Pola ŝipo kaj 32-lingvulo markis la tagon de lingvoj
En la pola urbo Gubin, la lerneja Esperanto-klubo Verdaj papilietoj okaze de la lingvotago konstruis "lingvoŝipon", kies ferdekoj estis plenigitaj per vortaroj preparitaj de la lernantoj. En la lerneja korto infanoj prezentis kantojn en Esperanto kaj en la germana, lingvo de la tuje translima urbo Guben.
En Slovenio kaj Serbio la lingvotagon markis ekspozicioj pri Esperanto, en Nederlando kaj Litovio okazis specialaj kursetoj pri Esperanto. Jam pli frue dum la semajno estis aranĝita provleciono de Esperanto en la sveda urbo Malmö, lige kun la granda Eŭropa Socia Forumo. Enkondukis la aranĝon en Malmö la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, kiu en sia anglalingva parolado akcentis la gravecon de egaleca interkultura dialogo.
Dana Esperanto-Asocio, Sveda Esperanto-Unio kaj Eŭropa Esperanto-Unio partoprenis kune en aranĝoj dum la Eŭropa Socia Forumo kiu okazis de la 17-a ĝis la 21-a de septembro. Dum ĉiuj tagoj funkciis budo, kie la deĵorantoj vigle diskutis kun la vizitantoj kaj disdonis centojn da flugfolioj en diversaj eŭropaj lingvoj, disponigitaj de la diversaj asocioj de EEU.
Kadre de la sama Eŭropa Socia Forumo, dum seminario pri "Ĉarto de principoj", oni rekomendis starigon de "komuna publika spaco" en la Eŭropa Unio. Tia komuna publika spaco laŭ la seminarianoj necesigus interalie la kreon de "eŭropuniaj amaskomunikiloj". Tamen mankis klarigo, kiel tion atingi manke de komuna lingvo.
Fine de la Eŭropa Socia Forumo okazis granda manifestacio kun partopreno de pli ol 15.000 personoj, kie ankaŭ la la Esperanto-movado estis reprezentata.
Ankaŭ en la sidejo de la Eŭropa Komisiono en Bruselo oni solenis la lingvotagon, interalie per gazetara konferenco pri "la neceso lerni kaj praktiki fremdajn lingvojn en EU". Dum la gazetara konferenco oni prezentis la "plej multlingvajn tradukistojn" de la Komisiono, interalie la grekon Ioannis Ikonomou, kiu parolas 32 lingvojn.
Ĉeestis la gazetaran konferencon ankaŭ Seán Ó Riain, kiu kaptis la okazon rakonti al la ĵurnalista publiko pri la ambicia esperantista projekto Lingvolanĉilo, kiu celas uzi Esperanton por enkonduki infanojn al la studado de fremdaj lingvoj en la unuaj klasoj de la baza lernejo. Tamen neniu ĵurnalisto montris apartan interesiĝon pri la projekto.
– Fakte mi estis inter la 4 tiel-nomataj "poliglotoj", kiuj estis invititaj de la Komisiono prezentiĝi, ĉar mi parolas sufiĉe flue 8 lingvojn, kaj povas traduki el aliaj 6 (multe malpli ol la greka kolego, kompreneble). Pro tio, mi havis la okazon plurfoje mencii Esperanton, kadre de Lingvolanĉilo, sed ankaŭ aliloke. Ekzemple, la Ĝenerala Direktoro de la traduk-sekcio de EU, S-ro Lönnroth, demandis al ni kvarope kiu estis la plej malfacila, kaj la plej facila, lingvo kiun ni lernis, ni parolis pri la pola kaj pri Esperanto. Neniu redemandis pri Esperanto, sed ankaŭ neniu faris iun ajn negativan komenton pri ĝi. Eĉ alia kolego de la kvaropo, João Pedro Gomes, studis Esperanton dum 2 jaroj, sed dumlonge ne uzis ĝin.
Anticipante la lingvotagon, la Eŭropa Komisiono ankaŭ eldonis definitivan version de grava 15-paĝa dokumento pri multlingveco kiel "rimedo por Eŭropo kaj komuna sindevigo".
Jam en la lingvotago mem, la 26-an de septembro, la respondeca komisionano Leonard Orban partoprenis forumon pri multlingveco en la universitato Sorbonne en Francio. Dum la forumo oni diskutis pri la agado de la EU-ŝtatoj por plibonigi la lingvoscion de la civitanoj. Centra temo de la forumo estis la "pozitiva influo de multlingveco al evoluo, kresko kaj sento de komuneco".
La oficiala celo de la Eŭropa Tago de Lingvoj estas atentigi la ĝeneralan publikon pri la graveco de lingvolernado, konsciigi ĝin pri la ekzisto kaj valoro de ĉiuj lingvoj parolataj en Eŭropo, kaj aldone popularigi la tutvivan lingvolernadon. Tamen mankas daŭre en la oficialaj strukturoj de la Eŭropa Unio komuna opinio pri tio, kiujn lingvojn eŭropanoj lernu.