Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Václav Klaus: ”Esperanto estas morta lingvo”

Václav Klaus: ”Esperanto estas morta lingvo”

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-21 11:24
La prezidento de Ĉeĥio, Václav Klaus, asertas ke Esperanto estas morta lingvo. Li uzas la vorton "Esperanto" kiel metaforon por io nesukcesa kaj nevivipova. "Eŭropismo egalas al Esperanto - artefarita, morta lingvo", Václav Klaus diras en freŝa intervjuo de ĉeĥa gazeto. Pasintfoje la vorton "Esperanto" uzis kiel timigilon kontraŭ troa eŭropa kunlaboro konservativaj germanaj politikistoj en la 1990-aj jaroj. Plej konata eble estas la moka diraĵo de Peter Gauweiler pri la minacanta komuna valuto kiel "Esperanto-mono" en 1992, sed ankaŭ Helmut Kohl en 1995 uzis la vorton "Esperanto" kiel negativan ekzemplon.

Ĉeĥio estas unu el la ok landoj de la Eŭropa Unio, kiuj ĝis nun ne ratifis la Lisbonan traktaton. Post la referendumo en Irlando, en kiu la traktato estis malaprobita, la prezidento de Ĉeĥio publike deklaris, ke la traktato estas morta, kaj proponis ĉesigi la proceson de ratifado.

En lundo, dum la oficiala vizito de la prezidento de Francio en Prago, disvastiĝis informoj pri nova kritika eldiraĵo de Václav Klaus kontraŭ la planoj por plia Eŭropa integriĝo.

- Ni devus lasi la homojn loĝantajn en la eŭropa kontinento plu vivi kiel ĉeĥoj, poloj, italoj kaj danoj. Ni ne transformu ilin en "eŭropanojn". Tio ĉi estas misa projekto. La diferenco inter ĉeĥo, polo, italo, dano kaj eŭropano estas la sama kiel inter la ĉeĥa, pola, itala kaj dana lingvoj kaj Esperanto. Eŭropismo egalas al Esperanto - artefarita, morta lingvo, Václav Klaus diris en intervjuo de la gazeto Lidové noviny.

Václav Klaus estas saniĝanta post operacio, kaj mem ne renkontas la vizitantan prezidenton de Francio. Anstataŭe Nicolas Sarkozy renkontiĝas kun la ĉefministro de Ĉeĥio, Mirek Topolánek.

En mardo raportoj pri la eldiraĵo de Václav Klaus aperis ankaŭ en francaj gazetoj. Same en mardo publike protestis pri la eldiraĵo la kontata franca esperantisto Henri Masson. "Je mia scio, neniu el tiuj kiuj iam diris ke Esperanto estas morta lingvo postvivis ĝin", li skribis en letero al la ambasadoro de Ĉeĥio en Francio.

Ankaŭ la aŭstra gazeto Die Presse en mardo raportis pri la eldiraĵo de Václav Klaus. Okaze de la eldiraĵo, same en mardo, la gazetoj en Berlino ricevis gazetaran komunikon de Louis F. v. Wunsch-Rolshoven kun la titolo: "Esperanto vivas kaj disvastiĝas".

- Eble ankaŭ vi povos eventuale sendi similan gazetaran informon al gazetaro en via lando aŭ regiono, eble leteron de leganto, eble komenton en retejo. Se iuj amaskomunikiloj divastigas tiajn evidente erarajn eldirojn, ili estu pretaj ankaŭ disvastigi la korekton, komentis Louis F. v. Wunsch-Rolshoven mem en la diskutlisto "Landa agado".

La eldiraĵo de Václav Klaus memorigas pri la diraĵo de la tiama kanceliero de Germanio, Helmut Kohl, farita dum oficiala vizito en Nederlando en 1995. Tiam li argumentis kontraŭ timoj, ke pli malgrandaj landoj de Eŭropo, kiel Nederlando, povus perdi sian propran identecon pro la eŭropa integriĝo. Tian perdon de identeco li komparis kun Esperanto:

- Ni ne volas Esperanto-Eŭropon, sed Eŭropon, en kiu ĉiuj plu havas sian identecon, li tiam diris.

En 1992 Peter Gauweiler, la tiama konservativa ministro pri la medio en Bavario, nomis la proceson de Maastricht "totalisma revo", kaj ridindigis unu el ties centraj partoj, la komunan valuton, kies enkonduko tiam ankoraŭ estis nur planata, nomante la eŭron "Esperanto-mono".

Tute lastatempe la germana eksministro pri eksterlandaj aferoj, Joschka Fischer, en artikolo publikigita en la gazeto Die Zeit, menciis la iaman eldiraĵon de Peter Gauweller pri "Esperanto-mono", konstatante, ke la "Esperanto-mono" tute ne iĝis tia teruraĵo kiel antaŭvidis la kritikantoj, sed male tre utilas en la nuna malstabila ekonomia situacio.

Citaĵo de Václav Klaus laŭ SNA kaj lidovky.cz.

arkivita en:
madridano
madridano diras:
2008-06-16 21:52
La 397 polaj parlamentanoj kiuj la 12an Junio honorigis Esperanton evidente konscias ke nia lingvo feliĉe estas plenviva, ne kiel s-ro Klaus, kies oldula cerbo lamas, kaj kiu ankoraŭ viv(et)as dank'al la medicina scienco.
javergara
javergara diras:
2008-06-17 03:50
Jhus lerninte ke tiu ulo ne nur estas dogma subtenanto de la plej sovaghaj formoj de la t.n. "libera merkato" (prezidinto Václav Havel iam nomis lian ekonomikan politikon "gangstera kapitalismo"), sed ke li aktive neniigas la problemaron tutmonda varmigho, krom esti nesimpatia al la europunuigha procezo, mi povas kompreni ke li malaprezas Esperanton. Nu, ech tute senefike, mi konfesu ke la malshato estas reciproka, miakaze.
jerrybs21
jerrybs21 diras:
2008-06-17 08:58
Saluton karaj,

Mi kredas ke S-ro Klaus ne bone pripensis aux diris tion pro nur kritiki. Esperanto ne estas kaj ne estos morta lingvo, sed la dirinto estas tia. Aliaj gxin apogas cxar en gxi ili vidas estontecon, do li volis diri ke cxiuj, kiuj sin ofertas aux subtenas Esperanton estas stultaj. Tiaj dirajxoj neniam malkuragxigos nin.

Jérémie el Burundi
jukkap
jukkap diras:
2008-06-17 09:26
Ne havas sencon kondamni aŭ nee reagi al tiaj komentoj. Indus pripensi kial tiaj komentoj aperas kaj ĉu ili prezentas ion pli vaste ekzistantan ĝeneralan penson pri Esperanto. Eventuale estas tiel, ke en menso de multaj neinformitaj esperanto reprezentas ion ne reale ekzistantan. Povas esti ke parte malbona informado pri esperanto influis al tio: se Esperanto estas prezentata kiel projekto por estonteco, ni ne povas eviti aperon de tiaj komentoj.

Ne estas aparte facile ŝanĝi tian ideojn, se ili estas vaste disvastiĝantaj inter la popolo. Eventuale estus pli bone utiligi ilin en nia informado: tio estus pli utila ol propagandi Esperanton per atakoj al ideoj, kiuj jam estas ligitaj al nia lingvo. Se ni diras ke "Esperanto ne estas morta" aŭ ke "Esperanto vivas" tio povas aspekti kiel mensogo al tiuj, kiuj ne estas informitaj sed baziĝas sian penson pri Esperanto nur al onidiroj. Tio, ke utopioj kiel eŭro povas sukcesi povus doni al Esperanto pli da bonaj argumentoj.

Fakte povus esti utile eĉ uzi tiajn argumentojn kiel tiu de Klaus por Esperanto. Se li kontraŭas eŭropismon kaj egaligas ĝin al Esperanto, ĉu ne per tio eblus trovi aliancanojn el tiuj, kiuj malsamopinias kun li eŭropismo. Se oni prenas Esperanton serioze, ne eblas kontentigi ĉiujn, kaj ju pli Esperanto fariĝos sukcesa, des pli ĝi allogas ankaŭ kontraŭantojn. Tio, ke Esperanto utilas kiel argumento en batalo kontraŭ eŭropismo ja iel montras ke ĝi tamen havas rolon en politika batalkampo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-06-17 17:19
Jukka pensige diras ke Esperanto "tamen havas rolon en politika batalkampo". Tute prave, sed ĝi havas tiun rolon pro sia neŭtraleco. Politikistoj kiel Václav Klaus ne agnoskas neŭtralecon inter la nacioj, tiel kiel ĉiuj agnoskas ke ekzemple kortumoj devas esti neŭtralaj inter samlandanoj kaj ne juĝu homojn el Ostrava laŭ aliaj kriterioj ol tiujn de Olomouc.
Lu
Lu diras:
2008-06-18 14:02
Laŭ mi Jukka metas ĝustan punkton: Kia informado estigas kian bildon en la publiko? Unuflanke paroli pri la fora projekto ("ĉiuj homoj parolu Esperanton") estigas la danĝeron, ke la nuna realo ne estas perceptata. Aliflanke mi dirus, ke entute oni multe maltro informas la amaskomunikilojn pri la hodiaŭa realo de Esperanto. Laŭ mi Klaus simple preskaŭ neniam legas ion pri Esperanto en la gazetoj - sekve li havas la senton, ke la afero jam pli malpli mortis.

