UEA provis sekretigi la belartajn konkursojn
La programeron pri la belartaj konkursoj de UEA enkondukis la prezidanto de la belartaj konkursoj, Humphrey Tonkin. Laŭ li, la tradicio de la belartaj konkursoj en Esperanto estas tre longa.
- Preskaŭ ekde la komenco de la lingvo okazis diversaj literaturaj konkursoj. Kial entute havi tiajn konkursojn? Unuavice por elstarigi la Esperanto-literaturon, tiel ke homoj legu ĝin, tiel ke homoj ĝuu ĝin, tiel ke ankaŭ eldonejoj vendu siajn librojn, ĉar ĉiu bone funkcianta literaturo estas subtenata de la ekonomio de eldonado kiu subtenas ĝin. Ankaŭ ni volas rekoni niajn plej bonajn verkistojn. Por fari tion ni devas havi klaran ideon pri la Esperanto-literaturo. alikaze ni ne havas kriteriojn por juĝi la kvaliton de verkoj, opiniis Humphrey Tonkin.
Post kiam Carlo Minnaja rakontis pri kelkaj italaj esperantlingvaj poetoj, la sekretario de la belartaj konkursoj, Michela Lipari, anoncis la rezultojn. Kvankam la rezultoj tiel estis publikigitaj, ŝi tamen poste rifuzis montri al Libera Folio la liston de la gajnintoj.
- Se vi misliterumos, tio estas via problemo. La rezultoj ne estas publikaj antaŭ ol UEA publikigos ilin.
Michela Lipari rifuzis konfesi, ke ŝi mem ĵus nome de UEA publikigis la rezultojn. Ni notis la nomojn de la gajnintoj dum la publika anoncado, kaj poste kontrolis la literumon de la nomoj ĉe diversnaciaj kongresanoj. Pri la mankoj kaj eventualaj eraroj en nia artikolo respondecas Michela Lipari, kiu sekretigis la skriban version de la listo de premiitoj.
En la branĉo poezio estis ricevitaj 33 verkoj de 18 aŭtoroj el 12 landoj. Laŭ Humphrey Tonkin estis granda diverseco de opinioj inter la juĝantoj, kio indikas mankon de kritika tradicio kaj relativan foreston de publika diskuto pri poezio en la Esperanto-komunumo.
La unuan premion pri poezio dividis Christian Rivière per sia poemo "Kvankam silenti" kaj Francisco Javier Moleón per la poemo "Sed tiam". La duan premion gajnis Neide Barros Rego (Brazilo) pro "Mistero", kaj la trian premion gajnis Jelena Melnikova per la poemo "Mia lando".
En la branĉo prozo estis 17 verkoj de 11 aŭtoroj el 7 landoj. La nombro de verkoj estis kontentiga, opiniis Humphrey Tonkin. La unuan premion gajnis Paul Gubbins per la verko "Nia paradizo bonvenigas". La duan premion ricevis Tim Westover, kaj dividitan trian premion ricevis Lena Karpunina kaj Sten Johansson.
En la branĉo eseo konkursis 9 verkoj de 9 aŭtoroj el 8 landoj. La unuan premion, premion "Luigi Minnaja", gajnis Aleksandr Melnikov per la verko "Ekparolu por ke mi vin vidu, aŭ ĉu esperantisto rekoneblas laŭ la paroloj". Dividitan duan premion gajnis Christian Rivière per la verko "Tamen kompreni" kaj Jan Werner per la verko "Plibono, malbono kaj multkulturismo". Tria premio ne estis aljuĝita, sed honoran mencion ricevis Anna Bennett el Usono pro la verko "Neperforta komunikado".
En la branĉo teatraĵo estis 4 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.
- La branĉo estas subevoluinta. La movado apenaŭ havas teatrajn trupojn, ĉar la spektantaro ne estas sufiĉe granda. Necesus enkadrigi teatraĵojn en Esperanto-kongresoj, konferencoj, festivaloj, okazojn prezenti simplajn teatraĵojn kun simplaj postuloj. Pli komplikaj verkoj apenaŭ havas okazon de prezentiĝo entute. La kvalito en tiu branĉo ne estas adekvata, parte ĉar ne envenas la kapon de meza verkisto en Esperanto verki teatraĵon, estas vana peno, diris Humphrey Tonkin.
Unua kaj dua premio por teatraĵo ne estis aljuĝitaj. La trian premion ricevis Marko Nikoliĉ pro sia teatraĵo "Nia diligenta kolegaro", kaj honoran mencion ricevis Laŭlum el Ĉinio pro la teatraĵo "Cignoj".
En la branĉo kantoj oni ricevis 12 verkojn de 10 aŭtoroj el 5 landoj. Du kantoj ne estis akceptitaj, ĉar ili jam aperis aliloke. Estis aljuĝita nur dividita dua premio. Ambaŭ duajn premiojn ricevis Anja Karkiainen (vortoj) kaj Tarcísio José de Lima (melodio) pro du kantoj, kiujn ili sendis al la konkurso.
Infanlibro de la jaro iĝis "Arne la ĉefido" de Leif Nordenstorm, eldonita ĉe Kava-Pech. En la branĉo filmo Joe Bazilio Costa ricevis la trian premion per sia filmo "Kie estas la vivo". La unua kaj dua premioj ne estis aljuĝitaj. La konata muzikisto Kim J Henriksen gajnis honoran mencion per siaj tri muzikvideoj.
Noto de la redakcio: La rezultoj estis buŝe diskonigitaj la 4-an de aŭgusto kaj aperis en Libera Folio samvespere. Du eraretoj estis korektitaj lunde la 7-an de aŭgusto, post kiam UEA dissendis oficialan komunikon pri la gajnintoj.
La kongresa kuriero de Florenco tute ne menciis la Belartajn Konkursojn. Kaj eĉ al mi, unu el la gajnintoj de premio, restas sekreto kiun el miaj verkoj oni premiis. Cetere, jam de multaj jaroj UEA publikigas neniun verkon. Tion kutime faras Fonto, kiu tamen ĉi-jare ŝajnas agonii. .. .. .. Oni povus kompreni ke la Esperanta literaturo vekas pli kaj pli malgrandan atenton, se troviĝus konkurado fare de filmoj ktp, sed tiel ja ne estas. La sola kulturaĵo kiu floras en Esperanto ŝajnas esti societaj kaj personaj kvereloj. Nu, eĉ tio eble estas speco de arto...