Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La popolo en movado

La popolo en movado

de Redakcio Laste modifita: 2006-10-08 16:18
Ĝustatempe por la Universala Kongreso de Esperanto en Florenco aperis la verko "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin. La unuan recenzon pri la grava libro verkis Joŭko Lindstedt ekskluzive por Libera Folio. Joŭko Lindstedt ĝenerale samopinias kun Tonkin pri la malmoderneco de kelkaj movadaj agadmanieroj, sed li trovas la libron kelkfoje tro senkritika pri novaj iniciatoj, ekzemple Vikipedio. La libro laŭ Lindstedt estas tre utila helpilo por kompreni la nunan staton de Esperantujo. "Se mi tamen devus indiki mankojn en ĝi /.../ mi eble dezirus legi pli detalan analizon pri la pozicio de la Esperanto-movado en la mondo, kie la angla lingvo ŝajnas ĝui absolute senrivalan prestiĝon kaj disvastiĝon", li skribas.

Humphrey Tonkin: Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado. Rotterdam 2006: Universala Esperanto-Asocio. 159 pĝ. A5.

Nuntempe aperadas libroj kaj artikoloj, kiuj analizas la memdifinon de la Esperanta komunumo kaj la identecon de la esperantistoj, aŭ celas revizii la movadan strategion. Tian diskutadon bezonigas la drastaj ŝanĝiĝoj en la mondo, kie ni agas, precipe la nehaltigebla disvastiĝo de la angla kiel senrivala interlingvo – procezo, kiu laŭ Zamenhof neniam povus okazi, ĉar li kredis, ke grandaj nacilingvoj per rivaleco ĉiam neŭtraligos unu la alian. La tradiciaj Esperanto-organizaĵoj perdas membrojn, kvankam la ekflorado de Esperanto en la reto parte kompensas la malgajnojn. Tiaj etikedoj kiel "raŭmisto", "finvenkisto" aŭ "pracelano" estas algluataj en diskutoj, kvankam iliaj difinoj varias de unu diskuto kaj diskutanto al alia. (Mi mem kunverkis la Manifeston de Raŭmo kaj, se mi ne eraras, elpensis la vorton "pracelo", sed apenaŭ rekonas kelkajn uzojn de tiuj sloganvortoj nun post kvaronjarcento...)

En tiu kunteksto la nova libro de Humphrey Tonkin estas grava kaj bonvena. Li ja estas unu el la plej konataj movadaj aktivuloj, unu el la plej gravaj prezidantoj en la historio de UEA. Krome, li estas unu el la malmultaj movadaj gvidantoj, kiuj havis abundan organizan kaj administran sperton ankaŭ ekster niaj verdaj rondoj, kiel li mem volonte emfazas. Tial li en ĉi tiu libro helpas al ni vidi nian movadon en ĝustaj proporcioj.

La verko estis origine konceptita kiel prelegserio por interlingvistika studprogramo ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. La ĉapitroj iom konservis sian karakteron de prelegoj – ĉiun el ili oni povas legi kiel sendependan eseon, kaj ili ofte revenas al la samaj temoj el diversaj vidpunktoj. Legante la tuton oni trovas plurajn kernajn temojn, kaj la leganto certe komencas ankaŭ mem formi kaj reformi sian propran mensan bildon pri la fenomeno Esperanto.

Efektive, nek la titolo de la libro nek ĝia subtitolo plene kovras la fenomenon priskribatan. Unu el la ĉefaj temoj de la libro estas la duobla naturo de la esperantistaro: unuflanke ĝi estas movado, aŭ organizaĵo; aliflanke diaspora "popolo", lingva komunumo, kulturo. Eble la plej ĉiokovra termino estus la tradicia "Esperantujo"? Tonkin montras, kiel ambaŭ ekzistomanieroj de Esperantujo estas realaj kaj gravaj kaj kiel ambaŭ fontas jam el la decidoj de Zamenhof, kiu volis krei ne nur movadon por disvastigi la lingvon, sed ankaŭ kulturon por pravigi kaj plenvalorigi ĝin. Tamen, la duobla karaktero kaŭzas ankaŭ streĉitecon kaj konfliktajn agadcelojn.