UEA, se mi bone komprenis, kutime nur unufoje jare kontaktas la gazetaron, okaze de UK; ne okazas, laŭ mia scio, konstanta informado de amaskomunikiloj flanke de CO en Roterdamo. Malmultaj Landaj Asocioj plenumas tiun laboron regule.

"Esperanto ne estas morta" estas malkonsilinda vortumo. "Esperanto vivas" kaj tuj doni plurajn ekzemplojn por tio laŭ mi povas eble funkcii. Eĉ pli bone ol fakte diri, ke "Esperanto vivas", kompreneble estas raporti pri evidentaj signoj de vivo kaj progreso - renkontiĝoj, muziko, interreto, denaskuloj, libroj, gazetoj, Afriko ktp. Ne ĉiam eblas ion tian prezenti en la propra urbo - sed eblas oferti nacilingve prelegojn pri dekoj da temoj. Tiujn anoncojn publikigas la specialaj programgazetoj kaj kelkfoje eĉ la ĝeneralaj komunikiloj.
dennis
dennis diras:
2008-06-18 15:54
Ju pli da aperoj de la vorto Esperanto en la amaskomunikiloj, des pli bone. Lau merkatikaj studoj pri la valoro de marko de produkto, la nura mencio de la nomo de produkto, de organizo, de persono, au de ideo, plialtigas iomete la akcepton far la publiko de tiu marko au produkto.

Se vi vidis lastatempe futbalmatchon, vi certe memoras, ke rande de la futbalejo trovighis la nomoj de multaj produktoj. Nur la nomoj. La firmaoj metas tiujn nomojn tie char ili scias, ke tio helpas la akceptadon de iliaj produktoj.

Sed estas dua parto por Esperanto, pli grava, kaj multe pli efika. Kiam la publiko vidas la nomon Esperanto, samtempe ili devas ekkonstati ion bonan pri ghi. Tio estas, ili lernas, ke Esperanto estas facila, au ke ghi estas neutrala, au ke estas Infana Kongreseto, au Pasporta Servo, au ke Esperanto volas protekti chiujn lingvojn.

Do unufoje au plurfoje monate? Mi pensas, ke estas tiom da interesaj eventoj chirkau la mondo de Esperanto, ke ni povas trovi dekojn ech centojn da kialoj por paroli pri Esperanto al la amaskomunikiloj. La personoj kiuj profesie faras tion estas tiuj kiuj laboras kun Publikaj Rilatoj. Eble tre bona strategio, lau mi, estus cerbumi pri kiamaniere altiri profesiulojn pri tiu fako al Esperanto. Tri bonaj tiaj personoj povos fari pli ol mil el "mi" au el "vi". Mi pardonpetas, ni estas bonkoruloj, sed se ni NE volas uzi dekjarojn por fakighi pri Publikaj Rilatoj, eble ni estu sufiche modestaj por inviti ilin, kiuj origine venus el ekster la Esperanta Movado, helpi nin. Finfine, se Esperanto estas relative facile, post kelkaj semajnoj au monatoj ankau ili estos bonaj, diligentaj, ech kongresemaj Esperantistoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-06-18 17:28
Kompreneble, reklamistoj lernas Esperanton same facile kiel ĉiuj aliaj, sed ĝenerale Esperanto estas pli facile lernebla ol reklamebla. Lingvo (aŭ pli precize lingvokomunumo) ne estas varo aŭ servo kiajn oni aĉetas kaj konsumas; ĝi pli similas al religia komunumo aŭ politika partio, aŭ pli ĝenerale dirite, al specifa merkato kun specifaj reguloj, kie la interŝanĝado de varoj kaj servoj okazas plejparte ne profitcele.

Germanoj pro nacilingva influo ofte misnomas reklamadon "varbado". Sed koncerne Esperanton, la celo de informado estas ĝuste varbado de la informatoj, ne reklamo de la priinformata objekto. Nia celo estas logi la homojn viziti alian merkaton, ne vendi varon en merkato kie la homoj jam troviĝas. Se tiu merkato estus ekonomie tre alloga, reklamistoj facile adaptiĝus al ĝiaj ceteraj specifaĵoj kaj kurus al ĝi amase, sed la avantaĝoj de la Esperantomerkato havas plejparte idean karakteron.
dennis
dennis diras:
2008-06-19 02:22
Jens, vi havas tiom da bonaj observoj en via komento: pri la diferenco inter varbado kaj reklamado, pri la diferenco inter varo kaj Esperanto, pri la celo informi por allogi, ktp.

Por kunligi iomete vian pensfadenon kun la mia, mi volus prikomenti iomete flanke pri “la celo de informado estas ĝuste varbado de la informatoj.”

Por ke tiu varbado okazu, oni devas unue audi pri Esperanto, pro tio mi parolis pri la efikeco de la multnombra mencio de la vorto Esperanto, kaj mi donis ekzemplon de tio, pro kio firmao pagas multe da mono por vidigi sian nomon dum futbalmatcho.

Lastjare mi vane serchis tian mencion de la vorto Esperanto en Jokohamo. Mi piediradis tra la urbo dum horoj serchante ech la plej malgrandan mencion pri Esperanto. Vane. Mi ech aktive enketis, demandante al multe da Japanoj, “Pardonu, chu vi scias, kie estas la Kongreso de Esperanto.” Tiun enketadon mi faris per la simplaj vortoj de unuajara lernolibro de la angla.

Eble oni dirus, “Dennis, la Japanoj miskomprenis vin, char vi parolis angle!” Eble jes, sed mi ankau faris enketon proksime de la kongresejo kun kelkaj junuloj kiuj bone parolis angle. Vane. Neniu el ili audis pri Esperanto. Kaj se tio ne konvinkas onin, mi diru, ke du tagojn antau ol la kongreso ekis, mi iris al la luksa hotelo de la kongresejo mem kaj diris. “Pardonu Sinjoro, chu vi povus diri al mi kie trovighas la Kongreso de E s p e r a n t o?” La dejhorantoj de tiu luksa hotelo tute ne komprenis la vorton Esperanto. Ne nur la chefa dejhoranto sed chiuj aliaj kiuj laboris tie! Kaj ni ne pensu, ke tiu manko de mencio pri Esperanto nur okazis en Jokohamo.

Mi, kune kun bona Esperantisto Aleks Humet de Belgio, promenis dum horoj tra Florenco, kaj nur post longa promenado ni finfine ekvidis, bone kashitan en la mallumo, afishon pri Esperanto.

Informatoj devas esti, nu, informitaj minimume. Por ke tiu informado komencu, ili devas havi ie en la menso la vorton Esperanto, kaj eble kelkajn bazkonceptojn pri ghi: ke ghi estas lingvo, ke oni proponas ghin por internacia komunikado, ktp.

Sed, se celo de informado, kiel vi mencias, estas “. . .varbado de la informatoj,” la nura mencio de la vorto Esperanto ne sufichas. Tute ne. Post la enmeto de la ghenerala ideo ke “Esperanto estas internacia lingvo,” oni devas strebe enmeti au lasi enmetighi, prefere, pozitivajn asociojn. Kaj ghuste tie Esperanto havas bonegajn eblojn kaj ideojn, tamen ghis nun ne sufiche utiligatajn ideojn.

Fakte, mi vere ne komprenas kial ni ne kapablas pli vaste kaj pli efike diskonigi tiujn bonajn ideojn al la amaskomunikiloj. Chu vi vidis la filmon “Esperanto estas. . . ? Jen rimedo por fari tion. Vikipedio kun 100,000 artikoloj, alia rimedo. Jhuranalista Kongreso en Vilno, Lernu.net, Lingvaj Festivaloj dum UK, jen tre tre efikaj rimedoj. Kaj, kiel mi proponas, Lingva Festivalo far Esperanto-parolantaj infanoj dum la Infana Kongreseto, jen io kio povas diskonigi, kaj tre favore kaj tre efike, Esperanton.

Mi povus diri al vi, lau mia sperto kun Lingvaj Festivaloj en nun kvin landoj, se tiu festivalo estus ech malgranda parto de la UK, ghi povus esti sur tutnacia televido inkluzive en grandaj landoj kiel Francio kaj Chinio. Jen eble la plej efika rimedo en la moderna historio de Esperanto por efike diskonigi la vorton Esperanto rapide, kaj por konvinke montri, per konkretaj agoj, la veran naturon de la lingvo Esperanto.

Kaj se vi aldonas al tiu plenkreskula Lingva Festivalo, LF farata de infanoj, vi havos lau mi la plej efikan konvinkilon en la moderna epoko de Esperanto. Ke infanoj kantas, bone. Ke ili desegnas, bone. Ke ili ludas kune bone. Sed se tiuj infanoj montras siajn proprajn lingvojn pere de Esperanto dum la kadro de UK, vi vidos tion eble ne nur en la televido de la koncerna UKa lando, sed ankau en televidoj tra la tuta mondo!

Se Esperantistoj daure tro parolas pri la pasinteco, pri 100-jarighoj, pri jubileoj, kio estas bona – ne miskomprenu min – ni povas doni la impreson ke Esperanto estas efektive lingvo kiu floradis kiam niaj prageavoj ankorau vivis.

