Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Mesaĝo survoje

Mesaĝo survoje

de Redakcio Laste modifita: 2006-12-14 12:46
Nia aŭtoro Maria Sandelin rezonas pri komunikado en kaj ekster Esperantujo. "Mi pli ol unu fojon en esperanta komunikado havis okazon pensi: 'la homo estas eksterlandano'. Simile mi kompreneble konscias ke mi mem estas eksterlandano, do el la vidpunkto de la plej multaj esperantistoj. Alivorte: Esperantujo estas plena de eksterlandanoj, kio donas kialon esti atenta kaj fojon post fojo pensi ke aŭ oni mem, la alia aŭ ambaŭ ion miskomprenis, ŝi skribas.

Unu el miaj ŝatokupoj estas subaŭskulti homojn. Okazis ke mi tiom fasciniĝis de tiu okupiĝo ke akompananto demandis ĉu mi ne povas almenaŭ KLOPODI ŝajnigi ke mi ne subaŭskultas. Ekzemple aŭtobusoj estas eminentaj lokoj por aŭskulti aliies interparolojn aŭ nu, fakte ja ofte temas nur pri la duono de la interparolo, nome kiam ĝi okazas pere de poŝtelefono. Tiaj situacioj donas al subaŭskultantoj belan okazon por krea interpretado: Kion la homo en la alia fino fakte diras? Kiu ŝi aŭ li estas kaj kian rilaton la du havas? Ĉio ĉi tio kompreneble antaŭsupozas scion de la lingvo parolata. En alia kazo la interpretado povas iĝi tiom krea ke ĝi ne nepre estas interesa.

Notinde estas ke multaj homoj ŝajnas konsideri sin tute duope kun la homo kun kiu ili telefonparolas, eĉ se ili troviĝas meze de publika loko. Tiel la publikan spacon invadis temoj kutime rezervitaj por la privata sfero. Kiel subaŭskultanto oni simple devas lerni ne ĝeniĝi kiam oni nepetite aŭdas klarigojn pri ekonomiaj, amrilataj aŭ aliaj problemoj. Nu, mi konscias ke ankaŭ ĉi-kampe – do rilate al tio pri kio oni povas paroli en publika loko sen veki miron – povas regi kulturdiferencoj. Ĉiukaze: la temo, la kampo, la specifaĵo de nia tempo estas komunikado (kaj telekomunikado la industrio de la epoko).

La eterna problemo de komunikado tamen restas, jes verŝajne ĝi eĉ pliiĝis: la mesaĝo ne ĉiam atingas la celon. Io okazas pri ĝi survoje de la sendinto al la ricevonto – ĝi tordiĝas, io aldoniĝas, nu Dio scias, sed kiu ne spertis tion, ree kaj ree? Subite mi aŭdas iun diri ke lingvo estas esprimilo, ne komunikilo, kaj en solecaj momentoj sendube mi konsentus. Feliĉe ni homoj tamen komunikas ne sole per lingvo. Kaj feliĉe la lingvo povas ankaŭ funkcii kiel riparilo, ree kaj ree. Ne ĉio estas senespera.

Ankoraŭ multajn jarojn post ĝia apero, unu el la plej multe pruntataj libroj en svedaj bibliotekoj estas la traduko de Viroj venas el Marso, virinoj el Venuso de la usona psikologo John Gray. Notinde: pruntata ĉefe de virinoj, ne de viroj. Mi neniam legis la libron, sed ĉiam aŭdace pensis ke mi tamen komprenas ĝian enhavon. Antaŭ kelkaj jaroj mi agadis amatora psikologo helpe al amikino kiun post divorco preterpasadis vico de viroj - do ili venis kaj iris dum ŝi, kiel Penelopo de La Odiseo aŭ Solveig de Peer Gynt kaj mil kaj unu aliaj virinoj de la literaturo kaj la vera vivo, restis fidele atendanta en unu loko. La interparoloj tiam temis pri senfina interpretado: ”Kion li vere celis kiam li diris tiel?” kaj ”Kiel oni komprenu tion ke li tiam telefonis aŭ ne telefonis, retmesaĝis aŭ ne retmesaĝis?” Mi ne dubas ke virinoj estas pli interpretemaj ol viroj, sed ĉu ni tial pli bone perceptas la mondon? Mi ne certas.