Tonkin havas spertojn kaj kiel organizanto de la movado kaj kiel kultura aganto kaj esploranto, sed oni ne povas eviti la impreson, ke detalojn de la Esperanta kulturo li kelkloke pritraktas kvazaŭ administranto, el la vidpunkto de la organizanto. Sed ankaŭ tiam li ja faras gravajn observojn ekzemple pri nia gazetaro: post la malaltiĝo de la nivelo de Literatura Foiro mankas al ni avangarda kultura revuo, kaj la "malpli kohere prezentita" Fonto neniam povis vere ŝtopi tiun breĉon.

Tre interesa kaj verŝajne prava estas la analizo de la kaŭzoj de la neeviteble malkreskantaj membronombroj de la tradiciaj Esperanto-organizaĵoj. Kun la falo de la socialismaj ŝtatoj falis ankaŭ la tieaj oficialaj Esperanto-asocioj, kaj malaperis la rolo de Esperanto kiel la sola iom libera fenestro al la ekstera mondo. Samtempe la eksploda kresko de Interreto proponis realan alternativon al la piramidaj strukturoj kaj formalaj kunsidoj de la tradiciaj organizaĵoj en la okcidento. Tonkin mencias ankaŭ unu plian kaŭzon: la merkata ekonomio forrabis la liberan tempon de la homoj, ĉu ligante ilin al novtipaj profesioj kie vera libera tempo ne ekzistas, ĉu regante ilian libertempon per televido kaj aliaj komercaj distriloj.

Tonkin atentigas, ke tradiciaj ideologiaj organizaĵoj ankaŭ ekster Esperantujo perdas membrojn kaj havas ekonomiajn malfacilaĵojn. Tial li proponas novtipan movadon kun la nomo "Esperanto internacia", modelitan laŭ Amnestio Internacia aŭ Greenpeace: kernon de aktivuloj, kiuj kunigas ĉirkaŭ sin interesatojn kaj subtenantojn per kampanjoj kaj diversaj aliaj aktivecoj, ne per formala membreco. Li skribas:

"La moderna politiko montras, ke la plej efikaj politikaj movadoj ekspluatas la fakton, ke ili konsistas el agkapablaj homoj, kaj malpli emfazas ton, ke ili konsistas el strukturoj. Se tiu ĉi serio de ĉapitroj havas iun mesaĝon, tio estas la mesaĝo" (pĝ. 12).

Mi kredas, ke tia evoluo estas neevitebla, sed ĝi ankaŭ enhavas danĝeron de nedemokrateco: ĉu la direkton de la agado tiam decidos malgranda grupo de profesiaj esperantistoj, dum ĉiuj aliaj havos nur la rolon de helpantoj aŭ financantoj? Aliflanke, Tonkin eĉ en la nuna UEA ne kredas, ke indas per elektoprocezoj tro simuli ŝtatajn parlamentojn kaj registarojn. Se estas malfacile persvadi iun ajn elektiĝi al pezaj estraraj postenoj, kial permesi al si la lukson de alternativaj kandidatoj?

Kvankam mi ĝenerale samopinias kun Tonkin pri la malmoderneco de kelkaj movadaj agadmanieroj – kiu bezonas delegitan reton kaj presitan Jarlibron en la Interreta epoko? – mi trovas lin kelkfoje tro senkritika pri novaj iniciatoj, ekzemple Vikipedio aŭ terminologia laboro. Sendube la Esperanta Vikipedio demonstras la surprizan vivipovon de la lingvo kaj la dinamikecon de nia komunumo, sed por kia praktika celo oni ĝin faras? Estas bone havi artikolojn pri la historio de Esperanto, sed rilate la artikolojn ĝeneraltemajn estas klare, ke ili neniam povos rivali la anglalingvan Vikipedion kvante aŭ kvalite. Aŭ: unuavide ŝajnas esti grave subteni la terminologian laboron, sed ĉu ĝi eĉ principe estas realigebla, kiam ne ekzistas kaj ne baldaŭ aperos signifa faka literaturo en Esperanto? La terminoj ja naskiĝas en uzo kaj por uzo. En ĉi tiaj detaloj ŝajnas, ke ankaŭ por Tonkin estas kelkfoje malfacile decidi, ĉu ni agu kiel movado, cele al la ekstera mondo, aŭ kiel komunumo, fortigante nin mem – kaj kia estus racia ekvilibro inter la du. (Nu, mi tion scias eĉ malpli!)

