Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Ekologi-lingvistika ekspertizo de Teĥeko

Ekologi-lingvistika ekspertizo de Teĥeko

de Redakcio Laste modifita: 2007-04-16 22:47
En septembro 2006 la "Centro de Sendependaj Ekspertizoj ĉe Rusia Ekologia Fonduso 'Teĥeko' faris "ekologi-lingvistikan ekspertizon" favoran al la enkonduko de Esperanto en la studprogramojn de rusiaj altlernejoj. La rilato de la Instituto pri Lingvoscienco de la Rusia Akademio de Sciencoj al la rezolucio ne estas tute klara. Ni publikigas la originalan tekston de la rezolucio kun du korektoj de evidentaj tajp-eraroj, sed cetere senŝanĝe.

Centro de Sendependaj Ekspertizoj 
ĉe Rusia Ekologia Fonduso "Teĥeko"
Instituto pri Lingvoscienco 
de Rusia Akademio de Sciencoj
 
KONKLUDO

de Internacia ekologi-lingvistika eksperta komisiono celkonforma enkonduki lernadon de la internacia planlingvo Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj
 
Sur bazo de la skribpeto de la Eŭropa Universitato Justo N 06/149 – 2006.07.12 kaj dokumento de la Komitato pri Edukado kaj Scienco ĉe Rusia Ŝtata Dumao N – 2006.07.25 la Internacia Eksperta Komisiono (plue Komisiono), kies membroj reprezentas diversajn branĉojn de la scienco kaj posedas minimume po du lingvoj, konsistanta el:
 
1. LASKOVENKO Andrej Georgijeviĉ, habilitita doktoro de juraj sciencoj, profesoro, membro de Scienc-Eksperta Konsilio ĉe Rusia Supera Juĝo – prezidanto de la Komisiono (Rusio);
 
2. AROLOVIĈ Viktor Semjonoviĉ, doktoro de fizik-matematikaj sciencoj – membro de la Komisiono (Rusio);

3. BROADRIBB Donald, doktoro pri filologio (Ph.D.), analiza psikologo, Honora membro de Universala Esperanto-Asocio – membro de la Komisiono (Aŭstralio);

4. GUBBINS Paul, doktoro pri filologio, ĵurnalisto – membro de la Komisiono (Britio);

5. DASGUPTA Probal, habilitita doktoro, profesoro pri lingvistiko, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto – membro de la Komisiono (Barato);

6. SELTEN Reinhard Justus Reginald, habilitita doktoro, profesoro, Nobelpremiito pri ekonomiko – membro de la Komisiono (Germanio);

7. ISAJEV Mahomet Izmajloviĉ, habilitita doktoro de filologiaj sciencoj, profesoro – membro de la Komisiono (Rusio);

8. KISELMAN Christer Osсar, habilitita doktoro, profesoro, ĝenerala sekretario de Internacia Scienca Akademio “Comenius” (fond. 1986), membro de la Akademio de Esperanto – membro de la Komisiono (Svedio);

9. KOLKER Boris, filologo, habilitita doktoro, profesoro, membro de la Akademio de Esperanto, Honora membro de UEA – membro de la Komisiono (Usono);

10. CORSETTI Renato, habilitita doktoro, profesoro pri psikopedagogio de lingvo kaj komunikado, prezidanto de UEA, membro de la Akademio de Esperanto – membro de la Komisiono (Italio);

11. MATTOS Geraldo, habilitita doktoro, profesoro de lingvistiko, prezidanto de la Akademio de
Esperanto (fond. 1905) – membro de la Komisiono
(Brazilio);

12. MINNAJA Carlo, habilitita doktoro en matematiko, profesoro pri aplika matematiko, membro de la Akademio de Esperanto – membro de la Komisiono (Italio);

13. MORITA Akira, germanisto, profesoro – membro de la Komisiono (Japanio);

14. NANOVFSZKY György, habilitita doktoro de politikaj sciencoj, habilitita doktoro de filologiaj sciencoj, habilitita doktoro de juraj sciencoj, Grand-doktoro de filozofio, profesoro – membro de la Komisiono (Hungario);

