Esperantistoj superas eŭskojn en reta aktiveco
"Abako" estas eta projekto, kiu dum du jaroj statistike observis la uzon de Esperanto en interreto. Ĝi esploris krome kvinon da aliaj, proksimume samgrandaj lingvoj. Por ĉiu lingvo ĝi registris la nombrojn de retpaĝoj trovitaj per serĉiloj en ĉiu monato. Oni povas per singarda interpreto de la rezultoj konjekti pri la vigleco de la lingvo internacia en la tuttera teksaĵo kaj malrekte ankaŭ pri la nombro de esperantistoj.
Enketoj pri la rangoj de diversaj lingvoj en interreto malmultas. Iom malnova esploro montras Esperanton en jena parto de rezultolisto:
- Estona 43.257.000
- Latina 38.256.000
- Eŭska 28.296.000
- Esperanto 26.795.000
- Latva 21.925.000
- Litova 20.927.000
- Bretona 9.975.000
- Albana 9.203.000
- Kimra 7.590.000
La kvantoj estas taksoj de vortnombroj por la respektivaj lingvoj en la tuttera teksaĵo. La metodo de tiu esploro apogis sin al la tiam populara serĉilo Altavista, kiu liveris la nombron de aperoj de serĉata vorto en interreto. La enketantoj uzis sufiĉe rafinitan metodon kun listo de diverse oftaj serĉovortoj por ĉiu lingvo, komparante la rezultojn de Altavista kun la rezultoj en kontroltekstaroj.
Intertempe Altavista, same kiel pli novaj serĉiloj, ne plu respondas per apernombro de vortoj. Ili anoncas iun "nombron de respondoj", en kiu supozeble unu respondo estas unu retpaĝo. Publikiĝis ankaŭ artikoloj forte pridubantaj la fidindecon de tiuj nombroj. Laŭ tiuj artikoloj malkonsekvencoj en serĉilaj rezultoj aperas pro mensogo, alivorte pro blufa grandigo de respondonombroj. Aliaj esplorantoj emfazis diversajn mankojn en serĉiloj: datumbankoj, kompaniaj retoj kaj aliaj informfontoj konsistigas "kaŝitan interreton", kiun serĉiloj ne vidas kaj ne vidigas.
"Abako" krude imitis la enketon el jaro 2000. Por ĉiu prienketata lingvo ĝi uzis tre oftajn vortojn, kiuj nepre aperas en eĉ mallonga teksto. Ekzemple por la lingvo internacia ĝi uzis "kaj la estas". Tiuj tri vortoj aperas en iu ajn esperanta kelklinia teksto, kaj ili normale ne aperas kune en teksto alilingva. La respondonombro de Google aŭ alia serĉilo al tia demando do montras teorie la nombron de retpaĝoj en Esperanto. Pro la menciita blufado tiu nombro ne fidindas kiel absoluta valoro, sed ĝi valoras por komparoj.
Kontraŭpeze al la fantaziemo de serĉiloj "Abako" esploris nur grupeton da lingvoj, laŭ grando kompareblaj kun la lingvo internacia. Ĝi ankaŭ uzis plurajn serĉilojn por kompensi iliajn eventualajn mankojn, kaj ĝi periode ripetis la demandojn tra tempo, observante evoluojn.
La enketo daŭris de la jaro 2006 ĝis la jaro 2007. La rezultoj estas prezentataj en la retpaĝo de Abako. Ĉi tiu artikolo proponas unu eblan komprenon de tiuj rezultoj.
Oni evitos misinterpretojn, ekkonante kelkajn kondiĉojn de la enketo.
Krom la menciita Altavista, estis uzataj la du serĉiloj Google kaj Yahoo. Montriĝis poste, ke pro la aĉeto de Altavista fare de Yahoo en jaro 2003, la respondoj de tiuj du serĉiloj ĉiam paralelas. La tri serĉiloj estis do fakte du.
