Marcos Cramer nova redaktoro de TEJO tutmonde
La estrarkunsidon en Roterdamo partoprenis la prezidanto de TEJO David-Emil Wickström, la nova-malnova kasisto Katja Ignatieva, vicprezidanto Haris Subašić kaj estrarano Chuck Smith. Ne partoprenis ĝenerala sekretario Valetina Sidorova kaj estrarano François Hounsounou. Ĉeestis la kunsidon ankaŭ la antaŭa TEJO-volontulo Martin Minich, kies deĵorado en la Centra Oficejo komenciĝis en decembro 2004.
Vendrede la ĉeestantaj estraranoj diskutis kun Derk Ederveen, la prizorganto de Pasporta Servo. Oni decidis, ke la nuna retpaĝaro de Pasporta Servo estos en januaro kunigita kun la paĝaro de TEJO. Poste oni kreos novan administran sistemon, kiu faciligos la prizorgadon kaj evoluigadon de la paĝaro de Pasporta Servo. Jam nun eblas uzi la sistemon Google Earth por spekti satelitajn fotojn kun indiko pri la loĝlokoj de gastigantoj de Pasporta Servo. Tiun servon kune ellaboris du gastigantoj, Tim Morley kaj Marek Blahuš.
Kiel nova redaktoro de la oficiala gazeto de TEJO, post la demisiinta Joel Amis, estis elektita la konata vikipediisto Marcos Cramer. Joel Amis transprenis la taskon en 2004. Antaŭ li TEJO tutmonde estis redaktata de Rick Newsum dum ok jaroj.
La nova redaktoro Marcos Cramer naskiĝis en Argentino, estas la interreta respondeculo de Germana Esperanto-Junularo, sed nuntempe loĝas en Oksfordo en Britio. Krom Esperanto, li aktivas por ke la drogo kanabo estu leĝe permesita kaj proponas la fondon de Internacia Kanabemula Asocio.
La nova volontulo de TEJO en la Centra Oficejo estas Katarzyna Marcinik el Pollando.
La estraro de TEJO decidis ankaŭ iniciati novan informkampanjon kun la titolo "TEJO - pli ol IJK". La celo de la kampanjo estas videbligi la asocion, ĝiajn celojn kaj servojn ene de la junulara Esperanto-movado.
Paranteze, ankau la antaua TEJO-volontulo Martin Minich poras la lauleghigon de kanabo, kaj kantis bonegan tradukitan hiphop-kanton pri chi tiu temo dum la IJK en Sarajevo.
Aldone, indas mencii ke mi fordonos la chefan respondecon pri la retpagharo de la Germana Esperanto-Junularo, por ke mi havu pli da tempo por dedichi in al la redaktado de Tejo Tutmonde.
Marcos Cramer.