Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Esperantistoj manifestaciis por la okcitana

Esperantistoj manifestaciis por la okcitana

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-25 09:43
Katalunaj esperantistoj partoprenis en la manifestacio por la okcitana lingvo organizita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj kaj aliaj kvin okcitanaj kulturaj asocioj en Besièrs (suda Francio, france Béziers) la 17-an de marto. La manifestacio kunigis 20 000 homojn por postuli la rajtojn de la okcitanoj uzi sian lingvon. La iniciato estas daŭrigo de la unua tut-landa amasiĝo por la okcitana lingvo, okazinta la 22an de oktobro 2005, kiam pli ol 12 000 homoj surstrate pledis por la okcitana, por ĝia oficiala agnosko kaj por kontraŭstari la malhelpojn, por ke ĝi estu instruata en la lernejoj kaj uzata en la amaskomunikiloj.

La okcitanan lingvon - la iaman lingvon de la trobadoroj - parolas ĉ. 3 milionoj da homoj ĉefe en la suda triono de Francio (39 departementoj), sed ankaŭ en Katalunio (Val d'Aran), Italio (dekdu valoj en Piemonto) kaj Monako.

En Katalunio ĝi estas ekde 1979 oficiala lingvo en Val d'Aran (kun 7 000 loĝantoj) kaj la pera lingvo de instruado ekde la fruaj 1980aj jaroj. Pasintjare ĝi fariĝis la tria kunoficiala lingvo de la tuta Katalunio, kune kun la kataluna kaj la hispana. En Italio (kun ĉ. 150 000 parolantoj) ĝi atingis la statuson de protektita lingvo en 1999. Tamen ĝi havas neniun agnoskon en Monako kaj en Francio, kie loĝas la larĝega plimulto de la okcitanoj. Francio misfamiĝis kiel unu el la eŭropaj ŝtatoj malplej respektemaj pri la lingvaj rajtoj de siaj malplimultoj kaj ĝis nun ne akceptis subskribi la Eŭropan Ĉarton pri Regionaj aŭ Minoritataj Lingvoj, aprobitan de la Konsilio de Eŭropo en 1992.

Katalunaj esperantistoj havas fortan ligon kun lingvoprotektaj agadoj kaj aparte por la okcitana. Eĉ la nuna prezidanto de la Instituto pri Okcitanaj Studoj - tiam elstara kulturaganto - prelegis en prilingva aranĝo por neesperantista publiko organizita de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) antaŭ deko da jaroj. En 2005 nur du Esperanto-asocioj subtenis la manifestacion en Carcassona: KEA kaj la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL). Ĉi-foje aliĝis unu okcitania Esperanto-grupo, la loka (Cercle Biterrois d'Esperanto), tri katalunlandaraj (KEA, Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kaj Valencia Esperanto-Junularo - VEJ), kvar franciaj (Espéranto Culture et Progrès, Espéranto et Diversité des Langues, Centre Culturel Espéranto el Tours kaj Espéranto Jeunes) kaj unu internacia (IKEL). Okcitanaj kaj katalunaj esperantistoj organizis budon apud la marŝejo kaj KEA eldonis kaj distribuis okcitanlingvajn flugfoliojn.

KEA, KEJ, VEJ kaj IKEL, kune kun la neesperantista organizo ADÒC (Asocio por la Diskonigo de Okcitanio en Katalunion), kreis specialan retpaĝaron por la aranĝo en tri lingvoj (okcitana, kataluna kaj esperanto) kaj marŝis malantaŭ tri metrojn larĝa tolafiŝo en la okcitana. Francaj esperantistoj marŝis malantaŭ franclingva tol-afiŝo. Verŝajne mankis aliaj Esperanto-asocioj, ne nur internaciaj, sed ankaŭ naciaj: la subteno de malplimultaj lingvoj aperis ne kun la Manifesto de Prago, sed havas multe pli longan tradicion en la Esperanto-movado ol ofte kredas esperantistoj, ĉar jam en 1906 "Hungarlanda" Esperanto-asocio aliĝis al la mejloŝtona unua internacia kongreso pri la kataluna lingvo, sur kies konkludoj oni starigis la nunan norman katalunan lingvon.

