Petskribo al UN dividas esperantistojn
Ni demandis al la iniciatinto de la petskribo kiel ŝi ekhavis la ideon.
- Fakte, ĝi ne estas mia originala ideo. Mi serĉis “Online Petitions” kaj trovis la jenan petskribon, verkitan de Stancel Spencel. Mi rimarkis ke la petskribo estis malnova kaj ke ĝi havis nur 15 subskribojn! Mi ne sciis kial. Do, mi provis kontakti Stancel rete, sed mia mesaĝo revenis al mi. Mi decidis komenci novan petskribon en du retejoj. Mi estis tute surprizita kiam mi revizitis la duan post kelkaj tagoj kaj trovis pli ol mil subskribojn! Bedaŭrinde, mi ne provlegis la tekston de Stancel kaj mi nun scias ke la informo ne estis tute ĝusta kaj ke ĝi havis almenaŭ tri tajperarojn. Mi nun komprenas ke necesis skribi ĝin ankaŭ esperante, sed la retpaĝaro ne permesas fari ŝanĝojn nun, kompreneble!
Andrea Fontana en Italio subskribis la petskribon, kvankam li opiniis ĝin nerafinita, kaj kvankam li konstatis ke ĝi enhavas plurajn malprecizaĵojn.
- Jes, mi ĝin subskribis ĉar, kvankam mi opinias ke ĝi neniam povos serioze antingi oficialajn instancojn kiel UN, ĝi povas esti bona okazo por scivoligi neesperantistojn pri la Internacia Lingvo. Mi opinias ke ĉi tiu petskribo ne povas damaĝi la movadon kaj ke, se estos iuj ajn efikoj, ili verŝajne estos bonaj aŭ bonetaj...
Alia el la multaj esperantistaj subskribintoj estas Zlatko Tišljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio:
- Ĝi estas iom naiva, sed ĝi ne povas malutili. Mi subskribis ĝin, ĉar mi opinias ke ĝi povas provoki almenaŭ iom da diskuto en UN, aŭ se UN ignoros ĝin, en la gazetaro. Aliflanke la nombro de kolektitaj subskriboj povas esti indiko pri tio kiom fortaj ni estas.
Kritikantoj de la petskribo atentigas interalie, ke Zamenhof ne estis pola lingvisto, kaj Esperanton ne parolas du milionoj da homoj, kiel asertas la teksto.
Unu el la kritikantoj estis akademiano Bertilo Wennergren. Li ne opiniis la tekston subskribebla.
- Tiajn neseriozajn petskribojn mi kompreneble ne subskribas. Krome estas ege dubinde, ĉu iu ajn lasos sin konvinki de tia petskribo. UN mem certe ĝin ignoros plene. Se temus pri serioza teksto, povus eble, se multaj subskribus, rezulti bona reklamo por Esperanto, sed se la enhavo estas tiel aĉa kiel nun, nenio bona povas elveni el la afero.
Kritikantoj atentigis ankaŭ, ke la petskribo tute ne klarigas, kial Esperanto pli bone taŭgus kiel internacia lingvo ol la angla, en kiu la petskribo estas verkita. Ankaŭ la aserto ke komuna lingvo estus "grava paŝo direkte al monda paco" ne konvinkis ĉiujn.
- En multaj militoj oni havis la saman lingvon ambaŭflanke de la batalfronto. Estas inverse: pli paca mondo povos konsideri eĉ Esperanton, opiniis Jouko Lindstedt en la diskut-forumo BJA-listo.
La aserto pri la ekzisto de du milionoj da esperantistoj aperas de tempo al tempo. La fonto de tiu cifero estas Sidney Culbert, mem esperantisto kaj iama profesoro en fakultato de psikologio en usona universitato. Liaj esplor-rezultoj antaŭ multaj jardekoj aperis en la usona konsultlibro World Almanac.
Poste, kiam la cifero estis kritikata, li klarigis en kelkaj leteroj kiel li atingis tiun rezulton. Ni petis Sten Johansson, fakulon pri statistikaj esploroj, trarigardi la klarigojn de Sidney Culbert. La klarigoj pri la esplor-metodoj uzitaj de Sidney Culbert laŭ Sten Johansson estis ekstreme nespecifaj, kaj la tuta studo tial nefidinda.
- Mia provizora konkludo estas, ke la fama esploro de Culbert estas tute nefidinda. Tion mi kredis jam antaŭe, ĉar li venis al rezulto ne kredinda laŭ mia prijuĝo. Sed nun mi dirus, ke se sciencisto tiel ekstreme nebulumas pri siaj metodoj ("I made an extremely thorough search" [Mi efektivigis ekstreme zorgan serĉon] - jes, bone, sed kiel?) oni devas supozi ke ili estas malseriozaj.