Eble la plej interesa (kvankam parte jam aperinta aliloke) estas la analizo de Tonkin pri la fama rezolucio de Unesko favore al Esperanto en 1954 en Montevideo, kaj pri la "heroo de Montevideo", la prezidanto de UEA Ivo Lapenna. Tonkin montras, kiel Montevideo estis publikrilata sukceso dudirekta: ĝi grave helpis disvolvi la eksterajn rilatojn de UEA, sed ĝi ankaŭ kunigis la movadon ĉirkaŭ tiu troigita sukceso kaj la figuro de Lapenna. Preskaŭ tuj la okazaĵoj en Montevideo komencis estis prezentataj romanece, kiel epopea batalo. Eĉ tiaj mense plene sanaj verkistoj kiel Auld kaj Boulton verkis tekstojn, kiuj neniel diferencas de la ŝtata personkulto en kelkaj landoj. (Ĉi tio tamen estas miaj vortoj, ne tiuj de Tonkin, kiu ne rekte plendas pro tiu mallojala subfosado, kiun li kiel juna prezidanto de UEA devis toleri de la flanko de la eksprezidanto Lapenna kaj liaj partianoj.)

Ankaŭ Tonkin estas forkondukata de sia temo, kiam li per kolorplenaj bildoj priskribas la aperon de Lapenna en diversaj konferencoj kaj la kontraston inter ties vera signifo kaj tio, kion la Esperantistoj volis vidi en tiuj heroaĵoj. Li priskribas la perŝipajn alvenojn kaj forirojn de Lapenna (kvankam li diskrete ne rekte mencias la flugofobion de Lapenna). Sed li rekonas la signifon de la frua agado de Lapenna por pli postaj sukcesoj ĉe Unesko, ĉefe por la enhave pli grava rezolucio en la ĝenerala konferenco de Unesko en Sofio en 1985. Li ankaŭ analizas, kial tiuj rezolucioj finfine ne tiom signifis por Esperanto. Tonkin ne mencias, ke efektive la subtenantoj de Lapenna mem subfosis tiujn pli postajn sukcesojn disvastigante la onidiron, ke UEA-n kaperis komunistoj. Mia propra opinio estas, ke Tonkin montriĝis pli granda gvidanto kaj pli granda homo ol Lapenna, kvankam ĉirkaŭ Tonkin oni feliĉe neniam konstruis kulton.

Kiel oni povas atendi de Tonkin, la lingvaĵo de la libro estas senriproĉa, kristale klara kaj bele flua. Eble la sola preskobolda atako troviĝas, bedaŭrinde, sur la kovrilo ("Aktulaj" anstataŭ "Aktualaj").