En nia moderna epoko, homoj ne havas tempon pripensi la pensfadenon kiu kunligas la naskighon de Esperanto kun la moderna vivo. Mi bedauras tion, sed en la mondo de la varbado, informado, reklamado, ni devas almenau konstati tion. Chu ni eble shanghu nian kasheman sintenon kaj finfine diri tre longe kaj tre laute al Sinjoro Václav Klaus, (al kiu mi deziras longan vivon por, ke ankau li ghuu la Internacian Lingvon), kaj speciale al la tuta mondo: “Esperanto VERE estas. . . .?”

Lu
Lu diras:
2008-06-19 10:08
Estas multaj eblecoj publikigi ion pri Esperanto. La asocio "EsperantoLand" ekzemple praktikas en Berlino tre simplan, sed efikan metodon por aperigi ion pri Esperanto en gazeto, kiam ajn ni deziras tion: Ni anoncas prelegon - kaj tiun informon preskaŭ certe publikigos almenaŭ la programgazeto "Zitty" kun eldonkvanto de 50 000 ekzempleroj; rete ĉe http://diesunddas.zitty.de/Vortr%E4ge/13872/esperanto_wikipedia:_jetzt_100.000_artikel.html . Estas nur tri linioj. Sed ni anoncas iun similan prelegon kutime ĉiumonate. Do la vorto "Esperanto" ligita al ekzemple muziko, internaciaj renkontiĝoj aŭ interreto iom post iom atingas la publikon. Ĉefe tiujn homojn, kiuj havas vespere liberan tempon kaj serĉas oferton. Relative proksime al nia celgrupo.

La laboro estas limigita: Serĉi la taŭgajn retadresojn, prepari la prelegon (pri temo, kiun la preleganto ĉiukaze bone konas), antaŭvidi la unuan duonhoron de grupkunveno al nacilingva prelego (poste libera babilado kiel kutime).
Lu
Lu diras:
2008-06-19 10:57
Kara Dennis, vi asertas, ke vi "vere ne komprenas kial ni ne kapablas pli vaste kaj pli efike diskonigi tiujn bonajn ideojn al la amaskomunikiloj". Mi havas la impreson, ke estus tre helpe, se ni povus kompreni ĝuste tion - por ke ni iun tagon fakte sukcesos pri efika informado. Laŭ mi nuntempe pli grava ol la demando "Kion ni devus fari?" estas la demando "Kial la Esperanto-funkciuloj ne faras ĝin kaj kion necesas ŝanĝi por ke ili faru?".

Por malkaŝi al vi jam parton de mia supozo: Neniam ni sukcesos atingi, ke funkciuloj de la tradiciaj Esperanto-asocioj faros vere efikan informan laboron. Laŭ mi ili simple ne havas motivon por investi sian laboron tie.

La membroj asertas deziri, ke Esperanto disvastiĝu - sed plejparte prefere sen ke ili investu tempon kaj monon en tion; plej bele estus, se la tutan laboron farus politikistoj - sed tiuj stultuloj ja ne subtenas nian aferon... Do, oni iom plendu pri ili kaj krome simple ĝuu Esperanton. Por ke la membroj povu fari tion, la unuaj taskoj de Esperanto-funkciuloj estas zorgi pri renkontiĝoj, gazetoj, libro-servo ks. Ĉu okazas efika informado, ĉu kursoj, ĉu efika ensociigo de la kursanoj? Nu - bele, se jes, sed tute elteneble, se ne.

En tia etoso ne estas miraklo, ke ekzemple Germana Esperanto-Asocio dum ĉ. 5 jaroj ne havis respondeculon pri gazetaraj rilatoj. Neniu el la funkciularo sentis, ke tiu tasko estas tiom grava, ke li aŭ ŝi lernu sufiĉe por povi fari ĝin. Simile funkciulo de Germana Esperanto-Junularo diris al mi, ke dum la lasta IS oni ne multe okupiĝis pri gazetaro, ĉar oni havis "aliajn prioritatojn". Se mi rigardas al aliaj landoj aŭ al UEA, la ĝenerala situacio ne estas esence alia, kun esceptoj kompreneble.

La Landaj Asocioj laŭ membraro stagnas aŭ malkreskas ekde kvindeko da jaroj kaj eble ĝuste tiu ĉi mekanismo estas la kaŭzo. Ĝi ne estas tipa nur por Esperanto-asocioj, sed por grandaj grupoj ĝenerale, kiel Mancur Olson montris jam en la sesdekaj jaroj. La komuna utilo estas malpli grava por membroj de grandaj grupoj ol la persona.

Mi komparis la eblan progreson de la komunika sistemo Esperanto kun la sistemoj telefono, telekopiiloj kaj interreto - kaj demandis min, kiuj estis la kreskigaj faktoroj tie. En neniu el tiuj kreskoj iuj grandaj asocioj de uzantoj aŭ de subtenantoj ludis gravan rolon. Estis grandparte entreprenistoj, kiuj survojigis la aferon. Mi supozas, ke ankaŭ en Esperantujo la pluan kreskadon kreos entreprenistoj kaj malgrandaj iniciatoj aŭ entreprensimilaj organizoj. Tiel ja okazis en la pasintaj tri jardekoj: La grandaj asocioj ĉefe stagnis, dum la progreso en la kampoj renkontiĝoj, muziko, denaskuloj, interreto kaj Afriko dependis ĉefe de unuopuloj kaj relative malgrandaj organizoj.

En la seminario pri merkatiko en Herzberg vi diris, ke merkatiko kvazaŭ kuŝas en la sango de usonanoj. Nu, laŭ la kompreno de eŭropanoj ankaŭ la deziro gajni multan monon tie troveblas kaj eble estas rilato inter ambaŭ. Mi supozas, ke en Esperantujo la plua kreskado funkcios ĉefe tie, kie homoj gajnas monon per Esperanto - ne konstantan sumon kiel kutimaj dungitoj, sed varian laŭ vendosumo kaj rezulto. Honorofica laboro havas siajn limojn - per ĝi oni povas kreski nur ĝis la limo de la disponebla honorofica laborkvanto.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-06-19 15:36
Dennis kaj Lu,

Mi ĝenerale tre konsentas kun viaj komentoj (kvankam Dennis eble iom troigas la esperojn pri la varbrezultoj de UK-kadra infana lingvofestivalo). Mankas nur unu afero: ke vi ambaŭ ekkomprenu kio entute estas lingvo. Nomi ĝin "komunika sistemo" komparebla al fakso kaj poŝto estas tutcerte eraro.

Jam Aristotelo sciis ke la tero estas ronda, sed praktikan signifon tio ekhavis nur kiam Kristoforo Kolumbo bezonis okcidentan marvojon al Hindio. La rilato inter la demando de monda lingvo kaj la scienco estas inversa: Esperanto praktike instaliĝis kiel *la* internacia lingvo preskaŭ jarcenton antaŭ ol la lingvistiko ekkapablis havi sencan opinion pri la afero.

La Angla ne estas internacia lingvo, sed imperia lingvo -- kredeble eĉ *la* imperia lingvo niatempe. Imperiismo estas malpli malbona ol sia famo, sed unu el ĝiaj multaj malbonoj estas ke ĝi ne bezonas sciencan lingvistikon. Kribri el la lingvistika literaturo la sciencaĵojn el la superstiĉoj sekve estas ekstreme malfacile, simple ĉar vivante kaj akceptante la imperiajn kondiĉojn oni ne bezonas ligi teorian scion pri la lingvo al iu praktiko.

En internaciaj kondiĉoj estas alia afero, ĉar tiam estas grave scii ĉu oni bezonas specifan internacian lingvon, kaj kiel oni rekonas ĝin. Estas grave scii ĉu vere ekzistas "malsamaj lingvoj" en iu profunda senco (kaj kiom profunda) aŭ ĉu estas pli precize diri ke ĉiuj idiomoj estas dialektoj de pli abstrakte konceptita homa lingvo. Gravas scii ĉu vere iuj lingvoj estas pli facile lerneblaj ol aliaj, kaj se jes, kiom profundan signifon tio havas; gravas scii kiasence ĉiuj etnaj lingvoj estas same esprimkapablaj (se ili estas), kaj ĉu planlingvo povas esti same, pli aŭ malpli kapabla ol la etnaj; kaj tiel plu kaj plu kaj plu. En imperiaj kondiĉoj ĉio tio ne gravas, ĉar en ili ĉiuokaze decidas la pli forta.

Do, iĝi Esperantisto ne estas malfacile, ĉar ekzistas riĉa kaj ruza pedagogio por faciligi la vojon. Sed iĝi lingva internaciisto -- kio ideale devus esti la sama kiel Esperantisto -- malfacilegas, ĉar la lingvistika ĝangalo estas tiel densa ke eĉ malmultaj profesiaj lingvistoj sukcesas fari sekveblan kaj sekvindan vojon tra ĝi.

