Propedeŭtika dezirpensado furoras
Pri la propedeŭtika valoro de Esperanto komencis paroli jam Antoni Grabowski, kiu publikigis artikolon pri la temo en Pola Esperantisto en la jaro 1908. En sia artikolo li montris per konkretaj ekzemploj, kiel antaŭa lernado de Esperanto poste povas helpi en studado de la franca kaj latina lingvoj, rakontas Vikipedio.
En la ruslingva Vikipedio la artikolo pri la propedeŭtika valoro de Esperanto skribas pri esplorrezultoj, kiuj ŝajnas montri, ke ĉe dulingvuloj la kvanto de cerboĉeloj kreskas, sed tamen ne rekte ligas tiun aserton kun Esperanto. Pli amplekse pri la diversaj lingvolernaj eksperimentoj raportas la anglalingva kaj franclingva Vikipedioj. Pri la eksperimentoj rakontas ankaŭ la enretigita ampleksa germanlingva verko Eine Sprachmodell für den Fremdsprachenunterricht.
Estas nekontestata fakto, ke lernado de unu fremda lingvo povas forte utili en la lernado de pliaj fremdaj lingvoj, evidente iom depende de la individuaj ecoj, similoj kaj malsimiloj de la lernataj lingvoj. En reklamado de Esperanto oni tamen kutime asertas, ke ĝuste Esperanto pro sia facileco estas unika helpilo en lingvolernado, kaj ke helpe de Esperanto oni povas pli rapide kaj facile atingi bonan lingvoscion en ajna alia lingvo.
Tiel argumentis Reinhard Selten en sia parolado en la Eŭropa Parlamento la 9-an de majo:
- La dualingva efiko estas tiom forta, kaj Esperanto tiom facila, ke estas pli favore unue lerni Esperanton kaj poste nacian fremdlingvon, ol nur tiun fremdlingvon solan. Tio estas science pruvita per lernejaj testoj.
Alia tipa ekzemplo de tia argumentado estas la "Ekologi-lingvistika ekspertizo", kiun multaj esperantistaj fakuloj en septembro 2006 subskribis por konvinki la aŭtoritatojn de Rusio enkonduki Esperanton en la altlernejojn. Laŭ la fakuloj, internaciaj studoj pruvis, ke "enkonduko de Esperanto en la mezajn kaj superajn lernejojn kontribuus sen pliigo de studhoroj kaj kroma salajrado de pedagogoj al pli bona asimilo de fremdaj lingvoj".
Inter la subskribintoj de la "ekspertizo" estis ankaŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA. Libera Folio demandis al li, ĉu li bone esploris la tekston antaŭ ol subskribi ĝin.
- Mi mensogus, se mi dirus, ke mi atente tralegis ĝin, sed ĝenerale mi kredas, ke ĝi estas en ordo, ĉu ne?
Laŭ Renato Corsetti, eĉ se Esperanto ja estas facila lingvo, ĝi povas ŝajni malfacila al usonemuloj kiuj ŝatas la liberan merkaton.
- Mi volas diri, ke se iu volas forte identiĝi kun Usono kaj la usonanoj (bedaŭras, ke li-ŝi naskiĝis en Svedujo kaj ne en Ohio/Ohajo, volas preskaŭ komprenigi al la aliaj, ke li-ŝi naskiĝis en Ohajo kaj subtenas la liberan merkaton, ktp.) kaj forte malfavoras alternativajn viv-manierojn kaj ideojn, li-ŝi sentos instinktan forpuŝon ĉe Esperanto, kaj, se oni devigos lin-ŝin, li-ŝi lernos ĝin tre pene kaj kun naŭzo, kaj eĉ post la lernado restos konvinkita, ke tio ne estas lingvo, kaj ke la angla estas pli bela kaj pli facila.
La aserto en la "ekspertizo" kiun Renato Corsetti subskribis, laŭ li mem "ŝajnas simpligita versio eĉ rilate al la eksperimentoj faritaj en Paderborn". Spite tion, laŭ Renato Corsetti ekzistas almenaŭ unu serioza scienca studo, kiu donas indikojn pri la afero.
