Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Germana sekcio de EDE oficiale refondita

Germana sekcio de EDE oficiale refondita

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-07 19:05
La germana sekcio de la poresperanta partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) estis sukcese refondita sabate la 5-an de julio. En la pasintaj eŭropaj elektoj en 2004 EDE pro tempomanko ne sukcesis kolekti la 4.000 subskribojn, kiuj estas bezonataj por partopreni la elektojn. Ĉi-foje por la kolektado de subskriboj restas multe da tempo.
Germana sekcio de EDE oficiale refondita

Foto: Ullrich Matthias

La 5-an de julio renkontiĝis en Wiesbaden 10 Esperanto-aktivuloj por refondi la germanan sekcion de EDE. Estraranoj fariĝis Manuel Cebulla (prezidanto), Eugen Macko kaj Ulrich Matthias (vicprezidantoj), Konrad Gramelspacher kaj Alfred Schubert. La asocio havas sian sidejon en Wiesbaden kaj planas baldaŭ oficiale registriĝi ĉe la lokaj oficialaj instancoj.

En la sama tago la asocio nomumis siajn kandidantojn por la eŭropaj balotoj 2009. En sekreta voĉdono oni elektis por la lokoj 1 ĝis 11 de la listo la sekvajn kandidatojn:

1. Reinhard Selten
2. Manuel Cebulla
3. Ulrich Matthias
4. Eugen Macko
5. Marianne Buchholz-Maurer
6. Alfred Schubert
7. Nan Matthias-Wang
8. Steffen Eitner
9. Monika Finnegan-Reuss
10. Konrad Gramelspacher
11. Hervey Taunton

La asocio celas kolekti 4 000 subtenajn subskribojn por rajti partopreni en la balotoj. La kolekto devas esti finita antaŭ la 31-a de marto 2009.

Laŭ komuniko de EDE (Germanio)

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2008-07-07 17:42
Mi supozas, ke la foto montras 9 el la 10, kiuj renkontiĝis en Wiesbaden. Ĉu la samaj homoj kiel en la listo de kandidatoj, minus Ulrich (kiu eble fotis) kaj Nan? Tamen, mi ne rekonas Reinhard Selten en tiu grupo. Ĉu iu povas doni la nomojn de maldekstre?
BertSchumann
BertSchumann diras:
2008-07-10 00:06
En <a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/Europa_-_Demokratie_-_Esperanto">tiu paĝo</a> la malsupra foto afiŝas la nomojn de 5 homoj. La antaŭaj 3 estas nun la plej aktivaj. Por scii la aliajn nomojn, kontaktu iun el la <a href="http://www.e-d-e.org/spip.php?rubrique25">EDE-DE-paĝo</a>. Cetere, Prof. Selten ne ĉeestos kunvenojn. Lia tasko estas respondi al ĵurnalistoj kaj aperi kiel listestro.
Jorge
Jorge diras:
2008-07-08 18:35
Espereble ili estos veraj maldekstruloj kaj kontrauos i.a. la hontindan "direktivon pri forsendo" kaj la proponatan 65-horan laborsemajnon.
BertSchumann
BertSchumann diras:
2008-07-10 00:26
Kio hodiaŭ estas diferenco inter dekstra kaj maldekstra partio en kapitalismaj, t.n. demokratiaj landoj? Estas ja malgrandaj diferencoj, sed ĉiuj obeas nur la logikon de mono kaj volas kreskigi la ekonomion. Mi persone preferus celi nulan kreskon aŭ regulitan malkreskon por konservi nian futuron.

La ĉefa celo de E-istoj estas diskonigi E-on. Iuj sendas privatjan leterojn al deputitoj, iuj provas interveni kiel membro interne de partio, iuj asocioj kontaktas la partiojn aŭ formas rebatoservojn, monda asocio procesas pro dungoanoncoj "natif english". Ĉiuj iel faras lingvan politikon. EDE faras la samon, sed estante politika movado (partio). EDE ekspluatas la intereson de la popolo kaj ĵurnalistoj pri politiko kaj balotoj por informi pri Eo. Por aspekti serioza, la programo de EDE parolas pli larĝe pri komunikado en EU, ĝi proponas ilojn por povi atingi pli altan nivelon de demokratio. EDE ne parolas pri aliaj temoj, ekonomiaj, socialaj ktp., pri kiuj la grandaj partioj kutime kverelas, ĉar tiukaze ankaŭ la EDE-membroj eterne diskutos. EDE limigas sin je temoj, pri kiu konsentas preskaŭ ĉiuj e-istoj. La ĉefa celo ne estas regi, sed larĝe informi. Legu la programon el 2004 en: http://www.e-d-e.org/spip.php?rubrique3

