Anonimaj francoj malantaŭ freŝa novaĵejo
La adreso Eventeo.net estis registrita en oktobro 2007, kaj la unuaj novaĵoj en la retejo estas datitaj en decembro 2007. Tamen la adreso ne estis publike diskonigita antaŭ la fino de marto, kiam Ret-Info anoncis, ke "antaŭ kelkaj tagoj komencis funkcii 'Eventeo', la nova internacia novaĵ-portalo en Esperanto, kie ĉiutage aperas novaĵoj, artikoloj el diversaj kontinentoj de la mondo."
Lunde la 14-an de aprilo la frontpaĝo de Eventeo.net rakontas, ke Kenjo trovas pacan solvon al sia politika krizo, grava bulgara ministro eksiĝas, en Oslo estis inaŭgurita nova nacia operejo, en Zimbabvo okazos rekalkulo de voĉoj, kaj en la irana urbo Shiraz okazis mortiga eksplodo. Informoj kun rilato al Esperanto aŭ la Esperanto-movado ne aperas.
La mallongaj novaĵtekstoj, ŝajne ĉefe tradukitaj el informoj dissenditaj de internaciaj novaĵ-agentejoj, estas lingve altkvalitaj, male ol en la mortinta novaĵ-retejo Ĝangalo, aŭ en la kaosa Raporto.info, nun redaktata de ŝtate dungita esperantisto en Ĉinio.
La aspekto de Eventeo.net estas plaĉa, sed la navigado iom surpriza: klakante ajnan novaĵon, la leganto transportiĝas al nova paĝo, kie la elektita novaĵo estas plej supre, kaj aliaj novaĵoj pli sube. Novaĵojn pli aĝajn ol kelkaj tagoj oni devas aparte serĉi, ili ne videblas en la frontpaĝo.
Libera Folio turnis sin al la administranto de la retejo Eventeo.net por ricevi pliajn informojn. Afabla sed anonima respondo, kun la subskribo "La EVENTEO-teamo", alvenis post kelkaj tagoj:
- Dankon pro via afabla kaj kuraĝiga mesaĝo. Nia retejo estas momente nur en testa versio, pro tio ne ĉiuj informoj kaj servoj nun aperas. Ni pardonpetas pro tio, kaj esperas, ke la retejo baldaŭ povos disvolviĝi kaj evolui al pli bona paĝaro.
La anonimaj teamanoj ne volis rakonti, kiuj ili estas.
- Por respondi al via demando, ni estas grupeto da personoj kiuj vivas en Francio kaj kiuj interesiĝas pri diversaj aferoj kiel informadiko, komputiloj, interreto, kaj ankaŭ internacia vivo, internaciaj rilatoj, kulturoj, politiko, pri lingvoj, kaj do kompreneble Esperanto! Pro tio ni decidis krei tiun retejon pri novaĵoj el la tuta mondo, en Esperanto. Ĉar ni pensas, ke Esperanto estas bona ilo por diskonigi informojn pri ĉio, kio okazas tra nia mondo.
Laŭ la teamanoj la novaĵoj venas el diversaj fontoj:
- Ni legas gazetojn el multaj landoj (Eŭropaj landoj, sed ankaŭ el Norda kaj Suda Ameriko, Azio, arabaj landoj ktp...), kompilas informojn, resumas ilin kaj tradukas esperanten. Ni provas ĉiutage aldoni novaĵojn pri ĉiaj temoj, ĉu pri scienco, ĉu sociaj temoj, foje eĉ amuzaj temoj, sed vere estas, ke foje gravaj okazaĵoj alprenas la unuan rangon!
PS: Post la apero de ĉi tiu artikolo, la teamanoj de Eventeo skribis al Libera Folio por diri, ke ili tute ne estas anonimaj, kaj ke iliaj nomoj estas Denis kaj Marc. Ili tamen ne respondis al posta demando pri la familiaj nomoj. Skribis al Libera Folio ankaŭ Arno Lagrange, kiu atentigis, ke li ne havas rilaton al la projekto.
Vi ne ŝanĝiĝis!
Ĉu oni ne rajtu esti anonima se oni tian deziron esprimas?
Ĉu la nomoj kaj identecoj de la Eventeo-teamanoj vere tiom gravas?
”Anonimaj francoj…” Ho, kiel alloga titolo! Mi volas legi pri tiuj preskaŭkrimuloj! :->