Reta kunlaboro rezultis en 20-lingva filmo pri Esperanto
Libera Folio: De kie aperis la ideo fari informan filmon pri Esperanto?
Film-teamo: - La ideo pri Esperanto-informfilmo ekzistis dum pluraj jaroj en E@I kaj ni cerbumis pri diversaj ebloj realigi ĝin. Sed nur kiam aperis la talenta filmokreanto Rogener Pavinski el Brazilo (estrarano de TEJO) la projekto vere komenciĝis. Enhavaj ideoj kaj tekstoj venis ĉefe de la E@I-avo Hokan Lundberg. Bone kompletigis la teamon Petro Baláž, kunordiganto de E@I, per filmado dum aranĝoj kaj enhavaj konsiloj. Petro fakte jam en 2003 faris filmon pri Esperanto kunlabore kun profesia filmisto, sed ĝi montriĝis tro idealisma por ekstera publiko, pro tio E@I decidis investi energion kaj monon en novan filmoprojekton nomatan ”Esperanto estas...”. Nun, post trijara kunlaboro, la projekto finfine atingas sian golon! Ĉu ĝi atingos ankaŭ sian celon, tio vidiĝos dum la venontaj monatoj.
Kiu do estas la celo?
- Montri, ke Esperanto estas viva, uzata kaj tre ŝatata lingvo de multaj homoj. La espero estas, ke la filmo informos milojn da homoj pri la taŭgeco de Esperanto en internacia komunikado kaj ke la filmo donos tiom bonan impreson, ke multaj ankaŭ volos eklerni la lingon. Frapfrazo de la filmo estas: ”Esperanto estas... lingvo lerninda!”
Kion enhavas la filmo krom la frapfrazo?
Temas pri 43-minuta informa filmo, kiu prezentas la internacian lingvon Esperanto en moderna kaj vigla maniero. La filmo estas dividita je 6 partoj, rezulto de trijara projekto kaj kreiĝis en internacia kunlaboro de pluraj filmemuloj kadre de la organizo E@I.
Post mallonga enkonduko kun rapidaj tondoj kaj diversaj ŝlosilvortoj, kiel ekzemple ”internacia komunikado”, ”vojaĝoj”, ”lingvaj festivaloj” kaj simile, la filmo klarigas gravajn trajtojn de Esperanto, kaj montras, ke Esperanto estas lingvo uzata plurmaniere.
Poste Esperanto-parolantoj el diversaj landoj respondas al demandoj pri tio, kial ili lernis Esperanton, ĉu tio estis facila, kaj ĉu Esperanto estas utila por ili.
La lasta parto havas la titolon "Esperanto estas lingvo de la estonteco". Nur "frenezuloj" kredis, ke la tero ĉirkaŭiras la sunon, aŭ ke iam homoj povos flugi per aviadiloj. Nur "frenezuloj" kredas ke iam ĉiuj popoloj vivos en paco kaj havos komunan internacian lingvon krom siajn naciajn, regionajn kaj lokajn lingvojn. Sed kiom "frenezaj" estas tiuj ideoj? Kiom "freneza" estas vi? Ni, kiuj faris ĉi tiun filmon, estas tre "frenezaj" kaj fieras pri tio.
Kiuj faris la filmon?
Rogener Pavinski el Brazilo okupiĝis pri muntado, filmado kaj teksto. Hokan Lundberg el Svedio pri la baza ideo, la teksto kaj kunordigado de la tuto. Peter Baláž el Slovakio donis konsilojn pri la enhavo kaj filmis mem. Aaron Chapman kaj Charlene Daley el Kanado voĉigis la filmon. Komentis la laboron pluraj homoj kaj tradukan laboron faris dudeko da fidelaj kunlaborantoj. Ŝajnas, ke la filmo havos subtekstojn en pli ol 20 lingvoj.
Kiom kostas fari tian filmon, kaj de kie vi prenis la monon?
Estis multe da volontula laboro de ĉiuj enplektitoj. Finance subtenis la projekton la sveda Ido-fondaĵo (20 000 SEK) kaj Esperantic Studies Foundation (3 000 USD). La produktado de la DVD-oj mem estos financota de antaŭmendoj (baldaŭ estos lanĉita antaŭmenda kampanjo) kaj per la kapitaleto de E@I.
