Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La Malpensa alveno

La Malpensa alveno

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:35
La aviadilo al Italio ekis el Kopenhago precize laŭ la horaro, kio ial ne ŝokis nin. La unua kulturŝoko trafis nin en la aviadilo de Alitalia, sed ĝi estis agrabla. Male ol en la kost-efikaj nordeŭropaj aviadiloj, la matenmanĝo estis senpaga - pozitiva sperto, kvankam la panbulko kun melongeno havis iom tro strangan guston. Malpli agrabla, kvankam daŭre laŭhorara, estis la alveno al Milano. La flughaveno de Milano havas la taŭgan nomon Malpensa. Ĉe la enirejo lumtabulo avertis itallingve, ke nia daŭriga flugo al Florenco estas "annullato". Supozeble tio signifas "nuligita". Ĉe informejo oni donis neniajn informojn, sed direktis nin al la giĉeto de la flugkompanio Alitalia kelkcent metrojn for. La vico ĉe la giĉeto eble ne estis kelkcent metrojn longa, sed ĝi ŝajnis tia, kaj ĝi moviĝis antaŭen nur per tre malrapidaj paŝoj. Neniuj informoj videblis aŭ aŭdeblis ie.
La Malpensa alveno

En Malpensa.

Post iom da starado mi konstatis, ke Italio ne apartenas al la landoj, kie indas stari kaj atendi sian vicon - la vico eble neniam venos. Anstataŭe mi decidis uzi mian sperton el Rusio, kaj ekkuri post uniformuloj kiuj aspektis kvazaŭ ili povus ion scii aŭ influi. La unua uniformulo, virino en vestaĵo de Alitalia, klarigis ke ŝi estas nur pasaĝero. Tamen ŝi diris, ke kredeble estos buso, kaj ke oni atendu en la longa vico por ekscii kion fari. Cetere Florenco estas tre proksime, kaj la busvojaĝo daŭros nur du kaj duonan horon, ŝi asertas.

La dua uniformulo, viro en jako de Alitalia, sakris pro la malkompetenteco de la surtera personaro - "mi ne komprenas, kiel ili povas labori ĉi tiel". Li evidente neniel povus permesi similajn stultaĵojn en sia fako, kiu tamen estis tute alia. Sed li afable klarigis, ke ial oni nuligis la flugon al Florenco, kaj konsilis ke mi iru al la informejo, kie mi jam estis, aŭ stariĝu en la longega vico, kie Maria jam tenis nian lokon. Vidante mian senesperiĝon, li iris kun mi preter la vico kaj klopodis demandi tie, kio okazas, sed ne ricevis respondon. Poste li faris la saman pretervican manieron ĉe alia giĉeto, kaj eksciis, ke ja estos buso.

Mi rekaptis mian lokon en la vico kaj ni staris tie disciplinite, moviĝante antaŭen je la rapideco de unu metroj en kvaronhoro, ĝis mi vidis la unuan uniformulinon paroli laŭte, gestante, en la itala, kaj aŭdis ŝin mencii la vorton "Firenze". Mi alproksimiĝis, ŝajnis al mi ke ŝi ion diris pri buso kaj bagaĝo, kaj antaŭ ol ŝi forkuris, mi kaptis ŝin kaj demandis pri kio temis. Ŝi denove diris, ke ŝi estas nur pasaĝero, sed en iu mirakla maniero ŝi eksciis, ke la buso staras ekster la terminalo, oni iru mem trovi sian bagaĝon kaj poste serĉu la buson, anstataŭ senutile stari en la longa vico en kiun ni estis direktitaj de diversaj uniformuloj.

Tiun misteran informon oni nenie anoncis publike, do ne eblis ricevi sendependan konfirmon, sed ni decidis kredi nian fonton, kaj forlasis la longegan vicon. Ĉe la inform-giĉeto la sama sinjorino kiu duonhoron pli frue direktis nin al la longega vico nun sen pliaj klarigoj diris al ni, ke ni devas anstataŭe iri suben al rulbendo A1 kaj tie kolekti niajn sakojn. Poste ni iru al la biletoficejo kie ni ricevos biletojn por la buso, kaj la buso atendos ekster la terminalo.

