Koboldo Heroldas (KoHe) aŭ La veraj manipulistoj
En "Heroldo Komunikas" (HeKo 327 7-B, 7 apr 07), iu anonima aŭtoro de la memdeklarita Esperanta Civito akuzas min esti manipulisto. Tio estas publika kalumnio de HeKo damaĝanta mian reputacion kiel aŭtoro kaj eldonisto, kontraŭ kiu mi povus procesi se mi ne taksus la Civitajn instancojn jam sufiĉe ridindaj en la okuloj de la plej granda parto de la esperantistaro.
Pro tio sufiĉu tiu ĉi artikoleto, kiu iom prilumigu la vojon de mia poemaro (Ĉiuj dioj estas for...) al "Verko de la jaro" de la Civita "LF-koop", kaj kiu montru, kiumaniere iuj koboldoj en siaj ombraj ĉambroj heroldas premion, kiu ne havas eĉ la plej etan valoron.
Por klarigi la situacion al la multaj kiuj legas nek HeKo-n nek Literaturan Foiron (LF), mi unue donas ĉi tie la tekston de la koncerna HeKo, poste klarigas kelkajn faktojn el tiu ĉi HeKo, kaj fine prezentas iom da historio kaj mian koncizan deklaron.
La teksto [HeKo 327 7-B, 7 apr 07]:
S-ro Camacho opinias ke "en la Belartaj Konkursoj de UEA la literatura nivelo ne ĉiam brilis (tamen nenio komparebla kun la skandale manipulitaj Floraj Ludoj aŭ la Verko de la Jaro)". Tio estas opinio plus akuzoj sen pruvoj.
Ni demandu nin: kiu gajnis la lastan premion "La Verko de la Jaro"? Poemaro, kies aŭtoro estas la mastro de eldonejo Mondial, kiu mem presis ĝin.
Kio estas eldonejo Mondial? Tiu, kiu produktos proprakoste periodaĵon redaktotan de s-ro Camacho.
Se la akuzoj de Camacho estas pravaj, li vendis sin al manipulisto. Por ne aspekti skizofrenia, s-ro Camacho devus konfesi sin mensoganto.
La unua alineo enhavas citaĵon de Jorge Camacho kiu i.a. mencias manipulojn koncerne la "Verkon de la Jaro". Tiu ĉi "Verko de la Jaro" estas poemaro kiun (se oni kredas la regulojn) la legantoj de "Literatura Foiro" elektas kiel la plej ŝatatan de la koncerna jaro. "Literatura Foiro" estas organo de LF-koop (la organizinto de la premio "Verko de la Jaro"), kiu estas parto de la kerno de la "Esperanta Civito".
La dua alineo de la HeKo-teksto mencias min mem, kiel gajninton de la lasta premio "Verko de la Jaro (2005)" de Literatura Foiro. Ĝi krome mencias ke mi estras la Novjorkan eldonejon Mondial.
La tria alineo mencias ke Mondial estos la eldonanto de Beletra Almanako (BA), nova literatura periodaĵo, kies unua numero aperos septembre 2007. Mi ne scias de kie la HeKo-aŭtoro havas la scion ke mi financas BA-n memstare, sen pruntepreni monon de sekretaj kontraŭ-Civitaj fortoj; sed ĝi estas nur la duona vero, ĉar envere ni laboregas por ke BA estu komplete financata de ĝiaj legontoj, kaj la nombro de antaŭmendoj estas pli ol nur esperdona. La alia duonvero en tiu ĉi alineo estas, ke la redaktora teamo konsistas el tri homoj, ne nur el Jorge Camacho (kiu ĉefredaktas). Aldoniĝas István Ertl kaj Probal Daŝgupto.
La kvara alineo fakte diras, ke Camacho aŭ mensogis dirante ke ekzistas manipuloj koncerne la "Verkon de la Jaro", aŭ estas skizofrenia. La alineo krome diras ke, se Camacho ne mensogis, "li vendis sin al manipulisto", do al mi, la eldonisto de BA kaj aŭtoro de la "Verko de la Jaro".
Tamen tiu ĉi lasta alineo montras ankaŭ lingvan malkompetentecon de la HeKo-aŭtoro: Se la premioj "Verko de la Jaro" estas manipulitaj, tiam, laŭ la HeKo-aŭtoro, ankaŭ mi, la gajninto de la lasta premio devas esti manipulisto, kaj Camacho ne "vendu" sin al mi kunlaborante kun mi. Kion la HeKo-aŭtoro devus, sed ne volis, diri, estas: Se la premioj "Verko de la Jaro" estas manipulitaj, tiam ankaŭ la lasta premio baziĝas sur manipuloj de la organizintoj de la premio, kaj do la lasta premiito ne estas manipulisto, sed manipulito.
Kiom vere valoras la premio "Verko de la Jaro"? Sekvas unu letero kiun mi ricevis de leganto de "Literatura Foiro" kaj voĉdonanto por la premio "Verko de la Jaro", kaj poste kelkaj nombroj montrantaj sur kio baziĝas la rezultoj de tiu ĉi premio.
