Esperantista kristnaska arbo la plej granda en la mondo
Okaze de la solena ŝaltado, Nicola Ruggiero salutis la lokajn esperantistojn kaj diris, ke la rekorda kristnaska arbo, same kiel Esperanto mem, estas simbolo de paco kaj frateco inter la popoloj. La ceremonion ĉeestis granda homamaso, lokaj eminentuloj kaj loka televido, kiu raportis pri ĝi en la vespera novaĵ-elsendo.
- Ĉeestis la urbestro kaj la provinca skabeno pri kulturo, ili ambaŭ
havas pozitivan sintenon al Esperanto. Mi donacis nome de IEJ al la du
politikistoj kaj al la lokaj kulturaj instancoj bonan stokon de la DVD-disko
"Esperanto Elektronike". Estis ankaŭ farita prezentado pri
Esperanto ĝuste per filmeto el tiu disko, rakontas Nicola Ruggiero al Libera Folio.
Pliaj informoj pri la okazaĵo troviĝas en la retejo de loka turisma asocio, kiu estas parte ankaŭ en Esperanto.
- La turisma asocio mem organizas Esperanto-kursojn, prizorgatajn de la esperantisto Giuseppe Valente. Krome la urbestro aĉetis la lernolibrojn kaj disponigas ĉambron de la municipo kun multaj komputiloj kaj iloj taŭgaj por la kursoj, rakontas Nicola Ruggiero.