- Ĝi estis farita en la komenco de la 50-aj jaroj en Britujo sub la kontrolo de la universitato de Sheffield. La studo konkludis ke Esperanto ja havas pozitivan efikon almenaŭ ĉe la studentoj malpli lertaj pri lingvoj.
Laŭ la resumo pri la koncerna studo, aperanta en la anglalingva artikolo en Vikipedio (kaj same en Eine Sprachmodell für den Fremdsprachenunterricht), la esploro konkludas, ke por "studentoj pli inteligentaj" studoj de Esperanto ne helpas en lernado de la franca. Ne estas indikite, kiel oni mezuris la inteligentecon.
Efektive laŭ fakuloj ne ekzistas science validaj esplor-rezultoj, kiuj vere pruvus la ĝeneralan tezon. Plej ofte esperantistoj citas la eksperimenton de Helmar Frank ĉe la klerig-kibernetika instituto de la universitato en Paderborn en la 1970-aj jaroj. Tiam speciala grupo de infanoj lernis Esperanton dum du jaroj, kaj poste la anglan dum du jaroj. La lernejajn notojn oni poste komparis kun tiuj de ordinara klaso, kiu lernis la anglan dum kvar jaroj.
La klaso kiu studis Esperanton ja havis pli bonajn studrezultojn pri la angla, sed aldone ankaŭ pri la gepatra lingvo kaj pri matematiko, kaj eĉ pri geografio. Tamen apenaŭ eblas konkludi, ke la bonaj studrezultoj estis atingitaj pro Esperanto. Helmar Frank mem informis lige kun la eksperimento, ke la infanoj de la speciala klaso estis speciale varbitaj por ĝi, lernis en posttagmezaj Esperanto-kursoj, kaj do sendube havis pli altan stud-motiviĝon ol la hazarda kompar-grupo.
- En ĉiuj similaj studoj, pri kiuj mi aŭdis, oni proponis Esperanton al la lernantoj, kaj poste mezuris la diferencon inter tiuj, kiuj akceptis Esperanton, kaj tiuj kiuj ĝin ne akceptis. Tio estas science nevalida, ĉar tute verŝajne akceptis Esperanton precipe tiuj lernantoj, kiuj tre interesiĝas pri lingvostudado, kaj kiuj do grandparte ankaŭ havas pli da talento pri lingvoj, diras Bertilo Wennergren.
Laŭ Jouko Lindstedt lernado de Esperanto ja povas faciligi lernadon de postaj lingvoj.
- Post lernado de unu fremda lingvo L2, la lernado de la sekva fremda lingvo L3 kutime estas pli facila, sendepende de tio, pri kiuj lingvoj temas. Multaj esperantistoj mem spertis, kaj pluraj eksperimentoj indikas, ke kiel L2 Esperanto povas eĉ tre multe helpi en la posta lernado de L3, precipe se L3 estas lingvo okcident-eŭropa, kaj eble ne nur tiam. Sed ni ne scias, ĉu Esperanto vere sammaniere helpas en plej diversaj kombinoj de L1 (la gepatra lingvo) kaj L3: ĉu ĝi ekzemple helpas ruson lerni la ĉinan? Aŭ ĉu nederlandlingvano entute bezonas Esperanton por poste lerni la anglan? Estas grave ne konfuzi faktojn kun nia propra esperantista dezirpensado.
Ĉiukaze mankas scienca pruvo pri tio, ke indus lerni Esperanton nur pro ĝia lernofaciliga efiko, li konstatas.
- La baza problemo estas jena: neniel estas pruvite, ke per la lernado unue de Esperanto kaj poste de iu alia fremda lingvo, ekzemple la angla, la lernado de ĉi lasta tiom rapidiĝas, ke tio plene kompensas la tempon kaj penon uzitan por la lernado de Esperanto. Estas verŝajne, ke plej rapide en la angla progresas tamen tiu lernanto, kiu komencas per ĝi, kompare kun alia lernanto, kiu unue devis lerni la sistemon de Esperanto - eĉ se ties angla poste pli rapide enradikiĝis. Tial oni ne povas konvinki aŭtoritatojn akcepti Esperanton sole pro ĝia lernofaciliga valoro, se ili ne vidas, ke ĝi almenaŭ iom valoras en si mem.
