Pola parlamento volas doni Nobel-premion al UEA
de Redakcio
—
Laste modifita:
2008-06-12 20:56
La pola parlamento ĵaŭde la 12-an de junio unuanime per 397 voĉoj aprobis rezolucion, kiu omaĝas la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio kaj donas sian subtenon al la kandidateco de UEA por la Nobel-premio pri paco.
Laŭ la parlamento, temas pri omaĝo al la daŭrigantoj de la verko de Ludoviko Zamenhof, kiu "kreante la lingvon Esperanto deziris certigi al ĉiuj homoj la eblecon de reciproka kompreno kaj interkompreniĝo sendepende de la nacieco, raso, religio kaj propraj mondkonceptoj”.
La rezolucio ankaŭ konstatas, ke "Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco". Tial la pola parlamento opinias, ke UEA ricevu Nobelan pac-premion:
“La sejmo, dezirante omaĝi la kontribuon de d-ro Ludoviko Zamenhof al la monda civilizacia heredaĵo subtenas la klopodojn de internaciaj medioj, ke UEA estu honorita per la paca Nobel-premio”.- Tio signifas ke Esperanto reakiris honorindan pozicion en sia naskiĝlando post la ŝanceliĝoj antaŭ kelkaj jaroj, gratule komentis Renato Corsetti en la reta diskutejo de la komitato de UEA.
Do, ni laboru kune, kompreneble la landa asocio BRAZILA ESPERANTO-LIGO helpos ankau.
Salutas frate kaj amike, Wâner, UEA-delegito en Ubá.