Merkatiko multe pli sukcesas en la nunaj imperiaj kondiĉoj ol lingvistiko, kaj plej kredeble ĝiaj principoj postvivos la transiron al internaciaj kondiĉoj. Ĝi estas tre utila kien ajn oni iras, sed ĝi ne povas diri ĉu estas pli utile iri orienten aŭ okcidenten. Por tio oni bezonas lingvistikon -- t.e. ne scii lingvojn, sed scii kio estas lingvo.
andreasvc
andreasvc diras:
2008-06-19 23:21
Vi starigas kaj restarigas tiun punkton, pri ne-ekzisto de malsamaj lingvoj. Sed nun mi vere miras, kiel tio povas esti aferkoncerna nun, ĉu ni diru al la mondo "ne ekzistas malsamaj lingvoj, do lernu esperanton, nia ŝatata dialekto!" Kia diferenco donas tion al la nuna situacio, nomu ĝin internacia lingvo? Kiaj lingvistikaj ideoj povus helpi lingvon jam kreita kiel esperanto? Fakte mi kredas ke esperanto ne estas tiel fama studobjekto por lingvistoj. Ne-ekzisto de malsamaj lingvoj sonas kiel neo de la lingvo-problemo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-06-20 14:51
Bone, ni ludu kun la komuna saĝo kaj diru ke ekzistas malsamaj lingvoj. Kiaj estas la konsekvencoj?

Unue, fariĝas multe pli grave ke la internacia lingvo estu ankaŭ gramatike kaj vortare internacia, ne nur laŭ parolantaro. Loĵbano tial fariĝas multe pli bona elekto ol Esperanto. Se ekzistas nur unu homa lingvo, tiam la elekto de internacia lingvonormo estas tute analogia al la elekto de nacia normo, tiel kiel ekzemple la Franca estas bazita sur sia Pariza dialekto. Oni povas diskuti kian rolon ludu nacia normo, kaj kian rolon ludu la fremdlingvoj ene de la nacia ŝtato, sed ĝenerale estas konsento ke ĝisfunde replanadi la unuopajn normojn estus ekstreme malpraktike kaj senprofite al iu ajn.

Due, ju pli profunde la lingvoj estas malsamaj, des pli malfacile estas lerni ilin. Des pli fremdaj estas homoj inter si dekomence, kaj des pli malfacile estas kredi ke lingvo internacia povas esti facile lernebla. Evidente, la diversaj idiomoj estas egale akireblaj de ĉiu homido, do la infanoj devas havi iun komunan elirpunkton. Anstataŭ senfine harfendi pri tio kio estas la diferenco inter plena kaj neplena scio de la Franca, la Japana, Esperanto ktp., estas multe pli simple nomi la diritan abstraktan elirpunkton "la" lingvo kaj rigardi la diversajn parolojn kiel konkretajn manifestiĝojn de tiu lingvo.

Trie, ju pli profunde malsamaj estas la lingvoj, des pli oni devas kredi ke malsama lingvo havas malsaman esprimkapablon, eble des pli grandan, ju pli "malnova" (aŭ, male, "nova") estas la lingvo. Se ekzistas nur la unu sama lingvo, ni ne bezonas kredi ke iuj naciaj lingvoj estas pli taŭgaj esprimiloj ol aliaj, nur por konservi la iluzion ke Esperanto donas al ni la plej superan esprimkapablon. Ni ankaŭ ne bezonas redukti Esperanton al "helpa" lingvo.

Kvare, la ideo ke ekzistas profunda unueco de la lingvoj sub la surfaca ŝajne senfina diverseco, ankaŭ helpas nin ataki la imperian problemon anstataŭ nur la nacian. Se la tuta problemo estas nur ke ekzistas malsamaj naciaj lingvoj, tiam oni povas solvi ĝin per kultura imperiismo. Se la problemo ankaŭ estas la imperio mem, necesas pensmaniero laŭ kiu ĉiuj idiomoj - la naciaj, la imperia, ĉiuj ceteraj - situas en la sama kesto kaj estas trakteblaj kiel unu saman objekton. Alie oni limigas sin al la ideo ke la lingvo de la aktuala imperio estas pretendanto, kaj iu alia devus okupi la tronon. Oni ne pridubigas la tronon mem.

Ne estas tiel ke neekzisto de malsamaj lingvoj sonas kiel neo de la lingvo-problemo, krom por Esperantistoj kiuj bezonas difinitan koncepton de lingva problemo por plenblovi sian egoon. Al ĉiuj aliaj la ekzisto de malsamaj lingvoj sonas kiel mistero, kaj necesas problemigi misterojn se oni volas trakti ilin racie kaj serioze.
Kunar
Kunar diras:
2008-06-23 00:50
La Germana Esperanto-Asocio havas komisiiton por publikaj rilatoj. Jam antaŭ ol lerni Esperanton, lia profesio estis publikaj rilatoj: http://www.esperanto.de/gea/beauftragte.html

Mi memoras plie, ke dum la Internacia Seminario (IS) oni dum multaj jaroj invitis al publika vespero kaj faris gazetaran laboron. Foje ankaŭ funkciis t.n. "centra artikolo", kiu estis preparita antaŭe kaj kiun ĉiu partoprenanto el Germanujo povis sendi al sia loka gazeto post la renkontiĝo.

Tamen necesas konscii pri tio, ke la eĥo de tiu aktiveco tre varias laŭ la landoj. En Germanujo pli malfacilas altiri atenton ol en Hungarujo. Kalle Kniivilä lastatempe skribis pri la diversaj dimensioj inter Svedujo kaj Litovujo: http://www.kniivila.net/2008/lingvoj-prestighaj-kaj-malprestighaj/

Krome mankas la atentigo pri tio, ke tre diversas laŭ la kontinentoj, kiamaniere eblas pli oportune informi pri Esperanto. Brazilaj gastoj ofte entuziasme rakontas pri idealoj. Germanoj preferas aŭskulti pri la realaj atingoj (da kiuj ja ekzistas kelkaj).

Evitinda estas la "Oni devus"-pensado, kiu bedaŭrinde ankaŭ okazas ĉi tie denove. Havi profesiulojn, kiuj transprenas la laboron, kaj havi multajn, kiuj informas pri Esperanto, estas deziroj, kiuj (nuntempe) reciproke ekskludas unu la alian.

Sed por respondi la demandon, kial ne pli multaj homoj informas: Mi memoras multajn artikolojn, en kiun oni kritikas la volontulojn, kiuj amatore informas pri Esperanto. Eĉ ekzistas la penso, ke malĝustaj prijuĝoj de Esperanto nur okazas pro malbona informado. Se post tiom forta kritiko la plej multaj homoj forturnas sin de tiu aktiveco kaj engaĝiĝas aliloke, kiu miru pri tio?
Lu
Lu diras:
2008-06-23 16:33
Se mi bone komprenas la retpaĝon http://www.talmagazin.de/artikelgesamtarchiv/4627.html , la ĉefa sperto de la nuna GEA-komisiito estas pri verkado de tekstoj, eble malpli en la aktiva transdono de tiuj tekstoj al amaskomunikiloj. Estus interese scii, kie la gazetaraj komunikoj de GEA http://www.esperanto.de/presse/aktuelles/index.html fakte aperis.

Jes, ankaŭ mi memoras la belajn tempojn, kiam oni por IS faris gazetaran komunikadon... Eble tio okazis antaŭ la malkresko de IS.

Eble en Hungario la gazetaro akceptas novaĵojn pri Esperanto-renkontiĝoj eĉ pli volonte ol en Germanio. Fakte en Germanio mi neniam havis seriozajn problemojn tiurilate - se pri similaj temoj de alia organizo la ĵurnalistoj kutimas raporti, ĝenerale ili tion en Germanio pretas fari ankaŭ pri Esperanto. Mi iam vidis eĉ la germanan telefonkompanion fosi truon en trotuaron por la regiona radio, por ke tiu povu bonkvalite raporti pri IS :-)

Vi tute pravas, ke ni havu aŭ malmultajn profesiulojn aŭ multajn malpli profesiajn volontulojn. Kompromisa vojo estas trejni la volontulojn per profesiuloj. Tion mi faris en la okdekaj jaroj dum pluraj IS-oj, kun amuziĝo kaj sukceso. Mi ĝojas, ke GEA antaŭ nelonge ofertis seminarion pri informado kaj publika agado.

Ankaŭ mi apartenas al tiuj, kiuj opinias, ke granda parto de la prijuĝoj kontraŭ Esperanto venas de niaj informantoj mem. Se oni prezentas Esperanton ĉefe kiel belan revon por la estonteco, oni ne miru, ke la aliaj moke atentigas nin, kiom for de nia celo ni ankoraŭ estas. Sed se oni trankvile prezentas la hodiaŭan Esperanto-vivon, oni kutime rikoltas neŭtralan kaj ofte eĉ pozitivan raporton pri ĝuste tio.

Certe ne havas multan sencon ĝenerale alvoki la Esperanto-parolantojn, ke ili informadu pri Esperanto. Necesas doni al ili trejniĝon - unuflanke, kian enhavon ni transportu, kaj aliflanke, kiel oni sukcesas pri tio.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-06-25 09:00
Lu skribis:

"Se oni prezentas Esperanton ĉefe kiel belan revon por la estonteco, oni ne miru, ke la aliaj moke atentigas nin, kiom for de nia celo ni ankoraŭ estas. Sed se oni trankvile prezentas la hodiaŭan Esperanto-vivon,"

Raumisto! *ridas*

(kvankam vi tiam kontrauis... :)

Plej amike via.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-06-18 16:47
Oni povas ankaux konstati ke, se esperanto estas morta lingvo, gxi estas kadavro eksterordinare babilema...