Kiel oni distribuos la filmon?
Unue per DVD-video, kiun ni planas lanĉi dum ĉi-jara UK en Roterdamo. Ni esperas pri antaŭmendoj de Landaj Asocioj, Esperanto-kluboj kaj unuopuloj – ĉar la filmo ĉefe celas informi neE-an publikon pri la lingvo, ĝi estos ege utila informilo. (Ne hazarde oni diras ”Pli bone unufoje vidi, ol centfoje aŭdi.) Sekve en malpli bona kvalito ĝi troviĝos ankaŭ rete: la filmo loĝos ĉe multlingva paĝaro esperantodvd.net, lernu.net ktp.
Krome estus bonege, se ĉiu informema Esperantisto aĉetus plurajn DVD-ojn kun la filmo kaj donacus al siaj konatoj. Ni planas ankaŭ montri la filmon en diversaj foiroj kaj kelkajn diskojn senpage dissendi al tiuj, kiuj serioze interesiĝas pri lingvo internacia.
Kiajn problemojn kaj malproblemojn vi spertis dum la laboro?
Ĝenerale mankis bona filmmaterialo. (Tial ni mem devis filmi, anstataŭ nur uzi iun taŭgan, jam filmitan materialon.) Parte pro financaj kialoj ni ne sukcesis filmi tiom multe, kiom ni volus. Krom la manko de filmo-materialo, la diferenco inter TV-sistemo PAL en Eŭropo kaj NTSC en Brazilo malfaciligis la laboron kaj influas la kvaliton de la materialo, kiam oni miksas ilin.
Interesa kaj pozitiva estis ankaŭ kunlaboro, kiu okazis preskaŭ nur rete – la tri ĉefkreantoj fakte ne renkontiĝis fizike ĝis nun en unu loko, ekde kreado de la filmo. Laboroj okazis pere de interreto, filmita materialo estis sendata aŭ rete aŭ poŝte.
Rogener persone aldonas: - Munti filmon en tiuspeca kunlaborado estis tute nova sperto por mi.
Pozitiva sperto estis rimarki, ke eblas multe plibonigi la laboron pere de aliulaj vidpunktoj, kvankam problemo ligita al tio estas, ke fari ŝanĝojn en jam preskaŭ preta filmo-projekto estas tre laboriga afero kaj postulas tempon. Ankaŭ komence, ni ne vere sciis, kien iri kaj kiun metodikon uzi por la filmo. Ni pensis pri ĝi kiel tuteca filmo eble 20-30 minuta kaj pli serioza ol nun. La ideo pri divido de la filmo je pluraj partoj venis, post kiam ni decidis lanĉi la du unuajn pretajn partojn sur la DVD-o “Esperanto Elektronike”. Tiam ni havis pli da libereco krei pli malpli memstarajn partojn, kiel tiu pri nur la movado ekzemple. Tio ankaŭ faciligas la al- kaj elŝutadon per interreto, kie pli mallongaj filmetoj estas preferataj.
Kiajn reagojn vi ricevis?
- La du unuaj partoj estis jam cititaj aŭ montritaj en kelkaj amas-komunikiloj kaj ricevis laŭdojn. Yves Nevelsteen en Belgio dum prelego pri Esperanto montris la unuajn du filmetojn al grupo de gejunuloj. Post la prezento la instruisto volis fari duonjaran kurson kaj la duono de la aŭskultantoj volis al ĝi aliĝi. Por ankoraŭ plibonigi la baldaŭan plenan version, ni volas inviti ĉiujn detale tralegi la subtekstotradukojn kaj atentigi pri eventualaj malklaraj vortigoj ktp. al hokan@ikso.net. La ses partoj jam nun spekteblas (en malalta kvalito) en la reto. Antaŭmenda kampanjo por DVD-oj estos lanĉita meze de majo.
Cxu vere??? Ido subtenas Esperanton? Oni diras ke post cent jaroj cxio estos forgesita, sed cxi tion mi tamen ne atendis.