Jarcento de originalaj romanoj esperantaj
Antaŭ cent jaroj aperis la unua originala romano en Esperanto. Aŭ eble antaŭ cent unu – dependas de la difino, kio estas romano. Laŭ diversaj taksoj aperis inter 150 kaj 180 originalaj romanoj en la ĝisnuna historio de Esperanto. La listo trovebla en la retejo OLE, Originala Literaturo Esperanta ĉe ĉi-momente enhavas 172 romanojn.
Se oni studas tiun liston kronologie (tia listo troviĝas ĉi tie), oni trovas interesan variadon en apero-ritmo dum la pasintaj 100 jaroj.
En la dek kvin jaroj inter 1906 kaj 1920 aperis nur naŭ romanoj (aŭ eble nur sep, denove depende de la difino...) Pluraj el ili estis verkoj eksmode romantikaj. Poste la apero-ritmo kreskis, kaj en la dek kvin jaroj 1921-1935 aperis dudek kvar romanoj. Inter tiuj oni trovas verkojn de pluraj aŭtoroj konataj eĉ hodiaŭ, kiel Julio Baghy, Jean Forge, Raymond Schwartz, Vladimir Varankin kaj Stellan Engholm. Evidente, ne nur la kvanto sed ankaŭ la kvalita nivelo altiĝis.
La sekva periodo estis katastrofa, ne ĉefe por Esperanto-romanoj, kiel konate. En la dek kvin jaroj 1936-1950 tamen aperis dek unu romanoj, interalie de Emba kaj Cezaro Rossetti, kaj pluaj de Baghy kaj Engholm. Sed eble surprizas pli multe, ke en la sekva periodo de dek kvin jaroj, do 1951-1965, aperis eĉ malpli multaj, pli precize naŭ romanoj – aŭ fakte nur ok, ĉar unu verko estis premiita de UEA kaj poste perdiĝis manuskripte. Inter la nomoj videblas Ferenc Szilágyi kaj Jean Ribillard, do du el la plej elstaraj stilistoj esperantaj.
Nu, ni plupaŝu tra la jarcento. En dek kvin jaroj inter 1966 kaj 1980 la esperanta romanarto rekomencis ĝermi. Aperis dek sep verkoj, el kiuj dek kvar en la lasta jarkvino. Ĉi-epoke aperis romanoj de verkistoj kiel Lorjak, Johán Valano, Miyamoto Masao kaj John Francis. Jam videblis diverseco, jen verkoj distraj, jen historiaj atestoj pri militotempoj.
Kaj poste, inter 1981 kaj 1995 aperis sesdek unu originalaj romanoj en dek kvin jaroj. Jen eksplodo! Tio estas same multaj kiel en la jaroj 1906-1976. En la du pintaj jaroj 1984 kaj 1987 aperis po ok romanoj. Jen ni trovas nomojn kiel István Nemere, Spomenka Štimec, Karolo Piĉ, Deck Dorval, Trevor Steele, Serĝo Elgo, Manjo Austin, Corrado Tavanti, R C Gates, Eli Urbanová. Do, romanoj el diversaj ĝenroj kaj sur ege diversaj literaturaj niveloj. Temas pri krimromanoj, amromanoj kaj aliaj verkoj kun ĉefa celo distri, sed ankaŭ verkoj eksperimentaj kaj psikologie penetraj.
La lasta periodo ankoraŭ ne atingis dekkvinjaran daŭron, sed en la dek unu jaroj 1996-2006 aperis kvardek romanoj. Povas esti ke la romanfuroro iomete ŝrumpis post la okdekaj jaroj, tamen tute ne draste. En ĉi lasta epoko ni trovas ekzemple verkojn de Manuel de Seabra, Sabira Ståhlberg, Gerrit Berveling, Anna Löwenstein, Abel Montagut, Mikaelo Bronŝtejn kaj aliaj. La granda vario pri ĝenroj kaj nivelo plu daŭras.
En la tridekaj jaroj, la apero de nova romano vekis grandan atenton. Hodiaŭ eble nur oscedon. Sed tiu evoluo ne estas apartaĵo de la esperanta mondo.
Sten Johansson