24-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo
Detaloj de evento
Kiam
2007-06-03 je 18:25
Kie
Nomo
En la programo:
- prelegoj
- aŭtoraj renkontoj
- recitaĵoj
- koncertoj
- esperanta koruso KAMEA
- vizito en Muzeo al Stanisław Wyspiański
- ekskurso kaj promenoj tra la urbo
- esperanta S-ta Meso
Dum la aranĝo funkcios libroservo kaj kafejeto en la Kulturdomo „Podgórze” en Krakovo ĉe I. K rasickiego-str. 18-20.
Por veturi ene de Krakovo plej ekonomie estas aĉeti 24-horan
bileton kontraŭ 10,40 zl (rabatan – 5,70 zl), aŭ 48-horan biteton
kontraŭ 18,80zl (rabatan – 11,50 zl), ĉe tramhaltejo apud Ĉefa
Stacidomo. Unu bileto kostas 2,50 zl ( rabata – 1,35 zl).
Tranoktojn oni proponas aranĝi pere de interreto, vizitante paĝon
„Magiczny Krakow” – noclegi, kie vi trovos abundegan oferton kun la
prezoj.
Inaŭguro de la aranĝo okazos 2. 06. 2007, je la 9:30 h. en la
Kulturdomo „Podgórze”. Akceptado de la alvenintoj de la 9:00 horo, en
la sama loko. Aliĝkotizon por la partopreno oni pagos surloke (15 zl).
La ekskurso al famaj, krakovaj ŝutmontetoj okazos vendrede (1.
06.2007). Ĉiuj volontuloj estas petataj ariĝi je la 15:30 h. antaŭ La
Nacia Muzeo, al. 3. Maja 1, vid-al-vide hotelo „Cracovia”.
Bonvolu veni! Vi ne bedaŭros!