UEA kaj la Civito kune tostis
En la restoracio la prezidanto de la parlamento akceptis la partoprenantojn de la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj, okazanta sub la aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio. En la akcepto partoprenis cento da kongresanoj, inter ili ankaŭ ĉiuj partoprenintoj de la pintkunsido inter la Civito kaj UEA.
La kongreson origine devis ĉeesti tri estraranoj de UEA: Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara. La lastemenciita tamen poste nuligis sian ĉeeston. Lastmomente anstataŭ li aliĝis la vicprezidanto de UEA, Ranieri Clerici, kiu ankaŭ ĉeestis la kunvenon kun la reprezentantoj de la Civito.
Laŭ Bertil Nilsson dum la kunsido estis pritraktita komuna dokumento, kiun preparis Valerio Ari, kaj kiun poste aprobis la reprezentantoj de UEA. Tiun version tamen refutas la reprezentantoj de UEA.
- Ni efektive renkontiĝis, sed mi nun ne rakontos, pri kio ni parolis, Sed ne estis subskribita komuna deklaro. Ja estis iu dokumento, kiun oni montris al ni, sed ĝi ne estis io, kio povus aperi nianome, diras Claude Nourmont.
Bertil Nilsson konsentis paroli kun la redaktoro de Libera Folio spite tion, ke li estas deklarita "persona non grata" de la civito.
- Mi estas iom anarkiisma, klarigis Bertil Nilsson.
Barbara Pietrzak siaflanke rakontis al Libera Folio, ke la renkontiĝo inter UEA kaj la Civito okazis en afabla kaj konstrua etoso. Tion konfirmas ankaŭ Claude Nourmont.
- Se oni parolas la saman lingvon, estas pli bone renkontiĝi kaj paroli pri iuj aferoj kaj silenti pri aliaj, ol tute ne paroli, ŝi aldonas.
Ranieri Clerici unue rakontis al Libera Folio, ke la reprezentantoj de la Civito efektive proponis aprobon de komuna teksto. Tamen laŭ li la estraranoj de UEA jam anticipe interkonsentis, ke neniuj skribaj dokumentoj aŭ deklaroj estu aprobitaj aŭ pritraktitaj.
- Silfer klopodis doni al ni ion, sed mi eĉ ne legis la tekston. Ŝajne Barbara Pietrzak scias, kio estis skribita en ĝi. Jam antaŭ la renkontiĝo ni diris, ke ĉi tie renkontiĝas ne svedoj kun italoj, ne organizaĵo kun alia organizaĵo, sed homoj kun homoj, kaj por tia spirito ne taŭgus skribaj deklaroj.
Post momento Ranieri Clerici, parolinte kun aliaj estraranoj de UEA, revenis al la redaktoro de Libera Folio, kaj rakontis, ke eventuale tamen iu dokumento estis subskribita en lia malĉeesto.
Ranieri Clerici rakontis, ke precipe interesis la reprezentantojn de la Civito helpado al malliberigitaj esperantistoj, kaj ke tiu temo estis diskutita plej detale. Laŭ informoj en la retejo de la Civito, dum la kunsido estis krome diskutitaj la problemoj de lingvoekzamenado kaj ekstera reprezentado. La fundamenta konflikto inter UEA kaj la Civito temas ĝuste pri la ekstera reprezentado. Tion ŝajnas konfirmi eldiro de Valerio Ari al reprezentanto de Libera Folio:
- UEA ne havu la monopolon reprezenti Esperantion en la ekstera mondo.
Dum la ĵurnalista kongreso Valerio Ari ankaŭ prelegis pri la temo "Kiel funkcias la cenzuro en la Esperanto-gazetaro".
Laŭ lia prezento, unu el la plej gravaj lastatempaj manifestiĝoj de cenzurado en la esperantlingva mondo estas la malplaĉa artikolo pri la Civito, aperinta en la revuo de UEA en la jaro 2001. Alia lia ekzemplo pri cenzurado temis pri numero de la revuo Kontakto en la jaro 1978, kiam ĝin redaktis persono nuntempe kritika al la agado de la Civito.
Responde al demando de Libera Folio, la ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller akcentis, ke la estraro de UEA ne ricevis inviton al renkontiĝo kun la Civito, kaj partoprenis la renkontiĝon kiel privatuloj.
- La inviton ricevis nur tri estraranoj, kiuj tiumomente (la 1-an de majo) estis supozataj partopreni en Vilno. Ili informis la aliajn estraranojn pri la invito, kaj estis konsentite, ke estraranoj de UEA povos private renkontiĝi en Vilno kun anoj de la Civito, same kiel kun ĉiu ajn alia konferencano, sed tiaj renkontiĝoj ne povus havi oficialan karakteron. Ke la civito anoncas, ke okazis renkontiĝo kun "la estraro de UEA", estas nur manipulaĵo de la vero laŭ la kutima stilo de tiu rondo.
Indas rimarkigi, ke la invito al la tri estraranoj de UEA estis sendita la 1-an de majo, tuj post la fino de la estrarkunsido de UEA en Roterdamo. Oni evidente volis certiĝi, ke la estraro de UEA ne havu okazon formale pritrakti la inviton en sia plenkunsido. Kiel antaŭvidite, la Civito brile sukcesis krei konfuzon inter UEA-gvidantoj.
PS: La 4-an de junio la Civito en nova reta komuniko konfirmis, ke Barbara Piertzak kune kun Valerio Ari subskribis la pli fruan gazetaran komunikon, kiu estis diskonigita nome de la Civito. Laŭ la Civito ŝi tion faris komisiite de la aliaj ĉeestintaj UEA-estraranoj, sed la aserto ŝajnas dubinda, konsiderante ke la vicprezidanto de UEA evidente nenion sciis pri la subskribo.
Dankon pro objektiva artikolo!