La verko de Tonkin estas tre utila helpilo por kompreni la nunan staton de Esperantujo, kaj ĝi ankaŭ klarvide analizas nian estontecon, kie la tradiciaj membreco-bazaj organizaĵoj kun jarkotizo-baza ekonomio neeviteble ŝrumpos. Se mi tamen devus indiki mankojn en ĝi – aŭ diri, kion ĝi eventuale povus pritrakti, se ĝi estus pli multpaĝa – mi eble dezirus legi pli detalan analizon pri la pozicio de la Esperanto-movado en la mondo, kie la angla lingvo ŝajnas ĝui absolute senrivalan prestiĝon kaj disvastiĝon. Tonkin ne neas tiun fakton, fakte li diversloke aludas al ĝi, sed tamen li ne rekte alfrontas la defion. Kion fari, se la plua disvastiĝo de la angla ne estas nur antaŭjuĝo de la mondo ekster-Esperantuja, precipe en la anglalingvaj landoj mem, sed vere reala kaj nehaltigebla procezo, kiu fine emancipos eĉ la ne-denaskajn variojn de la angla? Oni devus trapensi ankaŭ tiun penson ĝis la fino, kvankam ni neniel trovus tian disvolviĝon dezirinda. Ĉu ni estas en la sama pozicio kiel la frua kristana eklezio, kiam iĝis klare, ke Jesuo tamen ne tre baldaŭ revenos?

Aliflanke, en la interno de Esperantujo, mi rimarkas, ke Tonkin ne rekte aludas al la tradicia koncepto de "interna ideo", kvankam li plurloke pritraktas rilatajn temojn, kiel ekzemple la historian kuntekston de la Zamenhofa idealismo aŭ la konstruadon de la esperantista identeco. Iusence oni povas do diri, ke Tonkin evitas kaj la plej minacajn trajtojn de la ekstera mondo kaj la plej malfacile analizeblan kernon de nia verda mikrokosmo. Sed inter la du ekstremoj li sukcesas formuli tre gravajn demandojn kaj skizi por ili netradiciajn, forte pensinstigajn respondojn. Legu la libron por koncepti vian propran identecon kiel esperantisto!

Joŭko Lindstedt

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2006-09-26 21:40

Mi trovas ĉi tiun obsediĝon pri la disvastiĝo de la angla iom stranga. Ĉu vere ĝi multe influas la Esperanto-movadon? Kiel precize?

Kompreneble, se la tuta homaro havus la saman gepatran lingvon, tiam la Esperanto-movado estus en alia situacio, sed oni ankoraŭ eĉ ne proksimiĝas al tia situacio.

La sugesto, ke la Esperanta Vikipedio estas senvalora, ĉar ĝi "neniam povos rivali la anglalingvan Vikipedion kvante aŭ kvalite", estis tiel freneza, ke apenaŭ indas respondi al ĝi. Aŭ eble tio estas ia ironio aŭ retorika troigo, kiun mi ne komprenas.

giuseppe
giuseppe diras:
2006-09-27 13:23

Ecx se ne la tuta homaro havas la anglan kiel gepatran lingvon, gxia gxisnuna disvastigxo suficxas por igi gxin "la" internacia lingvo. En la epoko de Zamenhof eblis proponi E-on por sxtopi grandan truon (la mankon de internacia lingvo). Nun restas nur truetoj (la manko de lingvo por neuxtrala interkomprenigxo, aux simile).

Pri la E-a Vikipedio mi ne trovis sugeston ke gxi estas senvalora, sed la demandon: por kio gxi utilas? Cxu nur por sciigi al la eksteruloj ke E-o ekzistas (kaj tiukaze, cxu la peno indas?), aux ankaux por io alia?