15. SAMODAJ Vladimir Vladimiroviĉ, doktoro pri filologio, docento, Honora membro de Universala Esperanto Asocio – membro de la Komisiono (Rusio);

16. XIAO Peiliang, profesoro – membro de la Komisiono (Ĉinio);

17. TUĤVATULLINA Liana Irekovna, doktoro pri juro, profesoro – membro de la Komisiono (Rusio);

18. WELLS John, doktoro pri lingvistiko (Ph.D.), profesoro pri fonetiko en Universitato de Londono, membro de la Britia Akademio – membro de la Komisiono (Britio);

19. FRANK Helmar Gunter, habilitita doktoro de kibernetikaj sciencoj, Grand-doktoro de filozofio, profesoro, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (fond. 1983) – membro de la Komisiono (Germanio);

20. ĈALBAŜ Emil Tejfukoviĉ, habilitita doktoro de arto, profesoro – membro de la Komisiono (Rusio);

21. ŜEJPAK Anatolij Aleksandroviĉ, habilitita doktoro de teknikaj sciencoj, profesoro, Merita laborulo de superlernejo – membro de la Komisiono (Rusio);

22. ŜILO Gennadij Miĥajloviĉ, habilitita doktoro de juraj sciencoj, Grand-doktoro de filozofio, profesoro – membro de la Komisiono (Rusio),

faris ekologi-lingvistikan ekspertizon.

Por decido de la Komisiono estis starigitaj jenaj demandoj, rilataj al la planlingvo Esperanto:
 
1. Ĉu la lingvo povas esti valora vidpunkte de lingvistika ekologio – kontribui al la protekto de lingva diverseco?

2. Ĉu la lingvo rolas kiel psikologi-propedeŭtika faktoro ĉe studado de fremdaj lingvoj?

3. Ĉu oni rajtas aserti pozitivan influon de la lingvo en la klerig-kulturologia aspekto?

4. Ĉu Esperanto kontribuas al la lingva egalrajteco en internaciaj rilatoj?

5. Ĉu Esperanto estas vivanta neetna lingvo?

Membroj de la eksperta komisiono konscias sian respondecon laŭ la internacia kaj naciaj leĝaroj kaze de speciale farota falsa eksperta konkludo.

Longajn jarojn posedantaj Esperanton membroj de la Komisiono post trastudo de la ampleksa scienca kaj belarta literaturo (proza kaj poezia), kreita originale en Esperanto kaj tradukita en (el) Esperanto en diversaj sferoj de homa agado, inkluzive ekonomikon, juron, filozofion, medicinon, teknikon, astronomion, kosmonaŭtikon, ekzaktajn kaj humanismajn sciencojn; konsiderante la internacian komunikadvaloron de Esperanto, kiu estas ĉefa aŭ sola laborlingvo de kelkaj internaciaj sciencaj akademioj (ĉiuj funkcias pli ol po 20 jaroj);

atentante, ke ĉiujaraj Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj multnombraj internaciaj Esperanto-forumoj funkcias per Esperanto sen tradukistoj;

komprenante, ke en la mondo vivas multaj Esperanto-familioj kun diversnaciaj (diverslingvaj) gepatroj por kies infanoj en la familioj Esperanto estas unua kaj ĉefa el la tri gepatraj lingvoj;

konsciante, ke Esperanto estas enkondukita kiel fakultativa lingvo egalrajta kun fremdaj lingvoj en mezaj kaj superaj lernejoj en apartaj landoj (Brazilio, Hungario, Ĉinio, Pollando kaj aliaj);

konstatante, ke en la mondo oni instruas per Esperanto multnombrajn internaciajn universitatajn kaj aliajn kursojn;

vidante, ke mem posedo de Esperanto pliprofundigas konojn de gepatra lingvo kaj ludas rolon de propedeŭtika fenomeno antaŭ studado de fremdlingvoj, kiel pruvis internacia praktiko de lingvolernado, la Komisiono opinias, ke ĉiuj kvin starigitaj demandoj estas respondendaj pozitive. La Komisiono venas al jena
 

