La signifo de imperiismo
Okazas ke mi, meze de mia ĉiutago, subite sentas min tre forte kiel esperantisto. Tia okazo estas ekzemple kiam venas la ĉiusemajna telefonvoko de tiu biblioteka kliento kiu ankoraŭ post multaj jaroj en Svedio insistas paroli kun ĉiuj sian gepatran anglan lingvon. Kaj ĉiun fojon mi ekmiras kial post tiom da lernejaj studoj de la angla, kun bona noto eĉ, min tamen ĉiun fojon trafas adrenalinŝoko kiam mi devas telefonparoli kun iu angle pri interurbaj libropruntoj. Kaj ĉiun fojon mi devas haltigi impulson rekomendi al la homo lerni la lingvon de la lando, alternative Esperanton.
Aliflanke multe pli ĉarma ol tiu anglalingvano estas la germanlingva vendisto en la bakejo kie mi aĉetas mian matenan panon. Estas tiom ĉarme, nome, ke la virino ne komprenas ke ŝi devas paroli la lokan lingvon, sed insistas paroli sian propran. Kaj ŝi igas min senti min tiom kompetenta kiam mi, balbutante en kripla germana, aĉetas mian matenan panon, ĉar la germana jam delonge ne estas imperiisma lingvo, ĉu?
Imperiismaj estas aliflanke la svedoj, laŭ la germanoj, tion mi bone komprenis lastatempe. Kiam la mondĉampioneco de futbalo daŭras jam plurajn tagojn, mi rimarkas ke fakte pri ĝuste futbalo temas kaj ne unuavice pri sekso, kion oni povus pensi ĝis nun. Pri sekso, aŭ pli precize prostitucio, nome ĉefe temis la debato en mia lando rilate la futbalan ĉampionecon ĝis la lastaj tagoj. Svedio havis imperiismajn strebojn ĉefe ĝis la jaro 1709, la jaro de la sortodestina batalo ĉe Poltavo en Ukrainio, sed laŭ iuj iamaj konkurantoj sur la eŭropa scenejo, la imperiismaj tendencoj plu senteblas, sed nun ĉefe sur mensaj batalkampoj.
La sveda ombudsmano pri seksa egaleco, Claes Borgström (viro, cetere), jam en frua fazo lanĉis la ideon ke Svedio bojkotu la futbalan mondĉampionecon proteste al la grandskala prostitucio kiun ĝi neeviteble altiros. Al ĉi tiu eldiro reagis voĉoj el la gastigonta Germanio dirante ke Svedio volas trudi al aliaj sian vidmanieron rilate prostitucion. "Seksimperiismo" estis la vorto. Kaj jes, en Svedio prostitucio estas krimo, flanke de la aĉetanto. "Prostitucio estas neevitebla", oni diris, "la plej malnova profesio" kaj la oficiala sveda sinteno signo pri manko de humuro, fantazio kaj kompreno pri la ĝojoj de la vivo.
Kiel bone, do, ke dum iuj eŭropaj popoloj estas senhumuraj, aliaj posedas humuron grandkvante. "Sen prostitucio neniu viro iam volus viziti Germanion", diris iu konservativa germana politikisto kaj mi unue ne sciis ĉu ŝi ŝercas aŭ ne. Ŝi ne ŝercis. Prostitucio estas la plej malnova profesio en la mondo, ja, kaj konservativuloj kutime volas ke aferoj restu tiaj kiaj ili ĉiam estis.
Mi tamen ne povis ĉesi miri pri tiu frazo: "Sen prostitucio neniu viro iam volus viziti Germanion". Mi provis aliri la frazon diversmaniere, prezentis ĝin al viroj en mia proksimeco, timante ke io tre grava en la fundo de la vira naturo restis al mi nerivelita. Kaj ĉu cetere ekzistas rekta rilato inter la prospero de la turismo en iu lando kaj ĝia leĝo koncerne prostitucion? Ankaŭ tiu penso estis al mi tute nova. Sed ne, sincere dirite, se mi estus viro, mi sentus min rekte ofendita de tia eldiro.
Oni povas ja provi aliri la aferon alimaniere. "Imperiismo" estas negative ŝarĝita vorto, kaj por eviti akuzojn pri tiaĵoj oni povas ja anstataŭ aserti starigi iujn demandojn. "Ĉu ekzistas gajaj putinoj?" povus esti unu tia demando. Ĉar mi kreskis en ĉi tiu senhumura lando kaj de frua aĝo lernis ke prostitucio estas la ekstremo de la struktura seksa subpremado, estas malfacile konvinki min ke "gajaj putinoj" estus io alia ol mito, aŭ almenaŭ ĉefe mito, naskita el vira fantazio pri senlime alireblaj virinoj, sed oni rajtas provi konvinki min. "Kiu profitas el prostitucio?" povus esti alia demando kaj "ĝis kiu grado la merkato de prostitucio fontas el pura testosterono kaj ĝis kiu grado el sociaj faktoroj?", povus esti alia.
Intertempe furoras la imperiismo aŭ almenaŭ naciismo en la germanaj stadionoj kaj en la drinkejoj kiujn mi preteriras vespere survoje hejmen de la laboro. Biero kaj futbalo ŝajnas neeviteble interligitaj, same kiel laŭ iuj prostitucio kaj futbalo. La feminisman atingon de la semajno mi tamen akiris kiam mi konvinkis mian filon, kiu sorĉita spektis matĉon inter Svedio kaj Paragvajo, ke la konkurso devus nomiĝi "monda ĉampioneco de futbalo por viroj", same kiel oni ĉiam aparte mencias se temas pri futbalo por virinoj. La sekvan tagon estis ĉe ni la fino de la lerneja jaro, Svedio venkis Paragvajon kaj la vetero estis bela. Kion ceteran oni povus postuli?
Maria Sandelin
[La teksto pli frue aperis en la blogo de Maria Sandelin, kie eblas ĝin komenti.]