Cetere mi komentis la aferon en mia svedlingva blogo cxe http://metrobloggen.se/esperanto
Lu
Lu diras:
2008-06-19 09:35
Jes, tre babilema kadavro. Mia amikino havis la ideon, ke - se entute oni volas skribi al ĉeĥaj ambasadoj - oni sendu du foliojn. La unua estu nur enkonduka, "jen mi sendas al vi mesaĝon el la transa mondo". Kaj en la dua ŝajnmortinto mistike verkas iom pri sia uzado de Esperanto en la transa mondo. Tian leteron la ambasadaj oficistoj malfacile forgesos - pli malfacile ol ordinaran kaj eble ĉagrenan proteston. Ankaŭ ĵurnalistoj preferas ion neordinaran.

Kaj krome: Se ni devas legi tiajn neplaĉajn eldirojn pri Esperanto, ni prefere bone amuziĝu anstataŭ ol ĉagreniĝi :-)
dennis
dennis diras:
2008-06-20 19:11
Kara Lu, en via bonaj komentoj pri efika informado, vi mencias la nekonstantan kontakton inter la Centra Oficejo de UEA kaj la amaskomunikiloj. Tre bona konstato. Por iom pli bone kompreni tion, kion UEA faras en Roterdamo pri gazetaraj kontaktoj, eblas rigardi ilian retpagharon che www.uea.org . Lau mi, estas kelkaj informadaj aferoj, kiujn la CO povas plibonigi.

Unue, kvankam jam ekzistas reta gazetara servo de UEA, ghi ne estas facile trovebla. Ghi ne vidighas sur la chefpagho, sed en subpaghoj de subpagho. En profesia organizo kie informado gravas, oni kutime metas klaran ligilon pri gravaj novajhoj sur la unua retpagho. Iasence la rubriko Aktuale faras tiun rolon, sed ankau oni devas tre zorgi la arkivon metante klaran ligilon chefpaghe.

Due kaj eble pli grave, la gazetaraj informajhoj de UEA, lau mi, ne multe interesas la neesperantistajn amaskomunikilojn. Pro la fakto, ke ne estas ni mem, kiujn ni devas konvinki, estus pli bone havi artikolojn kaj informadon pri Esperanto kiuj tushas la vivon kaj la emociojn de neesperantistoj.

Eble tiu gazetara servo efektive estas por nur ni mem, kaj tial ni povas diri, ke ghi bone servas nin. Se tio estas la situacio, mi rekomendas, ke ni profunde shanghu nian sintenon se ni volas konvinki la mondon, kaj informi Sinjoro Václav Klaus, pri la fakto, ke Esperanto ne estas morta lingvo.

Trie, lau mi, la Centra Oficejo tre bone faras sian laboron, kaj tie ne kushas la vera problemo pri informado. Se CO ne interesighas pri profesia informado, efika informado, konvinka informado, estas char ni esperantistoj mem ne sufiche volis tion, au ne sufiche konsciis pri la graveco de profesia informado en nia mondo de la 21a jarcento.

Finfine, mi pensas, ke UEA kaj la CO povas profiti multe, pensante pri efikaj strategioj. Ekzemple, pri la dirajho ke Esperanto estas morta. Kiamaniere reagi? Kiamaniere publikigi tiun reagon? Kiu faros tion? Kaj kiam? Neniam? Du monatojn poste? Samtage, ech samhore? Mi pensas, ke estus bone se ni trovus profesiulojn kiuj tre tre bone konas la fakon Publikaj Rilatoj. Se ni jam havas tian personon en Esperantujo, mi pensas, ke estus bone, ke tiu persono komencu reverki la nuntempan Gazetaran Servon de UEA. Ne valoras tiom, ke mi kaj vi kritiku kaj rekomendu plibonajhojn al tiu Gazetara Servo char mi kaj vi ne estas fakuloj pri tiu temo. Se ni serchas kaj trovas tian spertulon, kiu poste verkos bonajn, belajn, konvinkajn artikolojn pri Esperanto por publikigado en la amaskomunikiloj, eble Sinjoro Klaus ne refoje ghenos nin per sia nescio de la esperanta parlantaro.

pistike65
pistike65 diras:
2008-06-21 00:04
Kaj imagu ni se iu sukcesus konvinki s-ron Etsuo Miyoshi uzi sian monon por kovri la dungadon de informada fakulo, prioritate al aperigado de anoncoj en euxropaj gazetoj, kun efiko malfacile taksebla.

amike
Istvan Ertl
iafantomo
iafantomo diras:
2008-07-01 11:47
Se mi estus s-ro Miyoshi, mia unua demando estus, "Kial ne okazas tiuj aferoj jam?" Ĉiu investanto volus investi en sukcese funkcianta entrepreno, ne nur en bona sed nepruvita ideo. Kaj tio ja estus investo: ne investo por financa gajno, sed investo por alispeca gajno.

Surbaze de tio, mi pli volonte investus en la agado de Lu ol en tiu de CO.

Tamen neniu alfrontas la bazon de la problemo. Mi kiel investanto dezirus tratranĉi la tabuojn. Kiu kontraŭas Esperanton?

Tiu demando staras en eseeto en la protokolo de la unua Estrara kunsido de Brita Esperantista Asocio (Inc) en 1904, kaj ĝin verkis la Prezidanto, fama kompanjista ĵurnalisto W.T. Stead. Lia nomo estis tutnacie konata, kaj li estis la spertulo pri ĵurnalisma kampanjado. "La problemo estas", li skribis, "ke neniu kontraŭas Esperanton".

Evidente li malpravis, kiel evidentigis eventoj de 1907 (vidu http://rik.poreo.org). Ĉiujn 15-20 jarojn poste okazis eventoj kiuj subfosis aŭ UEA aŭ Estraranojn de UEA aŭ la antaŭenigon de Esperanto mem.

Fakto estas, ke Esperanto estas ne nur lingvo sed politika movado por lingva demokratio.

Fakto estas, ke la angla (kiel la franca en 1907) estas ne nur lingvo sed ankaŭ politika movado por lingva maldemokratio.

Fakto estas, ke lingvomanipulado plejofte okazas kaŝe kaj subfose.

Por ke mi investu en grandskala agado, se mi havus la rimedojn, mi serĉus ekzistantajn kompetentulojn kiuj per siaj agoj montras, ke ili havas almenaŭ komprenon de tiu baza ideo, kaj ke ili provas pritrakti la verajn problemojn en praktika maniero.

Kore salutas Ian.


Lu
Lu diras:
2008-07-01 15:46
La demando, kial s-ro Miyoshi ne investas en la plibonigon de la publikaj rilatoj de Esperanto, sed en anoncojn pri lingvaj problemoj, ligiĝas al la demando, kial entute iu agas por Esperanto. Al kelkaj sufiĉas antaŭenigi bonan aferon, multaj deziras famon. La plej grandan famon supozeble tiu atingos, kiu faros la decidan paŝon por la ĝenerala akceptiĝo de Esperanto. Oni povas tion eventuale atingi per desuprisma agado, ĉe politikistoj kaj aliaj decidofarantoj - kaj eble ili vere enkondukos Esperanton, ĉu ne?! Se mi bone komprenis la klarigon, la espero de s-ro Miyoshi estas, ke per grandaj anoncoj eblas skui la ĝeneralan publikon kaj la decidofarantojn, kiuj eble fine komprenos la avantaĝojn de Esperanto kaj enkondukos ĝin. Oni povas imagi tiukaze la konsekvencojn por la famo de s-ro Miyoshi.

Kontraste la desubisma vojo estas iom longa. Nuntempe ni staras ĉe la rilato 1:1000 rilate al la angla. Nur post dek pliaj duobliĝoj ni sekve povos festi ion venkosimilan. (Cetere: Pli ol dek duobliĝoj jam okazis dum la historio de Esperanto!) Ekzemple kvin procentoj jare signifas duobliĝon en dek kvar jaroj - post cent kvardek jaroj ni do eble festos. Ĉiukaze ne indas malvarmigi la ĉampanon jam nun...

Mi supozas, ke la probablo de iu decida desuprisma sukceso dum la venontaj dek jaroj estas ie en la regiono sub unu procento. (Eble la desupristoj taksas pli alte...) Pro tio mi konsideras desuprisman agadon esti loterio. Kontraste verŝajne multaj homoj supozas, ke la desubisma progreso dum la venontaj dek jaroj estos maksimume duobliĝo de la parolantaro (mezume 7 procentoj jare) - kaj ke tio signifos, ke la vojo ĝis la fina venko post dek jaroj aperos same kvazaŭeterna kiel nun (1:500 rilate al la angla). Se tiel estas, la probablo de antaŭmorta famo per desuprismo estas tre malgranda, sed iom pli granda al tiu de la koncerna famo per desubismo, kiu ŝajnas egali nulon. Mi supozas, ke simila rezonado igas la desupristojn agi, ekzemple verki leterojn al eŭropaj parlamentanoj, kaj s-ron Miyoshi financi la anoncojn. Financi mian agadon ne enhavas similan ŝancon laŭ la ĝenerala kompreno.

Mi fakte supozas, ke la desupristoj per neniom sukcesos plibonigi la situacion de Esperanto, tute same kiel dum la pasintaj cent jaroj. Dume estis kaj estos la desubistoj, kiuj kreas Esperanto-parolantojn, kreskigas la komunumon (kaj ebligas al la desupristoj paroli pri realo kaj ideo, ne nur pri ideo).

