Salutmesaĝo de Probal Dasgupta
Estimataj geamikoj!
Mi estas estimanto de la amikecoj. Mi salutas vin en la nova rolo de via prezidanto, kiu havas la privilegian devon konstante aŭskulti vin. Esperanto estas specife amika kaj aŭskultema lingvo.
Ni donis unikan formon al nia helpemo ekde 1914. Dum la Unua Mondmilito ni peris mesaĝojn, manĝaĵojn, medikamentojn inter la militantaj landoj. ĉu nur dum milito aperas tiaj urĝoj? Ne! ĉiam ekfajras krizaj bezonoj, ĉu pro subita tertremo ie, ĉu pro konstanta nutraĵomanko aliloke. Niaj helpemaj komunik-rimedoj devas ĉiam esti pretaj aŭdi la petojn de akutaj bezonantoj kaj trovi kapablulojn, kiuj tuje kaj taŭge fajrobrigados la fajrojn – precize kiel dum militoj.
Ĉu tia ĝeneralega, skolta helpemado - okupiĝanta pri viktimoj de inundoj, de malsategoj, de tertremoj – estas vere prioritata en movado por neŭtrala mondlingvo? Ni jam respondis tiun demandon en 1914. Jes ja.
Ni estas helpema lingvanaro; ni kredas, ke la lingvoj devas per neŭtrala pontado plibonigi sian komunikreton. Kial? Ĝuste ĉar la plej drastaj suferantoj bezonas esti atingataj kaj servataj fulmrapide. Eĉ sur pli banala nivelo, ni ĉiuj ja scias, ke la delegita reto kaj aliaj UEA-strukturoj estas absolutaj antaŭkondiĉoj por nia kolektiva ekzisto, pli gravaj ol la gramatiko.
La nuna estraro laboras por plifirmigi niajn instituciojn, ĝuste ĉar ni vidas en ili la esencon kaj estontecon de la zamenhofa lingvo. Venas 2008, kiun UN deklaris la Internacia Jaro de la Lingvoj; kaj ni centjariĝos! Vi, kiuj kongresas, kaj precipe tiuj inter vi, kiuj staras ĉe la sojlo de UEA kaj ne en nia anaro, bonvolu ja aliĝi al la Asocio kaj kunagi kun ni! Vi trovos, ke ni helpas atingi ankaŭ viajn celojn.