Andrej Grigorjevskij plu prezidos REU
de Redakcio
—
Laste modifita:
2007-03-12 12:39
La 8-an de marto, dum la Rusia Esperanto-Kongreso en Tiĥvin, Andrej Grigorjevskij estis reelektita kiel la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio.
Andrej Grigorjevskij naskiĝis en 1963. Li estas antaŭa estrarano de TEJO kaj UEA kaj nuna respondeculo pri multaj interretaj aktivadoj de UEA. Li prezidas Rusian Esperanto-Union ekde majo 2005, kiam li post voĉdonado estis elektita en Rusia Esperanto-Kongreso en Jekaterinburgo.
Li jam pli frue dum du periodoj estis prezidanto de REU, en 1994-95 kaj en 2000-2001. Laŭ la universitata eduko li estas instruisto kaj tradukisto de la angla lingvo.
[Laŭ Esperanto novosti]