Ĝuste la aktivado de la katalunaj esperantistoj daŭrigas sian strategion agadi ekster la esperanta kadro kaj ligiĝi al agadoj por subteni la lingvan diversecon, pro kio ekz. ili subtenis, kune kun IKEL, la pasintjaran kongreson pri la aragona lingvo. La organizo de la TTT-ejo kaj ĝia diskonigo tra la gazetaro celis plibonigi la rezulton atingitan en 2005, kiam, post la manifestacio de Carcassona, la TTT-ejo de KEA staris inter la unuaj afiŝintaj fotojn de la okazaĵo, kaj pro tio estis anoncita en nacilingvaj retgazetoj kaj sukcesis senteble plimultigi la nombron de vizitantoj dum kelkaj tagoj.

La rezultoj superis la esperojn: Vilaweb, la ĉefa kataluna retgazeto, en sia informo pri la manifestacio, atentigis pri la esperanta TTT-ejo, ĉar ĝi fariĝis la sola informejo en la kataluna pri la manifestacio. La esperantistoj estis eĉ kontaktitaj plurfoje laŭlonge de la tago por informi la retgazeton pri la evoluo de la aferoj. Rezulte, la TTT-ejo de KEA atingis sian ĝisnunan maksimumon de vizitoj en unu tago (1.389), malgraŭ la multaj konkurencaj politikaj okazaĵoj de la tago (i.a. grandaj diverscelaj manifestacioj en Barcelono, Palmo de Majorko kaj Eŭskio). Entute, do, agado por esperanto, por la okcitana kaj por la lingva diverseco.

[Komuniko de KEA kaj IKEL]

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2007-03-21 21:44
Jen bela, instiga novajho ! La katalunaj esperantistoj jam de longe sukcesis krei pontojn inter la unuavide disaj movadoj respektive strebantaj al lingvaj rajtoj de etnaj malplimultoj kaj konstruita interlingvo por pli justa komunikado.

Dum ni ghuas la informojn pri la sukceso kaj la belecon de tiu kultura manifestacio lau la fotoj, eble venos komento de iu nuna heredanto de la lingvomortiga ideologio kiu revis pri "Esperanto kiel sola lingvo" de la monda proletaro, kies lanchinto dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj vershajne estis influita de la eksklude unulingviga shtata politiko de lia naskighlando Francujo: "nu, vidu kiel E-o danghere aliancighas al naciistoj", ktp. Mi ne kredas tion.

José Antonio Vergara
gmickle
gmickle diras:
2007-03-24 07:37
Eŭgeno Lanti, al kiu José aludas, verkis multe pri naciismo kaj sennaciismo komence de la 30-aj jaroj. Li estis motivita ne de la franca lingvopolitiko, sed de la tiamaj politikaj eventoj, la fortiĝo de radikalnaciismaj, faŝismaj movadoj en kelkaj eŭropaj landoj, kaj la pli ol nur kompromisema politiko de kelkaj tiamaj partioj de la Komunisma Internacio respektive la naciismon. Li ne projektis la mortigadon de lingvoj, sed konstatis la reale okazantan lingvan homogeniĝon de la planedo. Tiun li aprobis kaj li esperis, ke la procezo fine lasos Esperanton en la pozicio de "sola kulturlingvo" surtera. La ideo, ke la estonta homaro iam estos unulingva, aperis tiuepoke ankaŭ ĉe neesperantistaj socialismaj teoriuloj. Ankaŭ la ortodokskomunisma IPE, kiu forskismis de SAT kaj polemikis kontraŭ la sennaciismo, atendis tion, kvankam laŭ alia scenaro ol tiu de Lanti. Kutime prisilentata en movadaj rondoj estas, ke ankaŭ Zamenhof opiniis estontan unulingvan homaron ebla (kvankam ne historie nepra, kiel Lanti), kaj opiniis, ke tia evoluo estus nenia malfeliĉo.

Iuj esperantistoj konstruas pontojn al movadoj de etnaj malplimultoj, ekzemple la okcitanaj. Ili ofte argumentas, ke Esperanto estas la lingva ĉiokuracilo, kiu helpos al ilia afero, kaj la esperantistoj iliaj naturaj aliancanoj. Dume, aliaj konstruas pontojn al la movado nomata "frankofonio" ["franclingveco", "francparolantaro"], kies lingvopolitika imago estas proksimume jena: la franca kaj aliaj grandaj naciaj lingvoj estas la solaj bastionoj kapablaj rezisti la tutmondan alsturmon de la angla, dum movadoj por minoritataj lingvoj (okcitana, bretona ktp.) en Francio estas trojaj ĉevaloj de la anglosaksoj, ĉar ili celas malfortigi la francan. La frankofonia movado konceptas la rolon de la franca en Francio laŭ la malnova "jakobena" stilo. Oni ne serĉu inter la sennaciistoj la esperantistojn, kiuj volas esti la kompanoj de la frankofonia movado, ĉar tie ili ne troviĝas. Por vidi, kiuj korifeoj de la esperantista lingvodefenda ideologio forĝas aliancon kun ili, oni rigardu ĉe: http://groups.google.com/group/linguarum-democratia .

