Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Afrika historio jam iom pratempa

Afrika historio jam iom pratempa

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-22 10:16
Ĵus aperis ĉe UEA la unua esperantlingva monografio pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko. Bedaŭrinde la verko baziĝas sur nederlandlingva originalo verkita antaŭ deko da jaroj, kaj la enhavo intertempe ne estis aktualigita. "Pro manko de spaco kaj tempo mi ne ĝisdatigis la informojn", skribas la aŭtoro mem en la antaŭparolo de la verko. La frua historio de Esperanto en Afriko estas pritraktata laŭlande, en iom katalogeca maniero, sen profunda analizo. Krom tio la verko priskribas la evoluon de la afrika strategio de UEA kaj TEJO, kaj iom amplekse la kvar Afrikajn Kongresojn de Esperanto en 1991-1996. Ne estas aparte esplorataj la motivoj de afrikanoj lerni Esperanton.

Heidi Goes: Afero de Espero. Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko. UEA 2007. 9,00 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

En 1998 Heidi Goes elektis la Esperanto-movadon en Afriko kiel la temon por sia finverkaĵo por licenciaj studoj pri afrikaj lingvoj kaj kulturoj ĉe la universitato de Gent en Belgio. Sur partoj de tiu nederlandlingva verko baziĝas la ĵus aperinta "Afero de Espero", kaj tio klarigas unu el la mankoj de la verko: la priskribo finiĝas en la jaro 1998, kaj la evoluoj de la lasta jardeko restas netuŝitaj.

Kompare kun la originala nederlandlingva verko, en la esperantlingva versio mankas ne nur la baza priskribo pri Esperanto kaj la Esperanto-movado, apenaŭ utila por esperantlingva publiko, sed ankaŭ la ampleksa konkluda parto, kiu enhavas detalajn trarigardojn pri la Esperanto-movadoj en Tanzanio kaj Togolando. Krom historiaj informoj la konkluda parto interalie pritraktas la klas-apartenon, motivigojn kaj movadajn sintenojn de esperantistoj en tiuj landoj. (Konciza versio de la konkluda parto tamen aperis en Esperanto aliloke)

La nuna esperantlingva verko grandparte konsistas el kronologia listigo de diversaj gravaj momentoj, personoj kaj okazaĵoj en la historio de la afrika Esperanto-movado, sen multa analizado. Inter la listigo de foje anekdotaj faktoj estas jen kaj jen citataj la opinioj de diversaj, ofte eŭropaj, aktivuloj de la afrika Esperanto-movado, aperintaj unuavice en la revuo Esperanto. Kelkaj informoj estas ricevitaj rekte, per intervjuoj aŭ letere.

La unuan duonon de la verko konsistigas katalogeca laŭlanda trarigardo al la "unuaj paŝoj de Esperanto en Afriko". La listigo montras, ke ĝis la mezo de la pasinta jarcento la aktivuloj ĉefe estis eŭropanoj portempe loĝantaj en Afriko. Grava fonto ŝajnas esti la tiutempaj jarlibroj kaj revuoj, konservitaj en la biblioteko de UEA.

Poste la perspektivo
ŝanĝiĝas. La Esperanto-movado en Afriko post la jaro 1960 estas spektata ne laŭlande, sed ĉefe el la vidpunkto de la afrika strategio de UEA kaj TEJO. "La legado de tiuj ĉi diversaj opinioj klare indikas ke la ideo disvastigi Esperanton en Afriko estis tre vigla, almenaŭ ĉe parto de la eŭropaj esperantistoj, sed ke la ideoj por la taŭga maniero kaj la eblaj ŝancoj sufiĉe diverĝis", la aŭtoro konkludas, referinte diversajn vidpunktojn pri la temo, aperintajn ĉefe en la revuo Esperanto komence de la 1960-aj jaroj.