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-07-10 09:01
Se EDE estu konsiderebla kiel serioza partio, ne sufiĉas la lingva politiko. Kiel absoluta minimumo necesas ankaŭ politiko pri Eŭropo: kiujn landojn ĝi fine ampleksu, kia estu la konstitucia rilato inter la landoj kaj la unio, prefere ankaŭ kiajn reformojn ĝi celu en UN (sed tio lasta komence rajtas esti iom nebula). Oni povas prokrasti diskutojn pri la konkretaj politikoj labormerkata, migrada ktp., sed jam dekomence nepras diskuti kio en tiuj politikoj estu jen unia, jen landa decidkampo.
Peter
Peter diras:
2008-08-02 00:53
Ankaŭ al mi ŝajnas, ke mankas al grupo, kiu kandidatiĝas por parlamenta balotado per ununura programpunkto, iom da seriozeco. Resp. eblas demandi, kiel serioze ni taksu la Eŭropan Parlamenton kaj la balotoj por ĝi.

Certe balotontoj en la prezentadaj kunsidoj havas abundon da problemoj, de kiuj la plejmulto ne tuŝas rekte la lingvan politikon de EU kaj la koncernan egalrajtecon. Tiajn temojn, maltaŭgaj por efektiva voĉ-kolektado, povas nun la kandidatoj de ceteraj partioj forstreki de siaj agadplanoj: kiu opinias ilin esence gravaj, turnu sin simple al EDE ...
ejas
ejas diras:
2010-01-24 00:46
La E-movado dum sia pli ol
120 jara historio ne multe da atingis - ne estas do malfacile ne konsenti kun la opinioj de multaj esperantistoj, ke ni devas entrepreni tute alian manieron de nia agado. Mi ankau konsideras, ke nuntempe, kiam reganta maljusteco en europuniaj pseudodemokratiaj institucioj audace penas enkonduki la anglan lingvon kiel la internacian, spite al la plej tauga kaj neutrala Esperanto, do en chi situacio ni jam ne plu rajtas restadi neutralaj,char la venonta generacio (niaj posteuloj) ne scipovos pardoni nin tiun cedeman neutralecon anstatau ielmaniere preventi en tiu danghera por naciaj kulturoj - la situacio. La esperantigita proverbo diras: "Dronanto kaptas ech herbeton" (kaj pole - razilon).
En nuna mondpolitika situacio la neutraleco jam estas malmoderna, kondamnita je ekstermo!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-24 09:11
Mi tre gxojas, ke mia semado gxermas en Pollando, patrujo de Esperanto.
S-ano Jaskiewicz tute pravas, ke oni ne povas esti neutrala, kiam okazas tiaj malraciaj decidoj de EU kiuj gvidas nur al monopolisma, imperialisma lingva regado en EU.
Mi gxojus, ke UEA povu , se ne protesti do almenaux reagi kaj ne kasxi sin malantaux "neurtaleco".
Mi proponus komenci nove formi la signifon kaj limon de "neutraleco".
Estas gxuste esti neutrala al certaj aferoj, sed se temas pri lingva maljusteco ni devus ecx protesti, tio estas nia devo.
Laux jura kodekso ankaux tiu, kiu ne malhelpas okazigi krimon estas ankaux kulpa!
En mia gxardeno mi ne povas esti neutrala al cxiuj plantoj kaj lasi cxion kreski, cxar mi ja amas naturon.
Kiu agas faras kompreneble erarojn, sed plej grandan eraron faras tiu kiu nenion faras.
Pro tio mi simpatias kun EDE kaj propadandas gxin. Tio, ke estas ne cxio ankaux tie klara, tion vi povas kompreni, cxar EDE estas en disvolviga stadio, do bonvolu veni kaj aktive inlui la agadon, programon.

