Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Svisa enciklopedio pretiĝis post 15-jara laboro

Svisa enciklopedio pretiĝis post 15-jara laboro

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-21 14:33
La unuaj provoj fondi esperantistan movadon en Svisio okazis fine de la 19-a jarcento, sed la movado ne tuj fortiĝis. Tion Enciklopedio de Esperanto klarigas jene: "Skeptikaj en iu grado, la svisoj ne tre facile aliĝas al modernaj movadoj kaj estas fakte nur en la kelkaj gravaj urboj, kie ekfloris tio, kion nomi esperantista vivo ni kutimas." Male ol Enciklopedio de Esperanto, la konata svisa esperantisto Andy Künzli opinias Svision "la eldorado de la planlingva movado". Tial li ankaŭ jam komence de la 1990-aj jaroj ekverkis enciklopedion pri la svisiaj planlingvaj movadoj. La verkego nun fine aperis, kun 1.129 paĝoj, 2 kilogramojn peza, vendata en skatolo. Ni petis la aŭtoron rakonti pri la longa laborado.

Andreas Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando. 66 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

Libera Folio: Kial vi verkis la enciklopedion pri Universalaj Lingvoj en Svisio?

Andy Künzli: Temas pri malnova revo mia. Mi komencis kolekti materialon en 1992-3, post la fino de miaj universitataj studoj, kiam mi laboris ĉe Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, kie mi havis aliron al la arkivoj de CDELI. Samtempe mi dissendis enketilojn al kvarcento da svisaj esperantistoj kaj kompletigis la informaron per sciigoj el urbaj kaj komunumaj administrejoj.

La aktiva laboro de la movado por la disvastigo de neŭtrala universala lingvo (internacia planlingvo) en Svislando jam de kelka tempo atingis la duan jarcenton. En tiu konscio fortiĝis la deziro resumi kaj bilanci la ĝisnunan agadon de tiu periodo, kies specifa kaj unika idea historio estis plena je eventoj, sukcesoj, kulminoj, sed ankaŭ problemoj kaj fiaskoj. La verko Universalaj Lingvoj en Svislando aŭ Svisa Enciklopedio Planlingva estis lancita kun la celo sisteme kolekti kaj prilabori faktojn kaj datojn el la historio de la planlingvaj movadoj en Svislando, antaŭ ĉio de Esperanto kiel ĝia plej grava reprezentanto, kaj disponigi ilin al la interesata publiko en formo de enciklopedio. Ĝiaj ĉefaj intencoj estas havigi al la esperantistoj, planlingvanoj kaj interlingvistoj, sciencecan referenclibron, krei impresan pruvilon por demonstri la ekziston de la planlingva realeco en Svislando.

Kial laŭ vi ĝi povus interesi nesvisajn legantojn?

Pro pluraj kialoj: unue alilandanoj povas vaste informiĝi pri la historio de la planlingvaj movadoj, kiuj efektiviĝis en la "eldorado" de la planlingva movado, Svislando. Ĉi tie estis praktikataj sinsekve la lingvoj Volapük, Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue kaj Interlingua (IALA), kvankam nur Esperanto pluvivis. Due eblas konatiĝi kun maniero kiel oni povus verki tian enciklopedion en aliaj landoj.

Mi esperas, ke en aliaj landoj oni imitos nian ekzemplon, kvankam oni devas konscii, ke tio estos longa, ampleksa kaj malfacila laboro kaj en tiu formo apenaŭ ripetebla. Sed la imitaĵo en alia lando ja eble ne devus esti tiom ambicia kiel la svisa ekzemplo. Cetere pluraj enciklopedietoj ja jam aperis, ekzemple en Jugoslavio, Estonio kaj Kroatio. Ankaŭ tiuj projektoj instigis min fini mian propran svisan projekton.

Trie en la libro aperas ankaŭ artikoloj, kiuj tuŝas ne nur svisajn temojn, sed ankaŭ internacie signifajn: ekzemple la artikoloj pri UEA, Ligo de Nacioj, laboristoj, instruado, ktp. Ankaŭ diversaj eksterlandanoj ludis rolon en la svisa Esperanto-movado, kaj ili estas prezentitaj en la libro. Krome en la libro estas publikigitaj ankaŭ bazaj kontribuaĵoj esperantologiaj aŭ interlingvistikaj en la germana, franca, itala, angla kaj retoromanĉa lingvoj. Ne laste, la antologio, kiu estas integrita en la enciklopedio, sendube ankaŭ interesos eksterlandajn legantojn.

