Esperanta retbutiko sekvas rusiajn leĝojn
Meze de aprilo en Moskvo komenciĝis la unua jura proceso en Rusio kontraŭ retejo kiu vendas muzikon. Temas pri la retejo AllofMp3.com, kiu jam iĝis tutmonde fama pasintaŭtune, kiam dana kortumo ordonis ke retprovizantoj bloku la aliron al ĝi. La funkciado de la retejo estis malhelpata ankaŭ de tio, ke kelkaj kreditkartaj kompanioj ĉesis priservi la retejon, tiel blokante pagojn.
La prokurorejo de Moskvo ekinteresiĝis pri la retejo AllofMp3 jam aŭtune de 2005, kiam tri internaciaj sondiskaj firmaoj, Universal International Music, Warner Music kaj EMI Music International, petis la rusian policon esplori la aferon.
La prokuroro unue konstatis, ke krimo ne okazis, argumentante ke ĉe vendado de mp3-dosieroj ne estas farata nova kopio de verko, sed "estas nur kreataj kondiĉoj por ke uzanto povu utiligi la verkon". Tiun decidon poste renversis pli alta jura instanco, kaj la proceso povis pluiri.
Fina decido en la proceso mankas, kaj la retejo AllofMp3 daŭre funkcias. Igor Poĵitkov, kiu reprezentas la internaciajn rajtposedantojn, en intervjuo al la gazeto Vremja Novostej esperis, ke la proceso influos la multajn nun ekzistantajn, laŭ li kontraŭleĝajn muzik-retejojn.
- Tiaj agantoj ne lasas normale labori tiujn malmultajn rusiajn retejojn, kiuj havas rektajn interkonsentojn kun la rajtposedantoj. Bedaŭrinde estas malmultaj leĝaj retejoj, kaj ili havas pli da komplikaĵoj ol ĉiuj pirataj retejoj kune kalkulite.
Tamen laŭ la ĝis nun valida interpreto de la rusiaj leĝoj, rekta interkonsento kun la rajtposedantoj ne estas bezonata, kaj sur tiu interpreto sin apogas ankaŭ la nova retejo Sentero kun esperantlingva interfaco. Libera Folio turnis sin rekte al la esperantlingva respondeculo Aleksej Kletsel, por ke li klarigu la aferon.
Libera Folio: Kiel vi aranĝis la kopirajtajn aferojn? Ĉu la aĉetantoj povas esti certaj, ke ne estas kopirajtaj problemoj?
Aleksej Kletsel: Ni, kiel rusia firmao, agas el la teritorio de Rusio kaj laŭ la rusiaj leĝoj, helpe de la rusia asocio por administrado de aŭtoraj rajtoj, ROMS. La aĉetantoj elŝutas muzikon el servilo, kiu fizike troviĝas en Rusio. Tial ni ne akceptas akuzojn pri pirateco - ni vendas el Rusio, kie ROMS estas tute leĝa. Se civitano de ajna lando rajtas alveni fizike en Rusion kaj aĉeti leĝan KDon, li rajtas ankaŭ aĉeti kantojn tra interreto en Rusio. Ni pagas la rajtposedantojn helpe de ROMS. Ĉiu artisto aŭ rajtposedanto povas turni sin al ROMS kaj preni monon por siaj kantoj, aŭ malpermesi la uzadon de siaj kantoj, kaj ĉiuj vendejoj ĉesos vendi ilin. Tiel funkcias la leĝo.
Kial vi decidis aldoni esperantan version al la retejo?
- Laŭ nia opinio, esperantistoj prezentas grandan merkaton, por kiu preskaŭ neniuj servoj ekzistas, kaj ni volas esti la unuaj, kiu agas en ĉi tiu fako. Ĉi tio montros ankaŭ al aliaj firmaoj la komercan potencialon de Esperanto, kio eble estos turn-punkto en la disvolviĝo de la lingvo. Necesas ke novuloj lernu Esperanton ne ĉar tio estas amuza, sed ĉar tio estas utila kaj donas avantaĝon en la vivo. Krome ni opinias, ke ĉeesto de Esperanto-versio de la vendejo estas neordinara eco, kiu povas turni al si la rigardojn de mondaj amaskomunikiloj. Ni jam nun disvastigadas gazetarajn komunikojn akcentante la uzadon de Esperanto en Sentero.
Kiuj aliaj lingvoj estas elekteblaj?