Gary Mickle
aleks
aleks diras:
2007-03-26 00:27
Karaj Gary kaj cxiuj,

mi ne respondas nome de cxiuj, sed kiel ano de Linguarum, mi povas certigi al vi, ke nia celo estas kunlabori kun defendantoj de la franca, de la itala, kaj gxenerale, de cxiuj lingvoj en Euxropa Unio. Linguarum temas cxefe pri la franca. Se ekzistus tia forumo por la kataluna, la okcitana, la bretona kaj aliaj regionaj kaj malpli multaj lingvoj, ni tre gxojus partopreni al tiuj, kaj kunlabori kun defendantoj de tiu lingvo. Jam estis kontaktoj kun ili iniciate de aliaj francaj esperantistoj. Memoru pri Europa Bunto http://europa.bunto.free.fr/asocioj.htm

La ideo, kiel vi eble vidis, estas kunlabori kun defendantoj de cxiuj "malplimultaj" lingvoj, do cxiuj lingvoj krom la angla, nuntempe. Ne nur grandaj lingvoj. Mia granda revo estus sukcesi finfine kunlaborigi defendantoj de la landaj kaj regionaj lingvoj. Regionemuloj konsciigxu, ke la landaj lingvoj ne estas iliaj malamikoj. La ideo estas, ke estas loko por cxiuj lingvoj. En la institucia kadro de Euxropa Unio, precipe por la landaj lingvoj. Sed en la vasta kampo de Euxropo, cxiuj lingvoj estu pli forte subtenataj. La angla subpremas cxiujn lingvojn. Esperanto ebligus al cxiuj lingvoj esti pli fortaj kune.

Se la lingvoj dauxre luktas unuj kontraux la aliaj (franca kontraux germana, regionaj lingvoj kontraux la franca), la angla plu venkos. "Dividi por pli bone regi". Apogantoj de la angla ecx ne bezonas strebi tion, cxiuj aliaj lingvodefendantoj faras tion mem.

Kore,
Aleks
pep
pep diras:
2007-04-01 19:51
Estimata Aleks,

Mi ne kredas, ke ekzistas lingvoj malamikaj, sed eventuale lingvanoj (kvankam ne tutaj lingvanaroj, kompreneble). Tial surprizas min via personigo de lingvoj, kiuj "luktas", "subpremas" aŭ "venkas". Tamen, por daŭrigi vian metaforon, se vi sincere kredas, ke la angla estas "malpli amika" al la okcitana ol la franca, sed male, ke ĉi-lasta povas esti valora aliancano de la okcitana, tiam ŝajnas al mi, ke vi komprenas nenion pri lingvodinamikoj, kaj precize kial ĉesiĝas la lingvotransdono de la okcitana, bretona, arpitana k.a. lingvoj en Francio.

En rilato al la grupo Linguarum, mi scivolemas, ĉu ĝi okupiĝas nur pri la angla aŭ ekz. denuncas la duan artikolon de la franca konstitucio kaj aktivas ankaŭ por la instruado de la naciaj lingvoj en Francio kaj ilia uzado en la publikaj televidaj kaj radiaj elsendoj.

Kiel ano de popolo (kaj lingvo) minoritatigita de neanglalingvanoj, kredu min, ke la angla ne estas mia ĉefa zorgo. Tio neniel signifas, ke mi povas kompreni, ke por franclingvano ĝi povas esti zorgiga afero, sed mi esperas, ke franclingva esperantisto kapablas kompreni, ke la jarcentlonga premado de la franca en Francio (ankaŭ per ekstreme diskriminaciaj leĝoj kaj praktikoj nun ekzistantaj) estas nekompareble pli forta, ol tiu, kiun povas sperti franciaj franclingvanoj, kiuj povas normale komuniki surstrate per ĝi, edukiĝi en ĝi (preskaŭ) laŭ sia tuta studsistemo, spekti televidon, frekventi kinejojn, legi librojn ktp. Ĝuste tiajn aferojn, kiujn la franclingva plimulto malpermesas al okcitano, bretono k.a.
aleks
aleks diras:
2007-04-01 22:02
Estimata Pep Pou,

se mi ne suficxe klare esprimis tion, mi rediras "Se ekzistus tia forumo por la kataluna, la okcitana, la bretona kaj aliaj regionaj kaj malpli multaj lingvoj, ni tre gxojus partopreni al tiuj, kaj kunlabori kun defendantoj de tiuj lingvoj."

