La komuniko de ERA
La serioza kaj neŭtrala prezidanto de UEA kandidatiĝas kun la amikoj de Milosevic, de Hamas kaj Hezbollah.
Gazetara komuniko de Esperanto-Radikala Asocio
Renato Corsetti, UEA-Prezidanto, okaze de freŝdata Roma komunuma voĉdonado kandidatiĝis por Partito dei Comunisti Italiani (la Partio de italaj komunistoj)
(www.comunisti-italiani.it) kaj en Libera Folio difinis "neserioza" (www.liberafolio.org/2006/boninoministro/) la agadon de radikalaj esperantistoj sin montrante tiele kiel perfekta kaj ortodoksa itala komunisto.
Fakte samopinias kiel li la amikoj de sia Partio, la komunistoj ĉinaj, vietnamaj, laosaj kaj kubaj, kiuj plurfoje klopodis (sed ĉiam senrezulte) kune kun eksa KGB Vladimir Putin forpeligi Radikalan Transnacian Partion, kies konstituanta asocio estas ankaŭ ERA, de Unuiĝintaj Nacioj pro sia plena engaĝiĝo por defendi la civilajn rajtojn de popoloj subpremataj de la amikoj de amikoj de Corsetti.
Ni bone rememoras, cetere, ke dum la Radikala Transnacia Partio kaj ERA kolektis en plena soleco subskribojn por procesigi ĉe Haga tribunalo la "eksekutiston"de Beogrado (kaj precipe de Sarajevo kaj Sebrenica), tiam ankoraŭ potencan, la sampartianoj de Corsetti partoprenis la kongreson de la partio de Milosevic kaj omaĝis al la laŭvica diktatoro.
Ni ne parolu pri Hamas kaj Hezbollah, teroristaj organizoj kun kiuj la partio de Corsetti havas bonajn interrilatojn kaj kontaktojn, kvankam ili deklaras malkaŝe sian volon elimini Israelon (kaj israelanojn ). Kion pensus pri tio judo Zamenhof?
La radikalaj esperantistoj estas sekve de tio fieraj ke ili ne estas seriozaj kaj neutralaj kiel Corsetti kaj liaj amikoj kaj amikoj de liaj amikoj.