Alia problemo estas, ke responde al ĉiu ajn demando Google anoncas pli da trafoj ol la aliaj serĉiloj. Se oni kalkulas simplan meznombron de la rezultoj, Google do "pezas" pli. Certagrade unu problemo kompensas la alian: Google havas naturan superpezon, sed Altavista kaj Yahoo enkalkuligas dufoje preskaŭ samajn respondojn. Tamen la uzo de fine nur du vere diversaj serĉiloj ne sufiĉe protektis kontraŭ iliaj kapricoj, kiel oni vidas jam el grafikaĵoj.
Kiel komparolingvoj estis uzataj la slovena (sl), la eŭska (eu), la kimra (cy), latino (la) kaj la malta (mt). Kiel tipaj serĉovortoj estis uzataj respektive "tudi lahko", "eta dira izan", "mae hefyd", "atque cum quod", "biex fuq". Ĉi tiuj listetoj estis konstruitaj per kalkulo de oftecoj el kelkdekmilvortaj tekstoj.
Aliaj kandidataj lingvoj montriĝis aŭ senkompare pli abundaj en interreto – ekzemple la kataluna – aŭ tro konfuzeblaj – ekzemple la korsika, apenaŭ distingebla de la norma itala. La fine konservita lingvaro sufiĉe proksimas al Esperanto laŭ nombro de retpaĝoj.
Alia konveno estis la kontrasto inter du ŝtataj lingvoj: slovena kaj malta, du neŝtataj: eŭska kaj kimra, kaj du nenaciaj: latina kaj esperanta. Tio eventuale observigus malsamajn evoluojn pro la pli aŭ malpli forta subteno fare de institucioj. La naciaj lingvoj estas lingvoj de eŭropaj mezriĉaj landoj, kio pli-malpli spegulas la situon kaj situacion de esperantistoj rilate al havo de komputiloj, aliro al interreto kaj emo krei retpaĝojn. Iom apartas la malta lingvo, estante verŝajne parolata de popolo malpli riĉa, do subreprezentata en interreto.
Se la evoluo de paĝonombroj tra 2006-2007 konformus al la frua ĵurnalisma mito pri interreto, ĝi konstante kreskegus. Tiel ne okazis. Fine de jaro 2006, la slovena kaj esperanta lingvoj ŝajne eĉ malkreskis je 3 kaj 31 elcentoj respektive. Post du jaroj, la anoncitaj paĝonombroj pli-malpli duobliĝis por ĉiu lingvo kompare kun la komenca stato.
La precipan zorgon por interpretado tamen kaŭzas ne la entuta evoluo, sed iuj abruptaj varioj: de monato al monato oni vidas kreskojn kaj malkreskojn, kiuj ŝajnas simple nekredeblaj. Eventuale oni akceptos, ke Google novigis siajn indeksojn en 2006-04, kaj subite trovis 9,53 milionojn da paĝoj por la slovena lingvo post 1,76 milionoj en 2006-03, sed kiel povis okazi, ke jam en la sekva monato, ĝi trovis nur 3,92 milionojn? Retpaĝoj ne tiom amase kreiĝas aŭ pereas.
Cetere, estas klare, ke tiuj ŝanĝoj okazas ne en la realo sed ĉe la serĉiloj mem: ĉe Google nombroj grandiĝas ĝuste sammonate por ĉiuj esplorataj lingvoj, dum ili samtempe malgrandiĝas ĉe Yahoo! Yahoo – aŭ ĝia ombro Altavista – malpli fantaziis, sed ĝi okaze pretendis trovi post unu monato +235% da esperantaj paĝoj (de 2006-07 al 2006-08) aŭ -54% da maltlingvaj paĝoj (de 2006-09 al 2006-10). La krutaĵoj de la grafikoj montras, ke ne nur la absolutaj nombroj, sed eĉ la evoluoj anoncitaj de serĉiloj estas apenaŭ fidindaj.
Se nek absolutaj nombroj nek evoluoj fidindas, kio restas? Restas la relativaj nombroj, la komparoj inter lingvoj. Por tio ni povas uzi mezumon de la rezultoj trovitaj dum la du jaroj.