Krome mi vidas ŝancon, se ni desubistoj plu lernos kaj bone agos. En la 70aj kaj 80aj jaroj la Internaciaj Seminarioj de Germana Esperanto-Junularo kreskis per pli ol dek procentoj jare kaj eĉ transdonis sian modelon al najbaraj landoj; mi supozas, ke amaskomunikilaj rilatoj ludis gravan rolon. Se ni sukcesos kompreni tiun kresko-sukceson kaj ripeti ĝin aŭ eĉ superi, verŝajne ni povos atingi la atenton de la ekstera mondo.

Fakte Esperanto povas kreski multe pli rapide ol la angla! Ja grandparte oni povas lerni Esperanton memstare el lernolibro aŭ retpaĝa kurso kaj la lernado ne daŭras tre longe. Tio estas enorma ŝanco. Ne necesas multe pensi pri instruado - necesas antaŭ ĉio veki en la mensoj de la homoj la deziron lerni kaj paroli Esperanton. Por tio amaskomunikilaj rilatoj estas ŝlosilaj. Ni portu la informojn pri la hodiaŭa realeco de Esperanto al tiuj homoj, kiuj "ne kontraŭas" Esperanton.
cyrille
cyrille diras:
2008-07-03 12:40
Tiun demandon ni starigis en decembro dum kunveno de la prezidanto de EEU, la prezidanto de Esperanto-France, kaj du vic-prezidantoj.
Post enketo en Francio, kolektante 1046 respondojn en 9 urboj, ni nun scias ke ne chiuj jam audis pri esperanto :
la rezulto estas probable (95 % da schancoj)ke inter 35,8 % kaj 41,7 % da loghantoj en Francio jam audis pri esperanto.

Ne estas nulo, sed restas multe da laboro farenda.

Baldau mi publikigos artikolon prio tio por instigi aliajn landojn al sama mezuro.


iafantomo
iafantomo diras:
2008-07-03 13:31
Por atingi veran komprenon de la afero, necesas ankaŭ pensi en alia dimensio.

Esperanto estas ne nur lingvoklubo, send ankaŭ politika movado por lingva demokratio. Ne ĉiuj konsentas kun tiu celo, kaj iuj havas investitajn interesojn eĉ kontraŭi tiun celon, kiel demonstris Profesoro Grin.

Ni devas do demandi nin, kion oni normale atendus en politika movado. Ni komparu nin kun aliaj politikaj movadoj, por vidi kiajn problemojn ili havas. Ni ja estas alispeca movado ol la politikaj partioj; ni estas politika movado por lingvaj rajtoj, kaj tiu ideo estas certe malakceptebla al multaj kiuj ne deziras atingi lingvajn rajtojn, aŭ homajn rajtojn, aŭ demokratiajn rajtojn.

Kion oni pensus se en socialista partio iuj el la gvidantoj deklarus ke ili ne estas socialistoj? Kio okazus se en vegetarana societo iuj el la gvidantoj deklarus ke ili ne estas vegetaranoj?

Kaj kio okazus se en landa Esperanto-movado iuj el la gvidantoj deklarus ke ili ne estas Esperantistoj? Pri tio oni povas esti certa: nenio, ĉar la temo estas tabua.

Kore salutas Ian.
Lu
Lu diras:
2008-07-05 00:26
Laŭ mi Esperanto estas lingvo. Kelkaj homoj per ĝi formas lingvoklubojn. Kelkaj sentas sin anoj de politika movado por t.n. lingva demokratio. Mi kontraste ne sentas min kiel ano de tia politika movado, mi ne volas propagandi por la politika celo de enkonduko de Esperanto. Mi volas nur informi, kio estas Esperanto, kiujn ĝuojn oni povas akiri pere de ĝi, mi volas helpi al homoj, kiuj ŝatas lerni kaj plulerni ĝin.

Mia informado havas plurajn celojn: Mi plenumas devon kontraŭ la socio per tio ke mi dividas mian scion kun ili. Mi ebligas al homoj el la socio ekscii pli multe pri Esperanto kaj tiel fari bone bazitan decidon por aŭ kontraŭ la lernado de Esperanto. Mi scias kaj konscias, ke kelkaj el la socio tiam decidas lerni Esperanton, kaj mi ĝojas, ke tiel mi iom kontribuas al la kresko de Esperantujo. Mi tiel ankaŭ iom kontribuas al la longdaŭra laboro enkonduki Esperanton; laboro, kiu komenciĝis antaŭ 120 jaroj kaj finiĝos eble nur post pluraj jardekoj; en 1887 estis 1 Esperanto-parolanto kaj 100 milionoj da anglalingvanoj - intertempe ni sukcesis redukti la rilaton de 1:100.000.000 al 1:1000; daŭros ankoraŭ iom, sed ne eterne; la rapideco dependos de ni ĉiuj.

Se mi estus en vegetarana societo kaj iuj el la gvidantoj deklarus ne esti vegetaranoj (kaj evidente ne okupiĝas pri miaj celoj rilate al vegetaranismo), mi unue esplorus, kion opinias la aliaj membroj. Se mi ne vidus ŝancon esence ŝanĝi la sintenon de la societo, estas bona ŝanco, ke mi fondus novan societon, en kiu estus la homoj kun opinioj similaj al miaj.

Mi jam kunfondis novan societon en alia tereno kaj antaŭ sep jaroj mi fondis la asocion EsperantoLand. Mi estas tute kontenta kun tiuj du fondoj, mi sentas min multe pli bone kun tio ol mi sentis min antaŭe. Ni povas nun fari multe pli tion, kion ni deziras kaj ne ĝenas aliaj kontraŭstarantaj homoj.

Ne necesas, ke prezidanto de Esperanto-asocio deklaras ne esti Esperantisto. Por mi sufiĉas jam la fakto, ke li en sia pozicio ne progresigas Esperanton. Pensu ekzemple pri Esperanto-asocio, kiu havis pli ol 2000 membrojn en la kvindekaj jaroj, ĉ. 1500 antaŭ dek jaroj kaj nun 1400. Tio jam sufiĉas por kompreni, ke en la praktiko la -ismo pri Esperanto ne funkcias bone - sendepende de deklaroj.

Aŭ rigardu al UEA: 5000 individuaj membroj en la kvindekaj jaroj, nun estas 6000. Ĉu vi sukcesas kredi, ke la gvidantoj serioze provis antaŭenigi nian aferon? Ĉu oni povas havi seriozan renomon en politika laboro, se oni ne kapablas akiri novajn membrojn kaj kreskigi la asocion? Ĉu estas miraklo, ke la politikaj klopodoj ne sukcesas, se ĉiuj aliaj povas klare konstati, ke la asocioj stagnadas?

Do, kion fari?! Mi decidis, ke mi sola verŝajne ne povos ŝanĝi la tutmondan asocion UEA kaj ankaŭ ne deziris perdi mian energion en la germana asocio. Do, mi fondis kun aliaj la asocion EsperantoLand. Laŭ mi estas bone, se la Esperanto-parolantoj kuniĝas en diversaj asocioj, depende de la sinteno pri Esperanto. Estas pli bone troviĝi en malpli granda kadro kun homoj de similaj opinioj ol en granda rondo, kie la aliaj havas esence alian sintenon.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-07-05 20:42
Kara Lu, vi forgesis trian eblecon, kiu cetere estas la sola nedisputeble demokratia: konkeri la regon de la ekzistanta asocio.

Tamen, kian vojon elekti ja ankaŭ dependas de oniaj celoj. En via laboro vi enfokusiĝas pri la transiro de aplikado al informado (en la ciklo informado > instruado > aplikado kaj reen al informado pri la aplikoj kiel parto de la konvinkado lerni la lingvon). Ĝuste tiu transiro estas malfacila en la klasika geografia klasifiko de Esperanto-organizoj. La lokaj kluboj taŭgas aparte por instruado, la landaj asocioj por informado kaj la internaciaj por aplikado; sed iri de unu agadkampo al alia estas ofte tre delikata afero, kaj precipe por tiuj transiroj oni povas imagi la utilecon de "privataj" societoj. Aliflanke, se oni volas flegi la rilatojn al alia landnivela asocio (la nacia asocio por UN, ekzemple), nepras fari tion kadre de landa asocio aliĝinta al UEA.

Oni ankaŭ memoru ke Germanio estas malnova demokratio (laŭ tutEŭropa skalo, ne tiom laŭ okcidentEŭropa), lando granda, evoluinta kaj centra. Tio donas sencon kaj kondiĉon por agado ekster aŭ preter la tutlanda asocio kiujn oni simple ne konas aliloke (aliaj ekzemploj estas AIS, Herzberg, eble Paderborn siatempe).
Apro
Apro diras:
2008-07-03 15:34
Mi ne komprenas tiujn problemojn inter desuba vojo kaj desupra vojo? Fakte, laù mi chiu agadu laù siaj kapablecoj, laù siaj eblecoj, desube, desupre, dedekstre, demaldekstre, ech oblikve ! Tiuj diversaj vojoj povas nur plifortigi unu la alian. Certe ne estas nur ununura vojo.
Lu
Lu diras:
2008-06-21 14:13
Kara Dennis, mi dividas vian opinion pri UEA kaj iliaj retpaĝoj. Antaŭ kelkaj jaroj mi tial kun aliaj kreis la retpaĝaron de EsperantoLand. La germana versio estas sur http://www.esperantoland.org/de/ , la Esperanta sur http://www.esperantoland.org/eo/ (ne tute identaj, sed kelkaj artikoloj jes). Kutime mi unue kreas la germanan version de artikolo, nur poste la Esperantan; sekve ĉe tiuj oni kelkloke rimarkas, ke la teksto ne estas fakte adaptita al la Esperanto-publiko, sed por plua traduko en naciajn lingvojn.