Meze de la 1970-aj sur la afrika scenejo aperas Renato Corsetti, kiu ellaboras planon por Esperanto en Afriko kaj verkas la kajeron "Por la defendado de la afrikaj kulturoj". La kajeron UEA kaj TEJO eldonas en la franca, angla kaj svahila. Post 1980 aperas pliaj eŭropaj aktivuloj: Nino Vessella kaj precipe Hans Bakker, kiuj varbas afrikanojn per gazetaj anoncoj kaj prizorgas korespondajn kursojn.

Dek paĝojn ricevas la evoluo de la afrika movado ekde 1980, pliajn dek la kvar afrikaj kongresoj okazintaj 1990-1996. "Tio kio tuj altiras la atenton, krom la ade malpliiĝanta nombro de partoprenantoj, estas la fakto ke neniu el la kvar kongresoj vere estis afrika kongreso. /---/ Fakte ili estas regionaj kongresoj, ĉar la partoprenantoj kiuj venas de pli malproksime ol najbara lando, estas maloftaj", rimarkigas la aŭtoro. Plej interesaj eroj en tiu parto de la verko estas eble la citaĵoj de unu-du afrikanoj pri iliaj spertoj en Universalaj Kongresoj, kaj la rakonto pri la partopreno de afrika grupeto en la Varsovia UK en 1987.

La historia pritrakto en la verko kronologie finiĝas je la elekto de la afrikano Gbeglo Koffi kiel estrarano de UEA en 1998. En sia antaŭparolo, verkita en februaro 2007, Renato Corsetti provas iom ŝtopi la dekjaran breĉon, priskribante interalie la estiĝon de la afrika oficejo de UEA. Li sukcesas fari tion, apenaŭ menciante la krizon ĉirkaŭ la afrika oficejo fine de la jaro 2005 kaj komence de 2006, aŭ la nomojn de la koncernaj personoj:

Antaŭ kelkaj jaroj ekestis oficejo en Lomeo (Togolando), kiun la komisiito de UEA funkciigis per mono el la Fondaĵo Afriko. Kiam la laboro pliiĝis, oni petis de pluraj flankoj, ke UEA transformu tion al vera Afrika Oficejo de UEA. Ĉu surprize aŭ ne UEA rezistis dum iom da tempo kontraŭ tro rapidaj movoj, sed fine ĝi devis kapitulaci kaj la laborantoj en la oficejo en Lomeo trovis sian lokon en la buĝeto de UEA, aprobata de la Komitato. Tio ankoraŭ ne estis plena plenumo de la deziroj, ke UEA havu sian oficejon en Afriko. Finfine, en la fino de 2005 UEA ekhavis oficejon, kiu estu parto de la oficejaro, kiu agas laŭ gvidlinioj de kaj respondecas al la Ĝenerala Direktoro.

La agado daŭras kiel antaŭe. Nenio nova sub la (afrika) suno, ni povas diri. La oficejo helpas informi neesperantistojn, instrui ilin pri Esperanto, kaj krei homajn rilatojn, grupojn, landajn asociojn.

Laŭ Renato Corsetti, "Afero de espero" estis eldonita, ĉar ĝi estas bezonata por eduki estontajn instruistojn de Esperanto en Afriko. Certe la libro ja utilos al ĉiuj, kiujn interesas Esperanto en Afriko, sed eĉ pli utilus verko iom pli aktuala, kaj iom pli analiza.

Kalle Kniivilä

arkivita en:
Stefano
Stefano diras:
2007-06-21 15:01
Afriko - granda latenta potencialo por Esperanto

Sendube utilas verkoj pri la naskiĝo kaj iom post ioma disvastiĝo de la Esperanto-movado en Afriko, estas do bone ke tiu libro aperis.

Verŝajne estus same necese nuntempe trovi la plej diversajn eblojn kaj vojojn helpi al interesatoj pri la lernado de la lingvo. Tio bezonas instruistojn, materialon, daŭropovajn solvojn kaj konstantajn kontakteblojn.