edmundo
edmundo diras:
2006-09-27 16:33
  1. Mi ne povas sekvi vian rezonadon. Se la angla ne estos ĉies gepatra lingvo, kaj oni volas uzi ĝin kiel duan lingvon por ĉiuj, oni devos instrui ĝin denove al ĉiu generacio, je granda kosto. Esperanto estus pli efika solvo, ĉar ĝi estas pli facile lernebla. Tiu argumento same validas nun kiel en la tempo de Zamenhof. Kio do ŝanĝiĝis?
  2. Kial nur pri la Esperanta Vikipedio vi demandas, por kio ĝi utilas? Eble vi unue demandu la saman aferon pri Esperanta nefikcia literaturo ĝenerale. Ŝajnas al mi, ke la Esperanta Vikipedio havas ĉiujn utilojn de papera nefikcia literaturo kaj ankaŭ aliajn utilojn. Ĝi estas ankaŭ reklamo por Esperanto, sed mi supozas, ke apenaŭ iu rigardas tion kiel ĉefan celon.
giuseppe
giuseppe diras:
2006-09-27 18:15
  1. La sxangxo inter la tempo de Zamenhof kaj nun estas: en la tempo de Zamenhof la elekto estis inter eventuala solvo (E-o) kaj neniu solvo; nun la elekto estas inter pli-malpli funckianta solvo, ecx se ne tre efika (la angla) kaj eventuala solvo pli efika (E-o). Estas kvazaux oni proponus biciklojn en senauxta mondo, kaj poste la propono igxus malpli alloga cxar intertempe aperis auxtoj.
  2. La demandon oni levas pri Vikipedio cxar oni multe parolas pri gxi kaj laboras por gxi. Se iu alia speco de nefikcia literaturo ekricevus la saman atenton, ankaux pri gxi oni same scivolus: por kio?
edmundo
edmundo diras:
2006-09-27 22:26
  1. Rilate transportadon, ja aperis novaj eblecoj, sed rilate lingvojn, ŝajnas al mi, ke la samaj eblecoj disponeblas nun kiel en (ni diru) 1905, do la elekto estas sama. Multaj aferoj ŝanĝiĝis en la pasintaj cent jaroj, sed teknologia progreso ne multe ŝanĝis la koston de lingvolernado.
  2. "Por kio" estas malĝusta demando, mi pensas. La celoj de Vikipedio estas samaj kiel de aliaj literaturoj. La diferenco estas la kosto por kontribui kaj la tujeco de la rezulto.
Ludoviko
Ludoviko diras:
2006-11-06 14:26
1. Ankau en la tempo de Zamenhof ekzistis diversaj eblecoj por komuniki kun alilingvanoj: pluraj lingvoj por pluraj regionoj, krome tradukado fare de aliaj homoj ktp. La diferenco estas, ke nun unu lingvo superregas la aliajn. (Sed dum la venontaj kvindek jaroj vershajne pli kaj pli fortighos la china kaj la hispana kaj sekve la rolo de la angla malkreskos.) Ghis hodiau la angla cetere transportas en multaj kampoj antau chio la pensojn kaj scion de la anglalingvuloj kaj nur tre malgrandan proporcion de la pensoj de aliaj homoj. La angla estas eble la bona solvo, se oni volas legi sciencan artikolon, sed supozeble ne sufichas, se oni volas iom funde kompreni la arkitekturon de iu urbo ekster anglalingvujo. Kaj certe la angla estas ne tro tauga, se oni volas bone konatighi ekzemple kun la nederlanda beletro.

2. Egale chu pri Vikipedio au pri beletra teksto: Por mi unu respondo al la "por kio?" estas, ke mi pli flue legas Esperanton. En anglalingva beletra libro mankas al mi mezume eble kvin vortoj en chiu pagho, kelkaj necesas por kompreni; simple ghenas mian legadon serchi en vortaro. En esperantlingva teksto nekonataj radikoj kutime nur tre malofte aperas. La angla estas pli malfacila ol Esperanto komence de la lernado, post la unuaj mil horoj kaj tiel restas post la unuaj kvin mil horoj.
limako
limako diras:
2006-10-16 17:53
Laŭ mi, la forteco de la angla temas pri tio ke jam ekzistas multege (kaj cxiutage ekzistas pli da) sciencaj kaj kulturaj tekstoj nur en la angla. Ja la angla pli malfacilas, sed la valoro de tiu grandega aro da tekstoj postulos ke oni devos lerni la anglan dum almenaŭ kelkaj estontaj generacioj, eĉ se oni tuj ĉesis la produktadon de ĉio ĉi hodiaŭ. La plej granda valoro de la lingvo ne necese estas rekta komunikado, sed aliro al tiu grandega arĥivo de homa scio kiu, ĉu ŝati aŭ ne, jam aperas en la angla.