Krom rilata al genro, komunikado kompreneble estas dependa ankau de kulturaj, generaciaj kaj – ne malplej – personaj cirkonstancoj. Fenomeno pri kiu ĉiam necesas atenti, kaj kiun oni lernas sufiĉe frue – estas ke homoj ne ĉiam celas tion kion ili diras. Ofte ja oni ĝoju pro tio, ĉar homoj kiuj neniam cenzuras sin apartenas al malfacila speco. Multaj homoj maltroigas, precipe parolante pri si mem, dum aliaj (plej ofte virinoj) ĉirkaŭiras aferojn kaj volas igi aliajn esprimi ilian opinion. Tro zorge elektitajn erojn de la vero oni povas nomi ”mensogoj”, kaj kutime estas postulata konsiderinda vivosperto por kompreni kiam homo celas la malon de tio kion li aŭ ŝi ŝajnas diri: ”Mi fartas ege bone kun mia edzino kaj volas maljuniĝi apud ŝi” povas – male ol oni povus kredi – esti invito.

Kiel do pri Esperantujo? Nu, la supre menciitaj fenomenoj kompreneble validas ankaŭ ĉi tie, sed cetere? Se ne konsideri uzantojn kiuj ne regas la gramatikon (kaj eble opinias transitivecon / netransitivecon aŭ akuzativon neglektindaj detaloj) aŭ kies lingvouzo postulas scion de lia aŭ ŝia gepatra lingvo por entute esti komprenata, ĉu la komunikado funkcias glate? Nu, mi diru tiel: mi pli ol unu fojon en esperanta komunikado havis okazon pensi: "la homo estas eksterlandano". Simile mi kompreneble konscias ke mi mem estas eksterlandano, do el la vidpunkto de la plej multaj esperantistoj. Alivorte: Esperantujo estas plena de eksterlandanoj, kio donas kialon esti atenta kaj fojon post fojo pensi ke aŭ oni mem, la alia aŭ ambaŭ ion miskomprenis. Eblus doni amason da ekzemploj, sed jen nur kelkaj, ĉiuj rilataj al lingvouzo. Notindas ke komunikado okazas ankaŭ per aliaj rimedoj, ne ĉiam universalaj.

mariaprofiloEn mia propra lingvo - la sveda – oni tre ŝpareme uzas diversajn titolojn, kaj de profesioj kaj gradoj kaj de la speco sinjor – ino / - o. En Esperantujo aliflanke ĉiaspecaj titoloj abundas. Mi povas sincere diri ke mi ne ŝatas esti alparolata per "Estimata Sinjorino", sed se mi pensas ke "la homo estas eksterlandano" mi povas eviti amuziĝi au senti min riproĉata. Same se iu en nerilata kunteksto prezentas homon per ”Sinjoro Doktoro Profesoro”, mi ne devas embarasiĝi se mi unue pensas ke kaj la prezentanto kaj la prezentato ja estas eksterlandanoj. Simile necesas alkutimiĝi al ”kara” kiel alparolo ankaŭ en tiaj kazoj kiam la indigno ĉe la alparolanto vibras sub la surfaco. Nu, foje ”kara” kompreneble signifas "kara”, sed plej ofte ĝi estas simple neŭtrale uzata, same kiel ”kisojn” fine de mesaĝo. Kiel esperantisto oni havas amason da okazoj diveni kaj interpreti kion homoj vere celas, okupiĝo kiu ravas almenaŭ min.

Sukcesa komunikado do - se iel resumi - ne temas nur pri rego de vortprovizo kaj gramatiko aŭ eĉ konsiderinda homkono, sed ankaŭ de mil kaj unu konvencioj rilataj al komunikado. Kaj tiaj konvencioj en Esperantujo malofte memklaras.


Maria Sandelin
La artikolo aperas ankaŭ en la blogo de Maria Sandelin.

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2006-12-17 23:52
Inter bonaj parolantoj de esperanto, mi ne plu havas senton pri eksterlandaneco, sed jes pri kulturdiverseco. Parolante nacilingve, plej multaj homoj simple ne konscias eĉ pri la fakto ke ili parolas lingvon, t.e. konvenciaron; paroli (kaj verki) en esperanto igas min pli konscia pri la ebloj komuniki, nekomuniki kaj miskomuniki. Aliflanke, en geparoj kaj gejparoj neeviteble okazas miskomprenoj, ofte aŭ disfoje; se temas pri malsamkultura paro, oni povas "kulpigi" la lingvan diversecon pri la miskompreno... Jen avantaĝo, kiun samlingvaj paroj ne povas tiel facile frukt-uzi.
msandelin
msandelin diras:
2006-12-18 21:31
Mi plene konsentas pri tio ke komunikado en Esperanto kun alikulturanoj proponas unikan okazon pripensi kial, kiel oni diras kion. Do - atendante formalajn atingojn, disvastiĝon kaj simile, ni akceptu kaj utiligu ĝuste tiun tre gravan flankon de Esperanto.

Maria Sandelin