Bonvolu indiki gxian adreson al mi, se ekzistas, mi tre gxojos kaj interesigxos partopreni al gxi.

Min tre placxis via "insulteto" pri nescio de lingvodinamiko ;)
Tiu debato estas klara pruvo kiel superrego de la angla dauxros kaj dauxros. Cxiuj aliaj lingvanoj pensas nur pri disputi unuj kontraux la aliaj, anstataux disputi por la unua loko, anstataux kontesti superregon de la unua :(

Kio min kolerigas, estas ke foje katalunaj politikistoj preferas esprimi sin en la angla ol en la hispana, pro nerajto uzi sian lingvon. Cxu tio iumaniere helpas rekonigi sian lingvon ? Kiel do ? mi ne povas kompreni tion :( Certe tio plifortigas la anglan, sed kiel tio plifortigas ilian regionan lingvon ?

Cetere, se vi konsideras, ke situacio de regionaj lingvoj estas pli favora en anglolingvaj landoj, ekz. la skota, irlanda, kimra en Britio, la indiaj lingvoj en Usono, ol en Francio, vi povas provi konvinki min pri tio.

Kion mi nun diros eble kolerigos vin. Laux mi, la regionaj lingvoj, en Francio, tutklare bezonas malpli da subteno ol Esperanto. Ili estas :

- elekteblaj lingvoj en la bakalauxreo (postulo de francaj esperantistoj ekde 100 jaroj !)

- oficiale subtenataj de la Gxenerala Delegitaro pri la Franca Lingvo kaj la Lingvoj de Francio (DGLFLF), kiu ecx sxangxis sian nomon pro ili

- en programoj de regionaj televid- kaj radio-stacioj.

- subtenataj de koncernataj Regionoj (Bretanio, Midi-Pyrenees ...)

- lerneblaj en specialaj lernejoj de miloj de lernejanoj

- cxiujare esplorataj de la DGLF kadre de sia raporto pri stato de la franca lingvoj kaj lingvoj de Francio

Esperanto, kiel vi eble scias, gxuas neniun el tiuj avantagxoj. Tio eble ne placxos al vi, sed kiel Esperantisto, mi konsideras lukton favoran al Esperanto pli necesan ol lukton por la regionaj lingvoj, por kiuj sin investas surstrate jam 10miloj da homoj (Beziers ...)

Mi kredas, ke vi logxas en lando multe pli favora al siaj regionaj lingvoj ol Francio. Sed kio estas la nuna graveco de Hispanio kaj de la hispana en Euxropa Unio ? Francio estas unueca lando, ne estas federacio. Cxu necesas dissxiri Esperantistojn laux ilia preferata landa/nacia/regiona lingvo ? :(
farri
farri diras:
2007-04-02 23:03
Aleks,

Dum kelkaj jaroj laboris en Okcitanio, plejfoje donante iom da digno al lingvo malplimultigita, sendignigita kaj ecx malpermesata (ecx nuntempe far la 2a artikolo de la francia konstitucio). Mi spertis kelkajn kortusxajn anekdotojn, kelkaj maljunuloj ecx ploris emocie kiam ili havis la eblecon tutnature uzi sian lingvon.

Mia cxefa laboro estis ke infanoj komprenu la okcitanan pro tio ke multaj geavoj ne scipovas la francan kaj genepoj ne scipovas la okcitanan.

En Okcitanio ne eblas vivi okcitane!

Situaciojn TUTE EKSTER LA HOMAJ RAJTOJ mi trovis tie, kaj dauxre trovas. Situacioj kiuj sendignigas la homojn pro tio ke ties denaska lingvo estas tute senkonsidera kaj persekutata.

Lauxpete, estas bezonataj 21 laborpostenoj por instrui la okcitanan en publikaj mezlernejoj, kaj la registaro kunvokas nur DU!!!!!

Cxu mi devas elteni vian diskurseton cxiosciulan?

Versxajne vi neniam spertis la fakton ne povi paroli vialingve tute nature en via cxiutaga vivo.

Esperanto estas lingvo kiun oni elektas pro kiu ajn kialo. Mi certe elektis gxin pro sento al lingva ekologio kaj samniveligo de cxiuj lingvoj (ne naciaj kaj regionaj, sed cxiuj naciaj kaj unu internacia). Male mi ne elektis naskigxi en la kadro de lingvo senrajtigita, tutsimple okazis al mi.

vee

Farri
aleks
aleks diras:
2007-04-04 01:12
Saluton Farri!

