Ĉebalta Esperantista Printempo
Detaloj de evento
Kiam
2007-06-20 je 00:00
Kie
Kontakta telefono
Pri altiro de MIELNO decidas ĉefe la naturaj valoroj: sabloriĉa strando kun altiĝantaj dunoj, verda strio de pinarbaro, granda lago kaj saniga mikroklimato kun aero saturita de jodo. Ne mankas en Mielno distraĵoj, oni povas tie agrable sin amuzi.
En la programo de la 29-a ĈEP troviĝos: interesaj prelegoj kun videofilmoj, konkursoj kun valoraj premioj, ekskursoj al vizitindaj lokoj, ĉiutaga kantado, dancado kaj lingvoperfektigado. Antaŭtagmeze ĉiu havos sufiĉe da tempo por regeneri sian sanon dum aktiva ripozado: promenado, biciklado, naĝado, sunumado. Oni povas sunumi ankaŭ sur la proksima naturista strando, kreanta veran paradizon por naturamantoj. En Mielno eblas naĝi en kvar tegitaj naĝejoj kun varmigata marakvo, sed tiu plezuro estas aparte pagenda. Ĉiu povas malmultekoste pruntepreni jakton, remboaton aŭ akvobiciklon por agrable navigi tra JAMNO-lago.
Esperantistoj el diversaj landoj havos okazon prezenti propran programon. Ni petas kunporti al MIELNO diversajn esperantaĵojn, sonkasedojn kun belaj kanzonoj, E-videofilmojn, ktp.