Spite la mankon de seriozaj pruvoj, eĉ pli fantaziaj asertoj ofte aperas en Esperantujo. En la maja numero de la revuo Esperanto Claude Piron parolis eĉ pri science pruvita psikologia kaj ekonomia taŭgeco de Esperanto:
"...Esperanto ekzistas kaj ke ĝi, laŭ objektivaj komparaj studoj, estas la komunikilo, ĉe kiu la rilato inter kostoj kaj efikeco estas la plej favora, la sistemo psikologie plej kontentiga, kaj krome la rimedo plej libera je malavantaĝoj el kultura vidpunkto..."
Ni demandis al Claude Piron, pri kiuj "objektivaj komparaj studoj" li parolas.
- Fakte, mi povas referenci nur al la mia! Ĝi legeblas en mia retejo en la franca originalo kaj en Esperanto.
Aldone al sia propra teksto Claude Piron mencias "fidindan artikolon", kiun li legis antaŭ sesdek jaroj, kaj kies aŭtoron li ne plu memoras.
- Antaŭ tre longe, t.e. nelonge post la fino de la dua mondmilito, mi legis en libro aŭ artikolo, kiun mi rigardis fidinda, ke pluraj komparaj studoj estis faritaj, kaj ke ili montras la preferindecon de Esperanto. Ŝajnas al mi, ke unu estis farita de la Pariza Komerca Ĉambrego.
La Pariza Komerca Ĉambro tamen neniam faris sciencan studon pri Esperanto. En la jaro 1921 ĝi ja ricevis de André Baudet raporton pri Esperanto kaj aprobis rezolucion, kiu rekomendis la disvastigon de Esperanto. "De tiu tempo, la ĉiama propagando de Baudet igis favoraj al Esperanto la plimulton de la Komercaj Ĉambroj en Francio, kaj alilande", asertis Enciklopedio de Esperanto en 1934.
Tio estas relative pruvita aserto. Mi legis pri tio, ekzemple, en ĝenerale tre informoriĉa libro de moskva sociolingvisto kaj tre sukcesa aŭtoro V. M. Alpatov pri historio de lingva politiko en Sovetunio (Алпатов В.М. 150 языков и политика. 1917-2000. Социолингвистические проблемы СССР и постсоветского пространства. Moskvo, 2000). En sia libro Alpatov i. a. komparas diversajn situaciojn de interlingva komunikado vidpunkte de du bezonoj: interkompreno kaj identeco. Li tre sobre mencias Esperanton, nerekte dirante, ke ĝia situacio estas eble la plej bona inter la aliaj, ĉar samtempe atingatas ambaŭ celoj: ĉiu parolanto konservas sian identecon kaj povas kompreni la alian.
«Situacio 6. Komunikado en "nenies" lingvo. Kontraste al la antaŭaj situacioj, kiam neniu el la komunikantoj rifuzas je sia lingvo, ĉi tie je ĝi rifuzas ambaŭ komunikantoj. En tiu situacio ambaŭ komunikas kvazaŭ en neŭtrala tereno, uzante lingvon, kiu estas denaska por neniu el ili. Bezono pri interkompreno estas kontentigata plene... Bezono pri identeco suferas por ambaŭ, ĉar necesas lerni kaj uzi alian lingvon, sed en la socia perspektivo ambaŭ partoprenantoj estas absolute egalaj.» Poste estas priskribataj tri eventualaj eblecoj de tia situacio: klasika lingvo kiel la latina, internacia planlingvo kiel Esperanto kaj piĝino. Parolante pri Esperanto li, i. a., diras, ke "eblas konsenti kun la ideo, ke Esperanto apenaŭ iam iĝos ie oficiala lingvo ĝuste ĉar ĝi estas eksternacia [Trudgill, 1983. P. 160]".
Alpatov ne estas esperantisto, kvankam pli poste li kontaktis kun s-ro Al. Melnikov lige kun doktoriĝo de la lasta (i. a. verkis recenzon por "Voprosi filologii" pri la libro de Melnikov bazita sur la disertaĵo).