Esperantista etoso en naziisma kastelo
Unue, la loko mem. La kastelo Wewelsburg antaŭ kaj dum la dua mondmilito servis kiel ĉefejo de la naziisma organizo SS, kies estro Heinrich Himmler (kiu interalie elprovadis teknikojn de organizado de koncentrejoj en la apuda vilaĝo) volis fari ĝin la centro de la tria "miljara" germana imperio. La kastelo ankaŭ devis servi kiel loko por renkontiĝoj de la SS-estroj kaj kiel tombejo por mortintaj SS-anoj.
Ĉion ĉi la partoprenintoj de la IS povis lerni dum la ekskurso tra la kastelo, ĝiaj keloj, haloj kaj salonoj, kaj ankaŭ en la loka muzeo de la dummilita historio de la kastelo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Kiel ni nun scias, feliĉe la planoj de Himmler ne efektiviĝis, kaj la kastelo estis renovigita por iĝi junulargastejo, kiu sojle de la 2007-a jaro akceptis ducent junajn (kaj anime junajn) esperantistojn ĉefe el eŭropaj landoj, sed ankaŭ kelkajn rarajn kaj karajn gastojn el aliaj mondopartoj.
Pro la jubilea datreveno abundis kaj luksis la koncerta programo. La organizantoj sukcesis ĝojigi junulojn per prezentoj de Esperanto Desperado, JoMo, Kadakar, Dolchamar kaj – malkovro de la aranĝo, plej ŝatata de la publiko – nova hiphop-projekto Paf'-Klik'. Neniu el la koncertoj pasis sen vigla dancado de la ĉeestantoj, kio estis bona respondo al la temo de la IS: "Ĉu ankoraŭ juna?".
Kompreneble, la dancado ne limiĝis nur al koncertoj: ĉiunokte funkciis la diskejo gvide plejparte de la DĴ Leo Sakaguĉi kun ofta helpo de aliaj liaj kolegoj. Oni aranĝis ne nur muzikon, sed ankaŭ vid-helpajn kaj lumajn efektojn por vigligi la etoson (vd. foton). La tuta teknika amuz-ekipaĵo de la IS vere estis impona kaj profesia.
Pro la proksimeco de trinkejo al la koncerta halo / dancejo oni ne bezonis apartan muzikon kiel nepran kaj tradician econ de tiu loko, la muziko ja bone aŭdeblis el la apuda ejo. La specialaĵo de tiu ĉi IS estis malpermeso fumi eĉ en la trinkejo (kaj certe en la tuta kastelo), kion multaj partoprenintoj rimarkis kiel tre pozitivan rompon de la tradicio.
Por ŝatantoj de pli trankvila etoso ĉiunokte funkciis Gufujo prizorgata de la ĉiam ĉarma Vera Acsádi. Vasta elekto de herbaj kaj spicaj teoj, mallaŭta muziko, noktomezaj akustikaj koncertoj kaj pup-teatraĵoj multe kontribuis al la populareco de tiu ĉi loko inter la partoprenantoj.
Alia ebleco ripozi post vigla dancado estis pasigi tempon ĉe tablo en Ludejo, okupante sin per intelektaj aŭ distraj tabloludoj en amika rondo de aliaj ĉeestantoj. Ŝajne, goo estis la plej populara ludo de la pasinta IS kaj vekis intereson de multaj novuloj.
Dum taga tempo foje okazis ekskursoj: al la urbo Paderbon kaj ĝia fama muzeo de komputilaj teknologioj, al la kastela ĉirkaŭaĵo, al Valdorfa lernejo, al naĝejo kaj al biogas-produktanta farmbieno.
Krom la amuza programo ne mankis ankaŭ seriozaj kontribuoj: trejnadoj de aktivuloj kaj ontaj instruistoj de Esperanto, prelegoj pri politika historio de UEA, interreligiaj dialogoj… Aparte elstaris prezentoj de du ne-esperantistoj, speciale invititaj por prelegi por la IS-anoj: la estro de malliberejo por junuloj kaj instruisto en "alternativa" Waldorf-lernejo (ankaŭ konata kiel Steiner-lernejo). Iusence ambaŭ temoj estis interrilataj, ja manko de eduko kaj klero ofte povas konduki al malliberejo… Precipe esperantistaj programeroj inkluzivis kursojn por komencantoj kaj perfektiĝantoj kaj meznivelan lingvo-ekzamenon.
Aparte menciindas la manĝaĵoj, kiuj ĉe la IS finfine iĝis tute taŭgaj ankaŭ por vegetaranoj kaj eĉ por veganoj (mi ne povis kredi la progreson, memorante la IS-n antaŭ 5 jaroj kaj eĉ antaŭ 2 jaroj). Pro fruatempa zorgo kaj sincera klopodo de la organizantoj (apartan dankon al Rolf Fantom!) veganoj ne plu sentis sin diskriminaciataj aŭ devigataj mem zorgi pri sia manĝado (kiel okazis, ekzemple, en Zakopane ĉe la IJK en 2005, malgraŭ la promeso pri havebleco de veganaj manĝaĵoj. Estas interese, ĉu la problemo estis solvita ĉi-jare ĉe AS?). Mem estante vegano, mi povis plene aprezi tiun ĉi fakton, kaj mi aŭdis laŭdojn ankaŭ de aliaj veganoj (kiuj ja povas esti sufiĉe kapricaj, se malkontentaj pri la kvalito de manĝaĵoj :-)).
Eble ne tiom facila por veganoj, sed certe tre amuza kaj bonvena por aliaj partoprenantoj estis la unua en la historio (ĉu la nov-naskiĝinta tradicio?) IKF – Internacia Kulinara Festivalo, kadre de kiu en koridoroj de la junulargastejo la partoprenantoj prezentis siajn tradiciajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. La vegana konscienco ne permesas nomi la prezentaĵon de katalunoj, sed oni ne povas nei ke ĝi ja furoris inter la partoprenantoj!
Denove, pro la jubilea karaktero de la aranĝo ĝin vizitis honoraj gastoj: iamaj organizantoj kaj famaj diboĉantoj de la pasintaj IS-j, nun ofte blank-haraj kaj apogantaj sin per bastoneto. Tamen laŭ la montritaj de ili fotoj, prezentitaj rakontoj kaj amuzaj bondeziroj por la nunaj junuloj, ili certe pruvis ke la nuntempa IS eble estis ne multe pli freneza ol 49 antaŭaj. Oni sin demandas do: "Kia estos ĝi en estonteco?".
Respondi tiun ĉi demandon devos la organizantoj kaj partoprenontoj de la sekva IS. Sekvont-jare la tre kapablan kaj sindediĉan organizan teamon de germanaj junuloj gvidos brita esperantisto, Rolf Fantom, al kiu organizinto de pluraj pasintaj IS-j, Martin Sawitzki, transdonis la ŝlosilon de la IS-ejo dum la kortuŝa ceremonio fine de la aranĝo.
La specialeco de la nov-stila gvidado de Rolf estas ke oni jam nun komencas prepari kaj organizi la venontan IS-n, kaj se juĝi per la karaktero de antaŭaj respondecoj de Rolf (nome pri la vespera prograno), oni povas antaŭvidi plian profesiecon, plian teknikecon, plian muzikecon kaj ĝenerale eĉ pli altan nivelon de tiu ĉi fama germana silvestra renkontiĝo. Sukceson al la organiza teamo kaj ĝis revido decembre en Würzburg!
Speciale por Libera Folio
Oleg Izjumenko
Oleg326756@gmail.com