Premio Deguchi al Simo Milojević
La Universala Kongreso de Esperanto en Florenco estis solene fermita sabate antaŭtagmeze. Kiel kutime, en la solena fermo de la kongreso oni anoncis la ricevantojn de diversaj premioj kaj subvencioj.
La "esperantistan pacpremion", premion Deguchi, kiu valoras proksimume 2.000 eŭrojn, ricevis Simo Milojević.
Premio Deguĉi estas monpremio kiu celas regule distingi la plej meritajn agantojn kaj projektojn, kiuj "aktivas sur la kampo de la utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara felico, konforme al la idearo de L. L. Zamenhof kaj instruoj de Deguĉi Onisaburo".
Aldone la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de Universala Esperanto-Asocio, kies Statuto invitas "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj."
La premio estas nomita laŭ la japano Onisaburo Deguĉi. Premio Deguĉi estis starigita en la jubilea jaro 1987 per donaco de la religia movado Oomoto, kaj pri ĝia ricevanto decidas la estraro de UEA.
La ĉi-jara ricevanto de la premio, Simo Milojević, naskiĝis en 1936 en Bosnio-Hercegovino. Gimnazion li finis en Zemun (nun parto de Beogrado, ĉefurbo de Serbio) kaj poste studis komparan literaturon en Beogrado, laboris kiel armea oficisto en Zemun kaj poste fariĝis profesia Esperantisto.
Li estis sekretario de Jugoslavia Esperanto-Ligo, ĉefredaktoro de ĝia gazeto La Suda Stelo, gvidis plurajn kursojn kaj tre aktivis en la Esperanto-societoj en Zemun kaj Beogrado. La Jugoslavia Esperanto Ligo distingis lin per Ordeno por meritoj en 1964.
Kune kun Tibor Sekelj, li estis ankaŭ unu el la pioniroj de la nepala Esperanto-movado: li dum pluraj monatoj instruis esperanton en Katmando. Nepala Esperanto-Asocio estis akceptita kial landa asocio de UEA en la vendreda kunsido de la komitato de UEA en Florenco.
En la 1970-aj jaroj Simo Milojević eklaboris en la Centra Oficejo de UEA. Dum multaj jaroj estis redaktoro de la revuo Esperanto. En 1983 li transprenis la oficon de Ĝenerala Direktoro de UEA. Ekde 1996 li plulaboris, ĝis sia emeritiĝo en 2002, kiel libroservisto de la Asocio. Li dum tri jardekoj estis unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj.
(Foto: La Ondo de Esperanto)