Afrika milito trafas esperantistojn en Kongo
La 2-a milito de Kongo estas unu el la plej mortigaj konfliktoj en la mondo iam ajn. En la milito partoprenis ok afrikaj landoj kaj proksimume 25 armitaj grupoj. Mortis en la konflikto proksimume 3,8 milionoj da homoj, ĉefe pro malsato kaj malsanoj kaŭzitaj de la milito. Pliaj milionoj estis forpelitaj el siaj hejmoj kaj petis azilon en najbaraj landoj.
Plu daŭras tri ĉefaj bataloj, el kiuj la plej serioza estas la situacio en la provincoj Norda kaj Suda Kivu. Tie la armita grupo FDLR (Forces Démocratiques de la Libération du Rwanda) de la hutua etna grupo strebas forpeli eksterlandajn tuciajn trupojn, entrepreni "etnan purigon", mortigante lokajn tuciojn, kiuj estas nomataj "banyamulenge", kaj fine faligi la registarojn de Kongo kaj Ruando.
Ĝuste en la orienta parto de Kongo loĝas multaj esperantistoj, kiuj nun denove estas kaptitaj en la kaosa situacio. En letero sendita la 24-an de septembro el la adreso de la prezidanto de loka Esperanto-klubo Solidareco, la sekretario de la klubo, Mungeri Ndarihoranye Ezechiel, rakontas pri la situacio.
- Pro la daŭra milito en niaj distriktoj Masisi kaj Rutshuru ni klubanoj estas dislokigitaj en diversaj lokoj de la suda regiono Kivu. Aliaj estas en la urbo Goma pro la milito, kiu estas inter la militistaro de gen. L. Nkunda kaj tiu de nia registaro en Kinŝaso. Nun ni loĝas en tendaro de Bitale, aliaj ests en tendaro de Goma.
Poste li rakontas pri la katastrofo, kiu trafis la prezidanton de la klubo, Houston Ndarihoranye.
- La edzino de nia prezidanto Houston jam mortis la 2-an de septembro 2007 pro vundo ĉe la femuro. Ŝi estis pafita de rabistoj, kiam ili venis rabi ilian domon. De longa tempo ŝi estis en hospitalo, sed finfine ŝi ĵus mortis. Houston ankaŭ spertis akcidenton. Kiam li frapiĝis kontrau ŝtuparo en sia domo, la osto de lia kruro rompiĝis. Antaŭ preskau unu monato la kruro estis engipsigita. Ni ne scias kiam li resaniĝos. Liaj 2 gefiloj estas gastigataj de klubanoj.
La letero estis diskonigita de la eksa prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kiu esperas, ke oni donacos monon al konto Espero, por ke UEA povu helpi la esperantistajn viktimojn de la interna milito.
Subtile kanti en ĉi murdepoko
pri l’ propra vivo, kiam ja milmiloj
per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
pereas, vere ŝajnus aĉa moko.
La tuta riĉa poezia stoko:
la luno, steloj, floroj, birdotriloj,
la delikataj amaj maltrankviloj
disflugas en la blov’ de ĉi siroko.
[…]
(La ceteron legu aliloke. Mi celis citi, ne ŝteli.)