SAT kolektas monon por ne maldungi Barkoviĉ
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) perdis multajn membrojn, ne aliĝas novaj, kaj libroj eldonitaj de SAT ne sufiĉe bone vendiĝas. Tion komunikas la plenum-komitato de SAT en la julia numero de Sennaciulo, la oficiala periodaĵo de la asocio.
La ĉefa eldonaĵo de SAT estas Plena Ilustrita Vortaro, kies novaj versioj aperis en 2002, kaj denove en 2005. El pure financa vidpunkto eble ne estis tute saĝe, ke la nova PIV estis eldonita, kiam ŝajne restis ankoraŭ sufiĉe granda stoko de la malnova eldono. (La malnova eldono nun estas rabate vendata ĉe SAT.)
Iom surprize estis ankaŭ, ke dua eldono de Nova Plena Ilustrita Vortaro aperis post interspaco de nur tri jaroj. Se la unua NPIV estus aperinta en pli granda eldonkvanto, la marĝenaj kostoj de unu ekzemplero supozeble estus malpli altaj kaj sekve la vendoprofito pli granda. Tamen povas esti, ke SAT en 2002 simple ne povis pagi la prezon de pli alta eldonkvanto.
En januaro 2004 la prezidanto de SAT en intervjuo de Libera Folio diris, ke la tutmonda organizaĵo SAT havas "preskaŭ 900 membrojn", el tiuj 250 en Francio. En iu alvoko de la kasisto proksimume samtempe aperis la informo, ke estas 800 pagintaj membroj.
Kiom da membroj la asocio havas nun ne klaras laŭ la publikaj financaj raportoj de la asocio, ĉar tie aperas nur sumo de kotizoj, abonoj kaj donacoj. Ĝi ege variis en la lastaj kvar jaroj: 26.504 eŭroj en 2002, 65.341 en 2003, 61.605 en 2004 kaj 48.600 en 2005.
Verŝajne en 2002 temis ĉefe pri kotizoj, dum en postaj jaroj venis multe da donacoj por subteni la eldonon de NPIV. En 2005 la salajrokostoj estis sume 46.630, kio estas neeltenebla ŝarĝo, se la kotizoj kovras nur duonon au eĉ malpli de tiu sumo.
Pro la monomanko estas jam nun evidente, ke post tri jaroj, kiam emeritiĝos la nuna ĝenerala sekretario, neniel eblos dungi novan oficiston, konstatas la plenum-komitato:
- SAT ne plu povos havi pagatan oficiston kaj devos komplete reorganiziĝi por funkcii nur surbaze de volontula laboro. Sed, ni dezirus tamen ebligi al nia kamarado labori ĝis sia 65-a jaraĝo kaj normale emeritiĝi. Ni petas vin ĉiujn helpi nin en tio per mondonacoj, almenaŭ tiuj kiuj povas helpi. Ni estu solidaraj kun nia sola laboristo.
La asocio malfermis apartan konton por la salajra mon-kolekto, kaj atentigas, ke Kreŝimir Barkoviĉ pretas volontule labori por SAT ankaŭ post sia emeritiĝo.
En sia redaktora kolumno, Kreŝimir Barkoviĉ skribas, ke li sentas sin kulpa ĉar li petas salajron por sia laboro:
- Evidente ke mi preferus povi volontule (senpage) labori por nia Asocio. Tamen, tio ne eblas ĉar mi havas familion por nutri kaj pro la malbonega sanstato de mia edzino, mia salajro estas la sola per kiu ni devas vivi.