Pri la okcitana kaj la kataluna vi certe pli kompetentas ol mi. Mi nur scivolas: cxu vere ekzistas homoj, kiuj havas la okcitanan kiel denaskan kaj cxefan parolan lingvon ? Mi - cxu naive ?- kredis, ke cxiuj homoj en Francio scipovas, u la landan lingvon, la francan. Mi tute konsentas, ke la diversaj francaj registaroj, ekde Francisko la Unua (Villers-Cotterêts, cx. 1537) akiris tiun statuson de la franca per fiegaj rimedoj.

Sed nun oni ne malplifortigu la francan favore al la francaj regionaj (aux aliaj) lingvoj. Mi estas kompreneble por oficiala, registara subtenado al tiuj lingvoj. Sed kontraux la sinteno de kelkaj, mi timas, ke ekzistas nur naciaj lingvoj kaj la angla. Alivorte, mi estas por la rajto uzi la okcitanan en kelkaj medioj, en Okcitanio, sed kontraux ke oni povu vivi NUR okcitane en Okcitanio. Cxu mi estas naciisto, se mi diras, ke Okcitanio antaux cxio estas (historia parto de) Francio ?

Resume, la okcitana kaj aliaj nelandaj naciaj lingvoj gxuas malpli da rajtoj ol antaux 500 jaroj sed dauxre multe pli ol Esperanto. Estante neparolanto de ajna malplimulta lingvo, nature interesas min cxefe la kampo de agado por Esperanto, la plej malhelpata lingvo inter cxiuj. Certe mi reagus alimaniere, se mi estus okcitano aux kataluno ks.

Krome, malfacile estas lingvopolitikumi unuflanke landonivele, aliflanke EU-nivele. Kelkaj aktivuloj aktivas pri la EU-nivelo, kiu havas malsamajn celojn kaj postulojn ol la landa nivelo.

Kore
ALeks
pep_pou
pep_pou diras:
2007-04-04 16:54
Mi kredis, ke esperanto estas afero de justeco. Tio ne ŝajnas validi por via koncepto de esperantismo.

- Por via informo, la statistikoj, kiuj malpli taksas la kvanton de parolantoj de la okcitana, taksas la nombron de parolantoj ĉ. 1 miliono. 2-4 milionoj ŝajnas pli kredeblaj kvantoj. Kiom da tiuj homoj kapablas esprimi sin pli bone en la okcitana ol en aliaj lingvoj -ne nepre la franca- (estas okcitanoj ankaŭ en Katalunio kaj Piemonto, cetere kun multe pli da rajtoj ol en Francio) estas, laŭ mi duaranga, afero. Prave, supozeble, ke malpli. Sed ĉu nombroj validas por rajtoj? Se tio validas, estas do tute normale, ke la esperantistoj, dekono de la okcitanlingvanoj, kaj multe pli dise distribuitaj tra la mondo, ĝuu malpli da rajtoj ol la okcitanoj. Laŭ mia koncepto, homaj rajtoj (inkluzive de la lingvaj) estas afero super la kvantoj: ĉu malgejoj rajtas subpremi gejojn, ĉar ĉi-lastaj estas malpli multaj?

- Ĉu vi vere kredas, ke rajtigo de homaj rajtoj (t.e. ankaŭ de lingvaj rajtoj - Manifesto de Prago) al okcitanoj, bretonoj k.a. en Francio "malplifortigus la francan"? Muelado de homaj rajtoj estas honto por la franca ŝtato kaj tio igas ĝian tutan ŝajndefendado de lingvaj rajtoj kontraŭ la angla plene senbaza kaj nekredebla: evidentiĝas, ke oni ne favoras lingvajn rajtojn, sed ke oni volas parton de la hegemonio por kunpremi la aliajn. Lingvopolitikon atentantan lingvajn rajtojn por ĉiuj (kaj ne nur por si) kreus aliancanojn por franclingvanoj kontraŭ la anglalingva hegemonio (eble eĉ inkluzive de la nefrancilingvaj francianoj), sed en la nuna stato de la aferoj, ĝi estas plena mistifiko, kiun ekzemple mi neniel subtenas, sed nur denuncadas. Francaj regantoj volas ŝanĝi monopolon al duopolo. Ne, dankon!
farri
farri diras:
2007-04-07 15:18
Malgraux la angla, kiom da jxurnaloj vi povas legi cxiutage en via lingvo?
Okcitanlingvano neniu

Malgraux la angla, kiom da televidkanaloj vi povas spekti tuttage vialingve?
Okcitanlingvano neniu (nur 15 minutojn semajne)

Malgraux la angla, kiom da materioj vi povas lerni en la lernejo pere de via lingvo?
Okcitanlingvanoj, nur unu homo inter 1 153 846 personoj rajtas lerni pere de sia lingvo.