EKSPERTA KONKLUDO:

1. Ekologi-lingvistika aspekto.
Estante neŭtrala lingvo, Esperanto ne pretendas elpuŝon de iu ajn nacia lingvo. Kontraŭe, plenumante la rolon de helpa ilo por komunikado kaj kunlaboro en scienco, tekniko, kulturo, arto kaj aliaj sferoj de la homa agado, ĝi kontribuas al pliigo de la rolo kaj longviveco de ĉiuj naciaj lingvoj en etnaj grupoj (inkluzive la minoritatajn). Perspektive oni povas esperi pri tio, ke dank’ al lernfacileco de Esperanto, pluroble pliiĝos la kvanto da parolantoj en ĝi. Tian konkludon sekvigas la hodiaŭa praktiko de la lingvouzado en apartaj landoj. En Hungario, ekzemple, Esperanto ricevis statuson de komunikilo kaj kunlaborilo, egalrajta kun fremdaj lingvoj. En la internacia komunikado ĝi kontribuas al forigo de la mondskale ekzistanta lingva diskriminacio, kiu estas la prakaŭzo de malapero de minoritataj lingvoj.

2. Psikologi-propedeŭtika faktoro.
Estante lingvo, konstruita logike, kun simpla kaj samtempe eblecriĉa strukturo, Esperanto estas asimilata pluroble pli facile ol naciaj lingvoj. Lernanto, ekkonsciinte sian kapablon dum mallonga tempo firme ekposedi lingvon, alian ol la gepatra, tiamaniere superas internan psikan baron. Dank’ al tiu cirkonstanco, kaj ankaŭ pro tio, ke en Esperanto estas fundamentitaj internaciaj lingvaj universalaĵoj, ebligantaj pli profunde ekkonscii la komunhomajn leĝojn de pensado, "eksenti" la ecojn de lingvo, la posta asimilo de ajna fremda lingvo pasas pli rapide kaj pli sukcese. En pluraj landoj oni faris eksperimentojn, en kiuj grupoj da lernejanoj aŭ studentoj, lernintaj dum jaro Esperanton kaj poste dum jaro fremdan lingvon, montris en la finaj ekzamenoj ne nur scion de la negepatra lingvo Esperanto, sed ankaŭ ĉiam pli profundan scion de la dua – fremda lingvo. Tial enkonduko de Esperanto en la mezajn kaj superajn lernejojn kontribuus sen pliigo de studhoroj kaj kroma salajrado de pedagogoj al pli bona asimilo de fremdaj lingvoj.

3. Klerig-kulturologia signifo.
Lernado de fremda lingvo antaŭsupozigas ne nur asimilon de la lingvo mem, sed ankaŭ konatiĝon kun literaturo, kulturo, publika vivo de la respektiva lando, kun la moroj kaj pensmaniero de ties popolo ktp. Ekzistas opinio, ke neŭtrala internacia lingvo, ligita senpere kun realaĵoj de neniu lando, tian kulturan fonon ne havas. Sur tiu malkorekta surfaca rezono iuj influaj, sed nesufiĉe informitaj personoj neas celkonformecon de enkonduko de Esperanto en la studprogramojn. Rusiaj, hungaraj, germanaj kaj aliaj sciencistoj pruvis senbazecon de tia pozicio. La socia portanto de Esperanto estas kvazaŭetno – internacia komunumo de homoj, apartenantaj al plej diversaj naciaj kulturoj. La Esperanto-tekstoj estas influataj de tiuj kulturoj kaj ties interfero; per tio la naciaj kulturoj trovas en la internacia lingvo sian peritan esprimiĝon. Krome, ĉi tiu kvazaŭetno havas ankaŭ siajn fonajn sciojn, proprajn al neniu alia kulturo. Tial Esperanto kun ties kultura fono ne malpli meritas esti studobjekto, ol la tradiciaj fremdaj lingvoj.

