Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Anuso, saksofono kaj orgasmo baldaŭ oficialaj

Anuso, saksofono kaj orgasmo baldaŭ oficialaj

de Redakcio Laste modifita: 2006-11-05 16:28
La Akademio de Esperanto nun diskutas pri la oficialigo de 209 vortoj jam delonge uzataj. Oficialigotaj estas interalie la neesperantaj literoj x kaj y, aŭ almenaŭ iliaj nomoj. Pri la listo de vortoj aprobotaj en la Naŭa Oficiala Aldono al la Fundamenta vortaro jam voĉdonis la sekcio pri la ĝenerala vortaro, kaj ĉiuj 209 vortoj estis aprobitaj de granda majoritato. Antaŭ ol la vortoj ricevos oficialan statuson necesos ankoraŭ tut-akademia voĉdonado. Unuafoje la novaj oficialaj vortoj estos difinataj nur en Esperanto, sen aldono de nacilingvaj tradukoj. Du akademianoj kontraŭis la oficialigon de la vortoj "ideologio" kaj "eŭfemismo", dum nur unu kontraŭis la oficialigon de "majusklo".

Kiam la Akademio oficialigas radikon, tio formale signifas, ke ĝi aldonas tiun radikon al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto. Tio tamen ne signifas, ke la radiko fariĝas Fundamenta, ĉar Fundamentaj estas nur tiuj elementoj, kiuj troviĝas en la origina netuŝebla Fundamento.

En antaŭaj Oficialaj Aldonoj la radikoj kaj vortoj estis klarigitaj precipe per tradukoj en naciajn lingvojn, ĉefe en la kvin naciajn lingvojn de la Fundamento, sed ankaŭ en aliajn lingvojn. Sed oni uzis ankaŭ difinojn en Esperanto, precipe en la lastaj du aldonoj. En la projekto de nova Oficiala Aldono estas uzataj nur difinoj en Esperanto, sen tradukoj nacilingvaj. Multajn el la difinoj akompanas ekzemploj.

La plej multaj el la nun oficialigotaj vortoj estas tre oftaj kaj delonge uzataj, ekzemple antibiotiko, ĉimpanzo,  defii, drasta, majusklo, minusklo, papriko kaj Usono. La nuna listo enhavas ankaŭ multajn vortojn kiuj eble pro prudeco ĝis nun ne ricevis oficialan aprobon, ekzemple anuso, cico, feki, furzi, klitoro, kondomo, menstrui, orgasmo, peniso, pisi, pubo kaj vulvo. Lige kun la oficialigo de la ĵus menciitaj vortoj, oni proponas oficialigi ankaŭ eŭfemismo-n.

Estas en la listo tamen almenaŭ unu relative nova vorto: la nomo de la eŭropa mon-unuo, eŭro. Tiel la Akademio ŝajne malebligas ke Esperanto iĝu oficiala lingvo de EU,  ĉar laŭ rekomendo de EU, en ajna oficiala lingvo de la unio oni uzu nur la formon "euro", sen ŝanĝoj. Tiu EU-rekomendo tamen evidente estis farita de lingvaj analfabetoj, ĉar tia formo eĉ sone ne eblas latve kaj hungare, la greka uzas tute alian alfabeton, kaj krome diversaj lingvoj evidente aldonas siajn finaĵojn laŭbezone.

Samtempe kun eŭro estos oficialigitaj ankaŭ la pli ĝeneralaj valuto kaj kurzo. Por oficialigo estas aldone proponataj Usono,  japano kaj ĉino, kies ĝisnuna neoficialeco certe surprizos multajn, zipo, kiosko, ideologio, inflacio kaj ikso. Eĉ mesaĝo, omaĝo, pingveno - kaj ties loĝloko Antarkto - ĝis nun ne ricevis la oficialan benon de la Akademio.

En la unua voĉdonado pri la oficialigotaj vortoj partoprenis 20 el la 32 membroj de la sekcio pri ĝenerala vortaro. Unu ano de la sekcio sin detenis pri ĉiuj vortoj, kaj la plej multaj vortoj ricevis subtenon de ĉiuj aliaj 19 partoprenintoj. Tamen unu vorto ricevis 3 kontraŭajn voĉojn, dek vortoj ricevis du kontraŭajn voĉojn, kaj 53 vortoj ricevis po unu kontraŭan voĉon.

