Kvalito, ne kvanto - nemovada esperantismo
Ni ĉiuj scias (mi supozas), ke homoj emas ne longe resti kun nia lingvo: la Esperantistoj de hodiaŭ ĝenerale ne estas la Esperantistoj de hieraŭ. Pro tio (interalie) la lingvo ne evoluas tute normale. La sperto ofte sekvas jenan progreson (vidu la apudan bildon - alklaku por grandigi.).
Komparu tion kun la maniero, kiel oni interesiĝas pri ordinara priokupo. Kiel Vi unue interesiĝis pri muziko, la franca lingvo, la belartoj, la literaturo - pri io ajn, kio daŭre plenigas Viajn tagojn? Ĉu Vi aliĝis al movado? Ĉu Vi subskribis manifeston? Aŭ ĉu Vi simple sinkis en la aferon sen specifaj atendoj? Ĉu oni "kabeas" el ekzemple sia interesiĝo pri fotografiado de birdoj? Pri sia amo al motorciklado, futbalo, naĝado?
Tute ne. La pli natura ŝablono pli aspektas jene (klaku por grandigi):
Ŝajnas al mi, ke la celo de serioza esperantisto devus esti, ke interesitoj sekvu la duan, kaj ne la unuan, manieron de progreso. Tion eblas instrui nur per ekzemplado. Ne eblas seniluziiĝi pri aferoj, kie neniam estis iluzioj. Do ni ne donu pliajn iluziojn al mondo jam ĝisnaze profundigita en iluziojn. Mi ne scias kiom ĝeneralas la tendenco, sed estas fakto de mia vivo, ke la Esperanto-movado forpelas kvalitajn interesatojn (kaj tio certe ne estas nova konstato).
Mi iam esperantigis homon senintence, kiam li aŭdis min paroli telefone kun alia esperantisto. Bedaŭrinde li ne restis esperantisto, ĉar li aliĝis al la movado, kaj kiel oni envenas, oni tre facile eliras per la sama vojo. Mi interesigis alian, profesiulon, neintence per mia esperantlingva blogo; li tamen vidis la movadaĵojn sur la reto kaj decidis, ke Esperanto estas "unu el tiaj aferoj, kiujn ŝatas homoj, kiuj ŝatas tiajn aferojn".
Neniu el la du iam atingis la efektivan lingvon. Neniu el la du iam vidis NPIV. Neniu el la du iam vidis Astronomian Vortaron, aŭ la gramatikojn de Wennergren aŭ de Mattos.
Ekzempleroj de NPIV kaj/aŭ PMEG en publika biblioteko povas interesi almenaŭ du-tri homojn jare, kaj tre eble, unu restos interesata. Ĉu eble la akumuliĝintaj kotizoj dum pluraj jaroj prefere elspeziĝu por tia "propagando"? Kiel interesiĝas ordinara scivolema homo pri iu ajn lingvo, kiun ŝli ne bezonas pro sia kariero?
La usona populariganto de la lingvistiko Mario Pei (1901-1978) iam diris en intervjuo, ke li interesiĝis pri la rusa ĉar li ŝatis "tiujn strangajn literojn". Elstara esperantisto en Nov-Jorko en la 60-aj jaroj interesiĝis pri Esperanto ĉar li "ŝatis la ĉapeletojn". Mi mem interesiĝis pri la jida ĉar mi ŝatis la hebreajn literojn, kaj tro pigris por studi la hebrean.
Tiaj estas naturaj, normalaj kvankam ne tute raciaj interesiĝ-manieroj. Ili ne dependas de logiko, de propagando (en la kutima senco), de allogo surbaze de praktikaj konsideroj. Sed ili funkcias senĉese inter ni homoj.
Mia blogo estas konata al miaj iamaj kolegoj en la universitato, ĉar retpaĝoj de ĉiuj emeritoj estas listigitaj en la sama loko. Ili scias, ke mi ne estas "strangulo" sed serioza lingvisto, kaj ili povas adicii 2 kaj 2 senhelpe. Nur necesas tri paŝoj por "propagandi":
- Lernu la lingvon bone.
- Faru ion publikan per ĝi, ne pri ĝi.
- Zorgu, ke paŝo 2 sekvu paŝon 1.
Kaj ne forgesu: neniu povas scii la finajn rezultojn de siaj agoj.
Ken Miner
- Rilata teksto: Eĉ el sub la tero aperas la vero
Kvalito havas kelkajn el la samajn problemojn: por kelkaj PIV aŭ PMEG estas la alta pinto. Por aliaj estas <a href="http://www.esperanto.mv.ru/Kruko/">Kruko kaj Baniko</a>. Mi ne volas disputi pri kion signifas "kvalito", sed oni nur povas vidi la fenomenon de "Youtube" por kompreni ke kvalito ne estas la nura grava afero en la vivo.
Mia sperto dumlonge estas ke homoj lernas kaj daŭre studas Esperanton pro ege malsamaj kialoj. Tio, kio allogas unu homon, forpelas alian. Por mi, mi daŭre Esperantumas plejparte pro du kialoj. Verŝajne la plej grava por mi estas ke Esperanto donas al mi ligon kun aliaj homoj de apartaj komunumoj. Per Esperanto, mi ekkonas homojn kiujn mi nenial havus alian okazon renkonti -- ne nur internacie, sed ankaŭ trans ras kaj klasdividojn en mia propra lando. La dua kialo, verŝajne la kialo mi unue lernis ĝin, estas ke ĝi estas iu mensa defio esprimi sin kaj kompreni aliajn alilingve.
Kiam mi iris al Brazilo, mi tute surpriziĝis ĉar la homoj tie lernas Esperanton pro tute malsamaj kialoj. Tie, oni vere amas la ideon de Esperanto kaj multaj ligas ĝin al plibonigo de sia menso kaj spirito. Tio estas por multaj, esprimo de sia spiritismo. Mi ne bone komprenas spiritismon, nek emas sekvi tiun padon, sed mi ne nomus ĝin pli iluzia ol aliio.
Plej amuze al mi, en via rakonto, vi diras ke vi alogis homojn, sed la movado forĉasis ilin. Jen la problem kun la Esperanto movado: esperantistoj! Tiun problemon, mi timas, vi neniam solvos.
Ni semas kaj semas, ĉu? Ni ĉiuj tamen devas sekvi la propan sulkon -- la proprajn iluziojn. Esperanto aŭ taŭgas por iu aŭ ne. Ni ĉiuj vidis kio okazas kiam ege entuziasma komencanto volas tuj varbi. (Fakte, kelkaj el ni iam estis tiu komencanto.) Ne estas mi, nek vi, kiu seniluziigos ilin.