Malgraux la angla, kiom da filmoj vi povas spekti en kinejoj vialingve?
Okcitanlingvano neniu

Malgraux la angla, kiam vi estas devigita paroli alilingve en via cxiutaga vivo?
Okcitanlingvano plurfoje cxiutage (krom logxantoj en hispania aux italia Okcitanio)

Malgraux la angla, en kiu lingvo estas skribitaj la indikojn en la medikamentoj kiujn vi acxetas vialande?
Por okcitanlingvanoj, en fremda.

Malgraux la angla, en kiu lingvo estas la operaciumo de via komputilo?
Por okcitalingvanoj, en fremda.

Cxu mi dauxrigu?

Cxu okcitanlingvanoj devas kontrauxstari la anglan por savi la francan?
Diable, cxu vi volas konvinki min ke mi protektu la lingvon kiu anstatauxigas tiun mian?

Malgraux la angla, vi povas plene vivi france cxe vi.
Sincere kaj okcitane... Me'n foti de l'anglés! (mi fajfas pri la angla!)

Per esperanto mi celas samrajtigi cxiujn lingvojn, ne nur tiuj oficialaj de la sxtatoj. En la mondo estas pli ol 6 000 lingvoj kaj cx. 250 sxtatoj. Cxu 5 750 lingvoj devas malaperi?
gmickle
gmickle diras:
2007-04-08 19:03
Ke la ĝeneraligo de la franca en Francio okazis per "fiegaj rimedoj" "ekde Francisko la Unua (Villers-Cotterêts, ĉ. 1537)" (Aleks), ne detenis kelkajn esperantistojn de Linguarum de manifestaciado kune kun la anoj de la Frankofonio en tiu simbola loko, Villers-Cotterêts, en oktobro 2005.

Aleks konstatas: "Malfacile estas lingvopolitikumi unuflanke landonivele, aliflanke EU-nivele. Kelkaj aktivuloj aktivas pri la EU-nivelo, kiu havas malsamajn celojn kaj postulojn ol la landa nivelo." Jes, kompreneble estas malfacile. Se esperantistoj agas laŭ certa linio ĉe unu publiko kaj laŭ tute alia linio ĉe alia publiko, la danĝero estas granda, ke iu rimarkos tion kaj opinios ilin nekredindaj. Aleks nomas Esperanton "la plej malhelpata lingvo inter ĉiuj". Ĉu malhelpata, aŭ ĉu nur ne tiom atentata de la publiko, kiom la esperantistoj volas? Eble unu kialo estas, ke ili nuntempe ne havas koheran lingvopolitikan linion, kiu meritas la publikan atenton.

Cetere, kiu provos sekvi la ligon al "Linguarum-democratia", kiun mi indikis en mia antaŭa mesaĝo, ne plu alvenos, ĉar iu (mi ne scias, ĉu Aleks, Renato Corsetti aŭ iu alia) fermis la arkivon antaŭ enrigardantoj. En tiu forumo agas oficialaj reprezentantoj de UEA, EDE, EEU ktp. Kion diras la membroj de tiuj organizaĵoj pri tio, ke iliaj reprezentantoj faras kaŝdiplomation kun lingvonaciistoj kaj malebligas, ke oni kontrolu ilin?

kun amikaj salutoj de Gary
mbavant
mbavant diras:
2007-04-13 21:30
Farri: samniveligo de cxiuj lingvoj (ne naciaj kaj regionaj, sed cxiuj naciaj kaj unu internacia)

Bela revo, sed la rezulto estos alia, ol vi esperas. La naciaj lingvoj ŝrumpos al nur familia uzo: lingvo de la bazaj sentoj, de la "malalta popolo", de la rubaĵgazetaro. Kaj ĉion kulture, science, komerce valoran ampleksos la internacia, t.e. la angla. La nunaj ŝtatoj-nacioj konstruiĝis kun kaj kontraŭ la regionoj, kun la konataj lingvaj konsekvencoj, precipe en la plej centrismaj ŝtatoj. Kompreneble, ke vi tial flegas venĝosenton, almenaŭ retrospektivan, sed ne vualu al vi la okulojn pri la rezultoj de via venĝo. Rigardu ajnan kosmetikaĵon, kaj vi jam povos sperti, ke ĥemio ne plu parolas hispane aŭ france. Kiujn ni danku? Viajn objektivajn aliancanojn el Bruselo. Ĉu tamen ĥemio de nun parolos katalune aŭ okcitane? Ne. Nek Esperante.