La Akademio en sia oficiala komuniko ne rakontas, kiujn vortojn akademianoj kontraŭis, sed laŭ informo el fidinda fonto, la plej malpopulara vorto, kun 3 kontraŭaj voĉoj, estis demografio. Du kontraŭajn voĉojn ricevis la vortoj diskriminacii, ekologio, etnologio, eŭfemismo, farĉo, framo, gujavo, ideologio kaj vagino. Inter la 53 vortoj kiuj ricevis po unu kontraŭajn voĉojn estis ekzemple brito, burokrato, feki, majusklo, minusklo kaj vodko.

Plena listo de la vortoj oficialigotaj en la Naŭa Oficiala Aldono:

adrenalino, agresi, aidoso, akupunkturo, alergio, algoritmo, amebo, amendi, anĉo, Antarkto, antibiotiko, anuso, aperitivo, areo, Arkto, asbesto, aspirino, avokado, bankedo, baskulo, beletro, bemolo, betono, bito, bizono, blufi, boaco, bradipo, brito, brokolo, burokrato, cico, cirkumcidi, ĉampiono, ĉasio, ĉimpanzo, ĉino, defii, delto, demografio, detektivo, dieso, diskriminacii, dizerti, drasta, drivi, ekologio, etikedo, etno, etnologio, etoso, eŭfemismo, eŭkalipto, eŭro, farĉo, feki, festivalo, folkloro, foto, framo, frustri, furzi, galaksio, geno, genro, giĉeto, glisi, grafiko, gujavo, hormono, ideologio, ikso, inflacio, insulino, ipsilono, Israelo, japano, ĵazo, ĵokeo, ĵudo, kalcio, kampanjo, kancero, kanguruo, kapsiko, karoserio, kasedo, katapulto, kibuco, kimono, kiosko, klitoro, klono, kodo, kodekso, kohera, komenti, kompakta, komputi, kondomo, konekti, kooperativo, kramfo, kromosomo, kuo, kurzo, kvakero, kvorumo, lanĉi, lasero, leŭkemio, limfo, magnetofono, majone zo, majusklo, mandarino, mango, manioko, mateo, matrico, melongeno, menstrui, mesaĝo, minusklo, miraĝo, modemo, muldi, nano, omaĝo, organika, orgasmo, pankreato, papriko, pavilono, penicilino, peniso, periskopo, persvadi, petalo, pico, piĵamo, pikniko, pingveno, pisi, poleno, polpo, prestiĝo, prostato, proteino, pubo, pulpo, pundo, radaro, radiografi, rakedo, reĝisoro, rezolucio, roboto, ronĝi, rotacii, ruleto, saksofono, salikoko, satelito, sesio, silicio, skani, skeĉo, skolto, specifi, spekti, stabila, stagni, statuto, stereofonio, stiri, stoko, strangoli, sugesti, ŝalti, ŝenoprazo, ŝoki, ŝtormo, taksio, tanko, tapiro, telepatio, teniso, testo, tonsilo, torturi, transistoro, treti, tribo, tukano, tumoro, unio, Usono, vagino, vakuo, valuto, vando, versio, virtuala, viruso, vitamino, vodko, vulvo, zipo.

arkivita en:
bab
bab diras:
2006-10-09 17:22
Tristete mi vidas ke oficialigxos la akre malbela vorto "furzi", kaj ne la Kalocsay-a "pui". Se io "artifikas" pri nia lingvo, ja estas tiaj cxi novovortoj, kiujn auxtoroj cxerpis legante kaj ne orele. Nacilingvoparolantoj neniam transformus la Germanan "furzen" /furcn/ tielacxe. Mi miras kiuj homoj fakte prononcas vocxe la z de "furzi" kaj "kurzo". Kaj cxu tiuj ankaux diras "urzo" kaj "Marzo"...
(Cxar ankaux Esperanto havas propran fonologion, ecx se gxenerale prifajfatan.)
tuvalkin
tuvalkin diras:
2006-10-13 22:20
Oni skribis: «Mi miras kiuj homoj fakte prononcas voĉe la z de "furzi" kaj "kurzo". Kaj ĉu tiuj ankaŭ diras "urzo" kaj "Marzo"...»

