Rezultoj de la Belartaj Konkursoj
de Redakcio
—
Laste modifita:
2007-08-22 13:19
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2007 estis diskonigitaj en Jokohamo vendrede la 10-an de aŭgusto. Ni publikigas la kompletan liston.
POEZIO
- Unua premio: Anja Karkiainen (Finnlando) pro "En ambaŭ";
- Dua premio: Michael Cayley (Britio) pro "Memoroj";
- Tria premio: ne aljuĝita.
Partoprenis 30 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj.
PROZO
- Unua premio: Tim Westover (Usono) pro "Ruĝvela ŝipo";
- Dua premio: Lena Karpunina (Rusio) pro "La botoj";
- Tria premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Frotvundo".
Partoprenis 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 11 landoj.
ESEO
- Unua premio: Geoffrey Sutton (Britio) pro "Pri la periodoj de la Esperanto-literaturo";
- Dua premio: Paulo S. Viana (Brazilo) pro "Psiko-memhelpa literaturo: utila? senutila? malutila?";
- Tria premio: Toño del Barrio (Hispanio) pro "La normala lingvo".
Partoprenis 8 verkoj de 6 aŭtoroj el 5 landoj.
TEATRO
- Unua premio: ne aljuĝita;
- Dua premio: Brian E. Drake (Usono) pro "Koroj en mallumo";
- Tria premio: ne aljuĝita;
- Honora mencio: Stefan MacGill (Hungario) pro "La aŭto-mato".
Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.
INFANLIBRO DE LA JARO
- Eldonejo "Éditions pour penser á l'endroit" pro la libro "Ĉio fareblas" de Aline de
Pétigny, tradukita de Martine kaj Christian Riviére.
Partoprenis 5 verkoj el 5 landoj.
KANTO
- Unua, dua, tria premioj: ne aljuĝitaj;
- Honora mencio: Dina Lukjanec (Kazaĥio) pro "La urbo ora".
Partoprenis 8 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj.
laŭ gazetara komuniko de UEA