Farri: Cxu mi devas elteni vian diskurseton cxiosciulan?

Mi supozas, ke vi _povas_ elteni, kaj iusence ankaŭ _devas_, pro toleremo. Tio ne implicas, ke vi devas samopinii, sed fojfoje utilas deskui siajn certecojn :-)

Marc
farri
farri diras:
2007-04-13 23:33
jes, belega revo, samkiel esperanto! Kaj mi daŭre revos kaj faros kiel eble plej por ke ĉiuj lingvoj de la mondo estu samrajtaj, ĉiuj naciaj kaj unu internacia. Se mi estus tiel pragmatisma, mi ne estus esperantisto.

Bela revo estas monda paco, la fino de la malsato, kuraciloj por ĉiuj, kaj samaj lingvaj kaj kulturaj rajtoj por ĉiuj.

Ĉu mi devas ĉesigi tiujn revojn? Tial mi kabeus.

Venĝo, nenia. Samrajtigo, ĉia!

Pri la neelteneblo de kelkaj diskursoj; verŝajne nur konscias pri kiom dolora estas lingva malapero kiam oni spertas ĝin.
pep_pou
pep_pou diras:
2007-04-13 23:42
De kie aperis la ideo pri "venĝo"? Mi relegas la tekstojn de Farri kaj mi nenie vidas eĉ spuron pri tia sento. Venĝo kontraŭ kio aŭ kiuj? Ĉu oni venĝas sin, ĉar oni postulas la instruadon de (kaj en) nacia lingvo en la lernejoj (de jardekoj estas multege malpli da instruistoj ol petantoj) kaj la ĉeson de ĉiaspecaj ĉikanadoj kontraŭ la normala, ĉiutaga uzado de lingvo. Ĉu poste okcitanoj verkos pri ĥemio en sia lingvo, tion ili mem decidu: en ĉi tiu momento, ke ili povu lerni ĥemion en mezlernejo en sia lingvo estus kvazaŭ mirinda atingo. Kaj ĉu ĉar ili ne verŝajne uzos sian lingvon por "altaj" celoj, tio rajtigas iun senigi ilin pri iliaj rajtoj? Ĉu eble okcitanoj rajtas malpli ol grandlingvuloj sidaĉi antaŭ sia televido kaj kanalumadi dum la tuta tago? Neniu diris, ke ili estas aŭ devas esti pli belaj, inteligentaj aŭ simpatiaj ol iu ajn alia popolo en la mondo.
jinglada
jinglada diras:
2007-04-03 00:10
2 d'abril de 1700 un edicte reial prohibeix l'ús oficial de la llengua catalana a Catalunya Nord:

L'INTERDICTION DE LA LANGUE CATALANE EN ROUSSILLON PAR LOUIS XIV - EDIT DU ROY - TEXTE EN FRANCAIS D'EPOQUE - http://catnord.cat/fets.cfm?ID=7

Ni invitas vin, por memorfesti ĉi tiun malfeliĉan datrevenon, sendi mesaĝon al la kandidatoj al la prezidentecaj balotadoj de la franca sxtato por la nuligo, post 307 jaroj, de ĉi tiu legxo kaj por la ŝanĝo de la artikolo 2 de la franca konstitucio, artikolo kiu neas la ekziston de la lingvoj jam minorigitaj far la sxtato, artikolo kiu malpermesas ke la franca sxtato ratifiku la Cxarton de la minorigitaj lingvoj . Kunlaboru: http://catnord.cat/campanya.cfm
farri
farri diras:
2007-04-03 10:11
Gary,

Mi ne scias cxu temas pri miskompreno, sed traleginte vian mesagxon mi komprenis ke vi taksas neeviteble la malapero de lingvoj kaj vi proponas unulingvan homaron, ke esperanto farigxu cxies nura lingvo.

Espereble temas pri miskompreno

Loren
Loren diras:
2007-04-07 05:49
Pri malapero de lingvoj, Gary prezentas iujn taksojn de iuj, sed ne rekte sian; mi ne scias, kia gxi estus.

