Fondiĝis la Esperanta Respubliko!
de Redakcio
—
Laste modifita:
2007-04-21 07:38
De la 4-a ĝis la 7-a de aprilo, 2007, okaze de la Antaŭlasta Tutmonda Kongreso de la Ibera Skolo en Santandero, Iberujo, la Esperanta Malpopolo unuanime aprobis la fondon de la Esperanta Respubliko, por realigi la idealojn de niaj revoluciaj pioniroj. Kiel duan oficialan lingvon por rilatoj kun la normala mondo, oni kaprice elektis la eŭskan. La devizo de la Esperanta Respubliko estas: “Libereco, Egaleco kaj Akuzativon!” (eŭske: “Eguzkitarako Betaurrekoak!”). Rajtas fariĝi dumviva r-ano (respublikano) ĉiu ajn persono sen limigoj, kontraŭ pago de 130 eŭroj monate. Ni publikigas kelkajn fotojn por eternigi kaj ankri en la tempo tiel historian okazon.
Miguel Fernández (Ministro pri Tujaj Buraskoj kaj Sonoraj Soloj) kaj Carmen Muñoz (Ministrino pri Transporto inter Madrido, Santandero kaj Katina Kaporalo). |
|
Riitta Hämäläinen (Prezidentino de la Esperanta Respubliko kaj Ministrino pri Militaj Aferoj) kaj Jussi Liski (Boprezidento kaj Ministro pri Bemoloj kaj Betonigo). | |
Montserrat Martí (Ministrino pri Ratifado kaj Aliaj Likvoroj), Abel Montagut (Ministro pri Kanta Briĝo kaj Universe Famaj Arkeoj) kaj, fone, Miguel Gutiérrez (Ministro pri Sferoj Dek, Liven 10 kaj Aliaj Pseŭdonomoj). |
|
Prezidentino Hämäläinen (fone), MKB Montagut, Antonio Valén ( Ministro pri Misvojoj, Neurĝaj Aferoj kaj Sakrado Hispanlingva, kaj Supera Veziro de la Esperanta Respubliko) kaj Jorge Camacho (Ministro pri Seksaj, Eklipsaj kaj Eksteraj Rilatoj kun la Esperanta Civito). |
|
Hsiu-Chen Huang (Ministrino pri Buĝeto, Fisko, Financoj kaj Bakŝiŝoj) kaj Joxemari Sarasua (Ministro pri Jozefaj Potaĵoj kaj Sun-Okulvitroj). | |
Nuria Cano (Ministrino pri Transporto inter Bilbao, Santandero kaj Kikerlando). |
|
Ŝtona gasto anstataŭanta la Ministron pri Saŭdado kaj Senkorpa Mistero Gonçalo Neves. |
|
MLDAP Gutiérrez, MTBSS Fernández, Pedro Ullate (Ministro pri Amas- kaj Malamas-Loĝejoj) kaj MMNASHSV Valén voĉdonas en la Referendumo pri Blazono, Himno kaj Mon-Unuo de la Esperanta Respubliko. |
|
Blazono de la Esperanta Respubliko, ratafiita de la Sekureca Konsilio: Koraka Bovino sur Ermena Kampo en Purpura Ŝildo. |
|
Ordinara Kunsido de la Ĉambro de la Lordoj de la Esperanta Respubliko. |
|
Eksterordinara Noktomeza Kunsido de la Plejsupera Tribunalo de la Esperanta Respubliko (sub prezido de estra r-ano). |
|
Ĝenerala Asembleo de la Avangardo de la Revolucio. |
|
Neleĝe perfida kunveno de la reakcia opozicio (alinome, “la bufoj”). |
|
Mon-Unuo de la Esperanta Respubliko: (merluĉa) fiŝbulo. |
|
13 fiŝbuloj = 1 kikera potaĵo |
|
13 kikeraj potaĵoj = 1 glaseto da prunelbrando aŭ ratafio (13 glasetoj da prunelbrando aŭ ratafio = 1 kojono de Antikristo). |
|
Fernández kaj Gutiérrez kantas, esperante, La Esperon. |
|
Fernández kaj Gutiérrez kantas, eŭske, la himnon de la Esperanta Respubliko: “Eguzkitarako Betaurrekoak!” (“Vivu la Respubliko kaj la Revoluci’!”). |
Raportis: Jorge Camacho