Sincere via Stanislavo
hectoralos
hectoralos diras:
2010-01-24 09:19
Laŭ la supraj mesaĝoj, EDE ŝajne okupiĝas nur pri la provo enkonduki esperanton kiel lingvon de la EU-institucioj (ne klaras sub kiu formo nek kiun rolon tiam havus la naciaj lingvoj). Ĝi nenie parolas pri konkreta agado por la lingvoj de la malplimultoj, kiuj estas nuntempe la solaj lingvoj endanĝerigitaj laŭ Unesko. Do pretendi, ke la sola rolo de esperanto en EU-institucioj, kie oni uzas nuntempe neniel endanĝerigitaj lingvoj kiel la franca, la germana, la pola ktp. por savi lingvojn "kondamnitajn je ekstermo" ŝajnas al mi mirinda pretendo, ĉar mi ne vidas, kiel efektive profitos el tio efektive endanĝerigitaj lingvoj kiel ekz. la bretona, la soraba aŭ la kaŝuba antaŭ ol ilia finŝrumpo. Tiujn ĉi lingvojn en la nunaj cirkonstancoj neniel endanĝerigas la angla, sed la koncernaj ŝtataj lingvoj; krome ili neniel rolas en la EU-institucioj kaj eĉ EU plej ofte ne akceptas ilin en siaj rilatoj kun la civitanoj.

Kiel esperantisto, mi sendube konsentas, ke la uzo de neŭtrala lingvo en ekz. EU nerekte helpus tiujn lingvojn, ĉar ĝi montrus la neceson kaj eblon de lingva egaleco, sed tio per si mem estas plene malsufiĉa, sen enkonduko de specifaj lingvopolitikoj interne de la membro-ŝtatoj. Kaj ĉi tie la agado de EDE, EEU kaj eĉ de la LA de UEA tute lamas. Ekz. mi rimarkis nenion en la lingvoj de la lingvaj minoritatoj en la retejoj de la franca, brita, germana, itala, hispana, rusia esperanto-asocioj, sed ĉiuj uzas nur la koncernan ŝtatan lingvon kaj esperanton. Kie estas efektiva agado por alkutimigi la homojn al lingvaj diverseco kaj egalrajteco (t.e. ne en la alia flanko de la mondo, sed en la propra lando) kaj efektive subteni ĝin? Kion konkrete faras la LA por subteni siajn neŝtatajn enlandajn lingvojn? Kiajn komunajn projektojn ili havas kun porlingvaj organizoj de enlande endanĝerigitaj lingvoj? Ekz. mi partoprenas kun aliaj esperantistoj por la starigo de klaso kaj lernoprogramo por la instruado de loka endanĝerigita lingvo: jen konkreta agado... sed ĝi estas loka, sen subteno de la koncerna LA kaj ĝi ne estas enkadrita en (neekzistanta) laborplano de la LA por efektiva subteno de enlanda multlingveco.

Pro tio, entute, kiam mi legas tiajn pretendojn, ke esperanto helpos la kompatindajn germanan, francan, polan kondamnitajn al ekstermo kaj pri la boneco de esperanto kaj la agado de la esperanto-movado por la lingva diverseco, mi ne povas ne pensi, ke tio estas plia esperanto-mito, kaj foje, kiel ĉi-supre, eĉ demagogio.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-24 11:27
Kara Samideano Alois,

Unue mi diru, ke mi ne estas ideologo de EDE, sed lia subtenanto kaj eble aganto.

Due pri celoj de EDE , kiel mi vidas, vi ne estas bone informita. Vi povas legi ilian retpagxon, sed laux mia scio ili kontrauxstaras la lingvan politikon de EU, kiu sxajne subtenas multlinvecon, sed fakte estas kamuflita programo por , kiel mi jam skribis, lingve sklavigi la euxropan popolon donante firman subtenon al la angla.Cxu vi scias,ke en aprilo 2004 en europa parlamento oni vocxdonis por komuna lingvo de Euxropo? Por elekto oni donis kelkajn lingvojn naciajn, kiuj akiris malgrandan aprobon kaj por Esperanto vocxdonis 43 % de deputitoj. Tio estis ignorita. Cxu tio estas demokratio?
Tiu fakto certe dangxerigas rolon de naciaj lingvoj kaj precipe de monoritatoj.

Nur Esperanto,ne havanta iun nacian karakteron kaj ne reprezentanta iun monopolon , ne portanta nacian kulturo kaj ekonomian intereson garantias plenan, sengxenan kulturadon de cxiuj popolaj lingvoj kaj ankaux de minoritatoj.