Eble UEA volus iom pensi pri efikaj strategioj - tio estas ties temo. Mi laboras por la asocio EsperantoLand kaj ĉe ni jam ekzistas respondoj al pluraj el viaj demandoj. Mi do sendis gazetaran komunikon en la sekva mateno (la eldiraĵo de Klaus atingis min nur malfrue vespere). (Kaj mi bedaŭris, ke per Google Alert oni troviĝas kelkajn horojn post la novaĵagentejoj...)

Mi ne rekomendas ion al la Gazetara Servo de UEA. Prefere mi daŭrigos la publikadon sur niaj propraj retpaĝoj. Ĉiu interesito povas preni la informojn por propra uzo menciante la nomon de EsperantoLand (kaj kelkfoje iu faras). (Mi bedaŭras, ke de tempo al tempo niaj retpaĝoj malaktualas, kiam mi ne havas sufiĉan tempon.)

Krome mi plu okupiĝos pri gazetaraj rilatoj, kion mi komencis per agado inter 1980 kaj 1990 por la Germana Esperanto-Junularo kaj en Berlino. Jam tiam mi atingis multajn kontribuojn en gazetaro, radio kaj televido. Eble per tio mi povis iomete kontribui al la kreskado de la unusemajnaj renkontiĝoj en Germanio http://www.esperantoland.org/eo/plu.php?msgid=929 , de ĉ. 200 partoprenantoj en 1980 al ĉ. 600 en 1990. Mi tre ĝojus, se organizantoj de renkontiĝoj komprenus, ke iliaj gazetaraj komunikoj de hodiaŭ helpas krei ilian partoprenantaron post du, tri aŭ kvin jaroj.

En la lastaj jaroj mi iom reaktiviĝis. Inter decembro 2006 kaj marto 2008 mi gazetare zorgis pri kvar Esperanto-renkontiĝoj kaj tiel povis survojigi kvin tutgermaniajn informojn de nia nacia novaĵagentejo dpa; la lasta pri la familio Klünder estis verŝajne entute transprenita de ĉ. 50 amaskomunikiloj.

La opinio de s-ro Klaus dependas grandparte de la ĉeĥlingva gazetaro. Por influi tiun necesas ĉefe raporti loke pri Esperanto-okazaĵoj en Ĉeĥio, do pri renkontiĝoj ktp.

La ideo de István pri subteno flanke de Miyoshi estas bela. Por la subteno de niaj gazetaraj rilatoj la asocio EsperantoLand volonte akceptas ankaŭ malgrandajn donacojn - nia konto troviĝas ekzemple sur http://www.esperantoland.org/somere/ . Kaj se vi ŝatos diskuti la temojn ankaŭ persone, mi volonte bonvenigos vin dum tiu renkontiĝo SOMERE en aŭgusto.
madridano
madridano diras:
2008-06-18 10:30
Por tiuj, kiuj deziros ĝentile protesti al la ambasadoroj pro la vortoj de la ĉeĥa prezidento Klaus kontraŭ Esperanto, jen retadreso per kiu oni povas atingi la retadresojn de ĉiuj ĉeĥaj ambasadoj:
http://www.mzv.cz/wwwo/mzv/default.asp?id=11845&ido=6572&idj=2&amb=1
Lu
Lu diras:
2008-06-18 13:35
Se oni sendas proteston al ambasado, oni eble konsideru sendi kopion de tio ankaŭ al la gazetaro. Finfine estas en la gazetaro, kie la favoraj informoj pri Esperanto devas aperi - ne en burokrataj dosieroj. Kp. <a href="http://groups.yahoo.com/group/landa-agado/message/12432"> Landa Agado </a>.
luisgui
luisgui diras:
2008-06-18 19:57
Mi vetas ke certe sinjoro Václav Klaus mortos antaŭ ol Esperanto. Eĉ, eble kelkaj esperantoparolantoj ĉeestos en lia entombigo, kaj Libera Folio kaj aliaj esperantlingvaj eldonaĵoj eble lin funebros kaj rememoros tiam liajn frazojn pri Esperanto.
mirmal
mirmal diras:
2008-06-19 06:19
La deklaro, ke Eŭropanismo estas Esperanto, povas esti por nia lingvo pozitiva, se montriĝos, ke Klaus eraris pri vivkapablo de EU. La eŭropaj nacioj certe ne deziras, ke revenu ŝtatlimaj policoj kun doganistoj, kiuj denove apartigus unuopajn ŝtatojn kaj ni denove bezonu pasporton por veturi al najbaroj. La homoj certe deziras interkompreniĝi ne nur en Eŭropo, sed en la tuta mondo. Alia afero estas, ke la nacioj perdu memstarecon kaj estu diktatorataj de Bruselo. Ekzistas bruselaj decidoj, kiuj ne plaĉas al la civitanoj, sed ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj al la civitanoj plaĉas, sed ne plaĉas al la nacilandaj politikistoj, kiuj deziras esti diktatoroj en "sia" lando. Por eŭropanoj estas integriĝo parte pozitiva kaj parte negativa. Falo de ŝtataj limoj kaj forigado de lingvaj baroj apartenas al la pozitivaj.
Framont
Framont diras:
2008-06-29 18:34
Mirek grandan dankon por Via esprimo! Francisko
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-06-20 17:41
Ŝajnas al mi ke Klaus estas bone konata pro amuzaj eldiroj. Mi trovis citaĵarojn ĉe http://en.wikiquote.org/wiki/V%C3%A1clav_Klaus (angle) kaj http://cs.wikiquote.org/wiki/V%C3%A1clav_Klaus (ĉeĥe); la lastajn mi ne povas legi, sed eble ĉeĥaj esperantistoj povas helpi nin?

Mi komencas kredi ke kun tia kontraŭulo, ni ne bezonas amikojn...
KenMiner
KenMiner diras:
2008-06-20 22:45
Mi legis la intervjuon, kaj ŝajnas al mi, ke la dirvolo de Klaus en sia kunteksto estis, ke Esperanto estas "morta" ne en la senco, ke neniu parolas ĝin, sed en la senco, ke ĝi estas artefarita, samkiel (laŭ lia opinio) la EU-idealo reprezentata de la konstitucia propono kaj de la Lisbona Traktato.
Apro
Apro diras:
2008-06-22 09:12
Jen kion mi retis al la cheka ambasedojo en Bruselo, kun kopio al la belga radio :

"Chi-matene, la 17-an de junio je 6h30, eblis aùdi che RTBF (franclingva belga radio-televido) dirajhon de via prezidento Vaclac Klaus, kiu i.a. aludas Esperanton, "artefaritan kaj mortintan lingvon".

Fakte, la franca, kiel la tcheka,kaj chiuj aliaj lingvoj "laùdire naturaj" estas "artefaritaj" kiel Esperanto. Chiuj estis kreitaj de homoj, pro interkomunik-bezonoj. Substrekinda estas la fakto ke "artefariteco" estas sinonimo de "progreso" ! Se la homo devus malakcepti chion, kiu estas "artefarita", tiam li ankoraù estus en la pratempo de la "shtonepoko", ech ne de la "hakita shtono", kiu jam estas "artefarita".

Krome, se Esperanto estus "mortinta lingvo", laù la diroj de via prezidento, kiel klarigi, ke en la Vikipedi-enciklopedio, Esperanto trovighas je la 20a rango kun 100.065 artikoloj, jhus antaù la tcheka, 21-a, kun 99.609 artikoloj? Vidu che :
< http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias#100_000.2B_articles >.