Pri la ideo de unulingva homaro, li ankaux ne mencias propran opinion, kaj laux mi ne klare diras ke iu ajn vere atendas ja unulingvan homaron.

Vi kaj mi, kiuj scivolas pri liaj opinioj, eble legu pli el la (multaj, facile troveblaj) skriboj de Gary.
gmickle
gmickle diras:
2007-04-08 19:00
Mi ne volas kiel Nostradamo antaŭdiri eventojn, kiuj okazos, se entute, post tre longa tempo. Sed singarde, surbaze de pasintaj kaj nunaj evoluoj, mi taksas verŝajna (ne proponas) la unulingviĝon de la homaro dum la daŭro de kelkaj jarcentoj. Ke la unusola postrestonta lingvo estos Esperanto, mi tamen, alie ol Lanti, tre dubas. Tute alia demando estas, ĉu tia lingva homogeniĝo de la planedo estas dezirinda aŭ ne. Kiel multaj aferoj, ĝi havos kaj avantaĝojn kaj malavantaĝojn.

Ĉiukaze, ĝi ne signifos la finon de "kultura diverseco", kiel panikigantoj asertas. Restus loko eĉ por lingva diverseco en la formo de sociolektoj kaj grupspecifaj ĵargonoj ene de unusola monda lingvo, kaj la homoj restus liberaj lerni la lingvojn de la pasinteco.

kun amikaj salutoj de Gary
pep_pou
pep_pou diras:
2007-04-13 20:02
Estimata Gary,
Mi sekvas kun intereso viaj opinioj kaj mi ne malpli malamas kaj deziras senmaskigi naciismon ol vi. Pri alia afero de viaj sintenoj mi miretas. Sxajne vi ne estas lantiisto en la senco, ke vi emus je malapero de la diverseco de lingvoj kaj kulturoj (eble sxtumpe konservitaj je slangoj junularaj aux profesiaj), tamen vi sxajne tute ne interesigxas pri ilia konversevado. Cxu vi konsideras tiun diversecon senvalora aux cxu fatale malaperonta? Kaj en la dua okazo, kial tian akceptemon de lingva kaj kultura darvinismo vi ne same aplikas cxe aliaj sociaj maljustajxoj?
Pep
gmickle
gmickle diras:
2007-04-16 05:04
Saluton, Pep. Mi ĝojas, ke vi ne volas ligi la aferon de lingvokonservado kun naciismo. Defende al Lanti, necesas diri, ke Lanti mem ne estis tia "lantiisto", kiu alstrebis tutmondan kulturan unuformecon. Li aprezis kulturan diversecon, sed volis, ke ĝi kiel eble plej rapide ĉesu strukturiĝi laŭnacie. Mi mem opinias, ke poioma transiro al tutmonda "postetna" socio estas verŝajna. Dum la pluiro de la historio, ankaŭ la homa kulturo ŝanĝiĝas. Oni ne povas trakti la lingvaron de la mondo kaj la geografian distribuon de lingvoj, kvazaŭ ili estus io alia ol kulturhistoriaj fenomenoj, ŝanĝiĝemaj kiel ĉiuj aliaj. Mi ne opinias la nunajn formojn de kultura diverseco senvaloraj. Sed mi ne apriore malaprezas eventuale eblajn estontajn formojn de kultura diverseco, kiuj ne inkluzivos tian lingvan diversecon, kia nun ekzistas.

Mi ne kredas, ke "darvinismo" bone priskribas la ŝanĝiĝojn de la monda lingvo-sistemo. Lingvoj ne estas biologiaj specioj. Se ili vere estus specioj, tiam Esperanto (kiel iuj malŝatantoj de ĝi vere diras) estus "monstro", io groteska, nenature kunmetita el eroj de diversaj lingvoj. Ĉe malapero de lingvo eblas paroli pri maljustaĵo, kiam ĝi okazas pro ekstera trudo, sed tiel ne estas en ĉiu kazo.

Gary
ancxjo
ancxjo diras:
2007-03-23 02:50
Varmegajn gratulojn al la katalunaj esperantistoj!
bab
bab diras:
2007-03-23 21:23
Hm, la pria artikolo de Eurolang (http://www.eurolang.net/index.php?d=0&option=com_content&task=view&id=2848&Itemid=1&lang=fr aŭ http://www.eurolang.net/index.php?option=com_content&task=view&id=2848&Itemid=1&lang=en) diras nenion pri Esperanto... Sed kompreneble oni manifestaciis ja pro la Okcitana. (Tamen, mencio de eo kiel kromefiko estus bone, ĉu ne?)