Mi ne estas orientita kia lingva situacio estas en Hispanio, sed en Germanio, precipe en Saksujo en nia esperantista bulteno aperas ankaux tekstoj en la soraba lingvo. Ankaux esperantistoj en Pomeranio tre bone rilatas kun kasxuba lingvo.La soraboj kaj kasxuboj aktivas en esperantaj asocioj.EU faru vocxdonadon en la minoritatoj, cxu naciaj aux neutrala lingvo estas pli bona por ili en EU.Tion ili certe ne faros , same kiel demokratie pridemandi en cxiuj landoj. La rezulto estus tute ne laux ilia intenco.

Unu mi nur bedauxras, ke tiu lingva politiko pli aux malpli frue fiaskos kaj tiam ili nun respodas pri sorto de EU.Granda bedauxro, cxar mi cxiam tre subtenis ideon de kunigxita Euxropo.

Somere okazos cxe Balatono en Hungario venonta politika kunsido de EDE, kien vi volonte povus partopreni kaj provi tion aux alion influi.
Gxenerale mi tamen konsentas kun viaj rimarkoj.

Samideane via Stanislavo
























umatthias
umatthias diras:
2010-01-24 11:43
La programo de EDE-Francio por la Euxropaj Balotoj 2009 finigxis per la vortoj: "Pli ĝenerale, niaj politikaj sintenoj baziĝas (...) kaj sur la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj subskribita de Unesko." Tio versxajne montras, ke EDE ne profunde okupiĝis pri minoritataj lingvoj, ĉar alikaze ĝi scius, tiu deklaracio (kiun oni eble prefere nomu "Deklaracio de Barcelono") ne estis "subskribita" (almenaŭ ne oficiale akceptita) de Unesko. Due, post kiam mi trastudis tiun Deklaracion, mi ne plu certas, ĉu ĝi estas plene akceptinda. Kiam mi legas la postulon "Ĉiu lingva komunumo rajtas disponi kaj akiri en sia lingvo ĉiun oficialan dokumenton utilan sur la teritorio de la koncerna lingvo, sur papera, informadika aŭ alia rimedo." mi memoras pri tio, ke en kelkaj sferoj de juro (ekzemple rilate al Internaciaj Kontadaj Normoj, kiuj ja fariĝis parto de EU-juro) diversaj dokumentoj gravaj en mia profesia laboro eĉ ne ekzistas en germana lingvo - kaj mi ne emas plendi pri tio, ĉar simple ne eblas traduki ĉion al ĉiu lingvo.

Kelkaj germanaj anoj kaj subtenantoj de EDE kunlaboris kun la Asocio "Verein Deutsche Sprache", kiu celas protekti la germanan lingvon. EDE-Germanio fine eĉ ricevis laŭdon de la dekstrisma gazeto "Junge Freiheit", ĉar ĝi emfazis, ke gravas ankaŭ fortigi la rolon de la germana en EU. (Ne estis mia ideo enmeti tion en la programon...) Tiam kelkaj germanaj esperantistoj kritikis nin pro "kunlaboro kun lingvonaciistoj". Temas do pri tikla afero.

Kunlaboro kun lingvaj malplimultoj kiel ekzemple la soraboj estus bona, sed en Germanio tio malpli facilas ol en Katalunio. Fakte neniu membro de EDE-Germanio loĝas en teritorio de minoritata lingvo. Mi ja povus skribi ekzemple al iu soraba asocio kun la proprono, ke ili sorabigu la artikolon pri EDE en Vikipedio (aŭ la retejon de EDE), sed supozeble ili ne ĝojus pri tia propono, krom se ni ofertus multe da mono. Ni certe bonvenigus ĉian konkretan kunlaboron, sed plej ofte por tio mankas homfortoj.

Esperantaj asocioj ofte emfazas la fakton, ke ili estas por la protektado de minoritataj lingvoj - sed laŭ mia impreso plejofte nur pro la emo kontraŭi al la antaŭjuĝo, ke Esperanto celas forigi la naciajn lingvojn. EDE suferas pro tio, ke la temo "lingvoj" tute ne estas populara en politiko; la rezulto de la Eŭropaj Balotoj por EDE en Germanio ja estis granda seniluziiĝo por mi (kaj por la plej multaj germanaj EDE-aktivuloj, kvankam ne ĉiu publike konfesas tion). La temo "lingvaj malplimultoj" interesas ege malmultajn homojn, kaj estas dubinde, ĉu la kunlaboro kun anoj de minoritataj lingvoj alportus gravajn fruktojn. Tamen, kiam mi foje legas pri tio, ke oni nuligas la instruadon en la soraba lingvo en iu lernejo en Saksio ĉar nur deko da infanoj plu deziris tian instruadon, mi sentas bedaŭron kaj pensas, ke esperantistoj pli konscias pri la temo "lingva diverseco", tiel ke esperantista partio pli subtenus la daŭrigon de tia instruado eĉ se tiam necesus fari malpli grandajn klasojn. Tamen la afero ne tiel forte tuŝis min, ke mi sentis la emon "enmiksiĝi".