Oni vidas, ke laŭ tiu skalo la esplorataj lingvoj ordas en la tuttera teksaĵo de la plej granda slovena lingvo, al Esperanto, eŭska, kimra, latina, ĝis la plej malgranda malta. Tiu ordo konserviĝis tra la tuta enketo en ĉiuj serĉiloj, krom pri la kimra kaj eŭska, kiuj interŝanĝis la rangojn, tamen ĉiam restante proksimaj. La grandec-diferenco estas de 5 al 1: la slovena prezentas proksimume kvinoble la nombron de paĝoj en la malta.
Interese estas, ke la konataj nombroj de parolantoj por la naciaj lingvoj skaliĝas paralele, de la plej multhoma slovena, al eŭska, al kimra, ĝis la plej malmulthoma malta. Ekzemple laŭ ethnologue.com la slovenan lingvon parolas 1.984.775 homoj, la eŭskan 588.108, la kimran 536.258, la maltan 371.900. Ni vidas, ke la interrespondo kun nombro de retpaĝoj varias de 1,95 por la slovena ĝis 0,80 por la malta - alivorte estus 1,95 retpaĝoj por unu slovenlingvano kaj 0,80 por unu maltlingvano.
Parolantaro |
Kvanto de paĝoj |
Paĝoj/parolanto | Parolantoj/paĝo | |
---|---|---|---|---|
slovena |
1.984.775 | 3.868.750 | 1,95 | 0,51 |
eŭska |
588.108 | 1.098.986 | 1,87 | 0,54 |
kimra |
536.258 | 895.361 | 1,67 | 0,60 |
malta |
371.900 | 297.560 | 0,80 | 1,25 |
mezumo |
1,38 | 0,72 | ||
mez. eŭ+kimr |
1,77 | 0,57 |
La nombraj rilatoj do ne tute glatas, sed ankaŭ ne tute hirtas. La lingvoj funkciantaj kiel hejmaj lingvoj, iom simile al Esperanto, nome la eŭska parolata en grandparte hispanlingva medio, kaj la kimra parolata en grandparte anglalingva medio, elmontras sufiĉe proksimajn situaciojn: respektive 0,54 eŭskalingvano por unu eŭska retpaĝo, 0,60 kimralingvano por unu kimra retpaĝo. Se, uzante la mezumon de tiuj du nombroj, 0,57, ni etendas la kalkulon al nenaciaj lingvoj, nome al esperanto kaj latino, ni povas do supozi ke estas 1.044.695 parolantoj de la unua, 296.558 parolantoj de la dua.
kvanto de paĝoj |
koeficiento |
supozebla parolantaro |
|
Esperanto | 1.842.389 | 0,57 | 1.044.695 |
latino | 523.000 | 0,57 | 296.558 |
Kompreneble, tiel kalkulante ke da esperantoparolantoj estas unu miliono, ni memoru ĉiujn proksimumojn, de kiuj tiu takso dependas: Retserĉiloj respondis parte fantazie, ili egalanime enkalkulas paĝojn en malbonkvalita lingvo, ni iom arbitre supozis ke la kimra kaj eŭska estas modelaj por nia kalkulo... Aparte ĉi lasta supozo estas kritikinda: parolantoj de provinca lingveto trovas kunparolantojn najbare kaj ne tre bezonas retpaĝojn por komuniki. Latinanoj aŭ esperantanoj male tre disas kaj volonte uzas telekomunikon.
La takso do tre malfirmas, kaj same kiel oni povas konkludi ke estas unu miliono da esperanto-parolantoj proksimume same aktivaj en interreto kiel parolantoj de la kimra, oni povus aserti ke estas 500.000 Esperanto-parolantoj, sed en interreto ili aktivas duoble pli vigle ol parolantoj de la kimra. Oni do prefere sobre komentu la rezulton, dirante ke "en la tuttera teksaĵo Esperanto viglas proksimume tiom, kiom loka lingvo de eŭropa provinco kun miliono da parolantoj, ekzemple la eŭska aŭ la kimra".
