HeKo: "Publika konfeso pri kalumnia kampanjo"
de Redakcio
—
Laste modifita:
2006-10-13 13:54
Laŭ la retagentejo "Heroldo Komunikas", la artikolo de Gonçalo Neves estas "publika konfeso pri kulpo", kaj "pruvo" pri la identeco de la aŭtoro de "La Manto". Laŭ sia kutimo, la retagentejo de la Civito evitas mencii Liberan Folion kiel fonton. Anstataŭe la komuniko asertas, ke la artikolo de Gonçalo Neves aperis "diversloke en la reto". Tio tamen ne veras. La artikolo premiere aperis en Libera Folio, kaj nur iam novembre aperos en kelkaj paperaj bultenoj.
La ligoadreso estas: http://www.esperantio.net/index.php?id=145