4. Lingva egalrajteco en internaciaj rilatoj.
En Eŭropa Unio, kiu nombras 25 landojn kun 20 oficialaj lingvoj, jam nun la tradukaj servoj konsumas duonon de la buĝeto, kaj la pordon de EU frapas potencialaj novaj membroj, pro kio la menciita ŝarĝo kreskos eĉ pli draste. En tiuj kondiĉoj la eŭropanoj estos devigitaj aŭ rezigni la proklamitan en Eŭropa Unio principon de lingva egalrajteco, cedinte al la angla, aŭ akcepti neŭtralan internacian lingvon kiel helpan komunikilon. En la unua kazo, estas dubinde, ke kun rezigno pri la principo de lingva egalrajteco konsentos Francio, Germanio, Hispanio, Italio kaj iuj aliaj landoj. En la dua kazo la eŭropan iniciaton subtenos la tuta civilizita mondo, ne esceptante Rusion. Rusio indus la unua alpreni la iniciaton, por ke akcepto de Esperanto fare de Eŭropio ne iĝu surprizo por rusianoj.

5. Esperanto estas vivanta neetna lingvo. Tian konkludon faris Hungara Nacia Akademio oficiale anoncinta pri tio la 6-an de januaro 2004 (vidu la aldonon). La konkludo estas kondiĉita ĉefe de tio, ke en la tuta mondo reprezentantoj de ajnaj sferoj de la homa agado libere komunikiĝas en Esperanto. Hodiaŭ en la mondo vivas multegaj Esperantaj familioj kun diverslingvaj gepatroj, por kies infanoj Esperanto estas la unua kaj la ĉefa el la tri gepatraj lingvoj. En Esperanto estas eldonitaj pluraj miloj da volumoj de originala kaj tradukita literaturo (sole la hungara verkisto Istvan Nemere, aŭtoro de 321 romanoj, verkis en Esperanto 13 romanojn, kiujn legas la tuta mondo), funkcias teatroj, estas translaciataj televidaj elsendoj, brodkastas radiostacioj.

Ĝenerala Asembleo de UNESKO dufoje (1954, 1985) akceptis rezoluciojn, rekomendintaj al la ŝtatoj-membroj enkonduki Esperanton en la studprogramojn de mezaj kaj superaj lernejoj.

Esperanto naskiĝis siatempe sur la tero de Ruslanda Imperio. Estas logike, ke Rusio estu avangarde, sed ne ariere de la Esperanto-movado. Partopreno de Rusio en la Bolonja procezo atribuos al oficialigo de Esperanto apartan gravecon.

La neceso de internacia integrado kaj harmoniigo de klerigado igas aktuala la taskon enkonduki Esperanton kiel studobjekton en mezaj kaj superaj lernejoj, plenumi la rekomendojn de Ĝenerala Asembleo de UNESKO. Pli vasta uzado de propedeŭtikaj kvalitoj de Esperanto ankaŭ kontribuos al celo pli efektive instrui kaj lerni fremdajn lingvojn.
 
 
Prezidanto de la Komisiono:
A.G. Laskovenko (Rusio)
 
Membroj de la Komisiono:
V.S. Aroloviĉ (Rusio)
D. Broadribb (Aŭstralio)
P. Gubbins (Britio)
P. Dasgupta (Barato)
R. Selten (Germanio)
M.I. Isajev (Rusio)
C. Kiselman (Svedio)
B. Kolker (Usono)
R. Corsetti (Italio)
G. Mattos (Brazilio)
C. Minnaja (Italio) 
A. Morita (Japanio)
G. Nanovfszky (Hungario)
V.V. Samodaj (Rusio)
Xiao P. (Ĉinio)
L.I. Tuĥvatullina (Rusio)
J. Wells (Britio)
H. Frank (Germanio)
E.T. Ĉalbaŝ (Rusio)
A.A. Ŝejpak (Rusio)
G.M. Ŝilo (Rusio)
 
La 22-a de septembro 2006

La Konkludo estis kompilita originale en Esperanto