Mem Sten Johansson ne subskribis la petskribon, kiun li opinias naiva stultaĵo.
- Ĝi estas malseriozaĵo kiu evidente ne celas min, ĉar anglalingva. Mi estas svedlingva.
Bertilo Wennergren same ne opinias realisma la aserton pri la ekzisto de du milionoj da esperantistoj:
- Tio estas granda troigo, por ne diri malvero.
Spite la seriozajn dubojn de tre multaj esperantistoj pri la ekzisto de du milionoj da Esperanto-parolantoj, la cifero daŭre estas uzata en informado, kaj la iniciatinto de la pet-skribo supozis ĝin ĝusta.
- Laŭ multe da informiloj, mi kredis ke tiu nombro estis sufiĉe ĝusta. Denove, mi ne verkis la tekston. Mi estas certa ke Stancel ankaŭ kredis tion, diras Martha Cardenas.
Ŝi esperas ke la petskribo povos utili, kvankam ĝi enhavas kelkajn misojn.
- Mi esperas pruvi ke ekzistas sufiĉa apogo por Esperanto, eĉ inter neesperantistoj, kaj ke ni esperantistoj volas vidi gravajn ŝanĝojn dum niaj vivtempoj. Ŝajnas al mi ke preskaŭ ĉiuj apogas la petskribon, krom la gravuloj en la movado.
Ankaŭ la prezidanto de UEA, sendube gravulo en la movado, subskribis la petskribon:
- Jes, ĉar mi provas helpi tiujn, kiuj volas fari ion. En la malplej bona kazo, tiu pet-skribo ne utilos al io, sed al kio utilas, krom al uzado de la lingvo, 97 elcentoj de ĉio, kio iras tra la diskutaj listoj, demandas Renato Corsetti.
Libera Folio: Ĉu UEA do transdonos la petskribon al UN, kaj se jes, kiel tio influos la publikan bildon de UEA ĉe UN?
- La iniciatinto, kies entrepreno meritas laŭdon, pro la multaj kritikoj, kiujn ŝi ricevis, nun serĉas elirvojon kaj elpensis pri ĉi tiu solvo kaj ankaŭ pri la ŝanĝado de la teksto, kion oni ne plu povas fari post la subskriboj. Do la tuto estos utilinta por konigi Esperanton al kelkaj neesperantistoj al kiuj komencantoj plusendis la informon. Ne estas nun la tempo pensi pri sekvoj de tiu iniciato. Se la bildo de esperantistoj ĉe UN estas ne tre brila, tio okazas pro tio, kion ni ne faras, ne pro tio, kion iuj faras.
Leginte tri iniciatojn ( http://www.ipetitions.com/campaigns/ESPERANTO/ , http://www.petitionspot.com/petitions/ESPERANTO , http://www.petitiononline.com/eo2004/petition.html ) por ekuzi Esperanton en Unuigxintaj Nacioj en tri interretaj peticioj, Kataluna Esperanto-Junularo volas esprimi publike sian opinion.
Tia strategio estas erara kaj ne cel-trafa, sed nur komforta por tiuj, kiuj kredas, ke la sxangxoj kaj luktoj de la mondo okazas dank' al petoj aux almozoj. Pro tio, ni tute malkonsentas kun tiaj agadoj.
Ni kredas ke interretaj peticioj neniam donos fruktojn al niaj luktoj.
Ni rifuzas la fakton ke nia agado bazigxu sur atendoj kaj esperoj de politikistoj. Ni ne atendu, ni agu.
Ni opinias ke la uzado de la angla en tia iniciato estas tute maltauxga kaj malkohera al nia lingva konscio. Kial ne uzi ankaux aliajn lingvojn?
Ni pensas, ke strategioj fiaskintaj en pluraj okazoj lacigas kaj frustras la esperantistaron, des pli se oni proponas subskribi trifoje en tri malsamaj ttt-ejoj.
Ni konsideras, ke unuopaj agadoj plej ofte malsxaparas tempon kaj fortojn, kiuj ege mankas al ni. Nia agado por esperanto devas lauxeble bazigxi sur unuecaj agadoj kaj kune pridiskutitaj projektoj, cxefe cxe la plej ambiciaj projektoj, kiel tiu cxi.
Ni ne povas apogi iniciatojn enhavantajn gravajn erarojn, kiel i.a. avertis Bertil Wennergren en soc.culture.esperanto: ke Zamenhof estis Pola lingvisto ("Polish linguist"), ke la titolo de la libro, kiun Zamenhof publikigis en 1887 estis "Unua Libro", ke Esperanton parolas 2 milionoj da homoj.
Esperanto bezonas bonkvalitan disvastigon faritan de ni cxiuj unuece, ne unuopulajn mesiajn agadojn.
Bonintence kaj bondezire
Kataluna Esperanto-Junularo www.esperanto-ct.org/kej