Lastatempe mi iniciatis la fondon de la esperantista partio UNU MONDO, kiu rigardas Esperanton ĉefe kiel ilon utilan por justa tutmondiĝo. Ĝi nun en UNU MONDO ni preskaŭ ne diskutis pri lingvaj minoritatoj, kvankam por tutmonda partio tio povus esti aparte interesa. Ekzemple kelkaj el niaj aktivuloj loĝas en Demokratia Respubliko Kongo, kie eblus agadi por la protektado de 300 ĝis 500 minoritataj lingvoj ...






gmickle
gmickle diras:
2010-01-26 20:01
Kion Ulrich negative rimarkis pri la UDLR, tion ankaŭ mi rimarkis. Ne ĉio en ĝi estas realisma, sed eĉ pli ĝenas, ke multo en ĝi aspektas kiel simpla asertado de etnonaciismaj ideoj pri lingvoj kaj teritoriaj rajtoj de etnoj, eĉ se la tuto kamuflas sin kiel homrajtan deklaracion. Jen kelkaj problemoj:

La Deklaracio forte substrekas, ke lingvaj komunumoj estu la subjektoj de lingvaj rajtoj en sia "propra" teritorio. Tio kondukas al la absurda situacio, ke "homa rajto" (uzi lingvon x por difinita celo) pro historiaj kialoj povas ekzisti sur unu teritorio (ĉar uzantoj de lingvo x vivas tie pli longe ol uzantoj de aliaj lingvoj), kaj sur alia teritorio ne. Oni imagu "rajton je libera opiniesprimo", kiu validus nur por "teritorie propraj" opinioj, kiuj havas longan tradicion sur la teritorio, kie ili estas esprimataj.

UDLR: "Ĉiu rajtas disvolvi sian publikan aktivadon en sia lingvo, se ĝi estas la lingvo propra de la teritorio kie li loĝas." Jen "rajto", kiu fakte estas vualita esprimo de la principo, ke oni devas privilegii la parolantojn de lingvoj, kiuj estas tradicie uzataj en iu loko.

UDLR: "La publikaj aŭtoritatoj kiuj en siaj jurisdikcioj havas pli ol unu lingvon teritorie historian devas publikigi en tiuj lingvoj ĉiujn leĝojn kaj ordonojn kun ĝenerala karaktero, sendepende de la fakto ke iliaj parolantoj komprenas aliajn lingvojn." Denove "rajto", kiu ne validas por ĉiuj aŭ por la efektivaj bezonantoj, sed nur por tiuj, kies lingvoj havas la postulatan historiecon – eĉ se ili perfekte komprenas la "alian lingvon", en kiu oni kutimas publikigi la leĝojn kaj ordonojn.

La socio, kiu tre verŝajne konturiĝus, se la mondo havus la abisman malsaĝon envivigi ĉi tiujn jurajn preskribojn pri "homaj rajtoj", estas ne alloga. Temas pri socio, en kiu etnaj (lingvaj) komunumoj estas bazaj unuoj, kiuj ĵaluze gardas pozicion en etna hierarkio baziĝanta sur historiaj teritoriaj "posedrajtoj". La simbola esprimo de la diferencaj "posedrajtoj" estas diferencaj relativaj privilegioj de la lingvoj.
esperanto
esperanto diras:
2010-01-27 02:00
Se mi ghuste serchis kaj trovis, UEA ne subskribis ghin
http://www.linguistic-declaration.org/

Sed Esperanta PEN-Centro jes.

pistike65
pistike65 diras:
2010-01-31 23:39
La Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj legeblas en Esperanto en la Civita retejo:
http://www.esperantio.net/index.php?id=19
Esperanta PEN-Centro ja subskribis la deklaracion, sed kun rezervo, pro la nepra ligiteco inter lingvo kaj teritorio - tion klarigas la retejo, kaj tiel raportis la UEA-revuo jam en okt. 1996 (p. 179).
Analizo pri UDLR, fare de Manuel de Seabra, aperis samrevue, dec. 1998, p. 206-207.

amike
Istvan Ertl