Buller veturos al Moskvo por esplori kongresejojn
Por diskonigi la ideon pri Universala Kongreso en Moskvo, iniciata grupo de kelkaj rusiaj Esperanto-organizaĵoj produktis koloran faldfolion kun la titolo Bonvenon al Moskvo por Universala Kongreso - ĉu jam en 2010?
Kelkdek ekzempleroj de la broŝuro estis disdonitaj al estraranoj de UEA kaj aliaj ĉeestantoj dum la Malferma Tago, kaj Rusia Esperanto-Unio planas dissendi la restantajn kelkcent ekzemplerojn al diversaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, kiuj okazos dum la proksimaj monatoj. Laŭ la broŝuro, nun estas la ĝusta momento viziti Moskvon:
Ĉu Vi estis iam en Moskvo? Neniam? Antaŭ 20 jaroj? Tiam estis tute alia Moskvo kaj tute alia lando! Venu por ekkoni la grandegan metropolon, ĉefurbon de vasta Rusio, rapidege evoluanta kaj ŝanĝiĝanta! Venu vidi ĝin tia, kia ĝi estas nun, antaŭ ol ĝi plene ŝanĝiĝos!
Dekomence rusiaj esperantistoj provis inviti la Universalan Kongreson jam por la jaro 2009, kaj oni post granda laboro sukcesis havigi nekutime favorajn promesojn pri financa subteno flanke de la urba registaro en Moskvo. Moskvo estas relative kosta urbo, sed laŭ informoj de rusiaj esperantistoj, la urba registaro pretas subvencii Universalan Kongreson per dekmiloj da eŭroj, eble eĉ centmilo, por ke la kongreso ne iĝu tro kosta por UEA kaj la kongresanoj.
Pro la favoraj promesoj de la urba registaro rusiaj esperantistoj forte klopodis konvinki la estraron de UEA konsideri kongreson en Rusio jam por la jaro 2009. Montriĝis tamen, ke la propono venis tro malfrue, kaj nun UEA jam decidis, ke la kongreso en 2009 okazos en Bjalistoko en Pollando. Laŭ la proponantoj de rusia kongreso nun tre gravas, ke UEA almenaŭ tre serioze esploru la eblecon kongresi en Moskvo en la jaro 2010.
- Temas pri tio, ke ni havas subtenon de la urba registaro por 2009 kaj 2010. Se oni neniel esploros kaj se UEA ne montros interesiĝon, oni tute perdos la esperon ricevi la promesitan subvencion. Tial estas tre grave, ke UEA almenaŭ esploru la eblecojn surloke. Tiam oni eventuale povus provi konsenti kun la urba registaro pri subvencio eĉ por posta jaro. Sed se neniu reago venos de UEA al la urba registaro, tiam oni povos konsideri la demandon pri kongreso en Moskvo fermita por multaj jaroj, diras Andrej Grigorjevskij, la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio.
Libera Folio: Ĉu vi jam scias, kiam moskvanoj povos atendi viziton de la ĝenerala direktoro de UEA?
Andrej Grigorjevskij: Osmo Buller diris, ke li pripensos por aprilo de 2008, sed li ankoraŭ diskutos la aferon en la estraro.
Ĉu vi do tiam provos kontaktigi lin kun la urbestraro en Moskvo?
- Nepre! Tio estos la ĉefa ero.