Ni sekvis la indikojn de la konfuzita informisto al ŝtuparo kun la ŝildo "Eniro malpermesita, nur por oficiala uzo", kaj trovis nin en la bagaĝliverejo. Tamen tute mankis rulbendo kun la indiko A1. Ja estis rulbendo kun la numero 1, sed tie ne estis niaj valizoj, kaj la lumtabulo montris neniajn indikojn ke tie povus troviĝi valizoj el Kopenhago. Maria komencis ekspedicion tra la tuta bagaĝliverejo por vidi ĉu hazarde niaj valizoj aŭ aliaj havindaj staras sur iu alia rulbendo aŭ en iu el la anguloj kie ŝajne amasiĝis valizoj perdintaj sian posedanton. Intertempe mi stariĝis en la vico por la bagaĝ-informejo, sed la vico tute ne moviĝis antaŭen. Anstataŭe moviĝis antaŭen alia vico, kiu spontanee kreiĝis apude.

Post iom da senutila komuna vicostarado Maria faris novan ĉirkaŭiron en la bagaĝliverejo, ne trovis niajn valizojn, sed ja iun kompetentan uniformulon kiu asertis ke li parolas la anglan, kaj poste itale klarigis ke ni kompreneble eliru, kaj poste ni trovos la valizojn kaj buson ekstere. Eventuale la lingva problemo malhelpis komprenon. Ni eliris. Neniuj valizoj, neniu buso. Tamen ni trovis alian informejon pri perdita bagaĝo, sed la viro kiu staris tie ŝajnis havi nenian rilaton al bagaĝo. "Mi scias nenion, mi estas policano, estas multaj kiuj volas veturi al Florenco, ili ĉiuj serĉas sian bagaĝon", li klarigis. Poste li tamen tralumis nian man-bagaĝon kaj direktis nin reen al la bagaĝ-liverejo, montrante per la mano: "ie tie serĉu viajn valizojn, kaj ne ĝenu min plu".

Mirakle intertempe aperis niaj valizoj sur rulbendo numero 1, en la sekcio A. Rulbendo kun la indiko A1 daŭre ne ekzistis. Ni denove eliris tra la doganejo preter la drog-hundo, kiu interesite flaris niajn nove aperintajn valizojn, revenis al la sekcio kie ni trovis la neniscian policanon, kaj komencis serĉi buson. Ni havis iom da espero trovi ilin, ĉar ni supozis, ke eĉ en ĉi tia stranga lando la busoj kredeble staras ekstere, surstrate, kaj ne en la mistera bagaĝliverejo.

Busoj troviĝis ekstere, kaj afabla busŝoforo indikis, ke buso al Florenco certe iros ĉe elirejo 7. Ĉe elirejo 7 ni trovis kelkajn busojn kun ŝoforoj, sed neniu el tiuj konfesis, ke li intencas veturi al Florenco. "Firenze? Alitalia? Annullato? Non capisco!" estis la plej klara respondo kiun ni povis ricevi.

Do ni anstataŭe iris serĉi la bilet-giĉeton interne en la terminalo. Ĝi troviĝis cent metrojn for, proksime al la loko de kie ni venis, sed la oficistoj de la giĉeto tute ne volis vidi nin. Kiam ni alvenis, ni aŭdis la oficistinon laŭte krii al iu italino pri Firenze, ragazza, Alitalia, samtempe vaste gestante al la direkto de la elirejo. Je mia peto ŝi ripetis sian kriaĵon en la angla: "Iru for, ni ne prizorgas vian biletojn, sidiĝu tie, post dudek minutoj eble venos iu knabino de Alitalia kiu diros al vi kion fari".

Ni foriris laŭordone, kune kun iu norvegino kiu same deziris veturi al Florenco. "Estas terure, oni kuras tien-reen kaj neniu scias ion", ŝi konstatis. Ni samopiniis. Poste ni eksciis, ke ŝi ricevis la konsilon ne zorgi pri siaj valizoj, do ŝi ne zorgis - kun la rezulto, ke la valizoj restis en la bagaĝ-liverujo.

Post dek minutoj, mirinde rapide, aperis la knabino de Alitalia, tamen li montriĝis esti knabo ĉirkaŭ 30-jara. Li kriis itale ion pri "Firenze", kaj por ne perdi nian ŝancon ni tuj alkuris kaj postsekvis lin al buso kiu intertempe estis aperinta ĝuste ĉe elirejo 7. Kun granda ĝuo ni sidiĝis en la klimatizita buso kaj taksis nin feliĉaj: ni ne perdis la valizojn, kaj ni baldaŭ ekveturos en la ĝusta direkto. Nian bonan humoron ne forigis eĉ la aserto de la 30-jara knabo, ke la busvojaĝo al Florenco tute ne daŭros du kaj duonan horon, sed eble kvar.

