Hispana diktatoro denove aktualas
Estas tute kompreninde, ke esperantistoj kaj aliaj aktivuloj, kiuj zorgas pri la homaj rajtoj, revizitas la pasintecon kaj rekomprenas la eventojn surbaze de la nun kreskantaj socipolitikaj konscioj. Sur tiu nivelo, mi bone komprenas la ĝeneralan intencon de tiaj personoj, kiaj lanĉas alvokon de ĉi tiu speco: ili sendube volas levi la konscion pri demandoj sur la tereno de homaj rajtoj kaj instigi reinterpreton pri niaj historioj.
La specifa propono uzi por tiu celo la instituciajn mekanismojn de nuligoj, pardonpetoj aŭ riparoj ne ŝajnas al mi vere trafa, tamen. Mi mem, el familio - kaj gentaro - kiu proprahaŭte spertis la koloniismon, povus laŭ tiu logiko postuli de la internacia komunumo multegon. Mi povus postuli, ke la landa asocio de Britio pardonpetu pro la siatempa elpaŝo de Butler, kiu atakis artikolon de Privat pro pozitiva prezento de Gandhi, ekzemple. Mi povus eĉ postuli de niaj katalunaj geamikoj, ke ili akceptu la historiajn prioritatojn kaj unue atendu, ĝis venos tiu nepre bezonata pardonpeto de la britoj, antaŭ ol UEA konsideru la proponon nuligi la statuson de Franco kiel alta protektanto de la madrida UK. Ĉi tia postulo de mi estus laŭ mi same sentrafa. La instituciaj mekanismoj ekzistas por konstrui. Se oni ion fuŝe konstruis, oni ne provu uzi la samajn mekanismojn por nun specife malfuŝi rilate tiujn pasintecerojn; tia provo simple ne funkcias.
Pardonpetoj estas celindaj, se al ili oni ligas konkretan ŝtatan iniciaton, kiu fluas el ili. Ekzemple, se Usono pardonpetas al nigruloj, kiujn iuj kuracistoj en la gubernio Alabamo uzis por eksperimentoj (senscie de tiuj nigruloj) kaj tiamaniere lezis, la pardonpeto signifas, ke la ŝtato nun proponos monan helpon al tiuj nigruloj aŭ iliaj posteuloj por konkrete kompensi la lezojn. Sed Vatikano, kiu pardonpetis pro sia eraro rilate Galileon, aŭ la Supera Kortumo en Sovetunio, kiu pardonpetante al la viktimoj de iuj "procesoj" de la 30-aj jaroj pli rapidis ol Vatikano, estis farantaj nur teoriajn ekzercojn, de kiuj ne sekvis konkretaj kompensoj. La problemo pri tiaj teoriaj ekzercoj, laŭ mi, rilatas al la elektemo: oni en tiaj ekzercoj maltrafas la ĝeneralan malakceptindecon de la tuta tiama fono kaj la konkretajn faktorojn, kiujn pozitivaj procezoj devis ŝanĝi, por ke ni havu pli helan nunon. Trafi iujn atrocaĵojn aŭ malĝustajn laŭdojn/celebrojn ne ŝajnas al mi taŭga pedagogio, se ni atingu pli kompreneman infanaron en nia nuno aŭ la estonteco.
Kaj Esperanto ja temu pri la pedagogio.
Pro la suferplena kaj viktimigoplena pasinteco, estas tute certe, ke niaj fieroj ne povas renkontiĝi, intergente, en la pasinteco, laŭ ies ajn bildigo de tiu pasinteco. Ni povos nin renkonti nur en la estonteco, kiun ni kune konstruas. Se iuj kredas, ke nuligoj kaj pardonpetoj plifaciligos la konstruadon de tia estonteco, laŭ mi tiuj geamikoj ne tute ĝuste taksas la disponeblon de energioj kaj ne tute ĝuste pritabelas la konkretajn prioritatojn por niaj laboroj. Mi tamen certe ne ĉesos estimi ilin - aŭ ilian indignan koron, kies sentojn mi alte taksas.
Probal Dasgupta