Buller: "Franco ne honorigita sed ekspluatita"
La aŭtoroj de la alvoko por nuligi la “honoran prezidantecon” de Francisco Franco en la UK 1968 ne sufiĉe esploris la aferon antaŭ ol lanĉi la kampanjon. Franco ne estis honora prezidanto de la UK sed ĝia alta protektanto. Tiu distingo estas grava. La tiama kongresa regularo de UEA konis la titolon "honora prezidanto", sed ĝi ne estis asignita al Franco. Honora prezidanteco estas titolo por distingi iun pro ties antaŭaj meritoj sen atendi rekompencajn servojn. Alta protektanteco de UK estas io tute alia, ĉar de Alta Protektanto oni efektive atendas ian rekompencon, eĉ se la Alta Protektanto donus ĝin nur pasive per disponigo de sia nomo.
Honoran distingon oni donas al iu, kiu ĝin meritas, sed se tiu rifuzas, oni ne nepre serĉas iun alian, kiu akceptus la "liberan" lokon. Altan protektanton UEA serĉas, ĝis iu konsentas. Ne estas sekreto, ke la motivoj de la serĉado estas sufiĉe egoismaj, ĉar oni celas gajni utilon al la UK kaj kongresanoj. Ŝtatestro aŭ ĉefministro povas malfermi pordojn, kiuj alie restus ŝlositaj, kiam oni serĉas financan aŭ alispecan subtenon al la UK kaj provas altiri atenton de ĵurnalistoj, diplomatoj ktp. En aŭtoritatisma reĝimo ŝtata altrangulo povas, ĉu persone, ĉu per sia nomo, glatigi vojojn por solvi problemojn, kiujn kreas ĉikanemaj burokratoj en ministerioj, ambasadoj aŭ urbodomoj.
Se oni legas eldonaĵojn de UEA el 1967-68, oni vidas, ke UEA ne regalis Franco per esprimoj de honorigo, sed limigis la menciojn de lia nomo al diplomatia minimumo. Kiam li fariĝis Alta Protektanto, aperis nur seka unufraza sciigo en la revuo Esperanto, marto 1967. Normale oni prezentas Altan Protektanton kun foto kaj mallonga biografieto. En la Kongresa Libro aperis foto de Franco, sed en la tuta kongresa numero de Esperanto, septembro 1968, li estis menciita eĉ ne unu fojon. Post la UK oni povis ŝovi lian nomon en forgeson sen damaĝi jam okazintan kongreson. Antaŭ la UK lia alta protektanteco evidente estis utila. En oktobro 1967 Esperanto anoncis, ke la oficialaj instancoj de la kongreslando garantiis, ke ĉiu kongresano ricevos vizon sendepende de sia lando. Pri tiaj garantioj nuntempe eĉ revi ne eblas. En Madrido efektive partoprenis multaj esperantistoj el socialismaj landoj. Eĉ el Sovetunio venis du kongresanoj kaj el Jugoslavio pli ol el Hispanio mem.
Per minimuma publikeco al Franco antaŭ la UK kaj prisilento tuj poste la respondeculoj de UEA sendube volis mesaĝi, ke ili reprezentas aliajn valorojn ol li, kaj tio evidentiĝis ankaŭ el la kongresa programo. La 53-a UK estis dediĉita al homaj rajtoj. La temon oni traktis en pluraj kunsidoj kaj ĝin enkondukis prelego de prezidanto Ivo Lapenna en la Internacia Somera Universitato pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Esperanto raportis: “Dum unu kunveno post alia tuŝis la Homajn Rajtojn – kaj precipe lingvajn rajtojn – estis sentebla nova batala spirito penetranta en ĉiujn laborojn kaj stampanta tiun ĉi 53-an Kongreson kiel iasence startopunkton. Fine la movado, kaj tial ankaŭ ĝiaj kongresoj, komencas turni sin eksteren.”
Estas evidente, ke dum la UK apenaŭ eblis rekte kritiki la reĝimon de la kongreslando. Ĉiukaze tio ankaŭ ne estus tasko de UEA, kiu devas kiel asocio atenti pri sia neŭtraleco. Tamen kritiko ne mankis, ĉar en la kongresa numero de Esperanto eblas legi: “Kongresano el Hispanujo prezentis la problemon de Katalunujo, kie ankoraŭ ne ekzistas lernejoj katalunlingvaj. La rezulto de tiu malpermeso estas rapida difektado de la kataluna lingvo sub influo de la hispana. La bezono de ŝtata unueco ne devas nuligi la rajtojn de malplimultoj.” La kongresa rezolucio “Por la Homaj Rajtoj” dokumentas, je kiu pozicio staris UEA ankaŭ en Madrido. Ĝi rekomendis al la landaj kaj fakaj asocioj de UEA “instigi siajn Registarojn akcepti, konforme al la respektivaj konstituciaj proceduroj, ĉiujn konvenciojn rilatantajn al la Homaj Rajtoj, por kiuj ili voĉdonis, precipe la Pakton pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, la Pakton pri Civitanaj kaj Politikaj Rajtoj kaj la Fakultativan Protokolon al tiu Pakto”.
Certa oportunismo en la serĉado de Alta Protektanto ne estas peko, se tio plifaciligas organizi UK kaj donas iujn utilaĵojn al kongresanoj, kaj se oni ne faras cedojn je sia morala integreco. Neniu Alta Protektanto povas igi UEA cedi je siaj propraj principoj. Same ĉe elekto de kongreslando UEA ĉiam zorgas pri sia suvereneco kadre de UK, ekz. ke ĉiu politika aŭ religia faka asocio, la geja asocio, k.a. organizaĵoj ligitaj al UEA, povu libere kunveni en la UK. (Je la tempo de la Madrida UK la geja LSG ankoraŭ ne ekzistis. Ĝi estis akceptita en UEA en Havano, 1990.)
Mi ne dubas pri la sincereco de la aŭtoroj kaj apogantoj de la alvoko forigi Franco “el la listo”, sed ili eliris el supozoj, kiuj ne konformas al la vera stato de aferoj. Sojle de la 100-jariĝo de UEA ĉia aktiveco ĉirkaŭ la historio de UEA estas utila kaj instrua. Pro intelekta honesteco oni tamen unue esploru, kio vere okazis kaj kiel la aferoj statis, antaŭ ol fari deklarojn kaj eĉ kolekti subskribojn de samideanoj, kiuj siavice havas la rajton supozi, ke la teksto, kiun oni proponas por subskribo, estas korekta. La nun priparolata teksto estas baze erara, ĉar Franco ne estis “honora prezidanto” de UK 1968 kaj la “listo”, el kiu la “koncernanta societo” devus lin forigi, ne ekzistas.
Osmo Buller
Cxu UEA aux vi persone estis plurfoje avertitaj de antaux cx. du monatoj pri la eventuala lancxo de cxi tiu kampanjo? Se jes, kiu estis via reago aux tiu de UEA antaux ties lancxo?