Kiel estis financita tiel granda projekto?

La projekto aperis - kun prokrasto - kadre de la "Agado 2003" de Svisa Esperanto-Societo. Tiam estis festata la 100-jariĝo de tiu landa asocio. Krome en 2006 CDELI jubileis 50-datrevene. Tiuj du instalaĵoj transprenis la pagadon de la presfakturo, kiu sumiĝis je ĉ. 30 000 svisaj frankoj. Elpaŝis kelkaj sponsoroj, kiuj estas menciitaj en la enciklopedio. Ankaŭ mia propra laboro estis sponsorita, en la senco de kontribuo al la teknikaj kaj aliaj elspezoj, kvankam la tuta laboro estis honorofica. Presitaj estis 600 ekzempleroj, 200 jam venditaj. Do pere de tiu vendado parto de la elspezoj revenos.

Kiel longe vi laboris pri tio?

Kiel dirite mi komencis la laboron en 1992-93. Ĝis kiam la libro povis esti presita kaj aperis, la projekto spertis plurajn fazojn. En la komenca periodo la artikoloj estis redaktitaj per prototipo de komputilo (ne IBM-kongrua). Kiam eblis relative moderpreze akiri IBM-komputilon, la tekstoj estis verkitaj denove per tiu komputilo.

Kvankam dekomence la koncepto de la libro havis klarajn trajtojn, okazis kelkaj transformoj kaj adaptoj. La tuta teksto estis verkita per Microsoft Word kaj konvertita al la pdf-formato. La presisto akceptis tiun solvon, kiu estis por ni ideala, ĉar mi povis mem verki kaj formi la tutan tekston, inkluzive de ĉiuj grafikaĵoj, kaj ne bezonis profesian kompostiston.

Mi ne kalkulis la laborhorojn, sed kredas, ke temas pri kelkaj miloj. Do se mi komencis en 1992 kaj la libro aperis en 2006, tio signifas, ke la laboro daŭris preskaŭ 15 jarojn, sed kun longaj interrompj, kiam meze de la 90-aj jaroj mi havis aliajn profesiajn okupojn, kiuj iom marĝenigis la enciklopedion. Certe en la unua kaj lasta fazo estis farita la plej granda laboro. Minimume kvinfoje mi tralegis kaj modifis la tekston, ĉar mi volis eldoni ĝin nur kiam mi havis la impreson, ke ĝi estas sufiĉe matura por eldoni.

Pri la verko Andy Künzli rakontis ankaŭ en La Ondo de Esperanto

Informoj pri ĝi troviĝas krome en la retejo Planlingvoj.ch

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2007-06-05 00:13
Gratulon al la esplorinto pro tiom impona interlingvistika verko, kaj ankau pro la science honesta starpunkto pristudi la movadetojn chirkau aliaj konstruitaj interlingvoj. Ja Esperanto apartenas al pli ampleksa intelekta tradicio, sufiche milita, kun malafablaj, ege konkurencaj kaj foje reciproke atakaj rilatoj inter nia kaj la unuopaj subtenantaroj de aliaj projektoj, ofte kun migrado de aktivuloj el unu al alia (se unue iuj migris el Volapük al Esperanto, pli ofte la transiro okazis el Esperanto al Ido, el Ido al Occidental, kaj el Occidental al Interlingua, kun kelkaj homoj kiel la sviso Ric Berger irintaj la tutan "progresan" vojon, do "progresa" lau ili mem, kompreneble). La ora epoko de la plurala interlingva movado dauras de la 1920-aj ghis fine de la 1930-aj jaroj (mi ne scias chu la verko konfirmas tion). Post la 2-a mondmilito, malgrau la aroganta reklamado flanke de la ultranaturalisma Interlingua (1951), la sola movado kiu vivetas ghis nun estas Esperanto.

Kiel li mem diras, ja pri kelkaj aliaj landoj (au lingvoregionoj, mi emfazus) indas similaj studoj, aparte pri germanlingvujo, Britujo, Svedujo kaj franclingvujo, char en tiuj landoj resp. lingvoregionoj, la planlingva historio estas tre richa, i.a. char chiu grava konstruita interlingvo trovis tre aktivajn adeptojn, fondighis asocioj, ktp.

Amike,

José Antonio Vergara