S-ro Vaclac Klaus havus certe alian opinion se li konsultus la pagharon pri la internaciaj renkontighoj organizitaj tra la mondo kun Esperanto - laùdire mortinta - kiel ununura laborlingvo :< http://www.eventoj.hu/2008.htm >. Vidu chi-suben la liston nur por junio 2008"
akueck
akueck diras:
2008-06-22 10:30
Germain Pirlot je 2008-06-22 09:12: "Jen kion mi retis al la cheka ambasedojo en Bruselo, kun kopio al la belga radio : ..."<br>
Tre bone. Tio, kion en la 19-a de Junio 2008 mi retmesaghis, estas legebla en<br>
http://groups.google.de/group/soc.culture.esperanto/msg/565142b61000ceb8?hl=eo .
esperanto
esperanto diras:
2008-06-22 19:27
Lau mi necesas sendi protestleterojn krom al ambasadejoj kaj amaskomunikiloj rekte al:
PhD. Jiri Weigl, M. Sc., app. PhD.
Chancellor of the Office of the President
Phone: +420 224 372 201
Fax: +420 224 310 853
e-mail: jiri.weigl@hrad.cz

Andreas Kuenzli
madridano
madridano diras:
2008-06-26 11:06
Henri Masson disvastigis jenan informon:
Propramane skribita respondo de la prezidento Vaclav Klaus al s-no
Jindriska Drahotova, tradukintino kaj eldonintino de la biografio de
Zamenhof "*L'homme qui a défié Babel*" en la ĉeĥan, kiu sendis al li tiun
verkon kun letereto :

"Estimata sinjorino, mia pripenso ne estis pri Esperanto, sed pri
demokratio en samtempa EU.
Kontraŭ Esperanto mi havas nenion.
20-an de junio 2008
Vaclav Klaus"
Framont
Framont diras:
2008-06-29 18:31
Mia komento en miaj paĝoj en www.ipernity.com : Estimataj geamikoj, mi tre hontas pro esprimo de prezidanto de Ĉeĥa respubliko al la situacio ĉirkaŭ la irlanda rifuzo de Lisbona kontrakto. Václav Klaus diris, ke Lisbona kontrakto estas morta kiel ESPERANTO. Mi jam protestis rekte ĉe la fonto de tiu ĉi esprimo. Miaj geamikoj, pardonu! Václav Klaus estas stulta egoisto kaj malhumilulo, kiu asertas kontinue diversajn absurdaĵojn...
Framont
Framont diras:
2008-07-07 12:01
EL LA HISTORIO DE LA GAZETO ESPERANTO

( La gazeto ESPERANTO XVa jaro.No 228/229 (8/9) Aŭgusto/Septembro 1919, la paĝo 125(1))

NUNTEMPAĴOJ

_____

AL LA ĈIULANDAJ INTELEKTULOJ

________

Ni publikigas ĉi-sube deklaron verkitan de Romain Rolland kaj kunsubskribitan de multaj diverslandaj verkistoj favore al la interpopola realproksimigo. Ni estas certaj, ke se li ankoraŭ vivus nia kara Majstro estus kore aprobinta tiun alvokon al spirita reunuiĝo de tiuj, kiuj devus gvidi la homaron. Romain Rolland estas mem fervora partiano de Esperanto. ( Vidu lian opinion pri nia lingvo en tiu ĉi numero.)

Spiritlaboristoj, kunuloj disigitaj tra la mondo, kvin jarojn apartigitaj per la armeoj, la cenzuro kaj la malamo inter la militantaj nacioj, al vi ni sendas, en la momento kiam falas la bariloj kaj remalfermiĝas la landmiloj, alvokon por restarigi nian fratan unuiĝon, sed unuiĝon novan, pli fortikan kaj pli certan ol la antaŭa.

Konfuzegon alportis en niaj vicoj la milito. La pli multaj intelektuloj dediĉis sian klerecon, sian arton, sian pensadon al la servado de la registaroj. Neniun ni volas akuzi, neniun riproĉi. Ni konas la malfortecon de la individuaj animoj kaj la trudan fortecon de la kolektivaj opinioj: ĉi tiuj en unu momento dispelis tiujn, ĉar nenio estis preparita por rezisti. La sperto almenaŭ utilu al ni por la estonto!

Antaŭ ĉio ni konstatu la malfeliĉegojn, al kiuj kondukis la preskaŭ kompleta abdiko de la racio kaj ĝia memvola sklaviĝo al la elkatenitaj primitivaj fortoj. Al la turmento, kiu suferigas Eŭropon en ĝia korpo kaj spirito, la pensuloj, la artistoj, aldonis nekalkuleblan kvanton de venena malamo; en la arsenalo de sia scio, de sia memoro, de sia imago, ili serĉis malnovajn kaj novajn motivojn, historiajn, sciencajn, logikajn, poeziajn motivojn por malami; la interkomprenon kaj la amon inter la homoj ili penis detrui. Tiel agante, ili malbeligis, malnobligis, malaltigis, fuŝis la Penson, kies reprezentantoj ili estis. Ili faris ĝin la ilo de la pasioj kaj ( eble senkonscie ) de la egoistaj interesoj de politika aŭ sociala klano, de ŝtato, de lando aŭ de klaso. Kaj nun, el tiu sovaĝa interbatalado, de kiu ĉiuj militintaj nacioj, venkintaj aŭ venkitaj, eliras sange malfortigitaj, kaj interne de sia koro ( kvankam ili tion ne konfesas ) hontantaj kaj malfieraj pri sia frenezkrizo, la Penso, kompromitita en iliaj interbataloj, ankaŭ eliras malaltigita.

Stariĝu! Ni liberigu la Spiriton for de tiuj cedoj, de tiuj malnobligaj aliancoj, de tiu kaŝita sklaveco! La Spirito estas servanto de neniu. Sed ni estas la servantoj de la Spirito. Alian mastron ni ne havas. Ni estas kreitaj por proklami ĝin, por defendi ĝin, por ĉirkaŭ ĝi grupigi ĉiujn erarvagantajn homojn. Nia rolo, nia devo estas konservi fiksan punkton, montri la polusstelon meze de la tumultego de la pasioj tra la mallumo. Inter tiuj pasioj de malhumileco kaj reciproka detruado ni ne elektas; ĉiujn ni forĵetas. Nur la veron ni honoras, liberan, sen limo, sen rasa aŭ kasta antaŭjuĝo. Pri la homaro ni ja ne malinteresiĝas! Por ĝi ni laboras, sed por ĝi tuta. Popolojn ni ignoras. Nur la Popolon ni konas - unu kaj ĉiean - la Popolon, kiu suferas, luktas, falas kaj restariĝas, kiu ĉiam antaŭeniras sur la malglata vojo surverŝita de ĝia ŝvito kaj de ĝia sango - la Popolon de ĉiuj homoj, niaj fratoj. Por ke ili, kiel ni, konsciiĝu pri tiu frateco, ni altigu super iliaj sensencaj interbataloj, la Tabernaklon de l´Interligo, la Spiriton liberan, unu kaj multoblan, eternan.

Romain Rolland

Tiun deklaron subskribis:Jane Addams (Usono); René Arcos (Francio); Henri Barbuse (Francio); Léon Basalgette (Francio); Paul Birukoff (Rusio); Ernest Bloch (Svisio); Jean Richard-Bloch (Francio); Roberto Bracco (Italio); L.J. Brouwer (Nederlando); D-ro E. Burnet (Francio); A. de Chateaubriant (Francio); Georges Chenneviére (Francio); Benedetto Croce (Italio); Albert Doyen (Francio); Georges Duhamel (Francio); Gustave Dupin (Francio); Georges Eekhoud (Belgio); Frederik van Eeden (Nederlando); Prof. A. Einstein (Germanio); Prof. A. Forel (Svisio); D-ro A.H. Fried (Aŭstrio); V. von Heldenstamm (Svedio); Hermann Hesse (Germanio); P.J.Jouve (Francio); J.C.Kapteyn (Nederlando); Ellen Key (Svedio); Selma Lagerlof (Svedio); Andreas Latzko (Hungario); Prof. Max Lehmann (Germanio); Prof. Carl Lindhagen (Svedio); J. Lopez-Pico (Hispanio); Heinrich Mann (Germanio); Marcel Martinet (Francio); Frans Masereel (Belgio); Emil Masson (Francio); Jacques Mesnil (Belgio); Sophus Michaelis (Danio); Mathias Morhardt (Francio); Prof. Georg Fr. Nicolai (Germanio); Eugenio d´Ors (Hispanio); Prof. A. Prenant (Francio); Prof. Ragaz (Svisio); Romain Rolland (Francio); D-ro Nicolas Roubakine (Rusio); Bertrand Russel (Anglio); Han Ryner (Francio); Paul Signac (Francio); Gaston Thiesson (Francio); Fritz von Unruh (Germanio); H. van de Veld (Belgio); Charles Vildrac (Francio); Léon Werth (Francio); Isräel Zangwill (Anglio); Stefan Zweig (Aŭstrio).
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2008-07-20 14:45
Estas domagxe, se malgrandaj homoj volas esti grandaj.Certe Amos Comenius plorus ,se li legus eldiron de lia landano.
Mi miras pri eldiro de s-ro Klaus ne pro "morta lingvo" cxar tio montras lian inteligenteco, sed pro alia esprimo"Ne transformu ilin en europanojn".Tiu esprimo degradas lin tute kiel politiko.Mi estas tre kontenta pri politiko de Unio, kiu estas sur gxusta vojo.Mi gxojas, ke mi povus travivi tiun momenton kiam ne estas grundo por militi.Se tio estus realigita pli frue ni ne havus 1-an kaj 2-an mondmiliton.Unuigi landojn estas unu pasxo, neutrala mono dua pasxo kaj se ni vere deziras estontecon de Unio devas sekvi tia pasxo; neutrala intelanda lingvokaj ni devas niajn infanojn nepre eduki kiel europano, aux estus al s-ro Vaclav Klaus pli agrable reveni al antauxmilita tempo?Li devus esti felicxa, ke estas tiuj kiuj deziras cxesigi cxion kio diferencigus nin kaj Espeanto tre bone servus cxi tie kaj gxi ne estas morta.Gxi estas tiel vivema, ke nek zaro ne Hitler, nek Stalin, nek Franco ne scipovis gxin mortigi.Ankaux s-ro Klaus mortos ankaux mi kaj Esperanto sukcese vivos.Mi estas certa, ke pli aux malpli frue oni devos akcepti Esperanton cxu al iu placxas aux ne, cxar plibonan solvon oni ne trovos.Amike salutas prudentan politikojn europano -Stanislaw