Je la 7-a de majo 2006, mi ricevis la jenan retleteron de konato (mi ellasas la nomon de la skribinto, sed la bonintenca kaj por mi flata teksto estas aŭtentika). El tiu ĉi letero mi aŭdis la unuan fojon en mia vivo pri la ekzisto de la premio "Verko de la Jaro", kaj pri tio ke mia poemaro estas nomumita. Jen la teksto:
peto de legonto:
Kara Ulrich Becker,
vian ret-adreson mi hieraŭ retrovis...
Ni iam ĉeUKe jam vidis nin sed supozeble ne sukcesis pli.
En LITERATURA FOIRO-219 (p. 46) oni povis voĉdoni por la verko de la jaro 2005. Mi signis per kruceto vian poemaron - iom aŭdace –
1. ĉar mi ĝin ankoraŭ ne vidis, tamen mi jam legis kelke da prozaj tekstoj de vi, kiuj plaĉis al mi (lastafoje la rakonton premiitan en la Belartaj Konkursoj de UEA)
2. ĉar mi lastatempe legis la poemarojn "Celakantoj" kaj "Provizore" sen aparta entuziasmiĝo
3. ĉar mi ankoraŭ tute ne aŭ preskaŭ ne aŭdis pri la du aliaj kandidatoj Angele Straleckiene kaj Klara Ilutovich.
Ĉu mi povus nun mendi ĉe vi unu ekzempleron de via poemaro "Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj poemoj"?
Ĉu vi plu loĝas en Novjorko?
Kun amika saluto, ...
La sekvaj nombroj montru, ke mia amiko certe ne povas esti la sola voĉdoninto por la "Verko de la Jaro" 2005, kies voĉo por mi baziĝas pli sur nekono de la premiendaj verkoj ol sur kono.
Mi estas (bonŝance por tiu ĉi artikolo) kaj la premiito kaj la eldoninto de la premiita verko, kaj konas la vendostatistikon de mia poemaro. Jen do kelkaj faktoj:
Ĉiuj movadaj eldonistoj konas la problemon de vendado de poemaroj. Ĝis la apero de "Literatura Foiro" n-ro 219 komence 2006 (kiam aperis la alvoko por voĉdoni por la "Verko de la Jaro"), mi elsendis 15 ekzemplerojn al la libroservo de UEA, 6 ekzemplerojn al du aliaj naciaj libroservoj, kaj 2 ekzemplerojn al individuaj mendantoj, do entute nur 23 ekzemplerojn.
Se oni konsideras ke la sekva mendo de UEA de mia poemaro okazis nur en novembro 2006, UEA vendis konsiderindan parton de la 15 unuaj ekzempleroj probable nur dum la UK en Florenco, do post la voĉdonado por la premio "Verko de la Jaro" (kaj fakte pluraj diris al mi persone dum la UK ke ili aĉetis ĝin). La aliaj du libroservoj ne remendis, do supozeble ĉe ili la poemaro ne elĉerpiĝis.
Baziĝante sur mia eldonista sperto, mi tre verŝajne ne malĝuste trafas, se mi taksas ke ĝis la voĉdonado por la premio "Verko de la Jaro" en la tuta mondo ne vendiĝis entute pli ol 15 ekzempleroj de la poemaro.
El tiuj ĉi taksitaj 15 ekzempleroj, tutcerte nur nekonata eta parto trafis ĝuste en la manojn de legantoj de "Literatura Foiro" kaj voĉdonantoj de la premio – se oni taksas inter 4 kaj 7 ekzempleroj, oni verŝajne estas jam iom tro optimisma.
Kompreneble, en la aŭgusta numero de Literatura Foiro (en kiu la premio estis konigita) ne troveblas iuj nombroj indikantaj kiom da legantoj entute voĉdonis.
Kaj multe pli grave, kaj sendepende de tio, kiom voĉdonis: Ne pli multe ol manpleno da voĉdonintoj konis mian poemaron. Nek verŝajne la aliajn poemarojn.
Do, kiom la premio "Verko de la Jaro" de LF-koop valoras? Kaj kiom ĝi valoros, kiam, kiel anoncite, ĝi estos prizorgita ne plu de LF-koop, sed de la Esperanta PEN-Centro, alia nebula Civita institucio? Neniom, laŭ la supre donitaj nombroj.
Mi deklaras ...ke mi fajfas pri la premio "Verko de la Jaro" de LF-koop kaj substrekas ke ĝi ne plu havas iun ajn signifon por mi; kaj se mi estus ricevinta ion ajn (diplomon, objekton), mi redonus ĝin, post tiu ĉi denova ofendo fare de la koboldoj de HeKo kaj la Civito. Mi ne volas esti objekto de iliaj manipulaj ludoj.
...ke mi bedaŭras ke mi donis la intervjuon al Literatura Foiro n-ro 222 lige kun la premio; tiutempe mi kredis ke la intervjuo helpos la vendojn. Sed mi verŝajne agis kiel la heroo de la nova libro kiun mi ĵus eldonis en Esperanto: Kiel Ŝlemilo, kiu vendis sian ombron al la diablo por fariĝi riĉa. (Nu, feliĉe por mia animstato, la intervjuo en Literatura Foiro ne vere influis la vendostatistikon de la poemaro...)
Ulrich Becker