Ĉar ekzistas granda potencialo latenta en Afriko. Samkiel en aliaj landoj t.n. "evoluantaj", la intereso povas esti granda pri ebloj akirotaj per lernado de Esperanto. Eĉ se kelkfoje la entuziasmo celas ne nur tutmondajn kontaktojn kulturajn, interhomajn, sed ankaŭ (aŭ nur) la plibonigon de sia materiala, financa stato.

Mi spertis tion dum miaj instrurestadoj en Srilanko kaj okaze de postaj renkontoj kun miaj lernantoj tie. La entuziasmo restis longdaŭra ĉe pluraj el tiuj personoj, ili korespondadis kun geamikoj tutmonde. Tamen, pro financa kondiĉo kiun ili vivis, pro klopodo solvi la problemojn de la ĉiutaga vivo, kio estas karakteriza al pluraj landoj interalie en Azio kaj en Afriko, sen konstanta kontakto kaj apogo ekstera, multaj malaperas el la naskiĝanta movado.

Novaj agadoj (aliloke, aŭ plivastigado de la ekzistantaj aktivecoj) konstante povus eki en Afriko, ĉar oftas ebloj veki la intereson de afrikanoj pri Esperanto.

Bona bazo de la movado estas jam kreita en Maŭricio, la kantistino Mary-Jane Gaspard (Nur Amiko) kaj la grupo Negro Pou La Vi (La Persisto) estis eĉ nomumitaj reprezentantoj de Maŭricio por UEA (kaj tiel: ambasadoroj de Esperanto en Maŭricio). Nun devas sekvi la agado surloka: prelegvojaĝo kaj instruado de Esperanto al loĝantoj de tiu insullando de la Hinda Oceano.

La muziko estas tre bona partnero de Esperanto, kiel alia internacia « lingvo ». Tion konsciis ankaŭ la grupo Trait d’Union/Ligilo (Granda Festo) el Madagaskaro, produktante sian diskon kun kanto en Esperanto. Profitu el tio la loka movado!

Kontaktoj, okazoj utilaj por disvastigo, ankaŭ ekster la cellando ĉiam troveblas. Tiel okazis antaŭ nelonge dum kolokvo pri la Deklaracio de Kulturaj Rajtoj, en Friburgo, Svislando. Ĝin partoprenis ankaŭ universitata profesoro el Maŭritanio, kiu post mia saluta alparolo nome de Svisa Esperanto-Societo, ekinteresiĝis pri Esperanto. Se mi ne eraras, kaj laŭ lia sincera interesiĝo, li estos la unua esperantisto de Maŭritanio.

Nun li petas helpon de la esperantistaro por rapida lernado de la lingvo kaj por povi spertiĝi pri la instruado de Esperanto. Liaj studentoj ne plu lasas lin trankvila ekde sciiĝo pri la ekzisto de la internacia lingvo kiu povus malfermi al ili la mondon kaj alporti diversajn eblojn. Tiu profesoro intencas ĉeesti la ILEI-konferencon en Cotonou.

Estas fakto ke ege malmultaj esperantistoj havas eblon agadi kvazaŭ plentempe sur tiu kampo. Ĝenerale, oni ne vivtenas sin pere de Esperanto, malmultaj personoj povas nuntempe pergajni (iomete) sian vivon utiligante la interetnan lingvon. Tutcerte mi ne devas ĉi tie klarigi pri tiu fakto, evidenta al ni ĉiuj. Mi nur esperas ke rapide aperos la taŭgaj personoj, iloj kaj manieroj kiuj povos utile helpi la evoluon de la Esperanto-movado en Afriko kaj alie.

Tiel, eble baldaŭ povos aperi ankaŭ la enciklopedio de Esperanto en Afriko, kiu seeble estu samdika kaj same informriĉa libro kiel la Svisa Enciklopedio Planlingva, elstara verko de Andreas Künzli…

Stefano Keller
Sekretario de SES