- Ĉi-momente ni havas versiojn en la rusa, la angla kaj en Esperanto, sen estos aldonitaj ankaŭ aliaj lingvoj. Dum la registrado en Sentero oni proponas al la uzanto elekti preferatan lingvon. Krome ni akumuladas statistikon pri la landoj de la vizitantoj. Tiumaniere, se ni rimarkos, ke estas multaj vizitoj ekzemple el Brazilo aŭ Ĉinio, aŭ multaj uzantoj preferas, ekzemple, la germanan lingvon, ni povos dum 2-3 tagoj starigi versiojn de Sentero en la portugala, la germana aŭ en la ĉina lingvo. Nia sistemo denaske estas konstruita tiel, ke estas tre facile traduki ĝin al aldonaj lingvoj.
Ekde kiam funkcias la vendejo?
- Sentero estis lanĉita ekde mezo de marto ĉi-jare. Dume ĝi estas BETA-versio kaj mi aktive laboras pri plibonigoj.
Ĉu estos aĉeteblaj ankaŭ esperantlingvaj muzikaĵoj?
- Certe, ni celas fari specialan fakon por esperantlingvan muzikon. Por aliĝi al Sentero la muzikistoj devas disponigi al ni la muzikaĵojn kiel mp3-dosierojn, je la kvalito 192 kbps aŭ pli alte. Ni bezonas ankaŭ plenan nomon de ĉiu komponaĵo, albumnomon, nomon de la bando aŭ de la muzikisto, eldonjaron, ĝenron. Eblas meti ĉi tion en mp3-etikedoj, se oni kapablas, alikaze simple en tekstdosiero aldonita al la mp3-dosieroj.
Kian pagon ricevos la esperantistaj muzikistoj?
- Kun la esperantlingvaj muzikistoj ni pretas labori rekte, tio donos al ili duoble pli da mono ol laboro tra la ROMS. ROMS prenas 15%, kaj nur proksimume la duonon de tiu sumo ricevas la muzikistoj. Kiam Sentero iĝos profita, ni povos pagi al la muzikistoj pli ol la nunajn 15%. Ni pagos unufoje en tri monatoj, kaj por tia periodo sendos vendostatistikon. Muzikistoj povas kontakti min retpoŝte: <al (ĉe) sentero-team.com>.
En Sentero jam estas ŝlagrolistoj de kelkaj landoj. Ĉu aldonighos pliaj landoj?
- Jes, post iom da tempo klariĝos, el kiuj landoj alvenas multaj uzantoj, kaj ni ne nur tradukos la retejon en ilian lingvon, sed ni aldonos ankaŭ ŝlagrolistojn de iliaj landoj kaj ni penos plenigi Sentero-n per muziko de iliaj landoj.
Floréal Martorell, la ĉefa aktivulo de Vinilkosmo, opinias ke dum ekzistas stokoj de diskoj ĉe la eldonejoj, vendado de mp3-dosieroj kontraŭ malalta prezo kaŭzos novajn problemojn.
- Laŭ la ciferoj kiuj estas anoncitaj (3,75 usonaj cendoj), mi ne vidas kiamaniere la artisto kaj la eldonejoj povus rehavi la investitan monon de la produktado. Eĉ en la plej bona kazo, se homoj aĉetus ekzemple 10 titolojn de unu albumo de esperanta artisto, tio donus eĉ ne 3,75 eŭrojn. Kiom da homoj do devus elŝuti dek titolojn de la albumo por kovri ekzemple 9.000 eŭrojn en produktokostoj, aŭ eĉ nur 5.000?
Eĉ se Sentero kaj similaj iniciatoj unuavide povas aspekti interesaj, ili laŭ Floréal Martorell efektive estas danĝeraj por la evoluo de Esperanto-muziko, ĉar ili subfosas profesian eldonadon de muziko.
- Artisto, kiu mem produktis sian muzikon, povas proponi ĝin al Sentero, sed li ne kalkulu reenspezi eĉ siajn produktokostojn. Por eldonejo kiel ni estas eĉ ne penseble. Alia afero estas, ke unu muzikaĵo aĉetita centobliĝas, ĉar mp3-dosieroj estas eĉ pli facile pirateblaj ol diskoj.
kiu aperis en TEJO Tutmonde (numero 118-120, 2006). Ĝi inter alie donas superrigardon de la kostoj por produkti albumon ĉe Vinilkosmo.
Ĝi legeblas ĉe
http://artista.ikso.net/eurokka/materialo/piratado_tt.pdf