Ne miru: multaj homoj (ekz. mi) povas tute bone prononci voĉe la "z"-on de "furzo" kaj senvoĉe la "s"-on de "urso". Ĉu tion ne trudas ilia denaska lingvo…

(Mi ankaŭ povas tute bone prononci vortfinan "o"-on ne kiel "u"-on, aŭ uzi la saman sonon por "a" pronancante vorton kiel "mala" — malgraŭ la trudoj de mia denaska lingvo…)

Resume, endas ne konsideri siajn proprajn prononcerarojn kiel erojn de ia prifajfuta esperantlingva fonologio, kaj diligente klopodi laŭeble sekvi la principon ke ĉiu litero havas unikan kaj senŝanĝan sonon.
Loren
Loren diras:
2006-12-05 01:56
Konsentite, ke via propra Esperanto havas propran fonologion, ja gxenerale prifajfatan.

Vian tutan gxisnunan plendaron cxi tie pri cxi tio mi legis. Cxu laux via kono gxi konvinkas homon ie?

Ne kontrolinte, mi emas kredi kun vi ke Zamenhof ne faris nek uzis radikojn enhavantajn -rz-, kaj ke li ankaux intencis tiun neuzon kiel nediritan konsilon eviti ilin. Sed vi ne mencias, kaj mi ne konas, kaj tre probable neniu ajn povas trovi, ecx cxifonan evidenteton ke li konsentus kun vi ke tiu lia konsilo devus esti deviga al iu ajn. Kaj kiuj decidis ne adopti tiun lian konsilon? Cxu abomeninda elito de "paperuloj"? Ne. Plejmulto el la esperantistoj entute, dum generacioj. Pri tio ne plu malpravigu ilin tiel fusxe. Lernu auxde kaj parole distingi -rz- de -rs- kaj de -rc-, forlasante la feticxon pri supozata malfacileco aux malbeleco de la unua. Tio multe malpli suferigos vin.

Post tio eble estos sandangxere, konstati ke Zamenhof mem nemalofte cxerpis radikon tiel ke gxi pli proksime per skribo ol per sono parencas al sia alilingva originalo. Kaj post tio eble estos sendangxere, rimarki ke Esperanto jam funkcias "en la vera mondo" - el kiu jarcento vi skribas al ni? - kaj ke "sxajnigi naturecon" estas por tiuj, kiuj kredas ke mankas al ili natureco.
akueck
akueck diras:
2006-10-09 19:24
En la artikolo estas skribita jeno: "Tiel la Akademio shajne malebligas ke Esperanto ighu oficiala lingvo de EU, char lau rekomendo de EU, en ajna oficiala lingvo de la unio oni uzu nur la formon 'euro', sen shanghoj." -- Temas malplejbon-okaze vere nur pri shajna malebligo: Uzo de unu el la du Fundamentaj skribsistemoj de Esperanto ja ne rezultigas shanghon. -- Andreas Kueck
Jorge
Jorge diras:
2006-10-10 09:21
Koncerne furzon, mi ne trovas la vorton malbela, sed la agon mem. Fakte la vorton "furzo" mi opinias tre konvena al la sonkvalito de la ago (pli ol "puo", kiu elvokas en la orela parto de mia cerbo mildan furzeton). Mi prononcas la zon ze (ne "se"), kaj trovas nenian problemon en tio. Mi sentas agrable, ke tiun verbon jam uzis i.a. Beaucaire en "Kruko kaj Baniko el Bervalo"; li ne estis germano, kaj probable ne li mem ekuzis la vorton furzo; cetere, kial nur germanoj eltiru novajn vortojn el la germana? Zamenhof mem kreis amason da esperantaj vortoj el tiu lingvo, eble ne tute laŭ ĉies diversaj gustoj kaj pretendataj reguloj. Bele, se ni disponus (retan) Historian Vortaron, kie ni povus konsulti la unuan daton de apero en la lingvo de ajna lingvero.
bab
bab diras:
2006-10-10 14:04
Mi ne diris ke nur germanoj eltiru vortojn el la germana, mi diris ke _nacilingvanoj_ (ajnaj) neniam eltirus vorton tiele. Temas pri la natura procezo de vortimporto inter lingvoj. Franco aux Hungaro auxdinte la Germanan vorton /furcn/ neniam importus tiun verbon sialingven kun radiko /furz-/. La speciala afero rilate Esperanton estas ke niaj vortimportoj kutime okazas konscie: Iu legas vorton papere, kaj lauxgrafisme enkondukas gxin Esperanten, laux tre intelekta maniero. Tiel cxi ne funkcias la nacilingvoj, kaj gxi donas nenaturan aspekton al Esperanto. Bone, Esperanto eble ne estu kiel "nacilingvo", sed se gxi funkciu en la vera mondo, ni devas sxajnigi naturecon. Tion tre bone komprenis Zamenhof, kiu dum multaj jaroj provadis vortojn "en la praktiko" (skribante, babile kun si mem kaj kun sia edzino), antaux ol eklancxi Esperanton. Tio validas ankaux por la Germanaj vortoj zamenhofaj. Se vi komparas ilin kun la Germanaj etimoj, vi trovos ke tre ofte Zamenhof modifis la sonojn, por adapti ilin al la "Esperanta melodio". Ne temas pri "cxies diversaj gustoj kaj pretendataj reguloj", temas pri la Esperanta fonologio. Se vi senprobleme distingas inter "kurso" kaj "kurzo", ecx en rapidega parolo - bone por vi. Mi petas vin trovi zamenhofan vorton kun la sonkombino -rz-.
Jorge
Jorge diras:
2006-10-11 09:57
Necesus esplori, kiu kaj kiam ekuzis la vorton "furzi". Mi trovas ĝin tute natura, eble ĉar, ne konante siatempe la germanan etimon, mi akceptis ĝin pure el esperanta vid-(fakte aŭd-)punkto.
bertilow
bertilow diras:
2006-10-11 15:42
Bab skribis:

"mi diris ke _nacilingvanoj_ (ajnaj) neniam eltirus vorton tiele [...] Iu legas vorton papere, kaj laŭgrafisme enkondukas ĝin Esperanten, laŭ tre intelekta maniero. Tiel ĉi ne funkcias la nacilingvoj, kaj ĝi donas nenaturan aspekton al Esperanto."

Vi eraras. Ankaŭ naciaj lingvoj pruntas grafisme. Mi tuj povas mencii ekzemplojn de Anglaj pure grafisme pruntitaj vortoj en la Sveda: "bowling" kaj "curry".
bab
bab diras:
2006-10-18 23:23
Jes, sed kiel prononcas gxin la Svedoj? Cxu ne nur la originalaj skribmanieroj uzatas, cxar oni jam bone scipovas la Anglan? Kiam forgesigxas scio pri iu lingvo, sxajnas al mi ke oni ofte "reguligas" la skribadon; Sveda ekzemplo estus la Franca finajxo -eur, nun skribata -ör.
tuvalkin
tuvalkin diras:
2006-10-13 22:10
«Iu legas vorton papere, kaj lauxgrafisme enkondukas gxin Esperanten, laux tre intelekta maniero.»

Tamen, "fajro" (el angla "fire"), eĉ Z-a…
bab
bab diras:
2006-10-18 23:26
Jes, cxar gxuste Zamenhof havis senton pri la "melodio" de E-o. Kiuj "kulpas" estas tiuj postzamenhofaj paperuloj kreintaj na "sbiro", "matcxo" kaj mi-ne-scias-kiaj-strangajxoj.
amuzulo
amuzulo diras:
2006-10-17 11:54
Bedaŭrinde mi kredas ke neniu Eo-vortaro krom ReVo havas la ofte uzatan vorton vikio en ĝi.
bertilow
bertilow diras:
2006-10-17 12:06
La vorto "vikio" estas ankoraŭ iom tro nova por esti serioze pripensata por oficialigo. En la kandidataro por 9OA ja estas kelkaj sufiĉe modernaj vortoj, kiel "eŭro" kaj "aidoso", sed plejparte temas pri vortoj jam delonge enradikiĝintaj.

Sciindas, ke la Akademio jam havas tre longan atendvicon da tiaj malnovaj vortoj, kiuj estas pripensataj por oficialigo post 9OA. Kredeble do daŭros ankoraŭ iom da tempo antaŭ ol "vikio" povos kandidatiĝi (se ĝi tiam estos plu uzata...).

Unue tamen necesas atendi kaj vidi, ĉu la Naŭa Aldono sukcesos.
edmundo
edmundo diras:
2006-10-17 12:07
http://eo.wiktionary.org/wiki/Vikio
akueck
akueck diras:
2008-04-19 09:23
Se vin interesas la vortoj oficialigitaj per antauaj aldonoj:
<http://www.akueck.de/oleo.htm>
Andreas Kueck
Andreas Kueck diras:
2014-12-18 18:38
Aperis la 2a eldono de "Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto (OLEO)". En
http://www.amazon.de/dp/150553092X
estas pli da informo.