Post unu kaj duona horo en la bone klimatizita buso ni ne plu estis same feliĉaj. La buso nome ne ekveturis. Neniu vere komprenis kio okazadis, sed la knabo de Alitalia kaj la ĉiam pli frustrita ŝoforo de la bus-kompanio kuradis tien-reen, malaperadis, telefonadis, denove kuradis tien-reen, kaj je demandoj de tiuj, kiuj sciis la italan, respondis, ke ni baldaŭ veturos, verŝajne, sed eble ni devas unue atendi, kaj povas esti ke ne ĉiuj jam venis, kaj ni devos serĉi.

Post iom da tempo la ŝoforo ŝajnis perdi la esperon, sidiĝis ĉe la stirilo kaj al demandoj de ĉiam pli senpaciencaj, soifaj, malsataj kaj pisemaj pasaĝeroj respondis ion, kio similis al "mi havas nenian ideon kiam ni ekveturos kaj ĉu ni ekveturos, ne ĝenu min per viaj demandoj". Poste ankaŭ la ŝoforo denove malaperis, pasaĝeroj eliradis por fumi, iri al necesejo, kuris al la terminalo por aĉeti manĝaĵon, kaj formis koteriojn por diskuti la okazaĵojn kaj provi kompreni la profundajn kaŭzojn de la situacio.

Rusa virino loĝinta en Italio de jaroj kaj bone parolanta la Italan klarigis, ke ŝi neniam antaŭe havis tiajn problemojn - sed aliflanke ŝi ĝis nun ĉiam flugis nur per Aeroflot. Ŝi eksuspektis temis pri rabatita flugo kiun oni decidis nuligi - ŝi ricevis la bileton neatendite favorpreze en Moskvo. Poste ŝi eksuspektis ke la knabo de Alitalia kaj la ŝoforo kuradas al la terminalo por trovi pagantajn pasaĝerojn por plenigi la buson, kaj tiel gajni monon.

- Sed ni eble ne plendu, jen mi parolis kun tiu sinjorino, ŝi jam de hieraŭ atendas ĉi tiun buson. Ŝia hieraŭa flugo estis nuligita, ŝi atendis buson ĉi tie en la flughaveno ĝis la 23-a horo vespere, poste oni portis ŝin al hotelo, sed hodiaŭ matene je la sesa oni vekis ŝin por ke ŝi atingu ĉi tiun buson, kaj jen ŝi denove atendas de horoj.

Alian opinion havis led-komercisto el suda Barato. Li jam antaŭ dek jaroj ĉesis flugi per Alitalia, sed jen ĉi-foje tute ne troveblis aliaj biletoj, kaj li estis devigita.

- Mi alvenis je la sesa tridek, kaj tuj vidis, ke la flugo estis nuligita, sed la oficisto de Alitalia bezonis tutan horon por konstati kion oni faru per mi. Poste mi ricevis kuponon per kiu mi rajtos aĉeti trajnbileton, sed kiam mi venis al la biletgiĉeto oni diris al mi, ke mi ne povas aĉeti trajnbileton ĉar la komputilo ne funkcias. Anstataŭe mi devas veturi per buso, ili diris, kaj forprenis la kuponon. Poste, kiam mi venis al la buso, oni demandas al mi kie estas mia kupono. Mi devis konduki la oficiston de Alitalia reen al la biletgiĉeto kaj montri al li la ulon kiu forprenis mian kuponon. Poste mi rajtis eniri la buson. Italoj simple ne pensas kiel homoj, mi bedaŭras diri tion, sed ili tute ne pensas pri aliaj homoj, ke ni havas aferojn por fari, horon por trafi.

Ajnan monan rekompecon oni povas tuj forgesi, konsilis la baratano.

- Se Lufthansa perdas vian valizon, ili pagos al vi kvindek eŭrojn tage, kaj kiam ili trovos la valizon, ili veturigos ĝin al vi. Alitalia pagas nenion, kaj vi devas mem veni al la flughaveno por preni vian valizon, se ili hazarde trovas ĝin. Oni estu kontenta, se ni iam efektive venos al Florenco. En eŭropaj landoj neniam povus okazi ĉi tiaj aferoj, sed Italio ne estas eŭropa lando. Ni en la oriento iom alkutimiĝis al ĉi tiaj landoj kaj ne atendas ke ĉio funkciu perfekte, sed estas ja iaj limoj. Kaj Barato estas nun rapide evoluanta ekonomio, oni povas kompreni se estas problemoj, sed en Eŭropo la rapida ekonomia kresko estis post la milito, de tiam pasis jam iom da tempo...

