas, ke se oni reklamus ne certan planlingvon, sed nur ian facilan, logikan planlingvon, kiu povas esti ecx nur ia estonte kreota planlingvo, tiam eksteruloj pli konfide akceptus la ideon. Gxenerele, kiam oni reklamas "certan" ajxon, tiam la plejo prenas suspekton: kial gxuste tiun ajxon? Kies intereso estas la uzo de tiu ajxo? Perforto au fortostrecxa intenco cxiam naskas kontraustaron. La decido pri la konvena solvo cxiukaze estos afero de vocxdono. Unue, oni devus akceptigi la ideon pri ia neutra, facila, logika planlingvo, kaj nur tre poste fari konkretajn proponojn pri ties kiuo.

laszlo i. toth

Lu
Lu diras:
2006-06-29 06:49

Por decidi la demandon kiel agi, ni eble vidu ekzemplojn de la enkonduko de aliaj komunikaj rimedoj: Kiel disvastighis la interreto? Chu estis asocio por la disvastigo de "io kiel interreto", kiu proponis ghin sen samtempa propono de teknika solvo por tio? Au chu estis konkreta solvo, kiun iuj evoluigis, ekaplikis, kies utilo montrighis, kies partojn entreprenoj pluevoluigis kaj provis vendi en konkrete aplikata formo?

Kaj kiel funkciis la disvastigo de hejmaj telefonoj, telekopiiloj kaj poshtelefonoj?

Chu en tiuj kazoj la decida disvastiga rolo estis che asocioj de uzantoj (au uzemuloj), kiuj verkis leterojn al politikistoj? Chu fondighis asocio au partio por la enkonduko de telekopiilo (kiu ja bezonis multajn jarojn inter teknika pretigho ghis granda disvastigho)?

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2006-06-29 15:27

(Cxu oni povas uzi HTML-mallongigojn cxi tie?)

Mi sxatus esprimi mian koran konsenton kun Lu, escepte de unu afero: Lingvo ne estas komunikilo, sed esprimilo. El tiu malgranda, sed grava detalo sekvas tamen kompleta renverso de la premisoj de la diskutado.

Unue, disvastigo de esprimilo tute ne povas simili al disvastigo de komunikilo. Komunikilo estas konkreta objekto kiun oni povas acxeti; oni ne povas simple acxeti lingvoscion kaj kunporti gxin sub la brako el la vendejo. Due, ne ekzistas efektive malsamaj lingvoj; ili cxiuj estas suprajxaj variajxoj de esence absolute sama afero, ecx malpli varia ol la sangogrupoj. Disvastigi Esperanton do ne signifas la aldonon de unu plia lingvo en la mondon, sed la ekspluaton de la fakto ke sub la sxajno ekzistas nur unu homa lingvo. Ke tiu sxajno mem povas esti tre konservinda estas alia afero.

Kion do konkludi? Nu, ekzemple ke bona lingva nivelo estas pli esenca por aplikanto ol por disvastiganto. Oni apenaux povas malkonsenti ke homoj kiel Grin, Eco, Phillipson ktp. havas pozitivan signifon por Esperanto, kiel ajn troigite ilia subteno kelkfoje estas prezentata, kaj sendepende de tio ke ili neniam esprimis sin en Esperanto, sed nur por tio ke oni ne anticipe bagateligu tiun idiomon.

Alia bona novajxo: Ju pli da apliko, des pli da municio la disvastigantoj havas por siaj argumentoj. Se oni ne sidas en asocia estraro aux simila disvastig-respondeciga pozicio, oni do acxetadu kaj legadu Esperanto-librojn kaj alimaniere aplikadu la lingvon, esprimante en Esperanto cxiujn siajn sciojn, opiniojn kaj emociojn, al cxiu kiu pretas auxskulti - foje ankaux mem auxskultante aliajn, kompreneble. Ankaux cxi-rilate plej gravas simple agadi; altigi la lingvan nivelon oni alstrebu prefere pli pro sia propra plezuro ol pro iu abstrakta idealo. Estas same kiel pri sekso: ju pli oni faras gxin nur pro la plezuro, des pli facile la infanoj venas per si mem.

Mi sxatus aldoni ion pri desuprismo/desubismo/cxionismo, sed mi kredas ke estas jam tro da bruo en la kapoj de la legontoj, do mi cxesas cxi tie.

ztisljar
ztisljar diras:
2006-07-06 10:51

Malgrau la granda polemiko pri kelkaj eroj, mi tamen plene subtenas la intencon de la artikolo. Oni devus pli ofte atentigi la gxeneralan esperantistaron pri tiu negativa fenomeno. Mi havas nenion kontrau tio ke cxiu esperantisto esprimu kiun ajn ideon ene de nia movado, ene de niaj retoj, ke oni skribu al mi au al iu ajn, ecx se la ideoj kaj proponoj estas vere neuzeblaj. Tamen oni devus konsciigi tro grandajn entuziasmulojn, ke ili ne kontaktu neesperantistajn gravulojn (politikistojn, sciencistojn ktp) antau ol interkonsenti pri la afero interne de la movado. Fojfoje vere necesas ke pro iu protesto oni skribu amase, sed tio estu interkonsentita. Pri tio E-medioj apenau skribas kaj multaj homoj evidente ne komprenas ke ili forte damaghas la celojn de E-movado. Zlatko Tišljar

tsalomon
tsalomon diras:
2007-07-14 17:27
Interesa artikolo.
Talpismo ankau abundas en Eo-informado.
Ekzemple:
-varbomaterialoj, kiuj enhavas la kutimajn miskompreneblajn frazojn kaj varboeraregojn.
-Che informbudoj "vizito" de esperantisto en stranga vestajho plena da steloj , kiu krom roli kiel birdotimigilo forshtelas la tempon de la dejhorantoj.
Vidu http://interpopolalingvo.inf.hu pri tiu temo