HeKo iksas kaj kondamnas sin mem
En Heroldo de Esperanto, numero 11 (2092) 11-31 Aŭgusto 2006, aperas artikolo titolita "Ĉu atenco al la Fundamento?". Ĝi akre kritikas rezolucion, pri kiu nun diskutas la Akademio de Esperanto, sed kiu ankoraŭ ne estas aprobita.
La tekston de tiu rezolucio eblas legi en ĵus publikigita numero de Oficialaj Informoj de la Akademio. La temo de la rezolucio efektive estas tikla. La esencon oni povas resumi jene: Ne-Fundamentan surogatan skribosistemon, kiam ĝi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto, kaj kiam ĝi neniel kaŭzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentan.
La proponata akademia deklaro aparte konstatas, ke la fundamenta ortografio "konformas perfekte al la karaktero de la lingvo, kaj ke neniu ŝanĝo estas necesa aŭ dezirinda". Laŭplane okazos voĉdonado pri la rezolucio en Novembro. La praktika signifo kredeble estos precipe tio, ke trankviliĝos iuj personoj, kiuj bezonas uzi ekz. X-skribon, sed kiuj timas, ke la Akademio rigardas tion kiel kontraŭ-Fundamentan agadon.
En la artikolo en Heroldo, subskribita de Anna Lászay, tekstas interalie jene: Raŭmistoj restas strikte obeaj al la regulo en la Fundamento (la retagentejo HeKo [Heroldo Komunikas] uzas nur la H-sistemon), dum inter finvenkistoj manifestiĝas la deziro agnoski aliajn variantojn.
Leginte tion oni des pli konsternite konstatas, ke en la TTT-paĝoj de HeKo mem oni tamen povas elekti legi la tekstojn ne nur ĉapele, sed ankaŭ X-sisteme!, kaj aldone en du pliaj ne-Fundamentaj surogataj sistemoj. Ankoraŭ pliiĝas la konsterno, kiam oni konstatas, ke Anna Lászay ŝajne mem estas redaktorino de HeKo (aŭ estis tia ĝis antaŭ nelonge)! Kion diri?
La Herolda artikolo forgesas komenti Esperantajn stenografion, brajlon kaj morson, kiuj en la proponata rezoluciteksto estas eksplicite menciitaj kiel ekzemploj de ne-Fundamentaj skribosistemoj, kiujn oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentajn.
Laŭ la rigora tono en la artikolo de Heroldo oni tamen devas konkludi, ke ankaŭ tiaj manieroj skribi nian lingvon estu same kondamnataj kiel ekz. la X-skribo. Ĉu vere la Raŭmistoj estas tiel rigore obeaj al la reguloj en la Fundamento, ke ili kondamnas Esperantan stenografion kaj la kutimajn morsan kaj brajlan skribosistemojn Esperantajn? Espereble ne.
La artikolo interkonfuzas la nociojn "ne-Fundamenta" kaj "kontraŭ-Fundamenta", ĉar ĝi asertas, ke la rezolucio "igas X kaj alion egalrajtaj al H". La X-sistemo tamen kompreneble plu restos ne-Fundamenta, dum la H-sistemo estas unu el la du Fundamentaj skribosistemoj de nia lingvo, kaj tial do tute ne temas pri ia ajn egalrajtigo.
Cetere la ĝismedola Fundamentismo prezentita en tiu artikolo iom akre kontrastas kun ne-Fundamentaj vortoj kiel "alies", kiuj abunde uziĝas en Civitaj tekstoj, ankaŭ en la tekstoj de Anna Lászay. Sed eble ekzistas ia sagaca klarigo de tiu paradokso.
Bertilo Wennergren
Mia kerna demando pri la proponita rezolucia teksto de la Akademio estas, kion signifu la sekva frazparto:
"kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna"
Multaj homoj uzas la x-sistemon en normalaj retleteroj au en retlistaj leteroj. En tiuj kazoj la tekstoj kutime ne estas automate prilaborataj, la ricevanto do devas legi la tekston en la x-formo. Chu tion oni nomu kazon de "aparta bezono"? Lau mi tiakaze ne estas bezono uzi alian skribsistemon ol la laufundamentan anstatauan h-sistemon. (Kompreneble jes estas tia bezono, kiam oni sendas tekston al redaktoro sciante, ke tiu perkomputile transformos ghin al chapelitaj literoj. Mi mem cetere uzis la x-sistemon dum kelka tempo, ghis kiam mi konstatis, ke la laudo al la x-sistemo pro la ebleco de automata transformado ne havas praktikan valoron - apenau iu ja automate transformas!
La kaoso shajne restos!
Mi konfesas, ke min ghenas la x-skribmaniero en retleteroj, kaj ech pli ghenas min, ke aliaj homoj skribas anstatau la h-sistemo per apostrofoj, per antau- au postmetitaj ^-signoj ktp. Necesus havi automatajn transformilojn, kiuj estigas la jam komputile ekzistantajn chapelitajn literojn el chirkau kvin diversaj skribsistemoj. Regas granda konfuzo kaj la akademia rezolucio shajne ne enhavas ideon kiel unuecigi la kaoson. Bedaurinde.
Lu Wunsch-Rolshoven