La filozofiumado estas interrompita
de la busŝoforo kaj la Alitalia-ulo, kiuj aperas de malantaŭ larĝa metala pilastro, kvazaŭ ili estus starintaj tie la tutan tempon. La busŝoforo jam ŝajnas kredi pli je eterna vivo ol la ekveturo de la buso, sed la subite optimisma Alitalia-ulo anoncas en la italo ke ni veturos tute baldau. Eble jam post kelkaj minutoj, se ĉio iros bone. Iu pasaĝero ankoraŭ estas en la necesejo, sed poste...

La pasaĝeroj estas kalkulataj ankoraŭfoje, kaj post naŭdek minutoj da sensenca atendado la buso ekveturas. Ĉiuj aplaŭdas. Sed baldaŭ reaperas la sama italo kiu ĵus kalkulis la pasaĝerojn. Neniu scias, kiun taskon li havas, sed li nun diskutas kun kelkaj pasaĝeroj en la lastaj vicoj de la buso, kaj anoncas, ke ni devas reveturi al la flughaveno. Mankas pasaĝero, kies pacienco elĉerpiĝis post 89 minutoj. Li iris aĉeti manĝaĵon, kaj ĝuste tiam la buso kompreneble ekveturis. Kiu povas kulpigi lin, se eĉ la ŝoforo jam ŝajnis senespera. Ni reveturas. Disaj aplaŭdoj renkontas la junulon, kiu iom honteme rigardas siajn piedfingrojn kaj la aĉetitan buterpanon, kiam li eniras la buson.

Ni ekveturas denove.  La baratano rakontas pri sia led-komerco. Ledon por infan-ŝuoj oni devas aĉeti en Eŭropo, ĉar la klimato en Barato estas tro varma, la ledo ne iĝas sufiĉe dika. Krome, en Eŭropo oni buĉas junajn bestojn por manĝo, do la ledo estas freŝa kaj fleksebla. En Barato oni povas ricevi nur malbonkvalitan ledon de maljunaj brutoj.

- Ni longe komercas kun italoj, do ili almenaŭ scias ion pri Barato kaj ni havas stabilan kontakton. Sed oni ja klare rimarkas, ke la italoj havas troigitan senton de sia propra valoro, ili tute ne respektas nin baratanojn. Ili rigardas strange, oblikve, ne en la vizaĝon. Aliflanke en Germanio mi rimarkas tion eĉ pli.

Aliflanke en Germanio la aviadiloj kutime flugas laŭ la horaro.

Kalle Kniivilä

arkivita en: ,
goberiko
goberiko diras:
2006-07-31 11:03

Eble povas konsoli vin, Kalle, la fakto, ke ech italoj kiel mi povas rakonti terurajn spertojn pri Malpensa. Alivorte, kono de la loka/nacia lingvo ne utilas tro. Unu afero shokas min pri via rakonto. Chu vere iu ulino diris al vi: " etere Florenco estas tre proksime, kaj la busvojaĝo daŭros nur du kaj duonan horon". Kazo unua: vi tute ne komprenis. Kazo dua: shi mensogis, se vi estis tre naiva kaj ne konas multe italan geografion. Kiam mi vojaghas alilanden, mi chiam konsultas retajn mapojn au 'Google Earth'-on por ne kredi malverajhojn. Korajn salutojn el Milano.

blahma
blahma diras:
2006-08-29 01:53

Krom tiu Malpensa, pri kiu mi nun aŭdis unuafoje, certe ĉiuj kongresanoj rimarkis la grandajn surskribojn en la kongresejo, kiuj tekstis "Firenze fiera". Dum la unuaj momentoj de la UK mi pensis "he, la urbo estas eĉ fiera pro tio ke ĝi povas gastigi nian kongreson". Tamen post kelkaj malplaĉaj spertoj devenantaj plejparte de renkontoj kun la lokaj kongresejaj laborantoj (kiuj ne scipovis esperanton kaj verŝajne eĉ en la itala konis nur unu vorton - "chiusa!") mi kun geamikoj komencis pripensi, ĉu fakte tiu nomo ne estis celita kiel "fi-er-a", do konsistanta el fiaj eroj... :) Tamen ja, la tuto estas ĉiam pli ol aro de eroj, do entute la UK tamen estis speciala. Kaj cetere, "fiera" ja plej verŝajne signifas "foiro", ĉu ne? ;)