Ĉi lasta pli nuanca esprimo iom deadmonu de la obsedo pri "nombro de esperantistoj", malgraŭ ke ĉi tiu artikolo skizas malrektan metodon por ĝin taksi. Pri tiu obsedo ne kulpas nur esperantistoj. Homoj informataj pri la lingvo internacia duonkonscie kalkulas, ke ne valoras lingvo kvinoble pli facila ol alia, se ĝi komunikigas kun kvinmiloble malpli da homoj. Ili do – laŭ utilisma saĝo – tuj demandas pri la nombro de la parolantoj. Por respondi, nombrado de interretaj paĝoj kaj komparo kun simile malgrandaj lingvoj estas bona metodo, ĉar ĝi taksas ne nur la parolantaron, sed ankaŭ la realan uzon de la lingvo.
La ideo de ĉi tiu enketo estas ripetebla per aliaj, similaj metodoj. Ekzemple, se oni komparos inter Esperanto kaj malgrandaj lingvoj pri horoj de radielsendoj dum jaro, aŭ pri kvanto de publikigitaj libroj, oni povos certagrade konfirmi aŭ malkonfirmi la konkludon. Per tio oni pli nuance proksimiĝos al vero, kiu ne tiom temas pri "nombro de parolantoj", kiom pri "reala viveco de lingvo".
Ankaŭ ido (io) kaj interlingvao (ia) estis esplorataj en "Abako". La rezultoj ne aperis publike pro du kaŭzoj: unue la linioj de tiuj lingvoj ne videblus en la grafiko, ĉar ili rampus sur la grundo, kaj due la serĉado de retpaĝoj en tiuj lingvoj ne facilas. Ido kaj eĉ pli interlingvao estas en interreto travideblaj: ili tiom similas al latinidaj lingvoj, ke iliaj oftaj vortoj aperas ankaŭ en hispanaj, italaj, katalunaj aŭ francaj paĝoj. Ili do devis esti esplorataj per pli multaj, aŭ malpli oftaj vortoj. Idajn paĝojn oni kaptis per "pri dil anke la di", interlingvaajn paĝojn per "habeva que". Plie, se vere serĉiloj blufas, estas atendeble, ke ili malpli blufas kiam la respondonombroj malaltas kaj iĝas trakontroleblaj de demandantoj. Pro tiuj kaŭzoj la paĝonombroj de ido kaj interlingvao estas verŝajne subtaksataj.
Malgraŭ tiuj embarasoj, la rezultoj estas sufiĉe signifaj.
Ido kaj interlingvao klare ludas en tute alia kategorio ol esperanto. Ili ŝajne prezentas inter 100- kaj 300-oble malpli da retpaĝoj ol ĝi.
Tiu kontrasto eble gajigos iujn, sed oni povas dubi, ĉu tio estas priĝojinda fakto. Esperanto en antaŭvidebla estonteco daŭre logos homojn, kiel ĝi logis ilin dum pli ol cent jaroj, eĉ se neniu povas diri per kiu aparta ĉarmo. Sed idon kaj interlingvaon povas trafi simple tio, kio pereigis okcidentalon antaŭ kelkaj jardekoj. Se iuj gvidantoj rezignos, se en iu momento nesufiĉe da aktivuloj kuniĝos, la lingvoj malaperos pro neinteresiĝo de homoj. Kun tio malaperos ankaŭ parto de la planlingva historio.
Tiu lasta observeto instigu esperantistojn al praktiko de la lingvoprotekta politiko, kiun ili tiom ofte rekomendas: se ili volas kompreni sian historion kaj sin mem, ili pripensu helpon al transvivo kaj konserviĝo de aliaj planlingvoj. Laŭ la vojo de CDELI kaj malmultaj aliaj institucioj, projektoj por eldono, studo kaj arkivado de esperantaĵoj malfermiĝu al duonsukcesaj planlingvoj, tiel ke tiu eta valora perlo de homa invento – kreitaj lingvoj – konserviĝu por estonteco kaj instruu al nia maŝinema mondo, ke krom teĥnikaj solvoj kaj belaĵoj, ekzistas ankaŭ kelkaj intelektaj.
Ĵeromo Vaŝe
Ĉu vi bonvolas alklakebligi la figurojn por vidado de pli grandskalaj?
Eĉ mi kun miaj junaj okuloj havis problemeton kun tiu ”Nombro de retpaĝoj: mezumo […]”.
Komputila ekrano ne same taŭgas por statistikaĵoj kiel papero.