Dasgupta: ”Por iuj la angla estas liberiga lingvo”
Mi ne sufiĉe konkrete spertis la lingvajn realaĵojn en diversaj partoj de Eŭropo por havi la rajton utile komenti. Oni bonvolu legi ĉi tiujn personajn rimarkigojn en la lumo de la fakto, ke parolas baratano, kiu nur iom konas iujn eŭropajn landojn.
Tamen, en la Internacia jaro de lingvoj, mi aparte substrekas la gravecon de la Eŭropa Tago de Lingvoj la 26-an de septembro, ĉar tiu ĉi tago estas bonvena okazo por ke ni povu aranĝi ne nur informadon pri Esperanto - kiu estas interalie ankaŭ eŭrope uzata lingvo - sed ankaŭ proprajn pripensadojn, publikajn, pri la lingva trezoro de Eŭropo.
Pro la drasta reliefiĝo de la angla en la sferoj de la sciencaj esplorado kaj eldonado kaj de similaj ŝlosilaj sektoroj (ekzemple la komputiko), en Eŭropo, multaj landoj, kies ĉefaj lingvoj iam estis kontinente aŭ eĉ monde gravaj, trairas eklipsan sperton.
Oni faras el grandaj, scienckapablaj lingvoj regionajn limigitaĵojn. Iuj parolantoj de ekzemple la franca aŭ la germana aŭ la itala pro tio alternas inter la batalemo por la rajtoj de siaj lingvoj en tiuj sektoroj kaj la rezignacia akceptemo de la situacio kaj persona adaptiĝemo por ne malgajni en la kariera konkurenco.
Aliflanke, multaj parolantoj de lingvoj, kiuj en la antaŭaj epokoj ne estis gravaj kaj potencaj, trovas sin gravitantaj ĝuste al la angla kaj sentantaj liberiĝon rilate al la tradicie subprememaj "tiranaj" lingvoj en sia regiono. Ĉe ili troviĝas foje sento ne de perdo, sed de gajno, pro kio en tiuj socioj estas ofte sufiĉe varma bonvenigo al la angla.
Kaj en la eksgrandlingvaj, kaj en la eksmalgrandlingvaj socioj de Eŭropo, tiuj ĉi cirkonstancoj ofte kreas novan demandon por tiuj el ni, kiuj varbas por Esperanto. Kian sencon laŭ ni havu por la lernontoj tiu ĉi lernobjekto?
Lige kun tiu "simpla" demando de varbantoj, ni povas iom cerbumi - ĉiu laŭ sia bontrovo, ĉiu laŭ sia enlanda kaj regiona situacio - pri rajtoj, liberecoj, lokaj malsimplecoj, suverenecoj, kaj la evoluo de karieroj en moviĝema tuteŭropa loĝantaro.
Ĝis nun mi parolis nur pri landoĉefaj lingvoj. Troviĝas ankaŭ, por esperantistoj teorie (kvankam ofte ne praktike) eĉ pli grave, la lingvoj de malplimultoj, la lingvoj nesufiĉe flegataj de la ŝtataj sistemoj en la pasinteco kaj nur sub la eŭropa reĝimo iom post iom atentataj.
La problemoj de la parolantaroj de tiuj lingvoj estas tute apartaj, kaj iliaj vidpunktoj - sufiĉe diversaj - bezonas tre zorgan elkovadon kaj komunikadon en niaj rondoj. Kiel kutime, en nia diversa movado, ni uzu la strategion kaj-kaj: ni aŭskultu unu la alian, dum iuj el ni aparte okupiĝas pri siaj (aŭ aliulaj) minoritataj lingvoj, kaj aliaj el ni restas ĉe la pli tradiciaj "naciaj" lingvoj.
Probal Dasgupta